Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Fabel'o'j

Kvar'a Volum'o

La baz'a'n tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is Wolfram Diestel

Bertilo Wennergren iom korekt'is la tekst'o'n uz'ant'e la “kobold'o'imun'a'n el'don'o'n”: Volum'o 7 de la “iam komplet'ig'ot'a plen'a verk'ar'o de l. l. zamenhof”, el'don'ej'o ludovik'it'o, 1990.

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1916

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

Last'a sonĝ'o de mal'jun'a kverk'o

Krist'nask'a fabel'o

Sur alt'a dekliv'o, tut'e apud'e de la liber'a mar'bord'o, star'is ver'a mal'jun'a kverk'o, kiu hav'is la aĝ'o'n de ĝust'e tri'cent ses'dek kvin jar'o'j. Sed tiu long'a temp'o por la arb'o ne signif'is pli ol tia sam'a nombr'o da tag'o'j por ni hom'o'j. Ni mal'dorm'as en la tag'o, dorm'as en la nokt'o kaj hav'as tiam ni'a'j'n sonĝ'o'j'n, sed kun arb'o est'as ali'a afer'o, arb'o mal'dorm'as en la daŭr'o de tri sezon'o'j, kaj nur en la komenc'o de la vintr'o ĝi en'dorm'iĝ'as, la vintr'o est'as ĝi'a dorm'o'temp'o, ĝi'a nokt'o post la long'a tag'o, kiu est'as nom'at'a printemp'o, somer'o kaj aŭtun'o.

Dum mult'e da varm'a'j somer'a'j tag'o'j la unu'tag'a'j muŝ'o'j danc'is ĉirkaŭ ĝi'a kap'o, viv'is, flug'is kaj sent'is si'n feliĉ'a'j; kaj kiam la mal'grand'a est'aĵ'o moment'o'n ripoz'is en silent'a feliĉ'o sur unu el la grand'a'j freŝ'a'j kverk'foli'o'j, tiam la arb'o ordinar'e dir'ad'is: “Vi kompat'ind'a mal'grand'a est'aĵ'o! Nur unu moment'o'n daŭr'as vi'a tut'a viv'o! Kiel mal'long'e! Kiel mal'ĝoj'e!”

“Mal'ĝoj'e?” respond'ad'is ordinar'e la unu'tag'a muŝ'o, “kio'n vi pens'as per tio? Ĉio est'as ja tiel ne'kompar'ebl'e lum'a kaj klar'a, tiel varm'a kaj bel'eg'a, kaj mi est'as tiel ĝoj'a!”

“Sed nur unu tag'o'n, kaj post'e ĉio est'as fin'it'a!”

“Fin'it'a?” dir'is la unu'tag'a muŝ'o. “Kio est'as fin'it'a? Ĉu vi ankaŭ fin'iĝ'as?”

“Ne, mi viv'as mult'a'j'n mil'o'j'n da vi'a'j tag'o'j, kaj mi'a tag'o ampleks'as tut'a'j'n sezon'o'j'n. Tio est'as io tiel long'a, ke vi tut'e ne pov'us tio'n kalkul'i!”

“Ne, ĉar mi vi'n ne kompren'as! Vi hav'as mil'o'j'n da mi'a'j tag'o'j, sed mi hav'as mil'o'j'n da sekund'o'j, en kiu'j mi pov'as est'i ĝoj'a kaj feliĉ'a! Ĉu ĉiu'j bel'eg'aĵ'o'j de la mond'o mal'aper'os kiam vi mort'os?”

“Ne,” dir'is la arb'o, “la mond'o cert'e ekzist'os plu'e, sen'fin'e pli long'e, ol kiel mi pov'as imag'i al mi!”

“Sed en tia okaz'o ni hav'as ja egal'a'n daŭr'o'n de la viv'o, sed ni nur mal'egal'e kalkul'as.”

Kaj la unu'tag'a muŝ'o danc'is kaj supr'e'n'flug'is en la aer'o'n, ĝoj'is pri si'a'j delikat'a'j art'plen'a'j flug'il'o'j, ĝoj'is pri ili'a gaz'ec'o kaj velur'ec'o, ĝoj'is en la varm'a aer'o, kiu est'is tra'spic'it'a per la odor'o de la trifoli'plen'a'j kamp'o'j, de sovaĝ'a'j roz'o'j, de la siring'o kaj lonicer'o, ne parol'ant'e jam pri la dolĉ'a odor'o de la asperul'o kaj de la sovaĝ'a ment'o. La odor'o est'is tiel fort'a, ke la unu'tag'a muŝ'o pens'is, ke ĝi iom ebri'iĝ'is de tio. La tag'o est'is long'a kaj bel'eg'a, plen'a de ĝoj'o kaj de dolĉ'a sent'o, kaj kiam la sun'o sub'iĝ'is, la mal'grand'a muŝ'o sent'is si'n tiel agrabl'e lac'a de la tut'a ĝoj'o kaj feliĉ'o. La flug'il'o'j ne vol'is plu ĝi'n port'i, kaj tut'e mal'laŭt'e ĝi mal'lev'iĝ'is sur la balanc'iĝ'ant'a'n trunk'et'o'n de herb'o, balanc'et'is la kap'o'n tiel, kiel nur ĝi pov'as balanc'et'i, kaj ĝoj'e en'dorm'iĝ'is. Tio est'is ĝi'a mort'o.

“Kompat'ind'a mal'grand'a muŝ'et'o!” dir'is la kverk'o, “tio est'is ja tro mal'long'a viv'o!”

Kaj ĉiu'tag'e ripet'iĝ'ad'is la sam'a danc'ad'o, la sam'a inter'parol'ad'o, la sam'a respond'o kaj la sam'a en'dorm'iĝ'o; tio ripet'iĝ'ad'is en ĉiu'j generaci'o'j de la unu'tag'a'j muŝ'o'j, kaj ĉiu'j ili est'is tiel sam'e feliĉ'a'j, tiel sam'e ĝoj'a'j. La kverk'o tra'viv'is mal'dorm'e si'a'n printemp'a'n maten'o'n, si'a'n somer'a'n tag'mez'o'n kaj si'a'n aŭtun'a'n vesper'o'n, sed nun al'proksim'iĝ'is ĝi'a temp'o de dorm'o, ĝi'a nokt'o. Al'proksim'iĝ'is la vintr'o.

Jam la vent'eg'o'j kant'is: “Bon'a'n nokt'o'n, bon'a'n nokt'o'n! Jen de'fal'is foli'o, jen de'fal'is ali'a! Ni de'ŝir'as, ni de'ŝir'as! Zorg'u, ke vi pov'u dorm'i! Ni kant'as al vi por dorm'o, ni sku'as vi'n por dorm'o; sed ĉu ne ver'e, tio est'as bon'efik'a por la mal'jun'a'j branĉ'o'j? Ili krak'as de plezur'o! Dorm'u dolĉ'e, dorm'u dolĉ'e! Tio est'as vi'a tri'cent-ses'dek-kvin'a nokt'o; en efektiv'ec'o vi hav'as la aĝ'o'n de nur unu jar'o! Dorm'u dolĉ'e! La neĝ'a nub'o pret'ig'os al vi mol'a'n lit'o'n, ĝi met'os tut'a'n lit'o'tuk'o'n, mol'a'n lit'kovr'il'o'n ĉirkaŭ vi'a'j'n pied'o'j'n! Dorm'u en dolĉ'a ripoz'o kaj hav'u agrabl'a'j'n sonĝ'o'j'n!”

Tut'e sen'foli'a star'is nun la kverk'o, por ripoz'i dum la tut'a vintr'o kaj ĝu'i divers'a'j'n bel'a'j'n sonĝ'o'j'n. Sed kiel la sonĝ'o'j de la hom'o'j, tiel ankaŭ ĝi'a'j sonĝ'o'j prezent'is al ĝi ĉiam nur i'o'n tra'viv'it'a'n.

Ĝi ankaŭ iam est'is mal'grand'a; laŭ hom'a kalkul'o ĝi hav'is nun la aĝ'o'n de kvar'a jar'cent'o. Ĝi est'is la plej grand'a kaj plej bel'a arb'o en la arb'ar'o, per si'a kap'o ĝi el'star'is alt'e super ĉiu'j ali'a'j arb'o'j, kaj de la mar'o oni ĝi'n pov'is vid'i jam en grand'a mal'proksim'ec'o, ĝi serv'is al la mar'ist'o'j kiel orient'iĝ'a sign'o. Ĝi tut'e ne pens'is pri tio, kiom mult'e da okul'o'j ĝi'n serĉ'ad'is. Alt'e supr'e en ĝi'a verd'a kap'o hav'is si'a'j'n nest'o'j'n la sovaĝ'a'j kolomb'o'j, la kukol'o kri'is si'a'n nom'o'n, kaj en aŭtun'o, kiam la foli'o'j aspekt'is kiel martel'it'a'j kupr'a'j lamen'o'j, aper'ad'is la migr'ant'a'j bird'o'j kaj ripoz'ad'is sur ĝi, antaŭ ol flug'i trans la mar'o'n. Sed nun est'is vintr'o, la arb'o star'is sen'foli'e, kaj oni pov'is vid'i tre klar'e, per kia'j ark'o'j kaj kurb'aĵ'o'j etend'iĝ'as ĝi'a'j branĉ'o'j. Kornik'o'j kaj moned'o'j ven'is kaj sid'iĝ'is sur ĝi amas'e kaj babil'is pri la mal'mild'a temp'o, kiu nun komenc'iĝ'is, kaj pri tio, kiel mal'facil'e est'as en la vintr'o trov'i al si manĝ'aĵ'o'n.

Ĝust'e en la sankt'a Krist'nask'a temp'o la arb'o sonĝ'is si'a'n plej bel'a'n sonĝ'o'n; ĝi'n ni aŭskult'u.

La arb'o sent'is tut'e klar'e, ke est'as fest'a temp'o; ŝajn'is al ĝi, ke ĝi aŭd'as, ke ĉirkaŭ'e son'as ĉiu'j preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j, kaj ĉe tio est'is al ĝi en la anim'o kiel en bel'a dimanĉ'o, mild'e kaj varm'e. Freŝ'e kaj verd'e ĝi etend'is si'a'n potenc'a'n kap'o'n, la radi'o'j de la sun'o lud'is inter ĝi'a'j foli'o'j kaj branĉ'o'j, la aer'o est'is plen'a de la odor'o de herb'o'j kaj arb'et'aĵ'o'j; divers'kolor'a'j papili'o'j lud'is unu kun la ali'a si'n'kapt'ad'o'n, kaj la unu'tag'a'j muŝ'o'j danc'is, kvazaŭ ĉio ekzist'us nur por tio, ke ili danc'u kaj ĝoj'u. Ĉio, kio'n la arb'o dum mult'e da jar'o'j tra'viv'is kaj vid'is ĉirkaŭ si, preter'marŝ'is nun antaŭ ĝi kiel en fest'a procesi'o. Ĝi vid'is, kiel kavalir'o'j kaj sinjor'in'o'j el mal'nov'a temp'o sur'ĉeval'e rajd'as tra la arb'ar'o kun plum'o'j sur la ĉapel'o kaj kun falk'o sur la man'o. La ĉas'korn'o son'is, kaj la hund'o'j boj'is. Ĝi vid'is, kiel mal'amik'a'j soldat'o'j kun bril'ant'a'j batal'il'o'j kaj en divers'kolor'a'j uniform'o'j, kun lanc'o'j kaj halebard'o'j, star'ig'as si'a'j'n tend'o'j'n kaj de'nov'e ili'n for'pren'as; bivak'a'j fajr'o'j flam'is, kaj sub la larĝ'e etend'it'a'j branĉ'o'j de la arb'o oni kant'is kaj dorm'is. Ĝi vid'is, kiel am'ant'a'j par'o'j renkont'iĝ'as ĉi tie en la lum'o de la lun'o kaj en'tranĉ'as si'a'j'n nom'o'j'n, la unu'a'j'n liter'o'j'n, en la griz'e verd'a'n ŝel'o'n. Citr'o'j kaj Eol'a'j harp'o'j est'is iam, antaŭ mult'e da jar'o'j, pend'ig'it'a'j de jun'a'j vigl'a'j migr'ant'a'j vir'o'j en la branĉ'o'j de la kverk'o; nun ili de'nov'e tie pend'is kaj de'nov'e son'is tiel ĉarm'e. La sovaĝ'a'j kolomb'o'j pep'is, kvazaŭ ili vol'us rakont'i, kio'n la arb'o nun sent'as, kaj la kukol'o kri'is si'a'n nom'o'n.

Tiam ĝi ek'sent'is, kvazaŭ nov'a torent'o da viv'o tra'flu'as ĝi'n de la plej mal'grand'a'j fibr'o'j de la radik'o'j ĝis la plej alt'a'j branĉ'o'j, eĉ ĝis la intern'o'n de la foli'o'j. La arb'o sent'is, ke tio don'as al ĝi fort'o'n, por si'n etend'i, ĝi sent'is per la radik'o'j, ke ankaŭ mal'supr'e en la ter'o ekzist'as viv'o kaj varm'o; ĝi sent'is, ke ĝi'a ampleks'o pli'grand'iĝ'as, ĝi kresk'is pli kaj pli alt'e'n. La trunk'o etend'iĝ'is supr'e'n, ĝi ne halt'is, ĝi kresk'is ĉiam pli kaj pli, la kap'o far'iĝ'is pli plen'a, dis'larĝ'iĝ'is, lev'iĝ'is supr'e'n, — kaj kun la kresk'ad'o de la arb'o kresk'is ankaŭ ĝi'a bon'fart'o, ĝi'a ne'esprim'ebl'e feliĉ'ig'a sopir'ad'o ating'i ĉiam pli alt'a'j'n cel'o'j'n, el'kresk'i ĝis la varm'a bril'ant'a sun'o.

Jam ĝi est'is el'kresk'int'a ĝis alt'e super la nub'o'j, kie mal'lum'a'j amas'o'j da migr'ant'a'j bird'o'j aŭ grand'a'j blank'a'j vic'o'j da cign'o'j flug'is sub ĝi.

Kaj ĉiu el la foli'o'j de la arb'o pov'is vid'i, kvazaŭ ĝi hav'us apart'a'n okul'o'n, por ĉio'n rigard'i. La stel'o'j far'iĝ'is vid'ebl'a'j dum la tag'o, tiel grand'a'j kaj bril'ant'a'j ili est'is; ĉiu el ili lum'is, kiel par'o da okul'o'j, tiel mild'e kaj klar'e. Ili re'memor'ig'is pri kon'at'a'j ĉarm'a'j okul'o'j, pri infan'a'j okul'o'j, pri la okul'o'j de la am'ant'a'j par'o'j, kiam ili kun'ven'is sub la arb'o.

Tio est'is sen'fin'e feliĉ'ig'a moment'o, tiel plen'a de ĝoj'o, kaj tamen mez'e de la tut'a feliĉ'eg'o ĝi sent'is sopir'o'n, ke ĉiu'j ali'a'j arb'o'j de la arb'ar'o tie mal'supr'e, ĉiu'j arb'et'o'j, herb'o'j kaj flor'o'j pov'u lev'iĝ'i kun'e kun ĝi, por ankaŭ sent'i tiu'n bril'o'n kaj tiu'n ĝoj'o'n. La potenc'a kverk'o en la sonĝ'o tamen ne est'is perfekt'e feliĉ'a de tiu tut'a bel'eg'ec'o, se ĝi ne pov'is divid'i si'a'n feliĉ'o'n kun ĉiu'j, kun la grand'a'j kaj la mal'grand'a'j, kaj ĉi tiu sent'o trem'is en la branĉ'o'j kaj foli'o'j tiel sam'e profund'e kaj fort'e, kiel ĝi pov'as trem'i en brust'o de hom'o.

La kap'o de la arb'o mov'iĝ'ad'is, kvazaŭ ĝi i'o'n serĉ'is kaj ne trov'is, ĝi rigard'is mal'antaŭ'e'n, kaj tiam penetr'is al ĝi la odor'o de la asperul'o kaj baldaŭ ankoraŭ pli fort'e la odor'o de la kaprifoli'o'j kaj de la viol'o'j. Ŝajn'is al ĝi, ke ĝi aŭd'as, ke la kukol'o al ĝi respond'as.

Jes, tra la nub'o'j montr'iĝ'is la verd'a'j supr'o'j de la arb'ar'o, la kverk'o vid'is, ke la ali'a'j arb'o'j sub ĝi kresk'as kaj lev'iĝ'as simil'e al ĝi. Arb'et'o'j kaj herb'o'j kresk'is alt'e en la aer'o'n, kelk'a'j el'ŝir'iĝ'is kun si'a'j radik'o'j kaj flug'is pli rapid'e. La betul'o ating'is la plej grand'a'n alt'ec'o'n; kiel blank'a radi'o de fulm'o ĝi'a graci'a trunk'o serpent'form'e lev'iĝ'is supr'e'n, ĝi'a'j branĉ'o'j ond'iĝ'is kiel verd'a krep'o kaj standard'o'j. Ĉio, kio est'is en la arb'ar'o, eĉ la brun'plum'et'a kan'o, ankaŭ kresk'is, kaj la bird'o'j sekv'is kaj kant'is, kaj sur la herb'a trunk'et'o, kiu ŝveb'is kaj flug'is simil'e al long'a verd'a silk'a ruband'o, sid'is la akrid'o kaj lud'is per la flug'il'o sur si'a tibi'o. La maj'skarab'o'j murmur'is kaj la abel'o'j zum'is, ĉiu bird'o kant'is, kiel ĝi pov'o'sci'is, ĉie est'is kant'ad'o kaj ĝoj'o, tut'e kiel en la ĉiel'o.

“Sed la mal'grand'a ruĝ'a flor'o ĉe la akv'o ankaŭ dev'us ven'i!” dir'is la kverk'o, “ankaŭ la blu'a kampanul'o kaj la mal'grand'a lekant'et'o!” Jes, la kverk'o vol'is, ke ili ĉiu'j part'o'pren'u.

“Ni ankaŭ ĉi est'as, ni ankaŭ ĉi est'as!” aŭd'iĝ'is son'ad'o de ĉiu'j flank'o'j.

“Sed la bel'a asperul'o de la pas'int'a somer'o ... la antaŭ'a jar'o est'is tre abund'a koncern'e konval'o'j'n ... kaj la sovaĝ'a pom'arb'o, kiel bel'e ĝi star'is! ... kaj la tut'a luks'o de la arb'ar'o antaŭ jar'o'j, antaŭ mult'e da jar'o'j! ... se ĝi rest'us viv'ant'a ĝis nun, ĝi ankaŭ pov'us part'o'pren'i!”

“Ni ankaŭ part'o'pren'as! Ni ankaŭ part'o'pren'as!” aŭd'ig'is son'ad'o kaj kant'ad'o ankoraŭ pli alt'e supr'e; ŝajn'is, ke ili est'is flug'int'a'j antaŭ'e'n.

Ho, tio est'as ne'kred'ebl'e bel'a!” ĝoj'kri'is la mal'jun'a kverk'o. “Mi hav'as ili'n ĉiu'j'n, la mal'grand'a'j'n kaj la grand'a'j'n, neni'u est'as forges'it'a! Kia'manier'e ĉi tiu tut'a feliĉ'eg'o est'as ebl'a kaj imag'ebl'a! ”

“En la ĉiel'o de Di'o ĝi est'as ebl'a kaj imag'ebl'a!” aŭd'ig'is son'ad'o.

Kaj la arb'o, kiu ĉiam ankoraŭ kresk'is, sent'is, ke ĝi'a'j radik'o'j el'liber'iĝ'as el la ter'o.

“Ĉi tio est'as la plej bon'a!” dir'is la arb'o; “nun neni'a lig'il'o plu mi'n ten'as! Mi pov'as lev'iĝ'i al la Plej'alt'ul'o, al Li'a lum'o kaj bril'o! Kaj ĉiu'j'n kar'a'j'n mi hav'as ĉe mi, la mal'grand'a'j'n kaj la grand'a'j'n, ĉiu'j est'as ĉe mi!”

“Ĉiu'j!”

Tio est'is la sonĝ'o de la kverk'o; kaj dum ĝi sonĝ'is, fort'a vent'eg'o blov'is super la mar'o kaj la ter'o en la sankt'a Krist'nask'a nokt'o. La mar'o rul'is pez'a'j'n ond'eg'o'j'n sur la bord'o'n, la arb'o krak'is, romp'iĝ'is kaj el'ŝir'iĝ'is kun'e kun la radik'o'j, ĝust'e en tiu moment'o, kiam ĝi sonĝ'is, ke ĝi'a'j radik'o'j liber'iĝ'as. Ĝi fal'is. Ĝi'a'j tri'cent ses'dek kvin jar'o'j nun ankaŭ est'is neni'o ali'a ol la tag'o de unu'tag'a muŝ'o.

En la Krist'nask'a maten'o, kiam de'nov'e montr'iĝ'is la sun'o, la vent'eg'o kviet'iĝ'is. Ĉiu'j preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j fest'e sonor'is, kaj el ĉiu kamen'tub'o, eĉ el la plej mal'grand'a sur la tegment'o de la mal'grand'a kaban'o, per blu'et'a nub'o lev'iĝ'is la fum'o, kiel de la altar'o dum la fest'o de la Druid'o'j, ofer'fum'o de dank'o. La mar'o far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli trankvil'a, kaj sur grand'a ŝip'o, kiu tie sur la mar'o dum la nokt'o tra'sufer'is la mal'bon'a'n veter'o'n, nun est'is supr'e'n'tir'it'a'j ĉiu'j flag'o'j por la fest'a Krist'nask'a solen'o.

“La arb'o mal'aper'is! La mal'jun'a kverk'o, ni'a orient'iĝ'a sign'o sur la bord'o!” dir'is la mar'ist'o'j. “Ĝi fal'is en ĉi tiu vent'eg'a nokt'o! Kiu ĝi'n anstataŭ'os por ni! Neni'u tio'n pov'as!”

Tia'n funebr'a'n parol'o'n, mal'long'a'n sed bon'intenc'a'n, ricev'is la arb'o, kiu kuŝ'is etend'it'a sur la neĝ'a kovr'o ĉe la bord'o. Kaj trans ĝi'n ek'son'is de la ŝip'o solen'a sankt'a kant'o, kant'o pri la Krist'nask'a ĝoj'o kaj pri la liber'iĝ'o de la hom'a'j anim'o'j en Krist'o kaj pri la etern'a viv'o:

“Ĝoj'u, ĉiel'o, ĝoj'kri'u, vi fin'o'j de l’ ter'o!
Di’ kaj pek'ul'o pac'iĝ'as en plen'a sincer'o;
Pac'o'n kaj ĝoj'o'n nun Tiu proklam'as,
Kiu la mond'o'n est'ig'is kaj am'as.
Ĝoj'u, paŝt'ant’ kaj paŝt'at'o'j!”

Tiel son'is la mal'nov'a kant'o, kaj ĉiu tie sur la ŝip'o per la kant'o kaj per la preĝ'o sent'is si'n tiel alt'e, kiel sent'is si'n la arb'o en si'a last'a, si'a plej bel'a sonĝ'o.

Aboc'o'libr'o

Est'is iam hom'o, kiu verk'is iom da nov'a'j vers'o'j por la aboc'o'libr'o, po du vic'o'j al ĉiu liter'o, ĝust'e tiel, kiel est'is en la mal'nov'a aboc'o'libr'o. Li opini'is, ke oni bezon'as i'o'n nov'a'n, ke la mal'nov'a'j vers'o'j est'as jam tro ted'iĝ'int'a'j, kaj li'a'j propr'a'j vers'o'j tre plaĉ'is al li. La nov'a aboc'o'libr'o ĝis nun est'is nur skrib'it'a, kaj ĝi star'is apud la mal'nov'a, la pres'it'a, en la grand'a libr'o'ŝrank'o, en kiu star'is mult'e da scienc'a'j kaj interes'a'j libr'o'j. Sed al la mal'nov'a aboc'o'libr'o la najbar'ec'o est'is mal'agrabl'a, kaj tial ĝi el'salt'is el si'a fak'o kaj sam'temp'e don'is tia'n puŝ'o'n al la nov'a, ke ankaŭ ĉi tiu fal'is sur la ter'o'n kaj ĝi'a'j ne'bind'it'a'j foli'o'j dis'ĵet'iĝ'is ĉirkaŭ'e'n. La mal'nov'a aboc'o'libr'o kuŝ'is kun la unu'a paĝ'o supr'e kaj ĉi tiu paĝ'o est'as en ĝi la plej grav'a; sur ĝi star'as ĉiu'j liter'o'j, la grand'a'j kaj la mal'grand'a'j. Tiu foli'o en'hav'as ĉio'n, de kio viv'as ĉiu'j ali'a'j libr'o'j, la alfabet'o'n, la liter'o'j'n, kiu'j ja est'as reg'ant'o'j en la mond'o. Terur'a'n potenc'o'n ili en'hav'as en si; ĉio de'pend'as nur de tio, en kiu ord'o ili laŭ komand'o star'iĝ'as. Ili pov'as don'i viv'o'n kaj mort'o'n, ĝoj'ig'i kaj mal'ĝoj'ig'i. Star'ant'e apart'e, ili hav'as neni'a'n signif'o'n, sed kiam ili est'as vic'ig'it'a'j ... ha, kiam Di'o esprim'is per ili si'a'j'n pens'o'j'n, tiam al ni aper'is pli grand'a klar'ec'o, ol kiom ni pov'is port'i, ni profund'e klin'iĝ'is, sed la liter'o'j don'is al ni fort'o'n por port'i.

Nun ili kuŝ'is, direkt'it'e supr'e'n. La kok'o en la grand'a “A” radi'is per ruĝ'a'j, blu'a'j kaj verd'a'j plum'o'j. Ĝi hav'is fier'a'n mien'o'n, ĉar ĝi sci'is, kio'n la liter'o'j valor'as kaj ke ĝi est'as la sol'a viv'ant'a est'aĵ'o inter ili.

Kiam la mal'nov'a aboc'o'libr'o fal'is sur la plank'o'n, la kok'o ek'bat'is per la flug'il'o'j, el'flug'is kaj sid'iĝ'is sur angul'o de la libr'o'ŝrank'o, glat'ig'is si'n per la bek'o kaj kok'o'kri'is tiel fort'e, ke la mur'o'j re'son'is. Ĉiu libr'o en la ŝrank'o tag'e kaj nokt'e, se ĝi ne est'as uz'at'a, star'as ordinar'e kiel en dorm'o, sed nun ili ĉiu'j aŭd'is tiu'n trumpet'a'n vok'o'n, kaj post tio la kok'o laŭt'e ek'parol'is pri la mal'just'aĵ'o, kiu est'is far'it'a al la mal'jun'a respekt'ind'a aboc'o'libr'o.

“Oni vol'as, ke ĉio nun est'u nov'a!” li dir'is. “Ĉio dev'as sen'ripoz'e streb'i antaŭ'e'n! La infan'o'j est'as tiel saĝ'a'j, ke ili pov'o'sci'as leg'i, antaŭ ol ili kon'as la liter'o'j'n. ”Ili hav'u i'o'n nov'a'n!“ dir'is tiu, kiu verk'is la nov'a'j'n abocoajn vers'o'j'n, kiu'j kuŝ'as tie dis'ĵet'it'e sur la plank'o. Mi ili'n kon'as; pli ol dek foj'o'j'n mi aŭd'is, kiel li laŭt'e ili'n leg'is al si. Tio far'is al li ne'esprim'ebl'a'n plezur'o'n! Ne, mi vol'us defend'i mi'a'j'n propr'a'j'n, la bon'a'j'n mal'nov'a'j'n vers'o'j'n kaj la bel'a'j'n bild'o'j'n, kiu'j al ili aparten'as. Por ili mi batal'os, por ili mi kok'o'kri'os. Ĉiu libr'o en la ŝrank'o kon'as ili'n tre bon'e. Nun mi tra'leg'os al vi la skrib'it'a'j'n nov'a'j'n, mi ili'n antaŭ'leg'os al vi kun plen'a trankvil'ec'o. Ni el'dir'u pri tio unu'anim'e ni'a'n juĝ'o'n, ke ili est'as tut'e sen'taŭg'a'j!”

A. Abel'o.
Abel'o ĉiam zum'as, zum'as,
Kaj si'a'n dev'o'n ĝi plen'um'as.
B. Balen'o.
Balen'o en la ocean'o
El'spir'as akv'o'n per fontan'o.

“Ĉi tiu'n vers'o'n mi trov'as ver'e sen'senc'a!” dir'is la kok'o, “sed mi leg'as plu'e.”

C. Citron'o.
Citron'o est'as frukt'o flav'a,
Agrabl'a, kvankam acid'hav'a.
D. Diabl'o.
Diabl'o est'as mal'ben'it'a,
De Di'o est'as li pun'it'a.

“Ĉi tio'n mult'a'j trov'os tre bel'a!” dir'is la kok'o, “sed mi tio'n ne trov'as; mi en la libr'o neni'o'n trov'as bel'a! Plu'e'n!”

E. Eskim'o.
Eskim'o loĝ'as en la nord'o,
Proksim'e de l’ glaci'a bord'o.
F. Fromaĝ'o.
Fromaĝ'o est'as tre ŝat'at'a,
El lakt'o est'as ĝi far'at'a.
G. Gazet'o
Gazet'o mult'e ni'n instru'as,
Leg'ant'e ĝi'n, mi ne enu'as.
H. Ho.
Ho” oft'e sign'as plend'a'n stat'o'n,
De l’ sort'o mal'facil'a'n bat'o'n.

“Kiel do infan'o pov'as tio'n kompren'i?” dir'is la kok'o. “Est'as ver'o, ke sur la titol'a paĝ'o est'as dir'it'e ‘Aboc'o'libr'o por grand'a'j kaj mal'grand'a'j’, sed la grand'a'j hav'as i'o'n ali'a'n por far'i, ol leg'i en la aboc'o'libr'o, kaj la mal'grand'a'j ĝi'n ne pov'as kompren'i! Ĉio dev'as hav'i lim'o'n! Sed plu'e'n!”

I. Infan'o.
Infan'o oft'e fort'e plor'as,
Eĉ se neni'o ĝi'n dolor'as.
J. Jun'ul'o.
Jun'ul'o! En patr'in'o-ter'o
Vi baldaŭ kuŝ'os sen esper'o.

“Kia mal'delikat'ec'o!” dir'is la kok'o.

K. Kok'in'o.
Kok'in'o est'as kok'edz'in'o,
De kok'o est'as ĝi la in'o.

“Kiel oni pov'as al infan'o'j parol'i pri famili'a'j rilat'o'j!”

L. Leon'o.
Leon'o est'as best'a nom'o.
Ĝi est'as ankaŭ nom’ de hom'o.
M. Maten'o.
Maten’ ek'lum'as, kok'o kri'as,
Sed kial — ĝi ja mem ne sci'as.

“Nun mi ricev'as mal'ĝentil'aĵ'o'j'n!” dir'is la kok'o; “sed mi est'as almenaŭ en bon'a societ'o, en kompani'o kun la lev'iĝ'ant'a sun'o! Plu'e'n!”

N. Nokt'o.
En nokt'o ni ne vid'as sun'o'n,
Sed oft'e vid'as ĉarm'a'n lun'o'n.
O. Okul'o.
Okul'o ĉio'n pri'rigard'as,
Ne ĉio'n tamen ĝi ja gard'as.
P. Parol'o.
Parol’ simil'as al arĝent'o
Al or’ simil'as la silent'o.
R. Radik'o.
Radik'o en la ter'o sid'as,
Kaj la pas'ant'o ĝi'n ne vid'as.
S. Serur'o.
Serur'o gard'as kontraŭ ŝtel'o,
Ĉar tio est'as ĝi'a cel'o.

“Permes'u al mi nun kok'o'kri'i!” dir'is la kok'o. “La long'a leg'ad'o lac'ig'as! Oni bezon'as iom spir'i!” Kaj ĝi kok'o'kri'is tiel laŭt'e, kiel latun'a trumpet'o, kaj est'is plezur'o tio'n aŭd'i — por la kok'o mem. “Plu'e'n!”

T. Tajlor'o.
Tajlor'o zorg'as pri la vest'o'j
Por simpl'a'j tag'o'j kaj por fest'o'j.
U. Unu'o.
Unu'o hav'as grav'a'n senc'o'n,
Valor'o'n, fort'o'n kaj potenc'o'n.

“Ĉio tio pretend'as est'i profund'pens'a”, dir'is la kok'o, “sed mi tio'n ver'e ne pov'as trov'i!”

V. Vagon'o.
Vagon'o kur'as, kur'as, kur'as,
Rapid'e ni per ĝi vetur'as.
Z. Zibel'o.
Tre kar'a best’ est'as zibel'o
Pro si'a bel'a varm'a fel'o.

“Nun ĉio est'as fin'it'a, sed tio ne est'as ankoraŭ ĉio! Nun oni tio'n pres'os, kaj post'e oni dev'os tio'n leg'i! Per tia fuŝ'aĵ'o dev'as est'i anstataŭ'it'a'j la mal'nov'a'j respekt'ind'a'j vers'o'j en mi'a libr'o! Kio'n dir'as pri tio la estim'at'a aŭd'ant'ar'o, la scienc'a'j kaj ne'scienc'a'j, simpl'a'j kaj kolekt'it'a'j verk'o'j? Kio'n dir'as la libr'o'ŝrank'o? Mi fin'is, nun la ali'a'j pov'as ag'i!”

La libr'o'j star'is, kaj la ŝrank'o star'is, sed la kok'o flug'is re'turn'e al si'a grand'a “A” kaj fier'e rigard'is ĉirkaŭ'e'n. “Mi parol'is bon'e, mi kok'o'kri'is bon'e; en tio la nov'a aboc'o'libr'o ne pov'as mi'n imit'i! Ĝi cert'e mort'os, ĝi est'as jam mort'int'a! Ĝi ne hav'as en si kok'o'n!”

Fil'in'o de la marĉ'a reĝ'o

La cikoni'o'j rakont'as al si'a'j id'o'j tre mult'e da fabel'o'j, ĉiu'j parol'as pri marĉ'o'j kaj marĉ'ej'o'j; ili est'as ordinar'e al'konform'ig'it'a'j al la aĝ'o kaj al la kompren'kapabl'o de la cikoni'id'o'j. La plej mal'grand'a'j id'o'j est'as rav'at'a'j, kiam oni dir'as al ili nur “kribl'e, krabl'e, plurremurre!” Ili trov'as tio'n tre'eg'e amuz'a; sed la pli aĝ'a'j jam postul'as histori'o'j'n kun pli profund'a en'hav'o, aŭ ili vol'as sci'i i'o'n pri la famili'o. El la du plej antikv'a'j kaj plej long'a'j fabel'o'j, kiu'j konserv'iĝ'is ĉe la cikoni'o'j, unu est'as kon'at'a de ni ĉiu'j, la fabel'o pri Moseo, kiu est'is met'it'a de si'a patr'in'o sur la akv'o'n de Nil'o, trov'it'a de la reĝ'id'in'o, ricev'is bon'a'n eduk'o'n kaj far'iĝ'is grand'a hom'o, kies lok'o'n de en'ter'ig'o neni'u sci'as. Ĉi tiu'n histori'o'n ĉiu kon'as.

La du'a ankoraŭ ne est'as vast'e kon'at'a, ebl'e pro tio, ke la lok'o de ĝi'a ag'ad'o est'as ni'a propr'a land'o. La fabel'o en la daŭr'o de mil jar'o'j est'is trans'ig'at'a de unu cikoni'o-patr'in'o al ali'a cikoni'o-patr'in'o, kaj ĉiu el ili rakont'is ĝi'n ĉiam pli bon'e, kaj ni ĝi'n nun rakont'as plej bon'e.

La unu'a cikoni'a par'o, kiu ĝi'n rakont'is kaj kiu mem lud'as rol'o'n en ĝi, hav'is somer'loĝ'ej'o'n sur unu trab'a dom'o en Jutlando, ne mal'proksim'e de Skagen. Ankoraŭ en la nun'a temp'o tie trov'iĝ'as grand'eg'a marĉ'ej'o, kiel oni pov'as vid'i el la pri'skrib'o de la distrikt'o. En tiu pri'skrib'o est'as dir'it'e, ke tie antaŭ'e est'is mar'a fund'o, kiu tamen post'e lev'iĝ'is. Kelk'mejl'a'n spac'o'n okup'as tiu marĉ'ej'o, ĉirkaŭ'it'a ĉiu'flank'e de mal'sek'a'j herb'ej'o'j kaj ŝancel'iĝ'ant'a marĉ'a ter'o, kiu produkt'as nur mal'mult'e da ber'o'j kaj kelk'e da kripl'a'j arb'o'j. Preskaŭ ĉiam super ĝi ŝveb'as dens'a nebul'o, kaj antaŭ ne tre long'a temp'o tie ekzist'is ankoraŭ lup'o'j. Ĝi efektiv'e merit'is la nom'o'n “Sovaĝ'a marĉ'ej'o”, kaj oni pov'as imag'i al si, kiel sen'voj'a, plen'a de marĉ'o'j kaj lag'o'j ĝi est'is antaŭ mil jar'o'j. Koncern'e la detal'aĵ'o'j'n oni jam tiam vid'is tio'n, kio'n oni vid'as nun: la trunk'o'j de la kan'o'j hav'is la sam'a'n alt'ec'o'n, la sam'a'j'n long'a'j'n foli'o'j'n kaj viol'brun'a'j'n plum'form'a'j'n flor'aĵ'o'j'n, kiu'j'n ili hav'as nun; la betul'o star'is kun blank'a ŝel'o kaj blank'a'j, liber'e pend'ant'a'j foli'o'j, kiel nun, kaj koncern'e la viv'ant'a'j'n est'aĵ'o'j'n, kiu'j tie'n venad'is, la muŝ'o port'is si'a'n krep'a'n vest'o'n laŭ la sam'a fason'o, kiel nun, la kolor'o de la cikoni'o est'is blank'a kun nigr'a kaj kun ruĝ'a'j ŝtrump'o'j; sed la hom'o'j en tiu temp'o hav'is ali'a'n vest'o'fason'o'n ol nun. Tamen kiu ajn el ili, ĉu li est'is servut'ul'o, ĉu liber'a ĉas'ist'o, kuraĝ'is ir'i sur la marĉ'ej'o'n, tiu hav'is la sam'a'n sort'o'n kiel nun, ili ven'is, en'fal'is kaj mal'lev'iĝ'is mal'supr'e'n al la marĉ'ej'a reĝ'o, kiel oni nom'is tiu'n, kiu reg'is mal'supr'e en la grand'a marĉ'ej'a regn'o. Oni efektiv'e pov'is li'n nom'i marĉ'ej'a reĝ'o, sed al ni ŝajn'is pli bon'e uz'i la esprim'o'n marĉ'a reĝ'o; kaj tiel ankaŭ nom'is li'n la cikoni'o'j. Pri li'a reg'ad'o oni sci'is tre mal'mult'e, sed tio ebl'e est'as la plej bon'a.

Proksim'e de la marĉ'ej'o, tut'e apud'e de la Lim'fjord'o, star'is la supr'e dir'it'a trab'a dom'o kun mason'it'a kel'o, tur'o kaj tri etaĝ'o'j. Sed sur la tegment'o konstru'is si'a'n nest'o'n la cikoni'o, la cikoni'a patr'in'o kuŝ'is sur la ov'o'j kaj est'is tut'e cert'a, ke ŝi feliĉ'e el'kov'os.

Unu vesper'o'n la cikoni'a patr'o iom tro long'e est'is ekster'dom'e, kaj kiam li ven'is hejm'e'n, li aspekt'is tre ekscit'it'a kaj rapid'em'a.

“Mi dev'as rakont'i al vi i'o'n tut'e terur'a'n!” li dir'is al la cikoni'a patr'in'o.

“Indulg'u mi'n!” ŝi dir'is, “memor'u, ke mi kuŝ'as sur ov'o'j. Mi pov'us ek'tim'iĝ'i, kaj tio efik'as sur la ov'o'j!”

“Vi nepr'e dev'as tio'n sci'iĝ'i!” li dir'is. “Ŝi ven'is ĉi tie'n, la fil'in'o de ni'a mastr'o en Egipt'uj'o! Ŝi kuraĝ'is entrepren'i la vojaĝ'o'n ĉi tie'n, kaj ŝi mal'aper'is!”

“Ŝi, kiu est'as el la gent'o de la fe'in'o'j! Rakont'u do! Vi sci'as, ke en la temp'o, kiam mi kov'as, est'as al mi mal'facil'e atend'i!”

“Vi vid'as, patr'in'o, ŝi tamen kred'is al tio, kio'n dir'is la doktor'o, kiel vi mem rakont'is al mi. Ŝi kred'is, ke la marĉ'ej'a flor'o de ni'a region'o pov'os help'i al ŝi'a patr'o; kaj tial ŝi al'flug'is ĉi tie'n en si'a plum'a vest'o kun'e kun la du ali'a'j plum'princ'in'o'j, kiu'j ĉiu'jar'e dev'is ven'i en la nord'o'n, por si'n ban'i kaj jun'iĝ'i. Ŝi al'ven'is, kaj ŝi mal'aper'is!”

“Vi rakont'as tiel terur'e mal'rapid'e!” dir'is la cikoni'a patr'in'o, “la ov'o'j pov'as dum'e mal'varm'iĝ'i! Mi ne pov'as tra'el'port'i, kiam vi tiel turment'as mi'a'n pacienc'o'n!”

“Mi bon'e atent'is!” dir'is la cikoni'a patr'o; “hodiaŭ vesper'e, kiam mi ir'is en la kan'ar'o'n, kie la marĉ'a ter'o pov'as mi'n port'i, subit'e aper'is tri cign'o'j. En la bat'ad'o de la flug'il'o'j est'is io, kio dir'is al mi: ‘atent'u, tio ne est'as ver'a'j cign'o'j, tio est'as nur cign'a'j haŭt'o'j!’ Vi tio'n ja ek'kon'as, patr'in'o, per la sent'o, tiel sam'e kiel mi. Vi sci'as, en kio konsist'as la ver'ec'o!”

“Kompren'ebl'e!” ŝi respond'is; “sed rakont'u do al mi fin'e pri la princ'in'o, jam ted'is al mi ĉiam aŭd'i nur pri cign'a'j haŭt'o'j!”

“Ĉi tie mez'e de la marĉ'ej'o trov'iĝ'as, kiel vi sci'as, si'a'spec'a lag'o,” rakont'is plu'e la cikoni'a patr'o. “Se vi iom lev'iĝ'os, vi pov'as de ĉi tie vid'i part'o'n de ĝi. Tie apud la kan'ar'o kuŝ'is trunk'o de aln'o. Sur ĉi tiu sid'iĝ'is la tri cign'o'j, ek'bat'is per la flug'il'o'j kaj rigard'is ĉirkaŭ'e'n. Unu el ili de'ĵet'is la cign'a'n haŭt'o'n, kaj jen mi re'kon'is en ĝi la princ'in'o'n de ni'a dom'o en Egipt'uj'o. Ŝi sid'is tie kaj hav'is neni'a'n ali'a'n kovr'o'n sur si krom si'a'j long'a'j nigr'a'j har'o'j. Mi aŭd'is, kiel ŝi pet'is la du ali'a'j'n, ke ili gard'observ'u ŝi'a'n cign'a'n plum'aĵ'o'n, kiam ŝi sub'akv'iĝ'os, por de'ŝir'i la flor'o'n, pri kiu ŝi pens'is, ke ŝi ĝi'n vid'as Ili kap'jes'is, ek'flug'is supr'e'n kaj lev'is kun si liber'a'n plum'vest'o'n. Strang'e, kio'n ili vol'as far'i kun ĝi? mi pens'is, kaj kun tia sam'a demand'o ŝi ankaŭ kred'ebl'e si'n turn'is al ili. Per si'a'j propr'a'j okul'o'j ŝi dev'is vid'i la krim'o'n, kiu est'is far'at'a kontraŭ ŝi: kun ŝi'a plum'vest'o ili for'flug'is supr'e'n! ‘Sub'akv'iĝ'u!’ ili kri'is, ‘vi neniam plu flug'os en cign'a plum'aĵ'o, vi neniam plu vid'os Egipt'uj'o'n! Rest'u en la sovaĝ'a marĉ'ej'o!’ Kaj ili dis'ŝir'is ŝi'a'n plum'vest'o'n en mal'grand'a'j'n pec'o'j'n, tiel ke la plum'o'j flug'is ĉirkaŭ'e'n, kvazaŭ ili est'us neĝ'a'j flok'o'j, kaj la du mal'bon'a'j princ'in'o'j for'flug'is.”

“Terur'e” dir'is la cikoni'a patr'in'o, “mi ne pov'as tio'n aŭskult'i! Sed dir'u do, kio okaz'is plu'e?”

“La princ'in'o plor'is kaj plor'eg'is! Ŝi'a'j larm'o'j fal'is sur la trunk'o'n de la aln'o, kaj subit'e ĝi komenc'is mov'iĝ'i, ĉar tio est'is la marĉ'a reĝ'o mem, li, kiu loĝ'as en la marĉ'o. Mi vid'is, kiel la trunk'o turn'iĝ'is, kaj jen plu ne est'is trunk'o, sed long'a'j, de ŝlim'o kovr'it'a'j branĉ'o'j simil'e al brak'o'j etend'iĝ'is supr'e'n. Tiam la mal'feliĉ'a knab'in'o ek'tim'iĝ'is kaj salt'is sur la ŝancel'iĝ'ant'a'n marĉ'a'n ter'o'n, sed ĉi tiu ne pov'as port'i eĉ mi'n, des mal'pli ŝi'n. Tuj ŝi mal'lev'iĝ'is intern'e'n de la ter'o kaj la trunk'o de la aln'o ir'is tie'n kun ŝi, ĝi est'is tio, kio ŝi'n tir'is mal'supr'e'n. Grand'a'j nigr'a'j vezik'o'j montr'iĝ'is sur la supr'aĵ'o, kaj post'e oni vid'is plu neni'a'n post'sign'o'n. Nun ŝi est'as en'ter'ig'it'a en la sovaĝ'a marĉ'o, neniam ŝi ven'os kun la flor'o en Egipt'uj'o'n. Vi ne pov'us tra'el'port'i la vid'aĵ'o'n, patr'in'o!”’

“Simil'a'j'n afer'o'j'n vi en ĉi tiu temp'o ne dev'us rakont'i al mi! Tio pov'as far'i mal'util'o'n al la ov'o'j! La princ'in'o iel si'n sav'os, ŝi facil'e ricev'os help'o'n. Se tio est'us iu el ni, vi aŭ mi, tiam kompren'ebl'e ĉio est'us fin'it'a!”

“Mi ir'os ĉiu'tag'e kaj rigard'os!” dir'is la cikoni'a patr'o, kaj li tiel ag'is.

Pas'is long'a temp'o.

Unu tag'o'n la cikoni'o ek'vid'is, ke el la profund'o kresk'is verd'a trunk'et'o, kaj kiam ĝi ating'is la nivel'o'n de la akv'o, el'kresk'is el ĝi foli'o, kiu far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli larĝ'a. Tut'e apud ĝi form'iĝ'is burĝon'o, kaj kiam unu maten'o'n la cikoni'o flug'is super ĝi, la burĝon'o mal'ferm'iĝ'is sub la ag'ad'o de la varm'eg'a'j sun'radi'o'j, kaj en ĝi'a mez'o kuŝ'is ĉarm'a infan'o, mal'grand'a knab'in'et'o, tiel pur'a, kvazaŭ ŝi ĵus el'ir'is el ban'o. Ŝi est'is tiel fort'e simil'a al la Egipta princ'in'o, ke la cikoni'o komenc'e pens'is, ke tio est'as ŝi, kiu de'nov'e far'iĝ'is mal'grand'a; sed post pli long'a pri'pens'ad'o la cikoni'o tamen trov'is, ke est'as pli kred'ebl'e, ke tio est'as infan'o de ŝi kaj de la marĉ'a reĝ'o. Tial ĝi kuŝ'is en akv'o'lili'o.

“Ĉi tie ĝi ne pov'as rest'i!” pens'is la cikoni'o, “en mi'a nest'o ni jam sen tio est'as en tro grand'a nombr'o, sed jen ven'as al mi en la kap'o'n ide'o! La viking'edz'in'o ne hav'as infan'o'n, kaj jam oft'e ŝi dezir'is hav'i tio'n. Oni dir'as ja pri mi, ke mi al'port'as la mal'grand'a'j'n infan'o'j'n, nun mi efektiv'e unu foj'o'n tio'n far'os! Mi flug'os kun la infan'o al la viking'edz'in'o; kia ĝoj'o tio est'os!”

Kaj la cikoni'o pren'is la mal'grand'a'n knab'in'et'o'n, flug'is al la trab'a dom'o, tra'bat'is per la bek'o tru'o'n en la fenestr'a apertur'o, kiu est'is tir'kovr'it'a per vezik'o, met'is la infan'o'n sur la brust'o'n de la viking'edz'in'o, kaj post'e ĝi flug'is al la cikoni'a patr'in'o kaj rakont'is al ŝi ĉio'n, dum la id'o'j aŭskult'is. Ili nun est'is jam sufiĉ'e grand'a'j por tio.

“Vi vid'as, la princ'in'o ne mort'is, ŝi send'is si'a'n infan'o'n supr'e'n, kaj ĉi tiu nun est'as en bon'a lok'o.”

“Tio'n mi dir'is ja tuj en la komenc'o!” respond'is la cikoni'a patr'in'o. “Sed nun pens'u iom ankaŭ pri vi'a'j propr'a'j infan'o'j! Baldaŭ est'os la temp'o por for'vetur'i; mi sent'as jam de temp'o al temp'o juk'ad'o'n sub la flug'il'o'j! La kukol'o kaj la najtingal'o jam for'flug'is, kaj la koturn'o'j, kiel mi aŭd'is, antaŭ'dir'as favor'a'n vent'o'n. Kiom mi kon'as ni'a'j'n infan'o'j'n, ili sukces'e plen'um'os la marŝ'ekzerc'iĝ'o'j'n!”

Kia'n ĝoj'o'n hav'is viking'edz'in'o, kiam maten'e post la vek'iĝ'o ŝi trov'is sur si'a brust'o la mal'grand'a'n bel'a'n infan'o'n! Ŝi kis'is kaj kares'is ĝi'n, sed la infan'o terur'e kri'is kaj barakt'is per la brak'o'j kaj krur'o'j; vid'ebl'e ĝi tut'e ne est'is en bon'a humor'o. Fin'e ĝi en'dorm'iĝ'is de la plor'ad'o, kaj kiam ĝi tiel kuŝ'is, ĝi aspekt'is tre ĉarm'e. Al la viking'edz'in'o est'is tiel ĝoj'e kaj bon'e en la kor'o, ŝi antaŭ'sent'is, ke nun ankaŭ ĝi'a edz'o kun ĉiu'j si'a'j milit'ist'o'j ven'os tiel sam'e ne'atend'it'e, kiel la infan'o, kaj tial ŝi kaj la tut'a dom'an'ar'o hav'is tre mult'e da labor'ad'o, por ĉio'n met'i en bon'a'n ord'o'n. La long'a'j divers'kolor'a'j tapiŝ'o'j, kiu'j'n ŝi mem far'is kun si'a'j serv'ist'in'o'j, kaj en kiu'j'n ŝi en'teks'is la bild'o'j'n de si'a'j ĉef'a'j di'o'j, de Odin, de Thor kaj de Freia, est'is nun pend'ig'it'a'j kiel mur'ornam'aĵ'o'j; la servut'ul'o'j dev'is frot'pur'ig'i la ŝild'o'j'n, kiu'j serv'is por la sam'a cel'o, sur la benk'o'j'n oni met'is kusen'o'j'n, kaj sur la fajr'ej'o mez'e de la ĉambr'eg'o oni amas'ig'is sek'a'n brul'lign'o'n, por ke oni pov'u tuj far'i fajr'o'n. La viking'edz'in'o mem fort'e labor'is, tiel ke vesper'e ŝi est'is tre lac'a kaj bon'e dorm'is.

Kiam maten'e ŝi vek'iĝ'is, ŝi fort'e ek'tim'iĝ'is, ĉar la mal'grand'a infan'o mal'aper'is sen post'e'sign'o'j. Ŝi salt'lev'iĝ'is, ek'brul'ig'is pec'o'n da lign'o kaj rigard'is ĉirkaŭ'e'n, kaj jen ŝi ek'vid'is, ke sur la pied'a part'o de la lit'o kuŝ'is ne la mal'grand'a infan'o, sed grand'a mal'bel'a ran'o. Ĝi'a aspekt'o el'vok'is ĉe ŝi grand'a'n abomen'o'n, ŝi kapt'is pez'a'n baston'o'n kaj vol'is mort'ig'i la ran'o'n, sed ĉi tiu rigard'is si'n per tiel ne'ordinar'e mal'gaj'a'j okul'o'j, ke la kor'o ne permes'is al ŝi ek'bat'i. Ankoraŭ unu foj'o'n ŝi rigard'is ĉiu'flank'e'n, la ran'o kvak'is tiel tim'em'e, kvazaŭ ĝi vol'us el'pet'eg'i de ŝi kompat'o'n; ŝi ek'trem'is kaj kur'is de si'a lit'o al la fenestr'o, kiu'n ŝi ek'puŝ'e mal'ferm'is. En la sam'a moment'o lev'iĝ'is la sun'o, ĵet'is si'a'j'n radi'o'j'n rekt'e sur la grand'a'n ran'o'n en la lit'o, kaj subit'e montr'iĝ'is, ke la larĝ'a buŝ'o de la monstr'o kun'tir'iĝ'is kaj far'iĝ'is mal'grand'a kaj ruĝ'a, la membr'o'j ricev'is plej ĉarm'a'n form'o'n, kaj jen tie kuŝ'is de'nov'e ŝi'a propr'a mal'grand'a bel'a infan'o anstataŭ mal'bel'a ran'o.

“Kio tio est'as!” ŝi dir'is; “ĉu mi hav'is mal'bon'a'n sonĝ'o'n? Tio est'as ja mi'a propr'a plej ĉarm'a elf'a infan'o, ĝi, kiu kuŝ'as tie antaŭ mi!” Kaj ŝi kis'is ĝi'n kaj al'prem'is ĝi'n al si'a kor'o, sed la infan'o grat'is kaj mord'is kiel sovaĝ'a katet'o.

Nek en tiu tag'o nek en la sekv'ant'a ven'is la viking'o, kvankam li est'is jam sur la voj'o, sed li hav'is kontraŭ si la vent'o'n, kiu nun blov'is, por pel'i la cikoni'o'j'n sud'e'n. Ĝoj'o de unu est'as oft'e mal'ĝoj'o de ali'a.

Post kelk'e da tag'o'j kaj nokt'o'j al la viking'edz'in'o far'iĝ'is klar'e, kia est'as la afer'o kun ŝi'a mal'grand'a infan'o. Terur'a sorĉ'o est'is sur ĝi. En la tag'o ĝi est'is bel'a kiel lum'a elf'o sed hav'is mal'bon'a'n, sovaĝ'a'n natur'o'n; sed en la nokt'o ĝi est'is mal'bel'a ran'o, silent'em'a kaj kompat'ind'a, kun mal'gaj'a'j okul'o'j. Tie est'is du tut'e mal'sam'a'j natur'o'j, kiu'j altern'ad'is kiel ekster'e, tiel ankaŭ intern'e; ĝi ven'is de tio, ke la mal'grand'a knab'in'et'o, kiu'n la cikoni'o al'port'is, en la tag'o posed'is la ekster'aĵ'o'n de si'a patr'in'o, sed sam'temp'e la karakter'o'n de si'a patr'o, dum en la nokt'o ĝi montr'is si'a'n parenc'ec'o'n kun li per la form'o de si'a korp'o, hav'ant'e la mens'o'n kaj kor'o'n de la patr'in'o. Kiu pov'us for'ig'i la potenc'o'n, kiu'n tie aper'ig'is ia sorĉ'a fort'o? Tio kaŭz'is al la viking'edz'in'o zorg'o'j'n kaj aflikt'o'j'n, kaj tamen ŝi'a kor'o est'is al'lig'it'a al tiu kompat'ind'a est'aĵ'o, pri kies stat'o ŝi pens'is, ke ŝi neni'o'n dev'as dir'i al si'a edz'o, kiam li re'ven'os, ĉar ali'e li cert'e, konform'e al la kutim'o'j kaj mor'o'j, ordon'us el'ĵet'i la mal'feliĉ'a'n infan'o'n sur la land'voj'o'n, por ke ĝi'n pren'u, kiu vol'os. Tio'n la kor'o de la bon'a viking'edz'in'o ne pov'is permes'i, tial ŝi decid'is aranĝ'i, ke ŝi'a edz'o vid'u la infan'o'n nur ĉe la lum'o de la tag'o.

Unu maten'o'n trans la tegment'o'n bru'e trans'flug'is la cikoni'o'j; dum la nokt'o tie ripoz'is pli ol cent par'o'j da cikoni'o'j post la grand'a'j manovr'o'j. Nun ili lev'iĝ'is, por flug'i sud'e'n.

“Ĉiu'j est'as pret'a'j!” oni proklam'is; “ankaŭ la in'o'j kaj infan'o'j!”

“Al ni est'as tiel facil'e!” dir'is la jun'a'j cikoni'o'j. “Juk'as kaj tikl'as al ni en la pied'o'j, kvazaŭ ni'a korp'o est'us plen'a de viv'ant'a'j ran'o'j. Kiel bel'eg'e est'as, ke ni pov'as entrepren'i vojaĝ'o'n ekster'land'e'n!”

“Rest'u en la amas'o!” dir'is patr'o kaj patr'in'o, “kaj ne labor'u tiel sen'ĉes'e per vi'a babil'em'a bek'o, tio est'as mal'san'ig'a por la brust'o!”

Kaj ili ek'flug'is.

En la sam'a temp'o aŭd'iĝ'is son'ad'o de korn'o'j super la erik'ej'o, ĵus el'ŝip'iĝ'is la viking'o kun ĉiu'j milit'ist'o'j. Ili re'ven'is kun riĉ'a milit'akir'aĵ'o de la Gall'a bord'o, kie la popol'o, sam'e kiel en Brit'uj'o, kun tim'eg'o kant'ad'is:

Liber'ig'u ni'n Di'o, de l’ sovaĝ'a'j Normand'o'j!

Kia viv'o, kia gaj'ec'o komenc'iĝ'is nun en la viking'a kastel'o apud la sovaĝ'a marĉ'ej'o! Oni en'port'is la kruĉ'o'j'n kun miel'akv'o en la ĉambr'eg'o'n, oni ek'brul'ig'is fajr'o'n, oni buĉ'is ĉeval'o'j'n. La odor'o de rost'aĵ'o plen'ig'is ĉiu'j'n ĉambr'o'j'n. La pastr'o konsekr'e asperg'is la sklav'o'j'n per varm'a ĉeval'a sang'o; la fajr'o krak'et'is, la fum'o lev'iĝ'is sub la plafon'o'n, la fulg'o gut'ad'is de la trab'o'j, sed al tio oni est'is al'kutim'iĝ'int'a'j. Gast'o'j est'is invit'it'a'j kaj ricev'is luks'a'n regal'ad'o'n, intrig'o'j kaj malic'aĵ'o'j est'is forges'it'a'j, oni festen'is bon'eg'e, kaj por sign'o de bon'a humor'o oni ĵet'ad'is al si la ĉirkaŭ'manĝ'it'a'j'n ost'o'j'n reciprok'e en la vizaĝ'o'n. La bard'o, du'on'e muzik'ist'o kaj du'on'e milit'ist'o, kiu part'o'pren'is en la milit'ir'o kaj est'is vid'ant'a atest'ant'o de la far'o'j, kiu'j'n li prezent'is, kant'is al ili kant'o'n, kiu glor'is ili'a'j'n grand'a'j'n milit'a'j'n ag'o'j'n. Ĉiu vers'o fin'iĝ'is per la re'kant'aĵ'o: “La fort'o'j mal'aper'as kaj la generaci'o'j for'pas'as, al ĉiu ven'as la mort'o, sed etern'e viv'as glor'a nom'o!” Ĉe tio ili ĉiu'j frap'ad'is la ŝild'o'j'n kaj martel'ad'is per la tranĉ'il'o aŭ per ost'o sur la tabul'o de la tabl'o, tiel ke reg'is terur'a bru'o.

La viking'edz'in'o sid'is sur la laŭ'larĝ'a benk'o en la ne'ferm'it'a festen'a ĉambr'eg'o; ŝi hav'is sur si silk'a'n vest'o'n, or'a'j'n bracelet'o'j'n kaj sukcen'a'j'n perl'o'j'n. Ŝi est'is en si'a plej bon'a parad'aĵ'o, kaj la bard'o parol'is en si'a kant'o ankaŭ pri ŝi, rakont'is pri la or'a trezor'o, kiu'n ŝi al'port'is al si'a riĉ'a edz'o, kaj ĉi tiu est'is rav'it'a pri la bel'a infan'o, kiu'n li vid'is nur en la tag'o en ĝi'a tut'a bel'ec'o. La sovaĝ'ec'o, kiu'n oni vid'is ĉe ĝi, plaĉ'is al li. La infan'o pov'us iam laŭ li'a opini'o far'iĝ'i bon'eg'a ŝild'knab'in'o, kiu al neni'u fort'eg'ul'o dev'us ced'i; ŝi ne palpebr'um'os, se lert'a man'o per akr'a glav'o de'hak'os al ŝi la brov'o'j'n.

La kruĉ'o'j de miel'akv'o est'is mal'plen'ig'it'a'j, kaj oni al'port'is ali'a'j'n. Tiam oni ne lev'iĝ'ad'is ankoraŭ tiel baldaŭ de festen'ad'o; la tiam'a'j hom'o'j pov'is i'o'n tra'el'port'i. En tiu temp'o est'is popular'a la proverb'o: “La brut'o sci'as, kiam ĝi de la paŝt'ej'o dev'as re'ir'i hejm'e'n, sed mal'prudent'a hom'o neniam kon'as la mezur'o'n de si'a stomak'o.” Ho, oni ĝi'n kon'is tre bon'e, sed inter sci'i kaj far'i est'as diferenc'o. Oni ankaŭ sci'is, ke amik'o far'iĝ'as ted'a, se li tro long'e sid'as en la dom'o de ali'a hom'o, sed malgraŭ tio oni rest'ad'is, ĉar viand'o kaj miel'akv'o est'as bon'a aĵ'o. Est'is gaj'e, kaj en la nokt'o la servut'ul'o'j dorm'ad'is en la varm'a cindr'o, tremp'ad'is la fingr'o'j'n en la gras'a fulg'o kaj lek'ad'is ili'n. Tio est'is strang'a temp'o!

Ankoraŭ unu foj'o'n en tiu jar'o la viking'o entrepren'is milit'ir'o'n, malgraŭ ke jam lev'iĝ'is la aŭtun'a'j vent'eg'o'j. Li ir'is kun si'a'j milit'ist'o'j al la Brit'a bord'o, kio, kiel li dir'is, est'as ja “nur trans'e de la akv'o”. Li'a edz'in'o rest'is hejm'e kun si'a mal'grand'a knab'in'o, kaj est'is cert'e, ke la eduk'ant'in'o baldaŭ preskaŭ pli am'is la mal'feliĉ'a'n ran'o'n kun la mild'a'j okul'o'j, ol la bel'ul'in'o'n, kiu grat'is kaj mord'is.

La krud'a'j, mal'sek'a'j aŭtun'a'j nebul'o'j, antaŭ kiu'j fal'as la foli'o'j, kuŝ'is super la arb'ar'o kaj super la erik'ej'o; la bird'o'sen'plum'ul'o, kiel oni tie nom'as la neĝ'o'n, al'flug'is en dens'a'j amas'o'j, la vintr'o al'proksim'iĝ'is. La paser'o'j okup'is la nest'o'n de la cikoni'o'j kaj mok'rid'is si'a'manier'e la for'est'ant'a'j'n ge'mastr'o'j'n; kaj ĉi tiu'j mem, la cikoni'a'j ge'patr'o'j kun ĉiu'j si'a'j infan'o'j, kie ili nun est'is?

* * *

La cikoni'o'j est'is nun en Egipt'uj'o, kie la sun'o lum'is tiel varm'e, kiel ĉe ni en bel'a somer'a tag'o. Tamarind'o'j kaj akaci'o'j flor'is ĉirkaŭ'e, la lun'o de Mahometo hel'e radi'is de la templ'a'j kupol'o'j, tiu aŭ ali'a par'o da cikoni'o'j sid'is sur la graci'a'j tur'o'j kaj ripoz'is post la long'a vojaĝ'o. Grand'a'j svarm'o'j hav'is nest'o'n apud nest'o sur la potenc'a'j kolon'o'j kaj ruin'iĝ'int'a'j ark'aĵ'o; de templ'o'j kaj sur for'las'it'a'j lok'o'j. La daktil'palm'o etend'is si'a'n ŝirm'a'n foli'ar'o'n tre alt'e, kvazaŭ ĝi vol'us lud'i la rol'o'n de sun'ombrel'o. La blanket'e-griz'a'j piramid'o'j est'is disting'ebl'a'j kiel siluet'o'j en la klar'a aer'o en la flank'o de la dezert'o, kie la strut'o montr'is, ke li bon'e pov'o'sci'as uz'i si'a'j'n pied'o'j'n, kaj la leon'o kun si'a'j grand'a'j saĝ'a'j okul'o'j sid'is kaj rigard'is la marmor'a'n sfinks'o'n, kiu kuŝ'is du'on'e en'ter'ig'it'a en la sabl'o. La akv'o de Nil'o est'is re'tir'iĝ'int'a, la tut'a flu'ej'o est'is plen'a de ran'o'j kaj prezent'is por la cikoni'a famili'o la plej bel'a'n vid'aĵ'o'n en ĉi tiu land'o. La cikoni'id'o'j pens'is, ke tio est'as tromp'o de la okul'o'j, tiel ne'esprim'ebl'e bel'a ili trov'is la vid'aĵ'o'n.

“Tiel est'as ĉi tie, kaj tio'n ni hav'as ĉiam en ni'a varm'a land'o!” dir'is la cikoni'a patr'in'o, kaj la infan'o'j sent'is tikl'ad'o'n en la stomak'o.

“Ĉu ni vid'os ankoraŭ i'o'n plu?” ili demand'is; “ĉu ni penetr'os pli profund'e'n en la land'o'n?”

“Tie oni neni'o'n plu pov'as vid'i,” dir'is la cikoni'a patr'in'o. “Post la luks'a region'o komenc'iĝ'as nur ne'penetr'ebl'a arb'ar'o, en kiu la arb'o'j kresk'as unu en la ali'a'n kaj per pik'ant'a'j volv'e'kresk'aĵ'o'j est'as lig'it'a'j en ne mal'implik'ebl'a'n dens'aĵ'o'n, tiel ke nur la elefant'o hav'as la ebl'o'n tra'far'i al si voj'o'n per si'a'j masiv'a'j pied'o'j. La serpent'o'j tie est'as por ni tro grand'a'j kaj la lacert'o'j tro rapid'kur'a'j kaj vigl'a'j. Se vi vol'us ir'i en la dezert'o'n, vi ricev'us sabl'o'n en la okul'o'j'n, se la afer'o ir'os bon'e, sed se ĝi ir'us mal'bon'e, vi traf'os en sabl'a'n tromb'o'n. Ne, ĉi tie est'as plej bon'e; ĉi tie ni hav'as ran'o'j'n kaj akrid'o'j'n, ĉi tie mi rest'os kaj vi ankaŭ!”

Kaj ili rest'is. La mal'jun'a'j sid'is en si'a nest'o sur la graci'a minaret'o, ripoz'is kaj est'is tamen tre okup'it'a'j je glat'ig'ad'o de la plum'o'j kaj je pri'pinĉ'ad'o de la ruĝ'a'j ŝtrump'o'j per si'a bek'o. Post'e ili el'streĉ'is la kol'o'j'n supr'e'n, salut'is grav'mien'e kaj lev'is la kap'o'j'n kun la alt'a frunt'o kaj la delikat'a'j glat'a'j plum'o'j, kaj ili'a'j brun'a'j okul'o'j lum'is tre saĝ'e. La cikoni'a'j fraŭl'in'o'j promen'ad'is grav'mien'e inter la suk'plen'a'j trunk'o'j de la kan'o'j, ĵet'ad'is kaŝ'it'a'j'n rigard'o'j'n sur la ali'a'j'n jun'a'j'n cikoni'o'j'n, farad'is inter'kon'at'iĝ'o'j'n kaj en'glut'ad'is ĉe ĉiu tri'a paŝ'o unu ran'o'n aŭ sving'ad'is tie'n kaj re'e'n mal'grand'a'n serpent'o'n, kio, kiel ili opini'is, tre bon'e al'aspekt'is al ili. Ili'a kapt'it'aĵ'o est'is por ili tre bon'gust'a. La jun'a'j fraŭl'o'j komenc'ad'is divers'a'j'n mal'pac'o'j'n, bat'ad'is unu la ali'a'n per la flug'il'o'j, hak'ad'is si'n reciprok'e per la bek'o'j kaj farad'is al si sang'a'j'n vund'o'j'n, kaj post'e tiu aŭ ali'a fianĉ'iĝ'is, la jun'a'j fraŭl'o'j kaj la jun'a'j fraŭl'in'o'j; tio est'is ja la viv'o'cel'o, kiu'n ili star'ig'is al si. Ili konstru'is nest'o'j'n kaj komenc'is post'e de'nov'e mal'pac'o'j'n, ĉar en la varm'a'j land'o'j ĉiu'j hav'as tre flam'iĝ'em'a'n natur'o'n; tio tamen est'is gaj'a kaj far'is precip'e al la mal'jun'a'j mult'e da ĝoj'o. En la okul'o'j de ge'patr'o'j ĉio ĉe la infan'o'j est'as ja bon'e al'aspekt'a. Ĉiu'tag'e ĉi tie est'is sun'a lum'o, ĉiu'tag'e oni hav'is sufiĉ'eg'e por manĝ'i, oni pov'is pens'i nur pri ĝoj'o'j kaj plezur'o'j.

Sed en la riĉ'a palac'o de ili'a Egipta dom'mastr'o ne est'is gaj'e. La riĉ'a potenc'a sinjor'o, paraliz'it'a en ĉiu'j membr'o'j, kuŝ'is etend'it'a kiel mumi'o sur lit'o en la grand'a salon'o kun la kolor'riĉ'a'j mur'o'j. Parenc'o'j kaj serv'ist'o'j star'is ĉirkaŭ li; sen'viv'a li ne est'is, tamen oni ankaŭ ne pov'is ver'e dir'i, ke li viv'as. La sav'ant'a marĉ'ej'a flor'o el la nord'a'j land'o'j, kiu dev'is est'i el'serĉ'it'a kaj de'ŝir'it'a de tiu, kiu am'is li'n plej varm'eg'e, ĉiam ankoraŭ ne est'is al'port'it'a. Li'a bel'a jun'a fil'in'o, kiu en cign'a vest'o flug'is trans land'o'j'n kaj mar'o'j'n mal'proksim'e nord'e'n, est'is neniam re'ven'ont'a. “Ŝi mort'is kaj mal'aper'is!” raport'is la du hejm'e'n re'ven'int'a'j virg'ul'in'o'j. Ili el'pens'is tut'a'n histori'o'n, kies en'hav'o est'is jen'a:

“Kiam ni ĉiu'j ŝveb'is alt'e en la aer'o, ni'n ek'vid'is ĉas'ist'o kaj ek'paf'is sag'o'n sur ni'n. Li traf'is ni'a'n jun'a'n amik'in'o'n, kaj mal'rapid'e, kant'ant'e si'a'n adiaŭ'o'n, ŝi fal'is kiel mort'ant'a cign'o en la mez'o'n de la arb'ar'a lag'o. Tie ni en'ter'ig'is ŝi'n ĉe la bord'o sub bon'odor'a funebr'a betul'o. Sed ni far'is venĝ'o'n; ni al'lig'is fajr'o'n sub la flug'il'o'n de la hirund'o, kiu hav'is si'a'n nest'o'n sub la kan'a tegment'o de la ĉas'ist'o; ĝi ek'brul'iĝ'is, kaj la dom'o for'brul'is en hel'a'j flam'o'j, en kiu'j li pere'is kaj kiu'j lum'is ĝis la funebr'a betul'o trans la lag'o. Tie ŝi kuŝ'as, far'iĝ'int'e de'nov'e ter'o; neniam ĝi re'ven'os en Egipt'uj'o'n!”

Ili ambaŭ plor'is, sed cikoni'a patr'o, kiu okaz'e est'is aŭskult'ant'o de tiu rakont'o, frap'is fort'eg'e per la bek'o.

“Mensog'o kaj el'pens'o!” li dir'is. “Ver'e mi tre volont'e en'puŝ'us al ili mi'a'n bek'o'n en la brust'o'n!”

“Por romp'i al si la bek'o'n!” dir'is la cikoni'a patr'in'o. “Bel'e vi tiam aspekt'us! Antaŭ ĉio pens'u pri vi mem kaj pri vi'a famili'o; ĉio ali'a vi'n ne dev'as interes'i!”

“Mi tamen morgaŭ sid'iĝ'os sur la rand'o de la ne'ferm'it'a kupol'o, kiam ĉiu'j scienc'ul'o'j kaj saĝ'ul'o'j kolekt'iĝ'os, por konsil'iĝ'i pri la stat'o de la mal'san'ul'o; ebl'e tia'manier'e ili pli al'proksim'iĝ'os al la ver'o.”

Kaj la scienc'ul'o'j kaj saĝ'ul'o'j kun'ven'is kaj parol'is mult'e tre mult'e, mult'vort'e kaj edif'e, kio'n la cikoni'o tut'e ne pov'is kompren'i, — kaj por la mal'san'ul'o aŭ por li'a fil'in'o en la marĉ'ej'o efektiv'e neni'o rezult'is el tio, tamen malgraŭ tio ni pov'as iom aŭskult'i tio'n, ĉar divers'a'j'n afer'o'j'n oni ja oft'e dev'as aŭskult'i.

Sed la plej grav'a nun est'os aŭskult'i kaj sci'iĝ'i, kio okaz'is antaŭ'e, tiam ni pli bon'e kompren'os la histori'o'n, almenaŭ ne mal'pli bon'e ol la cikoni'a patr'o.

“Am'o nask'as kaj sub'ten'as la viv'o'n, la plej alt'a am'o nask'as la plej alt'a'n viv'o'n! Nur per am'o pov'as est'i sav'it'a li'a viv'o!” oni dir'is, kaj la scienc'ul'o'j asert'is, ke tio est'is dir'it'a ekster'ordinar'e saĝ'e kaj bon'e.

“Tio est'as bel'a pens'o!” tuj asert'is la cikoni'a patr'o.

“Mi ĝi'n ne tut'e kompren'as!” respond'is la cikoni'a patr'in'o, “kaj la kulp'o trov'iĝ'as ne en mi, sed en la pens'o. Ceter'e tio est'as por mi tut'e indiferent'a, mi dev'as pens'i pri ali'a'j afer'o'j!”

Post'e la scienc'ul'o'j komenc'is profund'pens'a'n analiz'o'n de la esenc'o de am'o. Ili klar'ig'is, ke ekzist'as diferenc'o inter la am'o kiu'n sent'as al si reciprok'e la ge'fianĉ'o'j, kaj tiu am'o, kiu al'lig'as al si reciprok'e ge'patr'o'j'n kaj infan'o'j'n, aŭ tiu, kiu en la kalik'o'j de la kresk'aĵ'o'j vek'as la sopir'o'n turn'i si'n al la lum'o de la sun'o; ĉio ĉi tio est'is el'met'at'a tiel detal'e kaj scienc'e, ke la cikoni'a patr'o neniel pov'is plu ili'n sekv'i, des mal'pli tio'n ripet'i. Li far'iĝ'is ĉe tio tut'e en'pens'ig'it'a, ferm'is du'on'e la okul'o'j'n, kaj dum la tut'a sekv'ant'a tag'o li star'is sur unu pied'o. Est'is al li tre pez'e port'i si'a'n instru'it'ec'o'n.

Tamen unu afer'o'n la cikoni'a patr'o kompren'is, ĉar li aŭd'is, ke tio'n egal'e sincer'e esprim'is simpl'a'j burĝ'o'j, kiel ankaŭ plej grand'a'j eminent'ul'o'j, — ke por mult'a'j mil'o'j da hom'o'j kaj sam'temp'e por la land'o est'as mal'feliĉ'o, ke la grand'a sinjor'o kuŝ'as mal'san'a kaj ne pov'as de'nov'e re'san'iĝ'i; ke est'us feliĉ'o kaj ben'o, se li de'nov'e ricev'us si'a'n san'o'n. “Sed kie kresk'as la flor'o, kiu pov'as re'e al'port'i al li san'o'n?” Pri tio ĉiu'j demand'is, serĉ'is en scienc'a'j verk'o'j, en lum'ant'a'j bild'o'j de la stel'o'j, en la vent'o kaj veter'o, serĉ'is per ĉiu'j ebl'a'j rimed'o'j, kaj fin'e la scienc'ul'o'j kaj la saĝ'ul'o'j el'trov'is, kiel ni dir'is, ke “la am'o nask'as kaj sub'ten'as la viv'o'n, la viv'o'n de la patr'o,” kaj per tio ili dir'is pli, ol ili mem kompren'is. Post'e ili ripet'is kaj skrib'is kiel recept'o'n: “la am'o nask'as kaj sub'ten'as la viv'o'n”, sed kia'manier'e oni pov'us pret'ig'i la recept'o'n, — pri tio oni ne hav'is respond'o'n. Fin'e ili ven'is al unu'anim'a decid'o, ke la help'o dev'as ven'i de la princ'in'o, de ŝi, kiu am'is si'a'n patr'o'n per la tut'a kor'o kaj la tut'a anim'o. Oni fin'e trov'is la rimed'o'n, per kiu la help'o pov'us est'i akir'it'a, kaj en la serĉ'ad'o pas'is pli ol tut'a jar'o. Ŝi dev'is en nov'lun'a nokt'o, post la sub'ir'o de la lun'o, ir'i al la marmor'a sfinks'o ĉe la rand'o de la dezert'o, for'rast'i la sabl'o'n antaŭ la pord'o en la pied'o de la sfinks'o kaj tra'ir'i la long'a'n koridor'o'n, kiu konduk'as en la mez'o'n de unu el la grand'a'j piramid'o'j, kie unu el la potenc'a'j reĝ'o'j de la mal'proksim'a antikv'ec'o, ĉirkaŭ'it'a de grand'a luks'o, kuŝ'as en mumi'a ĉirkaŭ'kovr'o. Tie ŝi dev'is apog'i si'a'n kap'o'n al la mort'int'o, kaj tiam est'us mal'kaŝ'it'e al ŝi, kia'manier'e oni pov'as akir'i la viv'o'n kaj sav'o'n por ŝi'a patr'o. Ĉio'n ĉi tio'n ŝi plen'um'is, kaj en sonĝ'o ŝi sci'iĝ'is, ke el la profund'a marĉ'o nord'e en la Dan'a land'o — la lok'o est'is pri'skrib'it'a al ŝi tut'e preciz'e — ŝi dev'as al'port'i hejm'e'n la lotus'a'n flor'o'n, kiu en la profund'o de la akv'o est'os ek'tuŝ'int'a ŝi'a'n brust'o'n. Tiu flor'o re'don'os al li la san'o'n.

Por tio ŝi flug'is en cign'a vest'o al la sovaĝ'a marĉ'ej'o. Ĉio'n ĉi tio'n sci'is la cikoni'a patr'o kaj la cikoni'a patr'in'o, kaj nun ni sci'as tio'n pli preciz'e, ol ni sci'is antaŭ'e. Ni sci'as, ke la reĝ'o de la marĉ'o mal'supr'e'n'tir'is ŝi'n al si, ni sci'as, ke por la si'a'j en la hejm'o ŝi mort'is kaj mal'aper'is. Nur la plej saĝ'a el ili ĉiu'j dir'is ankoraŭ, tiel sam'e kiel la cikoni'a patr'in'o: “Ŝi iel si'n sav'os!” Kaj tio'n oni vol'is atend'i, ĉar i'o'n pli bon'a'n oni ne sci'is.

“Mi pens'as, mi rab'os al la du mal'bon'a'j princ'in'o'j ili'a'j'n cign'a'j'n vest'o'j'n!” dir'is la cikoni'a patr'o; “tiam ili ne pov'os ven'i al la sovaĝ'a marĉ'ej'o kaj far'i mal'bon'o'n. La cign'a'j'n vest'o'j'n mi kaŝ'os tie supr'e, ĝis por ili trov'iĝ'os uz'o!”

“Kie do vi vol'as tie supr'e ili'n kaŝ'i?” demand'is la cikoni'a patr'in'o.

“En ni'a nest'o ĉe la sovaĝ'a marĉ'ej'o!” li dir'is. “Mi kaj ni'a'j plej jun'a'j infan'o'j ni pov'as ĉe la transport'ad'o reciprok'e ni'n sub'ten'i, kaj se ili far'iĝ'os por ni tro embaras'a'j, dum'voj'e trov'iĝ'as ja mult'e da lok'o'j, kie ni pov'as kaŝ'i ili'n ĝis plej proksim'a trans'migr'o. Unu cign'a plum'aĵ'o est'us sufiĉ'a por ŝi, sed du est'as pli bon'a'j. Por vojaĝ'o'j en la nord'a'j land'o'j oni dev'as ĉiam bon'e si'n proviz'i!”

“Vi ne ricev'os dank'o'n pro tio!” dir'is la cikoni'a patr'in'o; “sed vi est'as ja la sinjor'o! Nur en la temp'o de kov'ad'o mi hav'as rajt'o'n de voĉ'o.”

* * *

En la viking'a kastel'o ĉe la sovaĝ'a marĉ'ej'o, kie'n la cikoni'o'j flug'is en la printemp'o, al la mal'grand'a knab'in'o est'is don'it'a nom'o. Oni don'is al ŝi la nom'o'n Helga, sed ĉi tiu nom'o por tia spirit'o, kia plen'ig'is la bel'a'n est'aĵ'o'n, est'is tro mild'a. Kun ĉiu monat'o la infan'o pli dis'volv'iĝ'is, kaj en la daŭr'o de kelk'e da jar'o'j, dum kiu'j la cikoni'o'j regul'e far'is la sam'a'n vojaĝ'o'n, aŭtun'e al Nil'o, printemp'e al la sovaĝ'a marĉ'ej'o, el la mal'grand'a infan'o far'iĝ'is grand'a knab'in'o, kaj antaŭ ol oni bon'e rimark'is, ŝi ek'flor'is kiel plej bel'eg'a dek'ses'jar'a jun'ul'in'o. Sed la bel'a ŝel'o kaŝ'is en si mal'mol'a'n kaj mal'dolĉ'a'n kern'o'n; la jun'ul'in'o hav'is natur'o'n pli sovaĝ'a'n, ol eĉ en tiu kruel'a mal'lum'a temp'o oni pov'us ĉe iu trov'i.

Est'is por ŝi plezur'o tremp'i si'a'j'n blank'a'j'n man'o'j'n en la varm'a sang'o de la ofer'buĉ'it'a ĉeval'o; ŝi tra'mord'ad'is en si'a sovaĝ'ec'o la kol'o'n al la nigr'a'j kok'o'j, kiu'j'n la ofer'pastr'o dev'is buĉ'i, kaj al si'a adopt'int'a patr'o ŝi dir'is tut'e serioz'e:

“Se ven'us vi'a mal'amik'o kaj lig'us ŝnur'o'n al la trab'o'j de ni'a tegment'o kaj lev'us ĉi tiu'n sen'per'e super la ĉambr'o, en kiu vi dorm'as, mi vi'n ne vek'us, eĉ se mi tio'n pov'us far'i. Mi tio'n tut'e ne aŭd'us, tiel ĉiam ankoraŭ bru'as la sang'o ĉirkaŭ mi'a orel'o, sur kiu'n vi don'is al mi vang'frap'o'n antaŭ kelk'a nombr'o da jar'o'j! Ho, mi hav'as bon'a'n memor'o'n!”

Sed la viking'o ne kred'is al ŝi'a'j vort'o'j; simil'e al ĉiu'j ali'a'j li est'is blind'ig'it'a de si'a bel'ec'o, li ankaŭ ne sci'is, ke la mal'grand'a Helga ĉiu'tag'e ŝanĝ'iĝ'as intern'e kaj ekster'e. Sen sel'o ŝi sid'ad'is kiel kun'kresk'iĝ'int'a kun la ĉeval'o, kiu kur'ad'is en plen'a galop'o, kaj eĉ en plej grand'a danĝer'o ŝi ne de'salt'is de ĝi. Tut'e vest'it'a ŝi oft'e ĵet'ad'is si'n de la dekliv'o en la fort'a'n flu'o'n de la golf'o kaj naĝ'ad'is renkont'e al la viking'o, kiam li'a boat'o est'is al'proksim'iĝ'ant'a al la ter'o. De si'a'j bel'a'j long'a'j har'o'j ŝi de'tranĉ'is al si la plej long'a'n bukl'o'n kaj plekt'is al si el tio tenden'o'n por la paf'ark'o.

“Kio'n oni mem far'as, tio est'as bon'e far'it'a!” ŝi dir'is.

La viking'edz'in'o konform'e al la temp'o kaj kutim'o'j hav'is firm'a'n vol'o'n kaj fort'a'n karakter'o'n, sed en kompar'o kun si'a fil'in'o ŝi est'is mild'a, tim'em'a vir'in'o. Ŝi sci'is ja ankaŭ, ke sur la terur'a infan'o kuŝ'as sorĉ'o.

Kiam la patr'in'o est'is en la sub'tegment'o aŭ el'ir'is sur la kort'o'n, Helgan tre oft'e kapt'ad'is la mal'bon'a fantazi'o sid'iĝ'i sur la rand'o de la put'o, bat'i ĉirkaŭ'e'n per la man'o'j kaj pied'o'j kaj post'e ĵet'i si'n en la mal'larĝ'a'n profund'a'n put'o'n. Tie ŝi konform'e al si'a ran'a natur'o sub'akv'iĝ'ad'is kaj post'e lev'iĝ'ad'is re'turn'e supr'e'n, grimp'ad'is kiel kat'o kaj venad'is, abund'e gut'ig'ant'e akv'o'n, en la salon'o'n.

Tamen ekzist'is unu lig'il'o, kiu re'ten'ad'is Helgan, tio est'is la vesper'a krepusk'o; tiam ŝi far'iĝ'ad'is silent'a kaj medit'em'a, las'ad'is si'n vok'i kaj konduk'i. Tiam la intern'a sent'o tir'ad'is ŝi'n al la patr'in'o, kaj kiam la sun'o sub'iĝ'is kaj ŝi'a ekster'a kaj intern'a ali'form'iĝ'o plen'um'iĝ'is, ŝi sid'ad'is silent'e, mal'gaj'e, en si'a form'o de ran'o; ŝi'a korp'o tiam est'is mult'e pli grand'a ol la korp'o de ordinar'a ran'o, sed ĝust'e ĉi tiu cirkonstanc'o pli'grand'ig'is la mal'bel'ec'o'n. Ŝi aspekt'is kiel abomen'ig'a pigme'in'o kun kap'o de ran'o kaj kun naĝ'membran'o inter la fingr'o'j. Io sen'fin'e mal'gaj'a kuŝ'is en la okul'o'j, per kiu'j ŝi rigard'is ĉirkaŭ'e'n; voĉ'o'n ŝi ne hav'is, nur sen'son'a'n kvak'ad'o'n ŝi de temp'o al temp'o aŭd'ig'ad'is, tut'e tiel, kiel aŭd'ig'as infan'o, kiam ĝi ĝem'as en sonĝ'o. Tiam la viking'edz'in'o pov'is pren'i ŝi'n sur si'a'j'n genu'o'j'n, ŝi forges'is la mal'bel'a'n form'o'n, ŝi vid'is nur la mal'gaj'a'j'n okul'o'j'n, kaj oft'e dir'ad'is:

“Mi preskaŭ dezir'us, ke vi ĉiam est'u mi'a mut'a ran'o. Pli mal'bon'a est'as vi'a aspekt'o, kiam vi'a bel'ec'o bril'as ekster'e'n.”

Ŝi skrib'is run'o'j'n kontraŭ sorĉ'o kaj kontraŭ mal'san'o kaj ĵet'is ili'n sur la mal'feliĉ'a'n est'aĵ'o'n, sed pli'bon'iĝ'o ne aper'is.

“Oni ne pov'us pens'i, ke ŝi est'is tiel mal'grand'a kaj kuŝ'is en akv'o'lili'o!” dir'is unu foj'o'n la cikoni'a patr'o; “nun ŝi est'as tut'a hom'o kaj mir'ind'e simil'a al si'a Egipta patr'in'o. Ĉi tiu'n ni neniam plu vid'is! Ŝi ne sav'iĝ'is, kiel dir'is vi kaj la scienc'ul'o'j. Ĉiu'jar'e mi flug'is laŭ'long'e kaj laŭ'larĝ'e super la tut'a sovaĝ'a marĉ'ej'o, sed ŝi neniam don'is i'a'n sign'o'n pri si. Mi eĉ konfes'os al vi, en la jar'o'j, kiam mi ven'is ĉi tie'n kelk'e da tag'o'j antaŭ vi, por ripar'i la nest'o'n kaj ord'ig'i tio'n aŭ ali'a'n, mi ĉiu'foj'e flug'ad'is tie'n kaj re'e'n tra tut'a nokt'o, kvazaŭ mi est'us strig'o aŭ vespert'o, ĉiam super la akv'o ĉi tie, sed tut'e sen ia sukces'o. Ĝis nun ankoraŭ kuŝ'as tut'e sen ia util'o la du cign'a'j vest'o'j, kiu'j'n mi kun ni'a'j infan'o'j tren'is de Nil'o ĉi tie'n; tio est'is sufiĉ'e mal'facil'a, ni bezon'is por tio tri plen'a'j'n vojaĝ'o'j'n. Nun ili jam de tre long'a temp'o kuŝ'as sur la fund'o de ni'a nest'o, kaj se iam okaz'os fajr'o, se la trab'a dom'o for'brul'os, tiam ankaŭ ili mal'aper'os!”

“Kaj mal'aper'os ni'a bon'a nest'o!” dir'is la cikoni'a patr'in'o. “Pri tio vi pens'as mal'pli ol pri la plum'vest'o'j kaj pri vi'a marĉ'ej'a princ'in'o. Vi dev'us prefer'e tuj mal'supr'e'n'ir'i al ŝi kaj rest'i en la marĉ'o. En rilat'o al vi'a propr'a famili'o vi est'as mal'bon'a patr'o, tio'n mi jam dir'is al vi, kiam mi la unu'a'n foj'o'n kov'is. Ke nur la sovaĝ'a viking'a knab'in'aĉ'o ne paf'u al ni aŭ al ni'a'j infan'o'j sag'o'n en la flug'il'o'j'n! Ŝi ne sci'as ja, kio'n ŝi far'as. Ni viv'as ja ĉi tie de pli long'a'temp'e ol ŝi, tio'n ŝi dev'us pri'pens'i! Ni neniam forges'as ni'a'n dev'o'n, ni don'as ĉiu'jar'e ni'a'n impost'o'n, plum'o'n, ov'o'n kaj bird'id'o'n, kiel la just'ec'o kaj leĝ'o postul'as. Ĉu vi pens'as, ke tiam, kiam ŝi est'as ekster'e, mi kuraĝ'as ir'i mal'supr'e'n, kiel antaŭ'e kaj kiel mi farad'is en Egipt'uj'o, kie mi komunik'iĝ'ad'is kun la hom'o'j tut'e familiar'e kaj en'rigard'ad'is en plad'o'j'n kaj pot'o'j'n? Ne, mi sid'as ĉi tie supr'e kaj koler'as pri ŝi, tiu knab'in'aĉ'o! Kaj mi koler'as ankaŭ pri vi! Vi dev'is tiam trankvil'e las'i ŝi'n en la akv'o'lili'o, tiam ŝi nun ne est'us ĉi tie!”

“Vi est'as mult'e pli estim'ind'a ol vi'a parol'o!” dir'is la cikoni'a patr'o; “mi kon'as vi'n pli bon'e, ol vi mem vi'n kon'as!”

Kaj li far'is salt'o'n, du fort'a'j'n bat'o'j'n per la flug'il'o'j, streĉ'is la pied'o'j'n mal'antaŭ'e'n kaj ek'flug'is plu'e'n, aŭ pli ĝust'e ek'naĝ'is, tut'e ne mov'ant'e la flug'il'o'j'n. Kiam li est'is jam sufiĉ'e mal'proksim'e, li far'is ankoraŭ unu fort'a'n flug'il'bat'o'n, la sun'o pri'lum'is li'a'j'n blank'a'j'n plum'o'j'n, kaj li'a kol'o kaj kap'o streĉ'iĝ'is antaŭ'e'n. Oni pov'is sam'temp'e admir'i en li fort'o'n kaj energi'o'n.

“Li tamen ĉiam ankoraŭ est'as la plej bel'a el ĉiu'j” pens'is la cikoni'a patr'in'o, “sed mi tio'n ne dir'os al li.”

* * *

Fru'e, jam en la temp'o de rikolt'ad'o, ĉi tiu'n foj'o'n re'ven'is la viking'o kun milit'akir'aĵ'o kaj kapt'it'o'j. Inter ĉi tiu'j trov'iĝ'is jun'a Krist'an'a pastr'o, unu el tiu'j vir'o'j, kiu'j persekut'is la mal'nov'a'j'n di'o'j'n de la nord'a'j land'o'j. El la last'a temp'o oni oft'e parol'is en la ĉambr'eg'o kaj ankaŭ en la vir'in'a ĉambr'o pri la nov'a religi'o, kiu jam dis'vast'iĝ'is en ĉiu'j pli sud'a'j land'o'j kaj per la sankt'a Ansgario penetr'is jam eĉ alt'e nord'e'n. Eĉ la mal'grand'a Helga aŭd'is pri la kred'o je la blank'a Krist'o, kiu pro am'o al la hom'o'j si'n for'don'is, por ili'n sav'i. Tio, kiel oni ordinar'e dir'as, en unu orel'o'n al ŝi en'ir'is kaj el la du'a el'ir'is. Sent'o'n por am'o ŝi, kiel ŝajn'is, hav'is nur tiam, kiam ŝi en la ŝlos'it'a ĉambr'et'o ricev'ad'is la mizer'a'n form'o'n de ran'o. Sed la viking'edz'in'o aŭskult'is, kaj ŝi sent'is si'n mir'ind'e impres'it'a de la rakont'o'j kiu'j cirkul'ad'is pri la fil'o de la sol'e ver'a Di'o.

La vir'o'j, kiu'j re'ven'is el la milit'ir'o, rakont'is pri la bel'eg'a'j templ'o'j el ĉirkaŭ'hak'it'a'j mult'e'kost'a'j ŝton'o'j, kiu'j est'is konstru'it'a'j por la honor'o de tiu, kies ordon'o est'is la am'o. Kelk'e da pez'a'j or'a'j vaz'o'j art'ist'e far'it'a'j oni al'port'is kun si hejm'e'n, kaj ĉiu el ili el'ig'ad'is strang'a'n spic'a'n odor'o'n. Tio est'is incens'il'o'j, kiu'j'n la Krist'an'a'j pastr'o'j sving'ad'is antaŭ la altar'o, sur kiu neniam flu'is sang'o, sed nur la konsekr'it'a pan'o kaj vin'o ali'form'iĝ'ad'is en li'a'n korp'o'n kaj li'a'n sang'o'n, kiu'n li est'is for'don'int'a por la ankoraŭ ne nask'it'a'j generaci'o'j.

La kapt'it'a'n jun'a'n Krist'an'a'n pastr'o'n, lig'it'a'n per ŝnur'o'j je la man'o'j kaj pied'o'j, oni met'is en la profund'a'n ŝton'a'n kel'o'n de la trab'a dom'o. Bel'a li est'is, “bel'a kiel Baldur”, dir'is la viking'edz'in'o, kaj li'a sufer'ad'o ŝi'n kor'tuŝ'is, dum la jun'a Helga postul'is, ke oni tra'tir'u al li ŝnur'o'n tra la genu'o kaj al'lig'u li'n al la vost'o'j de sovaĝ'a'j bov'o'j.

“Tiam mi el'las'us la hund'o'j'n. Hu, antaŭ'e'n trans la marĉ'o al la erik'ej'o! Tio est'us gaj'a vid'aĵ'o!”

Tamen la viking'o ne vol'is, ke li ricev'u tia'n mort'o'n, sed morgaŭ li, kiel ne'ig'ant'o kaj persekut'ant'o de la alt'a'j di'o'j, est'is ofer'ot'a sur la ŝton'o de sang'o en la arb'ar'et'o; nun la unu'a'n foj'o'n oni tie est'is ofer'ont'a'j hom'o'n.

La jun'a Helga pet'is la permes'o'n, ke ŝi asperg'u per li'a sang'o la bild'o'j'n de la di'o'j kaj la popol'o'n. Ŝi akr'ig'is si'a'n bril'ant'a'n tranĉ'il'o'n, kaj kiam unu el la grand'a'j furioz'a'j hund'o'j, kiu'j en grand'a kvant'o trov'iĝ'is sur la kort'o, trans'kur'is super si'a'j pied'o'j, ŝi en'puŝ'is al ĝi la tranĉ'il'o'n en la flank'o'n. “Tio est'as far'at'a por el'prov'i!” ŝi dir'is. La viking'edz'in'o aflikt'it'e rigard'is la sovaĝ'a'n, mal'bon'a'n knab'in'o'n, kaj kiam ven'is la nokt'o kaj ŝi'a fil'in'o ali'form'iĝ'is korp'e kaj anim'e, ŝi kun mal'ĝoj'a anim'o el'dir'is si'a'n aflikt'o'n per varm'a'j vort'o'j.

La mal'bel'a ran'o kun la pri'sorĉ'it'a korp'o star'is antaŭ ŝi kaj fiks'is sur ŝi si'a'j'n brun'a'j'n mal'gaj'a'j'n okul'o'j'n, aŭskult'is kaj — kiel ŝajn'is — kun hom'a prudent'o kompren'is ŝi'a'j'n vort'o'j'n.

“Neniam, eĉ antaŭ mi'a edz'o, el'ir'is el mi'a buŝ'o eĉ unu vort'o pri tio, pro kio mi per vi nun du'obl'e sufer'as!” dir'is la viking'edz'in'o. “En mi'a kor'o loĝ'as pli da sufer'ad'o pro vi, ol kiom mi mem pov'us pens'i. Grand'a est'as la am'o de patr'in'o, sed vi'a kor'o ĉiam est'is ne'al'ir'ebl'a por am'o. Vi'a kor'o est'as mal'varm'a kaj marĉ'a! Kia'manier'e vi ven'is en mi'a'n dom'o'n?”

Tiam strang'a trem'o tra'kur'is la korp'o'n de la mal'bel'a est'aĵ'o, kvazaŭ la vort'o'j ek'tuŝ'is i'a'n ne'vid'ebl'a'n lig'il'o'n inter la korp'o kaj la anim'o; grand'a'j larm'o'j aper'is en ĝi'a'j okul'o'j.

“Vi'a temp'o de pun'o ankaŭ iam ven'os!” dir'is la viking'edz'in'o; “terur'a ĝi est'os ankaŭ por mi! Est'us pli bon'e, se vi, est'ant'e ankoraŭ mal'grand'a infan'o, est'us el'ĵet'it'a sur la land'voj'o'n kaj la mal'varm'o de la nokt'o lul'us vi'n en la mort'o'n!” Kaj la viking'edz'in'o plor'is per mal'dolĉ'a'j larm'o'j kaj koler'e kaj aflikt'it'e el'ir'is mal'antaŭ la led'a'n tapiŝ'o'n, kiu pend'is mal'supr'e'n de la plafon'a trab'o kaj divid'is la ĉambr'o'n.

La ŝrump'int'a ran'o sid'is tut'e sol'a en la angul'o; ĝi est'is mut'a, sed post kelk'a temp'o ĝi el'ig'is du'on'e sufok'it'a'n ĝem'o'n. Est'is tiel, kvazaŭ en profund'a dolor'o en la angul'o de ĝi'a kor'o nask'iĝ'is nov'a viv'o. La mal'bel'a est'aĵ'o far'is unu paŝ'o'n antaŭ'e'n, aŭskult'is, far'is de'nov'e unu paŝ'o'n kaj kapt'is per mal'lert'a'j man'o'j la pez'a'n stang'o'n, kiu est'is antaŭ'ŝov'it'a antaŭ la pord'o. Sen'bru'e ĝi el'tir'is la stang'o'n, si'n'gard'e ĝi for'pren'is la ŝtip'et'o'n, kiu est'is ŝov'it'a sub la ans'o'n. Post'e ĝi pren'is la brul'ant'a'n lamp'o'n, kiu star'is en la antaŭ'a part'o de la ĉambr'o; est'is tiel, kvazaŭ firm'a vol'o don'is al ĝi fort'o'n. Ĝi el'tir'is la fer'a'n bolt'o'n el la ferm'it'a plank'pord'o kaj ŝtel'ec'e mal'supr'e'n'ir'is al la mal'liber'ul'o. Ĉi tiu dorm'is. La ran'o ek'tuŝ'is li'n per si'a mal'varm'a mal'sek'a man'o, kaj kiam li vek'iĝ'is kaj ek'vid'is antaŭ si la mal'bel'a'n figur'o'n, li ek'trem'is kiel de mal'bon'a vizi'o. La monstr'o el'tir'is si'a'n tranĉ'il'o'n, dis'tranĉ'is la lig'il'o'j'n de la mal'liber'ul'o kaj far'is al li sign'o'n, ke li ĝi'n sekv'u.

Li vok'is sankt'a'j'n nom'o'j'n, far'is la sign'o'n de kruc'o, kaj kiam li vid'is, ke la figur'o star'as sen'ŝanĝ'e, li dir'is:

“Feliĉ'a est'as tiu, kiu ag'as prudent'e en rilat'o al mal'alt'ul'o, la Etern'ul'o li'n sav'os en la mal'bon'a tag'o! — Kiu vi est'as? Kia'manier'e vi hav'as la ekster'aĵ'o'n de best'o kaj tamen est'as plen'a de favor'kor'ec'o?”

La ran'o far'is al li sign'o'n kaj konduk'is li'n mal'antaŭ kaŝ'ant'a'j tapiŝ'o'j laŭ'long'e de mal'plen'a koridor'o ĝis en la stal'o'n, kie ĝi montr'is al li ĉeval'o'n. Li salt'is sur la ĉeval'o'n, sed la ran'o ankaŭ sid'iĝ'is antaŭ'e kaj ten'is si'n fort'e je la kol'har'o'j de la best'o. La kapt'it'o ĝi'n kompren'is, kaj en rapid'a trot'ad'o ili rajd'is laŭ voj'o, kiu'n li neniam pov'us trov'i, ekster'e'n al la liber'a step'o.

Li forges'is ĝi'a'n mal'bel'a'n form'o'n, li sent'is nur la favor'kor'ec'o'n kaj kompat'o'n de la Etern'ul'o, aper'ig'it'a'n per ĉi tiu monstr'o; li el'dir'is pi'a'j'n preĝ'o'j'n kaj kant'is sankt'a'j'n kant'o'j'n. Tiam ĝi'n atak'is trem'o; ĉu tio est'is la fort'o de la preĝ'o kaj la potenc'o de la kant'o'j, kiu'j ĉi tie si'n el'montr'is, aŭ ĉu tio est'is la mal'varm'o de la maten'o, kiu est'is jam proksim'a? Kio'n ŝi pov'is sent'i? Ŝi el'rekt'iĝ'is, vol'is halt'ig'i la ĉeval'o'n kaj de'salt'i, sed la Krist'an'a pastr'o ten'is ŝi'n per ĉiu'j fort'o'j, laŭt'e kant'is kant'o'n, kiu pov'us for'ig'i la sorĉ'o'n, kiu en'ig'is ŝi'n en la mal'bel'a'n ran'a'n form'o'n, kaj la ĉeval'o pli sovaĝ'e ek'kur'is antaŭ'e'n, la ĉiel'o far'iĝ'is ruĝ'a, la unu'a radi'o de la sun'o tra'romp'is la nub'o'n, kaj la klar'a lum'font'o kaŭz'is la ali'form'iĝ'o'n, ŝi de'nov'e est'is la jun'a bel'ul'in'o kun la demon'a mal'bon'a spirit'o. Li ten'is en si'a'j brak'o'j la plej bel'a'n jun'a'n vir'in'o'n! kaj ek'sent'is terur'o'n pro tio, li de'salt'is de la ĉeval'o kaj halt'ig'is ĝi'n, pens'ant'e, ke nov'a pere'ig'a sorĉ'aĵ'o blind'ig'as li'a'j'n okul'o'j'n. Sed la jun'a Helga ankaŭ per unu salt'o est'is sur la ter'o, la mal'long'a infan'a jup'et'o ating'is nur ĝis ŝi'a'j genu'o'j; la akr'a'n tranĉ'il'o'n ŝi el'tir'is el si'a zon'o kaj ĵet'is si'n sur la surpriz'it'o'n.

“Mi vi'n ating'os!” ŝi kri'is, “mi vi'n ating'os, kaj mi en'puŝ'os al vi la tranĉ'il'o'n en la korp'o'n! Vi est'as ja pal'a kiel la mort'o! Sklav'o! Sen'barb'ul'o!”

Ŝi atak'is li'n; en mal'facil'a batal'o ili lukt'is unu kun la ali'a, sed ŝajn'is, ke ne'vid'ebl'a potenc'o don'is fort'o'n al la Krist'an'a vir'o. Li ten'is ŝi'n fort'e, kaj la mal'jun'a kverk'o tut'e apud li'a flank'o prezent'is por li help'o'n, ĉirkaŭ'ant'e kaj implik'ant'e ŝi'a'j'n pied'o'j'n, kiu'j el'glit'iĝ'is sub ĝi'a'j du'on'e el'ter'iĝ'int'a'j radik'o'j. Tut'e apud'e de la lok'o de batal'o ŝpruc'is font'o; li asperg'is per la freŝ'a akv'o ŝi'a'n brust'o'n kaj vizaĝ'o'n, ordon'is al la mal'pur'a spirit'o el'ir'i kaj far'is super ŝi kruc'o'sign'o'n laŭ Krist'an'a mor'o, sed la bapt'a akv'o ne hav'as fort'o'n tie, kie sam'temp'e el intern'e ne flu'as font'o de kred'o.

Kaj tamen li ankaŭ ĉi tie est'is la pli fort'a; pli ol fort'o de vir'o kuŝ'is en li'a ag'ad'o kontraŭ la batal'ant'a mal'bon'a potenc'o, kiu'n ĝi venk'is. Ŝi mal'lev'is si'a'j'n brak'o'j'n kaj rigard'is kun admir'ant'a'j okul'o'j tiu'n vir'o'n, kiu ŝajn'is al ŝi potenc'a sorĉ'ist'o, potenc'a en la sekret'a art'o. Mal'lum'a'j'n, fatal'a'j'n run'o'j'n li laŭt'e leg'is; mister'a'j'n sign'o'j'n li farad'is en la aer'o. Nek antaŭ la bril'ant'a hak'il'o nek antaŭ la akr'a tranĉ'il'o ŝi eĉ palpebr'um'us, se li tio'n sving'us antaŭ ŝi'a'j okul'o'j, sed ŝi ek'trem'is, kiam li far'is al ŝi sur la frunt'o kaj sur la brust'o la sign'o'n de kruc'o. Kiel mal'sovaĝ'a bird'o ŝi nun sid'is, klin'int'e la kap'o'n al la brust'o.

Mild'e li parol'is al ŝi pri la am'a ag'o, kiu'n ŝi en tiu nokt'o far'is rilat'e al li, kiam ŝi en la mal'bel'a form'o de ran'o ven'is al li, dis'ig'is li'a'j'n lig'il'o'j'n kaj re'konduk'is li'n al la lum'o kaj al la viv'o. Ŝi ankaŭ, li dir'is, est'as lig'it'a, lig'it'a per pli kruel'a'j lig'il'o'j ol li, sed ŝi ankaŭ ven'os al lum'o kaj viv'o per li. Al la sankt'a Ansgario en Hedeby li ŝi'n ven'ig'os; tie en la Krist'an'a urb'o la sorĉ'o dis'solv'iĝ'os. Sed li ne pov'as konduk'i ŝi'n tie'n antaŭ si sur la ĉeval'o, eĉ se ŝi sid'us trankvil'e kaj bon'vol'e.

“Mal'antaŭ mi vi dev'as sid'i sur la ĉeval'o, ne antaŭ mi! Vi'a sorĉ'a bel'ec'o hav'as potenc'o'n, kiu de'ven'as el mal'bon'o, mi ĝi'n tim'as, — kaj tamen mi venk'os en Krist'o!”

Li star'iĝ'is genu'e kaj ek'preĝ'is pi'e kaj sincer'e. Ŝajn'is, kvazaŭ la silent'a arb'ar'a natur'o per tio far'iĝ'is sankt'a preĝ'ej'o, la bird'o'j komenc'is kant'i, kvazaŭ ankaŭ ili aparten'us al la nov'a komun'um'o, kaj la sovaĝ'a ment'o bon'odor'is, kvazaŭ ĝi vol'us anstataŭ'i altar'o'n kaj incens'o'j'n. Laŭt'e li proklam'is la vort'o'j'n de la Sankt'a Skrib'o:

“La lum'o el supr'e ni'n vizit'is, por lum'i al tiu'j, kiu'j sid'as en la mal'lum'o kaj en la ombr'o de la mort'o, por gvid'i ni'a'j'n pied'o'j'n al la voj'o de la pac'o!”

Kaj li parol'is pri la sopir'ad'o de la kre'it'aĵ'o, kaj dum li'a parol'ad'o halt'is la ĉeval'o, kiu est'is port'int'a ili'n en sovaĝ'a kur'ad'o, kaj mov'et'ad'is la long'a'j'n trunk'et'o'j'n de la rubus'arb'et'o, tiel ke la matur'a'j suk'o'plen'a'j frukt'o'j fal'is al la mal'grand'a Helga en la man'o'n kaj si'n mem propon'is kiel re'freŝ'ig'aĵ'o'n.

Pacienc'e ŝi las'is si'n lev'i sur la dors'o'n de la ĉeval'o kaj sid'is tie kiel somnambul'in'o, kiu ne vek'iĝ'is kaj tamen ne vag'as. La Krist'an'a vir'o kun'lig'is du branĉ'o'j'n tiel, ke ili form'is kruc'o'n, kiu'n li ten'is rekt'e en la man'o, kaj post'e ili ek'rajd'is tra la arb'ar'o, kie la dens'ec'o far'iĝ'is ĉiam pli grand'a, la voj'o ĉiam pli mal'larĝ'a, kie la voj'o fin'e eĉ tut'e ĉes'iĝ'is. La prunel'arb'o bar'is al ili la voj'o'n kiel bar'trab'o, kiu'n oni dev'is ĉirkaŭ'rajd'i; el la font'o far'iĝ'is ne flu'ant'a river'et'o, sed star'ant'a marĉ'o, kiu'n oni ankaŭ dev'is ĉirkaŭ'rajd'i. Fort'o'n kaj freŝ'ec'o'n el'spir'ad'is la pur'a arb'ar'a aer'o, kaj ne mal'pli grand'a fort'o flu'is el la mild'a'j vort'o'j, kiu'j son'ad'is en kred'o kaj en Krist'an'a am'o, plen'a'j de kor'a dezir'o konduk'i al lum'o kaj viv'o ŝi'n, kiu est'is jam venk'it'a de la unu'a impres'o.

La gut'o da pluv'o, kiel oni dir'as, kav'ig'as la mal'mol'a'n ŝton'o'n, la ond'o'j de la mar'o iom post iom rond'ig'as la angul'ec'a'n pec'o'n da rok'o, la ros'o de la Di'a favor'kor'ec'o, kiu nun la unu'a'n foj'o'n fal'is sur la mal'grand'a'n Helgan, kav'ig'is la mal'mol'aĵ'o'n, rond'ig'is la akr'aĵ'o'n. Est'as ver'o, ke tuj oni tio'n ne pov'is rimark'i, ŝi mem tio'n ne konsci'is; ankaŭ la ĝerm'o en la ter'o ĉe la re'freŝ'ig'a mal'sek'ec'o kaj la varm'a radi'o de la sun'o ne sci'as ja, ke ĝi kaŝ'as en si kresk'aĵ'o'n kaj flor'o'n.

Kiel la kant'ad'o de la patr'in'o ne'rimark'ebl'e rest'as en la mens'o de la infan'o kaj ĉi tiu imit'e balbut'as la simpl'a'j'n vort'o'j'n, ne kompren'ant'e ili'n, ĝis ili post'e far'iĝ'as al ĝi pli kaj pli klar'a'j, tiel ankaŭ ĉi tie efik'is la vort'o, tiu Di'a fort'o, kiu feliĉ'ig'as ĉiu'j'n, kiu'j kred'as je ĝi.

Ili rapid'e for'las'is la arb'ar'o'n, tra'pas'is la erik'ej'o'n kaj de'nov'e sen'voj'a'n arb'ar'o'n, kaj vesper'e ili renkont'iĝ'is kun rab'ist'o'j.

“Kie vi ŝtel'is la bel'a'n pup'et'o'n?” ili kri'is; ili halt'ig'is la ĉeval'o'n kaj de'tir'is la du rajd'ant'o'j'n, ĉar ili est'is en tre grand'a nombr'o. La pastr'o hav'is neni'a'n ali'a'n batal'il'o'n krom la tranĉ'il'o, kiu'n li est'is el'ŝir'int'a el la man'o'j de la mal'grand'a Helga, kaj per ĝi li kuraĝ'e bat'ad'is ĉirkaŭ'e'n. Unu el la rab'ist'o'j ek'sving'is si'a'n hak'il'o'n, sed la jun'a Krist'an'o feliĉ'e salt'is flank'e'n, ali'e li est'us traf'it'a, tamen la tranĉ'flank'o de la hak'il'o penetr'is profund'e en la kol'o'n de la ĉeval'o, tiel ke la sang'o el'ŝpruc'is font'e kaj la best'o fal'is ter'e'n. Tiam la mal'grand'a Helga, kvazaŭ vek'it'a el profund'a dorm'o, ek'trem'is kaj ĵet'is si'n sur la ĝem'eg'ant'a'n best'o'n. La Krist'an'a pastr'o star'iĝ'is antaŭ ŝi, por ŝi'n defend'i kaj ŝirm'i, sed unu el la rab'ist'o'j frap'is per si'a pez'a fer'a martel'o li'a'n frunt'o'n, tiel ke ĝi frakas'iĝ'is kaj la sang'o kaj cerb'o ek'ŝpruc'is ĉirkaŭ'e'n; sen'viv'a li fal'is ter'e'n.

La rab'ist'o'j kapt'is Helgan je ŝi'a'j blank'a'j brak'o'j; en la sam'a moment'o la sun'o sub'ir'is, la last'a radi'o esting'iĝ'is, kaj ŝi ali'form'iĝ'is en mal'bel'a'n ran'o'n. La blanket'e verd'a buŝ'o dis'larĝ'iĝ'is ĝis du'on'o de la vizaĝ'o, la brak'o'j far'iĝ'is mal'dik'a'j kaj muk'a'j, la man'o'j kun naĝ'membran'o dis'larĝ'iĝ'is en form'o de vent'um'il'o! Tiam la rab'ist'o'j terur'it'e ŝi'n el'las'is; ŝi star'is inter ili kiel mal'bel'a monstr'o, ek'salt'is laŭ si'a ran'a natur'o pli alt'e'n ol ŝi'a propr'a alt'ec'o kaj mal'aper'is en la dens'ej'o. Tiam la rab'ist'o'j kompren'is, ke ili hav'as afer'o'n kun sekret'a sorĉ'a fort'o, kaj kun tim'eg'o ili for'kur'is de la terur'a lok'o.

* * *

La plen'lun'o lev'iĝ'is, baldaŭ ĝi komenc'is dis'ĵet'ad'i bril'o'n kaj lum'o'n, kaj el la arb'et'aĵ'o'j el'ramp'is la mal'grand'a Helga en si'a mal'bel'a ran'a haŭt'o. Ŝi halt'is apud la kadavr'o de la Krist'an'a pastr'o kaj apud si'a mort'ig'it'a ĉeval'o kaj rigard'is ili'n per okul'o'j, kiu'j ŝajn'is larm'ant'a'j. La ran'a kap'o el'ig'is apart'spec'a'n kvak'ad'o'n, kiel infan'o, kiu komenc'as plor'i. Ŝi ĵet'is si'n jen sur unu, jen sur la ali'a'n, al'port'is akv'o'n en si'a man'o, kiu kaŭz'e de si'a naĝ'membran'o far'iĝ'is pli grand'a kaj pli kav'a, kaj verŝ'is sur ili'n. Ili est'is sen'viv'a'j, ili rest'is sen'viv'a'j! Ŝi tio'n kompren'is. Baldaŭ pov'is ven'i la sovaĝ'a'j best'o'j kaj manĝ'i ili'a'j'n korp'o'j'n; ne, tio ne dev'is okaz'i! Tial ŝi el'fos'is kav'o'n en la ter'o, tiel profund'e, kiel ŝi pov'is, ŝi vol'is far'i por ili tomb'o'n, sed por la fos'ad'o ŝi pov'is uz'i nur fort'a'n branĉ'o'n de arb'o kaj si'a'j'n man'o'j'n; ĉe tio tamen la naĝ'membran'o inter la fingr'o'j tiel streĉ'iĝ'is, ke ĝi dis'ŝir'iĝ'is kaj la sang'o komenc'is flu'i. Ŝi kompren'is, ke ŝi'a labor'o ne sukces'os. Tiam ŝi al'port'is akv'o'n, lav'is la vizaĝ'o'n de la mort'int'o, kovr'is ĝi'n per freŝ'a'j verd'a'j foli'o'j, al'tren'is grand'a'j'n branĉ'o'j'n kaj met'is ili'n sur li'n kaj ŝut'is sur tio'n foli'o'j'n. Post'e ŝi pren'is la plej pez'a'j'n ŝton'o'j'n, kiu'j'n ŝi pov'is trov'i, met'is ili'n super la sen'viv'a'j'n korp'o'j'n kaj ŝtop'is la apertur'o'j'n per musk'o. Nun ŝi opini'is, ke la tomb'a mont'et'o est'as sufiĉ'e fortik'a kaj kontraŭ'gard'it'a, sed dum tiu mal'facil'a labor'ad'o pas'is la nokt'o, la sun'o aper'is, — kaj jen la mal'grand'a Helga star'is en si'a tut'a bel'ec'o, kun sang'ant'a'j man'o'j kaj la unu'a'n foj'o'n kun larm'o'j sur la ruĝ'iĝ'ant'a'j virg'a'j vang'o'j.

Tiam ĉe la ali'form'iĝ'o est'is tiel, kvazaŭ en ŝi du natur'o'j batal'as pri reg'ad'o; ŝi trem'is, rigard'is ĉirkaŭ'e'n, kvazaŭ ŝi vek'iĝ'is el terur'a sonĝ'o, al'kur'is al la graci'a fag'o, por hav'i i'a'n apog'o'n, kaj post'e subit'e ŝi simil'e al kat'o grimp'is sur la supr'o'n de la arb'o kaj fort'e al'kroĉ'iĝ'is. Tie ŝi sid'is kiel tim'eg'ant'a sciur'et'o, sid'is en la daŭr'o de la long'a tag'o en la profund'a arb'ar'a izol'it'ec'o, kie, kiel oni ja dir'as, ĉio est'as sen'viv'a kaj silent'a! Sen'viv'a! Flug'is tie kelk'e da papili'o'j unu ĉirkaŭ la ali'a en lud'o aŭ en mal'pac'o; trov'iĝ'is tie tut'e apud'e kelk'e da formik'ej'o'j, el kiu'j ĉiu est'is loĝ'at'a de cent'o'j da labor'em'a'j est'aĵ'et'o'j, kiu'j svarm'ad'is tie'n kaj re'e'n. En la aer'o danc'is sen'nombr'a'j kul'o'j, svarm'o apud svarm'o; amas'o'j da zum'ant'a'j muŝ'o'j preter'flug'is, libel'o'j kaj ali'a'j flug'il'a'j best'et'o'j, la lumbrik'o el'ramp'is el la mal'sek'a ter'o, la talp'o'j fos'is, — krom tio est'is silent'e, sen'viv'e ĉirkaŭ'e, sen'viv'e en tiu senc'o, en kiu oni kompren'as ĉi tiu'n vort'o'n. Neni'u atent'is la mal'grand'a'n Helgan, krom la garol'o'j, kiu'j flug'is ĉirkaŭ la supr'o de la arb'o, sur kiu ŝi sid'is; kun kuraĝ'a sci'vol'ec'o ili salt'et'is laŭ'long'e de la branĉ'o'j ĝis ŝi. Unu ek'rigard'o el ŝi'a'j okul'o'j ili'n for'pel'is, sed per tio ŝi ne far'iĝ'is pli kompren'ebl'a por ili kaj ankaŭ ne por si mem.

Kiam la vesper'o al'proksim'iĝ'is kaj la sun'o komenc'is sub'iĝ'i, la ali'form'iĝ'o dev'ig'is ŝi'n de'nov'e mov'iĝ'i. Ŝi mal'lev'iĝ'is laŭ la trunk'o, kaj kiam la last'a radi'o de la sun'o esting'iĝ'is, ĝi sid'is mal'supr'e en la ŝrump'int'a form'o de ran'o, kun dis'ŝir'it'a naĝ'membran'o sur la man'o'j, sed la okul'o'j radi'is nun per tia bel'a bril'o, kiu'n ili antaŭ'e ne hav'is eĉ en ŝi'a bel'a form'o. Tio est'is plej mild'a'j, pi'a'j knab'in'a'j okul'o'j, kiu'j lum'is el la ran'a mask'o; ili atest'is pri ŝi'a profund'a anim'o, pri ŝi'a hom'a kor'o. La bel'a'j okul'o'j komenc'is verŝ'i larm'o'j'n, plor'is per pez'a'j larm'o'j, kiu'j mal'pez'ig'as la kor'o'n.

Apud la aranĝ'it'a tomb'a mont'et'o kuŝ'is ankoraŭ la kruc'o, kiu est'is far'it'a el branĉ'o'j, la last'a far'it'aĵ'o de li, kiu nun est'is mort'int'a kaj trans'ir'int'a en ali'a'n mond'o'n. La mal'grand'a Helga ĝi'n lev'is, kaj, ced'ant'e al subit'a ide'o, ŝi ĝi'n plant'is inter la ŝton'o'j super li kaj la mort'ig'it'a ĉeval'o. Ĉe la mal'ĝoj'a re'memor'o ek'flu'is ŝi'a'j larm'o'j, kaj en tiu kor'stat'o ŝi grat'is la sam'a'n sign'o'n sur la ter'o ĉirkaŭ la tomb'o, — la plej bel'a en'ferm'o, kiu'n oni pov'as imag'i al si, — kaj jen, dum ŝi per ambaŭ man'o'j grat'is la sign'o'n de kruc'o, ŝi'a naĝ'membran'o de'fal'is kiel dis'ŝir'it'a gant'o, kaj kiam ŝi si'n lav'is en la font'o kaj kun grand'a mir'o vid'is si'a'j'n blank'a'j'n man'o'j'n, ŝi de'nov'e far'is la sign'o'n de kruc'o en la aer'o inter si kaj la mort'int'o. Tiam ek'trem'is ŝi'a'j lip'o'j, tiam ek'mov'iĝ'is ŝi'a lang'o, kaj la nom'o, kiu'n ŝi dum la rajd'ad'o tra la arb'ar'o plej oft'e aŭd'is kantat'a'n kaj parol'at'a'n, ek'son'is el ŝi'a buŝ'o. Ŝi ĝi'n el'parol'is: “Jesuo Krist'o!”

Tiam de'fal'is la ran'a ĉirkaŭ'kovr'o, ŝi est'is la jun'a bel'ul'in'o, — sed ŝi'a kap'o lac'e klin'iĝ'is, ŝi'a'j membr'o'j bezon'is ripoz'o'n, — ŝi dorm'is.

Tamen ŝi'a dorm'o est'is nur mal'long'a; en nokt'o'mez'o ŝi vek'iĝ'is; antaŭ ŝi star'is la mort'ig'it'a ĉeval'o, radi'ant'a, plen'a de viv'o; el ĝi'a'j okul'o'j kaj la vund'it'a kol'o lum'is apart'spec'a bril'o. Apud ĝi montr'iĝ'is la mort'ig'it'a Krist'an'a pastr'o. “Pli bel'a ol Baldur!” dir'us la viking'edz'in'o, kaj tamen li est'is kvazaŭ en flam'o'j.

En li'a'j grand'a'j mild'a'j okul'o'j kuŝ'is tia alt'a serioz'ec'o, ili proklam'is tiel just'a'n juĝ'o'n, li'a rigard'o est'is tiel penetr'ant'a, ke mir'ind'a lum'o hel'ig'is la plej intern'a'j'n kor'fald'o'j'n de la el'prov'it'in'o. La mal'grand'a Helga trem'is, kaj ŝi'a'j re'memor'o'j vek'iĝ'is kun tia fort'o, kiel tio iam far'iĝ'os ĉe la last'a juĝ'o. Ĉio bon'a, kio'n oni iam far'is al ŝi, ĉiu am'a vort'o, kiu iam est'is parol'it'a al ŝi, far'iĝ'is kvazaŭ viv'ant'a. Ŝi kompren'is, ke la am'o est'is tiu fort'o, kiu ŝi'n ten'is rekt'e en la tag'o'j de el'prov'ad'o, en kiu'j ni, nask'it'o'j de anim'o kaj marĉ'o, ag'as kaj streb'as. Ŝi kompren'is, ke ŝi sekv'is nur la impuls'o'j'n de si'a'j kor'inklin'o'j kaj ke per si mem ŝi neni'o'n far'is. Ĉio, kio est'is don'it'a al ŝi, ĉio star'is sub pli alt'a gvid'ad'o. Ŝi klin'iĝ'is profund'e, humil'e, hont'e antaŭ tiu, kiu kred'ebl'e pov'is leg'i en ĉiu fald'o de ŝi'a kor'o; kaj en tiu moment'o ŝi sent'is kvazaŭ fajr'er'o'n de la pur'ig'a flam'o, fajr'er'o'n de la flam'o de la sankt'a spirit'o.

“Vi fil'in'o de la marĉ'o!” dir'is la Krist'an'a pastr'o, “el marĉ'o, el la ter'o vi ven'is, — nun vi lev'iĝ'os de'nov'e el la ter'o. La sun'radi'o en vi, konsci'ant'e si'a'n korp'o'n, re'ir'as al si'a nask'iĝ'font'o, ne la radi'o el la sun'o, sed la radi'o el Di'o! Neni'u anim'o pere'os, sed long'a est'as la voj'o tra la pas'ant'aĵ'o, ĝi est'as for'kur'o de la viv'o al la etern'ec'o. Mi ven'as el la land'o de la mort'int'o'j; vi ankaŭ iam trans'migr'os el la profund'a'j val'o'j en la lum'ant'a'n mont'o'land'o'n, kie loĝ'as la favor'kor'ec'o kaj perfekt'ec'o. Mi ne konduk'as vi'n en Hedebyon al Krist'an'a bapt'o, antaŭ'e vi dev'as krev'ig'i la akv'a'n kovr'o'n super la profund'a marĉ'o, vi dev'as el'tir'i supr'e'n la viv'ant'a'n radik'o'n de vi'a viv'o, vi dev'as far'i am'a'j'n ag'o'j'n, antaŭ ol pov'os ven'i la konsekr'o.”

Kaj li lev'is ŝi'n sur la ĉeval'o'n kaj don'is al ŝi or'a'n incens'il'o'n, simil'a'n al tiu, kiu'n ŝi antaŭ'e vid'is en la viking'a kastel'o. Dolĉ'a kaj fort'a bon'odor'o flu'is el ĝi. La ne'ferm'it'a vund'o sur la frunt'o de la mort'int'o lum'is kiel radi'ant'a diadem'o; li pren'is de la tomb'o la kruc'o'n, lev'is ĝi'n supr'e'n, kaj nun ili ek'flug'is antaŭ'e'n tra la aer'o, super la bru'ant'a arb'ar'o, super la mont'et'o'j, en kiu'j est'is en'ter'ig'it'a'j la grand'eg'ul'o'j kaj kie ili en la nokt'o sid'is sur si'a'j mort'ig'it'a'j ĉeval'o'j. La potenc'a'j figur'o'j lev'iĝ'is, el'rajd'is kaj halt'is supr'e sur si'a'j gigant'a'j tomb'a'j mont'et'o'j. En la lun'lum'o bril'is la or'a ring'o ĉirkaŭ ili'a frunt'o, ili'a mantel'o flirt'is en la vent'o. La drak'o, kiu gard'is la trezor'o'j'n, lev'is si'a'n kap'o'n kaj rigard'is ili'n. La gnom'o'j rigard'is de alt'aĵ'o'j kaj el sulk'o'j, ĉie aper'is ruĝ'a'j, blu'a'j kaj verd'a'j lum'o'j, kiu'j'n ili port'is en la man'o'j; tiu gaj'a svarm'ad'o simil'is al la fajr'er'o'j en la cindr'o de for'brul'ant'a paper'o.

Super arb'ar'o kaj erik'ej'o, river'et'o'j kaj marĉ'o'j ili flug'is ĝis la sovaĝ'a marĉ'ej'o; super ĝi ili ŝveb'is en grand'a'j rond'o'j. La Krist'an'a pastr'o lev'is alt'e la kruc'o'n, kiu mal'proksim'e'n radi'is or'a'n bril'o'n, kaj el li'a buŝ'o son'is la kant'ad'o de mes'o. La mal'grand'a Helga kun'kant'is, kiel infan'o akompan'as la kant'ad'o'n de si'a patr'in'o. Ŝi sving'ad'is la incens'il'o'n, kiu el'ig'ad'is altar'a'n bon'odor'o'n tiel fort'a'n, tiel mirakl'o'far'a'n, ke la kan'o'j per tio ek'flor'is. Ĉiu'j ĝerm'o'j rapid'e el'kresk'is el la profund'a grund'o, ĉio, kio hav'is viv'o'n, streĉ'iĝ'is supr'e'n; simil'e al teks'it'a flor'tapiŝ'o etend'iĝ'is tavol'o da akv'o'lili'o'j, kaj sur ĝi kuŝ'is dorm'ant'a vir'in'o, jun'a kaj bel'a. La mal'grand'a Helga pens'is, ke ŝi vid'as si'n mem, si'a'n spegul'a'n bild'o'n en la trankvil'a akv'o. Tio, kio'n ŝi vid'is, est'is ŝi'a patr'in'o, la edz'in'o de la marĉ'reĝ'o, la princ'in'o de la region'o de Nil'o.

La mort'int'a Krist'an'a pastr'o ordon'is lev'i la dorm'ant'in'o'n sur la ĉeval'o'n, sed ĉi tiu mal'lev'iĝ'is sub la ŝarĝ'o, kvazaŭ ĝi'a korp'o est'us nur kadavr'a tuk'o, flirt'ant'a en la aer'o; sed sign'o de kruc'o far'is la aer'a'n fantom'o'n fortik'a, kaj ĉiu'j tri rajd'is, ĝis ili ating'is firm'a'n grund'o'n sub la pied'o'j.

Tiam kok'o'kri'is la kok'o en la kastel'o de la viking'o, kaj la fantom'o'j dis'solv'iĝ'is en nebul'o'n, kiu'n la vent'o for'rul'is; sed la patr'in'o kaj la fil'in'o star'is unu kontraŭ la ali'a.

“Ĉu tio est'as mi mem, kiu'n mi vid'as en la profund'a akv'o?” dir'is la patr'in'o.

“Ĉu tio est'as mi mem, kiu'n mi vid'as en la bril'ant'a ŝild'o?” viv'e ek'kri'is la fil'in'o; kaj ili al'proksim'iĝ'is al si reciprok'e, brust'o al brust'o, brak'o al brak'o. Plej fort'e bat'is la kor'o de la patr'in'o, kaj ŝi tio'n kompren'is.

“Mi'a infan'o! Flor'aĵ'o de mi'a propr'a kor'o! Mi'a lotus'o el la profund'a akv'o!”

Kaj ŝi ĉirkaŭ'pren'is si'a'n infan'o'n kaj plor'is; la larm'o'j est'is la am'a bapt'o de la mal'grand'a Helga.

“En cign'a plum'aĵ'o mi ven'is ĉi tie'n kaj de'ĵet'is ĝi'n!” rakont'is la patr'in'o. “Tra la ŝancel'iĝ'ant'a marĉ'a grund'o mi mal'lev'iĝ'is profund'e en la ŝlim'o'n de la marĉ'o, kiu ferm'iĝ'is ĉirkaŭ mi kiel mur'o; sed baldaŭ mi ek'sent'is pli freŝ'a'n flu'o'n; ia fort'o tir'is mi'n pli profund'e'n, ĉiam pli profund'e'n. Mi'a'j palpebr'o'j mal'lev'iĝ'is pro strang'a dorm'em'ec'o, mi ek'dorm'is, mi sonĝ'is. Ŝajn'is al mi, ke mi de'nov'e kuŝ'as en la Egipta piramid'o, sed ke antaŭ mi trov'iĝ'as ankoraŭ la ŝancel'iĝ'ant'a aln'a trunk'o, kiu naĝ'is sur la supr'aĵ'o de la marĉ'o. Mi rigard'is la fend'o'j'n de la arb'a ŝel'o, kaj ili lum'is per ĉi'a'j ebl'a'j kolor'o'j kaj akcept'is la form'o'n de ĉi'a'j ebl'a'j hieroglif'o'j. La lok'o, kiu'n mi'a'j okul'o'j fiks'is, prezent'is la ĉirkaŭ'kovr'o'n de mumi'o. Ĝi dis'ŝir'iĝ'is, kaj el ĝi el'ir'is la mil'jar'a reĝ'o, la mumi'a figur'o, nigr'a kiel peĉ'o, nigr'e bril'ant'a kiel arb'ar'a limak'o aŭ kiel la gras'a nigr'a grund'o de la marĉ'ej'o; mi ne sci'is, ĉu tio est'as la marĉ'reĝ'o ĉu la mumi'o de la piramid'o. Li ĉirkaŭ'plekt'is mi'n per si'a'j brak'o'j, kaj mi hav'is la sent'o'n, kvazaŭ mi dev'as mort'i. Viv'o'n mi de'nov'e ek'sent'is nur per tio, ke ia si'a'spec'a varm'o far'iĝ'is sent'ebl'a sur mi'a brust'o kaj sur ĝi mal'grand'a bird'o ek'bat'is per la flug'il'o'j, pep'is kaj kant'is. De mi'a brust'o ĝi flug'is supr'e'n al la mal'lum'a, pez'a plafon'o, sed per long'a verd'a ruband'o ĝi est'is al'lig'it'a al mi. Mi aŭd'is kaj kompren'is la ton'o'j'n de ĝi'a sopir'ad'o: Liber'ec'o'n! sun'lum'o'n! al la patr'o! Tiam mi ek'pens'is pri mi'a patr'o en la sun'a land'o de la hejm'o, ek'pens'is pri mi'a viv'o, pri mi'a am'o! Kaj mi mal'lig'is la lig'il'o'n, las'is la bird'o'n for'flug'i-hejm'e'n al la patr'o. De'post tiu hor'o mi neniam plu sonĝ'is; mi dorm'is per pez'a kaj long'a dorm'o, ĝis en la nun'a moment'o ton'o'j kaj bon'odor'o mi'n lev'is kaj liber'ig'is!”

La verd'a ruband'o, kiu lig'is la patr'in'a'n kor'o'n kun la flug'il'o'j de la bird'o, kie ĝi nun flirt'is, kie ĝi kuŝ'is for'ĵet'it'a kaj forges'it'a? Nur la cikoni'o ĝi'n vid'is si'a'temp'e; la ruband'o est'is la verd'a trunk'et'o, la bant'o est'is la bril'ant'a flor'o, la lul'il'o de tiu infan'o, kiu nun plen'e el'kresk'is kiel perfekt'a bel'ul'in'o kaj de'nov'e ripoz'is ĉe la patr'in'a brust'o.

Kaj dum ili star'is brak'o ĉe brak'o, la cikoni'a patr'o flug'is ĉirkaŭ ili, post'e ĝi si'n direkt'is re'turn'e al si'a nest'o, pren'is la cign'a'j'n vest'o'j'n, kiu'j dum jar'o'j est'is tie konserv'at'a'j, kaj ĵet'is po unu al ĉiu el la du vir'in'o'j. La plum'a'j kovr'o'j firm'e ĉirkaŭ'fiks'iĝ'is sur ili, tiel ke ili baldaŭ lev'iĝ'is de la ter'o en la form'o de du blank'a'j cign'o'j.

“Nun ni reciprok'e inter'trakt'u!” dir'is la cikoni'a patr'o; “nun ni pov'as ni'n reciprok'e kompren'i, kvankam ni'a'j bek'o'j hav'as mal'sam'a'j'n fason'o'j'n. Est'as tre feliĉ'e, ke vi ven'is hodiaŭ nokt'e; morgaŭ ni jam plu ne est'as ĉi tie, la patr'in'o, mi kaj la infan'o'j! Ni flug'as sud'e'n! Jes, rigard'u mi'n bon'e! Mi est'as ja mal'nov'a amik'o el la Nil'a land'o, kaj la patr'in'o ankaŭ est'as tio sam'a, kvankam ŝi'a bek'o ne ĉiam klak'as tiel, kiel sent'as ŝi'a kor'o. Ŝi ĉiam pens'is ke la princ'in'o iel sav'iĝ'os! Mi kun la infan'o'j al'tren'is ĉi tie'n la cign'a'j'n vest'o'j'n! Ha, kiel ĝoj'a mi est'as kaj kia feliĉ'o tio est'as, ke mi est'as ankoraŭ ĉi tie. Kiam komenc'os tag'iĝ'i, ni for'flug'os de ĉi tie. Ni hav'as grand'a'n societ'o'n da cikoni'o'j! Ni flug'os antaŭ'e, vi flug'u ĉiam post ni, tiam vi ne for'klin'iĝ'os de la voj'o. Mi kun la infan'o'j ankoraŭ special'e observ'os vi'n!”

“Kaj la lotus'a flor'o, kiu'n mi dev'is al'port'i,” dir'is la Egipta princ'in'o, “ĝi en cign'a plum'aĵ'o flug'os ĉe mi'a flank'o; la flor'o'n de mi'a kor'o mi hav'as ĉe mi, tiel mi'a task'o est'as do plen'um'it'a. Hejm'e'n! Hejm'e'n!”

Sed Helga dir'is, ke ŝi ne pov'as for'las'i la Dan'a'n land'o'n, antaŭ ol ŝi ne est'os vid'int'a ankoraŭ unu foj'o'n si'a'n adopt'int'a'n patr'in'o'n, la am'plen'a'n viking'edz'in'o'n. Ĉiu bel'a re'memor'o, ĉiu am'a vort'o, ĉiu larm'o, kiu'n la adopt'int'a patr'in'o est'is plor'int'a, subit'e star'iĝ'is klar'e antaŭ la anim'o de Helga, kaj en ĉi tiu moment'o ŝi preskaŭ sent'is, ke tiu'n patr'in'o'n ŝi plej mult'e am'as.

“Jes, ni dev'as flug'i al la viking'a dom'o!” dir'is la cikoni'a patr'o; “tie atend'as ja la patr'in'o kun la infan'o'j! Kiel ili el'met'os la okul'o'j'n kaj labor'ig'os la klak'bek'o'n! Est'as ver'o, ke la patr'in'o nun ne parol'as tre mult'e, ŝi parol'as mal'long'e kaj konciz'e, sed ŝi'a'j sent'o'j est'as pli bon'a'j ol kiel ŝi ŝajn'ig'as. Mi tuj iom ek'klak'os, por anonc'i ni'a'n al'ven'o'n!”

Kaj la cikoni'a patr'o ek'klak'is per la bek'o kaj ek'flug'is kun la cign'o'j al la viking'a kastel'o.

Tie ĉiu'j ankoraŭ kuŝ'is en profund'a dorm'o; nur mal'fru'e en la nokt'o la viking'edz'in'o en'dorm'iĝ'is. Ŝi kuŝ'is en grand'a tim'eg'o pri la mal'grand'a Helga, kiu jam de tri tag'o'j mal'aper'is kun la Krist'an'a pastr'o. Ŝi vid'ebl'e help'is al li sav'iĝ'i, ĉar la ĉeval'o, kiu nun for'est'is el la stal'o, est'is ŝi'a. Per kia potenc'o ĉio ĉi tio plen'um'iĝ'is! La viking'edz'in'o ek'pens'is pri la mirakl'o'j, kiu'j far'iĝ'ad'is per Krist'o kaj per tiu'j, kiu'j kred'is je li kaj li'n sekv'is. La ŝanĝ'iĝ'ant'a'j pens'o'j en ŝi'a sonĝ'o akcept'is la form'o'n de real'a'j bild'o'j. Ŝajn'is al ŝi, ke ŝi sen'dorm'e kaj medit'ant'e sid'as ankoraŭ sur si'a lit'o, dum ekster'e sur la land'o kuŝ'as dens'a mal'lum'o. Aper'is vent'eg'o, ŝi aŭd'is la rul'iĝ'ad'o'n de la mar'o okcident'e kaj orient'e, de la Nord'a mar'o kaj de la akv'o'j de Kategat. La grand'eg'a serpent'o, kiu ĉirkaŭ'ten'is la ter'o'n en la profund'o de la mar'o, konvulsi'e kun'tir'iĝ'is. Al'proksim'iĝ'is la nokt'o de la di'o'j, Ragnarok, kiel la idol'an'o'j nom'is la tag'o'n de la last'a juĝ'o, kiam ĉio dev'is pere'i, eĉ la alt'a'j di'o'j. La korn'o son'is laŭt'eg'e, kaj trans la ĉiel'ark'o'n rajd'is la di'o'j, vest'it'a'j per ŝtal'o, por batal'i la last'a'n batal'o'n; antaŭ ili flug'is la flug'il'hav'a'j ŝild'ist'in'o'j, kaj en la fin'o de la vic'o est'is la figur'o'j de la mort'int'a'j gigant'o'j. La tut'a aer'o ĉirkaŭ ili lum'is en la bril'o de la nord'lum'o, sed la mal'lum'o fin'e venk'is. Tio est'is terur'a moment'o.

Kaj tut'e apud'e de la terur'it'a viking'edz'in'o sid'is sur la ter'o la mal'grand'a Helga en si'a mal'bel'a form'o de ran'o; ŝi ankaŭ trem'is kaj al'prem'is si'n al si'a adopt'int'a patr'in'o, kiu pren'is ŝi'n sur la genu'o'j'n kaj ten'is ŝi'n ĉirkaŭ'pren'it'e plen'e de am'o, kiel ajn abomen'ind'a est'is por ŝi la ran'a ekster'aĵ'o. La aer'o re'son'ad'is de bat'o'j de glav'o'j kaj de baston'eg'o'j, de sibl'ant'a'j sag'o'j, kiu'j el'verŝ'iĝ'is super ŝi kiel ĉio'n ŝut'kovr'ant'a hajl'eg'o. Ven'is la hor'o, kiam la ĉiel'o kaj ter'o dev'is pere'i, la stel'o'j dev'is fal'i kaj ĉio dev'is for'brul'i. Sed ŝi sci'is ankaŭ, ke dev'as nask'iĝ'i nov'a ĉiel'o kaj nov'a ter'o, ke gren'o dev'as ond'ig'i tie, kie nun la mar'o rul'iĝ'as sur la sen'frukt'a'n sabl'a'n grund'o'n, ke ek'reg'os la ne'nom'ebl'a Di'o kaj ke Baldur, la mild'a, la ĉarm'a, liber'ig'it'a el la regn'o de la mort'int'o'j, dev'as lev'iĝ'i al li. Li ven'is, la viking'edz'in'o li'n vid'is, ŝi re'kon'is li'a'n vizaĝ'o'n, — tio est'is la Krist'an'a pastr'o, la kapt'it'a.

“Krist'o!” ŝi laŭt'e ek'kri'is, kaj ĉe la el'parol'ad'o de la nom'o ŝi met'is kis'o'n sur la frunt'o'n de si'a mal'bel'a ran'a infan'o. Tiam la ran'a haŭt'o de'fal'is kaj la mal'grand'a Helga star'is tie en si'a tut'a bel'ec'o, mild'a kiel neniam antaŭ'e kaj kun radi'ant'a'j okul'o'j. Ŝi kis'is la man'o'j'n de si'a adopt'int'a patr'in'o, ben'is ŝi'n pro ŝi'a tut'a pri'zorg'ad'o kaj am'o, kiu'n ĉi tiu hav'ig'is al ŝi en la tag'o'j de la mizer'o kaj de la el'prov'ad'o; ŝi dank'is ŝi'n pro la el'parol'o de la nom'o, kiu'n ŝi ripet'is: Krist'o. Post'e la mal'grand'a Helga lev'iĝ'is en la form'o de potenc'a cign'o, majest'e ŝi etend'is si'a'j'n flug'il'o'j'n, kaj kun bru'o ŝi ek'flug'is supr'e'n, kiel kiam amas'o'j da migr'ant'a'j bird'o'j komenc'as si'a'n vojaĝ'o'n.

Ĉe tio la viking'edz'in'o vek'iĝ'is, kaj de ekster'e penetr'ad'is ankoraŭ al si'a orel'o la sam'a bru'o de fort'a'j flug'il'bat'o'j. Ŝi sci'is, ke tiam est'is la temp'o, kiam la cikoni'o'j for'migr'as; de ili kred'ebl'e ven'is la bru'o. Ŝi vol'is ankoraŭ unu foj'o'n vid'i ili'n antaŭ ili'a for'migr'o kaj dir'i al ili adiaŭ. Ŝi lev'iĝ'is, el'ir'is sur la balkon'o'n, kaj sur la supr'o de la tegment'o de la flank'a konstru'aĵ'o ŝi ek'vid'is vic'o'n da cikoni'o'j, kaj de ĉiu'j flank'o'j ĉirkaŭ la kort'o trans la alt'a'j'n arb'o'j'n flug'is grand'a'j balanc'iĝ'ant'a'j amas'o'j, sed ĝust'e antaŭ ŝi sur la rand'o de la put'o, kie Helga tiel oft'e sid'ad'is kaj tim'ig'ad'is ŝi'n per si'a sovaĝ'ec'o, sid'is nun du cign'o'j kaj rigard'is ŝi'n per si'a'j saĝ'a'j okul'o'j. Tiam ŝi re'memor'is si'a'n sonĝ'o'n, kiu star'is ankoraŭ antaŭ ŝi tiel viv'e, kvazaŭ ĝi est'us real'aĵ'o. Ŝi pens'is pri la mal'grand'a Helga en form'o de cign'o, ŝi pens'is pri la Krist'an'a pastr'o kaj ek'sent'is si'n subit'e mir'ind'e ĝoj'a en si'a kor'o.

La cign'o'j bat'is per si'a'j flug'il'o'j, klin'is si'a'j'n kol'o'j'n, kvazaŭ ili ankaŭ vol'us esprim'i si'a'n salut'o'n, kaj la viking'edz'in'o etend'is al ili si'a'j'n brak'o'j'n, kvazaŭ ŝi tio'n kompren'us, kaj rid'et'is sub larm'o'j kaj divers'a'j pens'o'j.

Tiam kun flug'il'bat'o'j kaj klak'ad'o lev'iĝ'is ĉiu'j cikoni'o'j por la vojaĝ'o al sud'o.

“Ni ne atend'os la cign'o'j'n!” dir'is la cikoni'a patr'in'o. “Se ili vol'as flug'i kun ni, ili ven'u. Ni ne pov'as rest'i ĉi tie, ĝis ĉiu'j bird'o'j est'os for'migr'int'a'j. Est'as ja io bel'a vojaĝ'i tiel famili'e, ne kiel la fring'o'j kaj batal'kok'o'j, ĉe kiu'j la vir'o'j flug'as apart'e kaj la vir'in'o'j apart'e. Parol'ant'e inter ni, tio tut'e ne est'as konven'a. Ha, kia'n strang'a'n flug'il'bat'ad'o'n hav'as tiu'j cign'o'j!”

“Ĉiu flug'as laŭ si'a manier'o!” respond'is la cikoni'a patr'o. “La cign'o'j flug'as en oblikv'a direkt'o, la gru'o'j tri'angul'e kaj la numeni'o'j en serpent'form'a lini'o.”

“Ne parol'u al mi pri serpent'o'j, kiam ni flug'as ĉi tie supr'e!” inter'romp'is li'n la cikoni'a patr'in'o. “La infan'o'j ricev'us apetit'o'n, kiu'n ni ne pov'us kontent'ig'i!”

* * *

“Ĉu tie mal'supr'e est'as la alt'a'j mont'o'j, pri kiu'j mi aŭd'is?” demand'is Helga en la cign'a plum'aĵ'o.

“Tio est'as fulm'o'tondr'a'j nub'o'j, kiu'j port'iĝ'as sub ni,” respond'is la patr'in'o.

“Kio est'as tiu'j blank'a'j nub'o'j, kiu'j trov'iĝ'as tiel alt'e?” demand'is Helga.

“La mont'o'j, kiu'j'n vi tie vid'as, est'as kovr'it'a'j per etern'a neĝ'o!” respond'is la patr'in'o; kaj ili flug'is trans la Alp'o'j'n al la blu'et'a Mediterane'a mar'o.

* * *

“Afrik'o! La mar'bord'o de Egipt'uj'o!” ĝoj'kri'is en si'a cign'a form'o la fil'in'o de Nil'o, kiam ili alt'e el la aer'o ek'vid'is blank'et'e'flav'a'n ond'form'a'n stri'o'n, ŝi'a'n hejm'o'n.

Ankaŭ la bird'o'j ek'vid'is la cel'o'n de si'a migr'ad'o kaj pli'rapid'ig'is si'a'n flug'ad'o'n.

“Mi flar'sent'as Nil'a'n ŝlim'o'n kaj mal'sek'a'j'n ran'o'j'n!” dir'is la cikoni'a patr'in'o. “Jam bon'e svarm'as kaj juk'as! Nun vi baldaŭ kontent'ig'os vi'a'n tikl'ad'o'n de la palat'o. Vi ankaŭ vid'os la marabu'o'n, la ibis'o'n kaj la gru'o'j'n. Ili aparten'as ĉiu'j al ni'a famili'o, sed mank'as al ili mult'e, por est'i tiel bel'a'j kiel ni. Ili ten'as si'n tre grand'sinjor'e, precip'e la ibis'o. La Egiptoj ĝi'n tro el'dorlot'is, ili eĉ ŝtop'as ĝi'n per bon'odor'a'j herb'aĵ'o'j, kio'n ili nom'as balzam'i. Mi prefer'as las'i ŝtop'i mi'n per viv'ant'a'j ran'o'j; mi pens'as, tia est'as ankaŭ vi'a opini'o, kaj ĝi est'os kontent'ig'it'a. Pli bon'e est'as hav'i i'o'n en la ventr'o, dum oni ankoraŭ viv'as, ol serv'i al parad'o post si'a mort'o. Tio est'as mi'a opini'o, kaj ĝi est'as ĉiam ĝust'a!”

“La cikoni'o'j al'ven'is!” oni dir'is en la riĉ'a dom'o ĉe la bord'o de Nil'o, kie en la ne'ferm'it'a ĉambr'eg'o sur mol'a'j, per leopard'a fel'o kovr'it'a'j kusen'o'j kuŝ'is etend'it'e la reĝ'a sinjor'o, ne viv'ant'e kaj ankaŭ ne mort'int'e, esperant'e je la lotus'a flor'o el la profund'a marĉ'o en nord'o. Parenc'o'j kaj serv'ist'o'j star'is ĉirkaŭ li.

Kaj en la ĉambr'eg'o'n en'flug'is la du bel'eg'a'j blank'a'j cign'o'j, kiu'j ven'is kun'e kun la cikoni'o'j. Ili de'ĵet'is la blind'ig'e blank'a'j'n cign'a'j'n vest'o'j'n kaj jen tie star'is du bel'a'j vir'in'a'j figur'o'j, tiel simil'a'j unu al la ali'a, kiel du gut'o'j da ros'o. Ili si'n klin'is super la pal'a'n kaduk'a'n mal'jun'a'n vir'o'n, ili ĵet'is mal'antaŭ'e'n si'a'j'n long'a'j'n har'o'j'n, kaj dum la mal'grand'a Helga si'n klin'is super la av'o'n, li'a'j vang'o'j ruĝ'iĝ'is, li'a'j okul'o'j ricev'is bril'o'n kaj nov'a viv'o ek'flu'is tra la paraliz'it'a'j membr'o'j. La mal'jun'ul'o san'e kaj pli'jun'ig'it'e lev'iĝ'is. La fil'in'o kaj la nep'in'o ten'is li'n en si'a'j brak'o'j kiel por ĝoj'a maten'a salut'o post long'a turment'a sonĝ'o.

* * *

Ĝoj'o reg'is en la tut'a palac'o kaj ankaŭ en la cikoni'a nest'o, sed en ĉi tiu ĝi est'is kaŭz'it'a ĉef'e de la bon'a manĝ'aĵ'o, de la svarm'ad'o de ran'o'j; kaj dum la scienc'ul'o'j rapid'e skiz'is per supr'aĵ'a'j kontur'o'j la histori'o'n de la du princ'in'o'j kaj de la san'ig'a flor'o, kiu est'is grand'a okaz'int'aĵ'o kaj ben'o por la dom'o kaj la land'o, la cikoni'a'j ge'patr'o'j rakont'is la histori'o'n al si'a famili'o en si'a manier'o sed nur tiam, kiam ili ĉiu'j est'is sat'a'j, ĉar ali'e ili ja hav'us i'o'n ali'a'n por far'i ol aŭskult'i histori'o'j'n.

“Nun vi ja far'iĝ'os io!” flustr'is la cikoni'a patr'in'o, “tio est'as tre kred'ebl'a!”

Ho, kio mi pov'us far'iĝ'i!” dir'is la cikoni'a patr'o, “kaj kio'n do mi far'is? Neni'o'n!”

“Vi far'is pli ol ĉiu'j ali'a'j! Sen vi kaj ni'a'j infan'o'j la du princ'in'o'j neniam plu re'vid'us Egipt'uj'o'n kaj cert'e ne re'hav'ig'us al la mal'jun'ul'o la san'o'n. Vi far'iĝ'os io! Vi cert'e ricev'os doktor'a'n titol'o'n, kaj ni'a'j est'ont'a'j infan'o'j tiam est'os nask'it'a'j doktor'o'j, kaj ili'a'j infan'o'j tiam ating'os ankoraŭ i'o'n pli. Ceter'e vi jam nun aspekt'as kiel Egipta doktor'o, almenaŭ en mi'a'j okul'o'j!”

La scienc'ul'o'j kaj saĝ'ul'o'j dis'volv'is kiel fundament'a'n pens'o'n, kiel ili tio'n nom'is, kiu tir'iĝ'is tra la tut'a okaz'int'aĵ'o, la sentenc'o'n: “Am'o don'as viv'o'n!” Kaj la klar'ig'o'n por tio ili don'is en divers'a'j manier'o'j: “La varm'a sun'radi'o est'as la Egipta princ'in'o, ŝi mal'lev'iĝ'is al la marĉ'reĝ'o, kaj de ŝi'a ĉirkaŭ'pren'o nask'iĝ'is....!”

“Mi ne pov'as tiel preciz'e ripet'i la vort'o'j'n!” dir'is la cikoni'a patr'o, kiu aŭskult'is de sur la tegment'o kaj dev'is raport'i pri tio en la nest'o. “Ĉio, kio'n ili dir'is, est'is tiel ŝraŭb'it'a kaj komplik'it'a, tiel terur'e saĝ'a, ke ili tuj ricev'is rang'o'j'n kaj donac'o'j'n, eĉ la kuir'ist'o ricev'is grand'a'n orden'o'n, — tio est'is kred'ebl'e pro la bon'a sup'o!”

“Kaj kio'n vi ricev'is?” demand'is la cikoni'a patr'in'o; “ili ne dev'is ja forges'i la plej grav'a'n, kaj tio est'as vi! La scienc'ul'o'j ĉe la tut'a histori'o nur far'is bru'o'n. Sed vi'a disting'o esper'ebl'e ankoraŭ ven'os!”

Mal'fru'e en la nokt'o, kiam la pac'o de la dorm'o kuŝ'is super la de'nov'e feliĉ'a dom'o, la okul'o'j de unu person'o ankoraŭ ne ferm'iĝ'is, kaj tio est'is ne la okul'o'j de la cikoni'a patr'o, kvankam li supr'e sur unu pied'o star'is en la nest'o kaj dorm'is gard'star'ant'e, — ne, la mal'grand'a Helga ankoraŭ ne dorm'is, ŝi el'klin'iĝ'is super la balkon'o'n kaj rigard'is en la klar'a'n aer'o'n supr'e'n al la grand'a'j lum'ant'a'j stel'o'j, kiu'j bril'is pli klar'e kaj pli pur'e ol en la alt'a nord'o kaj tamen est'is la sam'a'j stel'o'j. Ŝi pens'is pri la viking'edz'in'o ĉe la sovaĝ'a marĉ'o, pri la mild'a'j okul'o'j de si'a adopt'int'a patr'in'o, pri la larm'o'j, kiu'j'n ŝi plor'is pro la mal'feliĉ'a ran'o-infan'o, kiu nun en luks'o kaj en stel'bril'o star'as ĉe la bord'o de Nil'o en la ĉarm'eg'a printemp'a aer'o. Ŝi pens'is pri la am'o en la brust'o de la idol'an'a vir'in'o, pri la am'o, kiu'n ŝi montr'is al mizer'a est'aĵ'o, kiu en form'o de hom'o est'is sovaĝ'a best'o kaj en form'o de best'o est'is abomen'ind'a por la vid'o kaj por la ek'tuŝ'o. Ŝi rigard'is la lum'ant'a'j'n stel'o'j'n, kaj ŝi pens'is pri la bril'o, kiu'n radi'is la frunt'o de la mort'int'o, kiam ili flug'is super la arb'ar'o kaj la marĉ'o. Ton'o'j ek'son'is en ŝi'a re'memor'o, vort'o'j, kies el'parol'ad'o'n ŝi est'is aŭd'int'a, kiam ili rajd'is kun'e kaj ŝi sid'is profund'e emoci'it'a, vort'o'j pri la ĉef'a font'o de la am'o, de la plej alt'a am'o, kiu ampleks'as ĉiu'j'n generaci'o'j'n.

Jes, kio ne est'is don'it'a, akir'it'a, ating'it'a! La pens'o'j de la mal'grand'a Helga prezent'is al si tag'e kaj nokt'e la tut'a'n sum'o'n de ŝi'a feliĉ'o, kaj ĉe la konsider'ad'o de tio ŝi star'is kiel infan'o, kiu rapid'e turn'as si'n de la don'int'o al la don'o, al ĉiu'j bel'eg'a'j donac'o'j. Ŝi kvazaŭ dis'solv'iĝ'is en la ĉiam pli'grand'iĝ'ant'a feliĉ'o, kiu pov'is ven'i. Per mirakl'o'j ŝi est'is ja lev'at'a al ĉiam pli alt'a ĝoj'o, al ĉiam pli alt'a feliĉ'o, kaj en tio ŝi unu tag'o'n tiel perd'is la orient'iĝ'o'n, ke ŝi plu ne pens'is pri la don'int'o. Tio est'is la mem'fid'o de ŝi'a jun'ec'a spirit'o, kiu for'don'is si'n al ŝi'a'j fier'a'j rev'o'j. Ĉe tio ŝi'a'j okul'o'j bril'is; sed en tiu moment'o el ŝi'a'j rev'o'j el'ŝir'is ŝi'n grand'a bru'o mal'supr'e sur la kort'o. Ŝi rimark'is, ke tie du grand'a'j strut'o'j rapid'e kur'as en mal'vast'a rond'o. Neniam antaŭ'e ŝi vid'is tiu'n best'o'n, tia'n grand'a'n, tia'n mal'lert'a'n kaj mal'graci'a'n bird'o'n; la flug'il'o'j aspekt'is kiel pri'tranĉ'it'a'j, la bird'o far'is la impres'o'n, kvazaŭ iu ĝi'n difekt'is, kaj ŝi demand'is, kio far'iĝ'is al ĝi. La unu'a'n foj'o'n ŝi aŭd'is la legend'o'n, kiu'n la Egiptoj rakont'as al si pri la strut'o.

Bel'a iam est'is ĝi'a gent'o, grand'a'j kaj fort'a'j ĝi'a'j flug'il'o'j. Unu vesper'o'n la potenc'a'j bird'o'j de la arb'ar'o dir'is al ĝi: “Frat'o, ĉu ni flug'u morgaŭ, se Di'o vol'os, al la river'o, por trink'i?” La strut'o respond'is: “Mi tio'n far'os!” Kiam komenc'is tag'iĝ'i, ili ek'flug'is, antaŭ'e alt'e'n, renkont'e al la sun'o, la okul'o de Di'o, ĉiam pli kaj pli alt'e'n, la strut'o mult'e antaŭ ĉiu'j ali'a'j. Plen'a de fier'o ĝi flug'is al la lum'o. Ĝi fid'is si'a'n fort'o'n kaj ne la don'int'o'n de tiu fort'o; ĝi ne dir'is: “se Di'o vol'os!” Tiam la anĝel'o de juĝ'o for'tir'is la vual'o'n de antaŭ la sun'o, kaj en la sam'a moment'o ek'brul'is la flug'il'o'j de la bird'o; mizer'e ĝi fal'is sur la ter'o'n. Ĝi kaj ĝi'a ras'o neniam plu pov'as lev'iĝ'i; kiam ĝi'n atak'as tim'o, ĝi komenc'as kur'i kaj mal'trankvil'e kur'as rond'e en mal'larĝ'a spac'o; tio est'as avert'o por ni hom'o'j, ke ĉe ĉiu'j ni'a'j pens'o'j, ĉe ĉiu entrepren'o ni dir'u: “se Di'o vol'os!”

Helga en'pens'iĝ'int'e klin'is si'a'n kap'o'n, rigard'is la kur'ad'ant'a'n strut'o'n, vid'is ĝi'a'n tim'eg'o'n kaj vid'is ĝi'a'n naiv'a'n ĝoj'o'n ĉe la vid'o de si'a propr'a grand'a ombr'o sur la blank'a lun'lum'it'a mur'o. Serioz'ec'o profund'e en'radik'iĝ'is en ŝi'a kor'o kaj mens'o. Riĉ'a, feliĉ'a viv'o est'is akir'it'a, est'is ating'it'a, — kio far'iĝ'os nun, kio ankoraŭ ven'os? La plej bon'a, “se Di'o vol'os!”

* * *

En la unu'a'j tag'o'j de la printemp'o, kiam la cikoni'o'j de'nov'e ek'flug'is nord'e'n, la mal'grand'a Helga pren'is si'a'n or'a'n bracelet'o'n, en'gravur'is en ĝi si'a'n nom'o'n, al'vok'is per kap'sign'o la cikoni'a'n patr'o'n, met'is al li la or'a'n ring'o'n ĉirkaŭ la kol'o'n kaj pet'is li'n, ke li trans'don'u ĝi'n al la viking'edz'in'o, kiu vid'os el tio, ke ŝi'a adopt'it'a fil'in'o viv'as, est'as feliĉ'a kaj ĉiam ankoraŭ am'e ŝi'n memor'as.

“Est'as pez'e ĝi'n port'i!” dir'is al si la cikoni'a patr'o, kiam li ek'sent'is ĝi'a'n ŝarĝ'o'n ĉirkaŭ si'a kol'o; “sed or'o'n kaj honor'o'n oni ne dev'as for'ĵet'i sur la voj'o'n. Ili tie nord'e dev'os konfes'i, ke la cikoni'o al'port'as feliĉ'o'n!”

“Vi al'port'as or'o'n, kaj mi al'port'as ov'o'j'n!” dir'is la cikoni'a patr'in'o, “sed vi al'port'as nur unu foj'o'n, mi tio'n far'as ĉiu'jar'e! Sed dank'o'n neni'u el ni ricev'as! Tio ĉagren'as!”

“Oni hav'as la konsci'o'n de si'a merit'o, patr'in'o!” dir'is la cikoni'a patr'o.

“Sed tio'n vi ne pov'as port'i ekster'e sur la brust'o!” dir'is la cikoni'a patr'in'o; “ĝi don'as nek favor'a'n vent'o'n nek manĝ'aĵ'o'n!”

Kaj ili for'flug'is.

La mal'grand'a najtingal'o, kiu kant'is en la tamarind'a arb'et'aĵ'o, ankaŭ intenc'is baldaŭ for'flug'i nord'e'n. Tie ĉe la sovaĝ'a marĉ'ej'o la mal'grand'a Helga oft'e est'is ĝi'n aŭd'int'a; ŝi vol'is send'i per ĝi sci'ig'o'n pri si, ŝi kompren'is ja la lingv'o'n de la bird'o'j de'post tiu temp'o, kiam ŝi flug'is en cign'a plum'aĵ'o. La najtingal'o cert'e si'n kompren'os. Ŝi pet'is ĝi'n, ke ĝi flug'u en la fag'arb'ar'o'n sur la Jutlanda du'on'insul'o, kie est'is aranĝ'it'a la tomb'o el ŝton'o'j kaj branĉ'o'j, ŝi komisi'is al ĝi pet'i ĉiu'j'n mal'grand'a'j'n bird'o'j'n, ke ili gard'u tie la tomb'o'n kaj kant'ad'u super ĝi kant'o'j'n.

Kaj la najtingal'o for'flug'is, kaj la temp'o for'flug'is!

* * *

Ĉirkaŭ la rikolt'a temp'o la agl'o star'is sur la piramid'o kaj ek'vid'is majest'a'n karavan'o'n de riĉ'e ŝarĝ'it'a'j kamel'o'j kaj mult'e'kost'e vest'it'a'j arm'it'a'j hom'o'j sur laŭt'e spir'eg'ant'a'j arab'a'j ĉeval'o'j. Tio est'is bel'eg'a'j blank'a'j ĉeval'o'j, ili'a'j ruĝ'et'a'j naz'o'tru'o'j est'is en sen'ĉes'a mov'iĝ'ad'o, kaj ili'a'j grand'a'j dens'a'j kol'har'o'j pend'is mal'supr'e'n ĝis la mal'dik'a'j pied'o'j. Riĉ'a'j gast'o'j, reĝ'a princ'o el Arab'uj'o, bel'a, kiel princ'o dev'as est'i, far'is si'a'n en'vetur'o'n en la fier'a'n dom'o'n, sur kiu la cikoni'a nest'o nun star'is mal'plen'a. Ĝi'a'j loĝ'ant'o'j nun trov'iĝ'is ja en land'o nord'a, sed dev'is baldaŭ re'ven'i. Kaj ili al'ven'is ĝust'e en tiu tag'o, kiam ĉi tie ĝoj'o kaj gaj'ec'o ating'is la plej alt'a'n grad'o'n. Edz'iĝ'o'fest'a gaj'ec'o nun reg'is, kaj la mal'grand'a Helga, en silk'a vest'o kaj bril'ant'a de juvel'o'j, est'is la fianĉ'in'o. La fianĉ'o est'is la jun'a Arab'a princ'o. Ambaŭ okup'is la honor'a'j'n lok'o'j'n ĉe la tabl'o kaj sid'is inter la patr'in'o kaj la av'o.

Sed ŝi ne rimark'is la brun'a'j'n vir'a'j'n vang'o'j'n de la fianĉ'o, sur kiu'j krisp'iĝ'is la nigr'a barb'o, ŝi ne rimark'is li'a'j'n fajr'a'j'n mal'lum'a'j'n okul'o'j'n, kiu'j est'is fiks'it'a'j sur ŝi, ŝi rigard'is ekster'e'n, supr'e'n al la bril'ant'a, fajr'er'ant'a stel'o, kiu radi'is al ŝi el la ĉiel'o.

Jen ekster'e en la aer'o ek'son'is fort'a'j flug'il'bat'o'j, la cikoni'o'j re'ven'is. Kiel ajn lac'a de vojaĝ'o est'is mal'jun'a cikoni'a par'o kaj kiel ajn fort'e ĝi bezon'is ripoz'o'n, ili tamen tuj flug'is mal'supr'e'n sur la balustrad'o'n de la verand'o, ĉar ili jam aŭd'is, kia fest'o est'as solen'at'a. Ĉe la lim'o de la land'o oni jam sci'ig'is al ili, ke la mal'grand'a Helga las'is ili'n pentr'i sur la mur'o, ĉar ili ambaŭ aparten'is ja al ŝi'a histori'o.

“Tio est'as grand'a disting'o por ni!” dir'is la cikoni'a patr'o.

“Tre mal'grand'a!” dir'is la cikoni'a patr'in'o, “mal'pli da honor'o ili ja ne pov'is far'i al ni!”

Kiam Helga ili'n ek'vid'is, ŝi lev'iĝ'is kaj el'ir'is al ili sur la verand'o'n, por kares'i al ili la dors'o'n. La mal'jun'a cikoni'a par'o klin'is la kol'o'j'n, kaj la plej jun'a'j infan'o'j tio'n ankaŭ vid'is kaj sent'is si'n honor'it'a'j.

Helga rigard'is supr'e'n al la bril'ant'a stel'o, kiu lum'is ĉiam pli kaj pli hel'e. Kaj inter ĝi kaj ŝi mov'iĝ'ad'is figur'o ankoraŭ pli klar'a ol la aer'o kaj tamen rimark'ebl'a. Ĝi al'ŝveb'is tut'e proksim'e'n al ŝi; tio est'is la mort'int'a Krist'an'a pastr'o. Li ankaŭ ven'is al ŝi'a edz'iĝ'a fest'o, ven'is el la ĉiel'a regn'o.

“La bril'o kaj la bel'eg'ec'o tie supr'e super'as ĉio'n, kio'n kon'as la ter'o!” li dir'is.

La mal'grand'a Helga preĝ'is tiel profund'e, tiel kor'e, kiel ŝi neniam antaŭ'e preĝ'is, ke est'u permes'it'e al ŝi nur por unu sol'a minut'o en'rigard'i, nur unu sol'a'n rigard'o'n ĵet'i en la ĉiel'a'n regn'o'n al la Patr'o.

Kaj li lev'is ŝi'n al la etern'a bril'o, al la etern'a bel'eg'ec'o; torent'o da ton'o'j kaj pens'o'j ŝi'n tra'flu'is. Ne sol'e ekster'e ŝi'n ĉirkaŭ'is bril'o kaj ĉiel'a muzik'o, en ŝi mem ankaŭ ek'lum'is kaj ek'son'is. Vort'o'j ne pov'as tio'n el'dir'i.

“Nun ni dev'as ir'i re'turn'e, oni rimark'is vi'a'n for'est'o'n!” li dir'is.

“Nur ankoraŭ unu rigard'o'n!” ŝi respond'is, “nur ankoraŭ unu mal'long'a'n minut'o'n!”

“Ni dev'as re'ven'i sur la ter'o'n, ĉiu'j gast'o'j for'ir'as!”

“Nur unu rigard'o'n, la last'a'n!”

De'nov'e la mal'grand'a Helga star'is sur la verand'o, — sed ĉiu'j torĉ'o'j ekster'e est'is esting'it'a'j, ĉiu'j lum'o'j en la edz'iĝ'a ĉambr'o mal'aper'is, la cikoni'o'j mal'aper'is, gast'o'j'n oni plu ne vid'is, oni plu ne vid'is la fianĉ'o'n, ĉio en la tri mal'long'a'j minut'o'j est'is kvazaŭ for'blov'it'a.

Tiam la mal'grand'a Helga ek'sent'is tim'o'n, kaj ŝi en'ir'is tra la mal'plen'a grand'a ĉambr'eg'o en la plej proksim'a'n ĉambr'o'n. Fremd'a'j soldat'o'j tie dorm'is; ŝi mal'ferm'is la flank'a'n pord'o'n, kiu konduk'is en ŝi'a'n propr'a'n ĉambr'o'n, kaj dum ŝi pens'is, ke ŝi star'as en ĝi, ŝi star'is ekster'e en la ĝarden'o; tiel antaŭ'e ja ne est'is ĉi tie. Ruĝ'et'e lum'et'is la ĉiel'o, est'is ĉirkaŭ komenc'iĝ'o de la tag'o.

Pas'is nur tri minut'o'j en la ĉiel'o, sed grand'a nokt'o sur la ter'o.

Ŝi ek'vid'is la cikoni'o'j'n; ŝi al'vok'is ili'n, parol'is en ili'a lingv'o, kaj la cikoni'a patr'o turn'is la kap'o'n, aŭskult'is kaj al'proksim'iĝ'is.

“Vi parol'as ni'a'n lingv'o'n!” li dir'is, “kio'n vi dezir'as? Kio vi'n ven'ig'is ĉi tie'n, vi fremd'a vir'in'o?”

“Tio est'as ja mi, la mal'grand'a Helga! Ĉu vi mi'n ne kon'as? Antaŭ tri minut'o'j ni parol'is unu kun la ali'a, tie sur la verand'o! ”

“Tio est'as erar'o,” dir'is la cikoni'o; “ĉio'n ĉi tio'n vi nur sonĝ'is!”

“Ne, ne!” ŝi ek'kri'is kaj re'memor'ig'is al li pri la viking'a kastel'o, pri la sovaĝ'a marĉ'ej'o kaj pri la vojaĝ'o ĉi tie'n.

Tiam la cikoni'a patr'o palpebr'um'is per la okul'o'j. “Tio est'as ja mal'nov'a histori'o, kiu'n mi aŭd'is el la temp'o de mi'a pra'pra'av'in'o. Jes, efektiv'e ĉi tie en Egipt'uj'o ekzist'is iam princ'in'o el Dan'uj'o, sed antaŭ mult'a'j cent'o'j da jar'o'j ŝi mal'aper'is en la vesper'o de si'a edz'iĝ'o kaj ŝi neniam plu re'ven'is! Tio'n vi pov'as leg'i eĉ sur la monument'o ĉi tie en la ĝarden'o. Sur ĝi est'as ja skulpt'it'a'j cign'o'j kaj cikoni'o'j, kaj tut'e supr'e star'as vi mem en blank'a marmor'o.”

Tiel efektiv'e est'is. La mal'grand'a Helga tio'n vid'is, kompren'is kaj star'iĝ'is sur'genu'e.

La sun'o montr'iĝ'is, kaj kiel iam sub ĝi'a'j radi'o'j fal'ad'is la ran'a ĉirkaŭ'kovr'o kaj montr'iĝ'ad'is la bel'a figur'o, tiel nun en la lum'o lev'iĝ'is bel'a figur'o, pli klar'a, pli pur'a ol la aer'o, radi'o de lum'o — supr'e'n al la Patr'o.

La korp'o dis'fal'is en cindr'o'n; tie, kie ĝi est'is star'int'a, kuŝ'is nun for'velk'int'a lotus'a flor'o.

* * *

“Tio est'is ja nov'a fin'iĝ'o de la histori'o!” dir'is la cikoni'a patr'o; “tia'n mi ne atend'us! Sed ĝi tre bon'e plaĉ'as al mi!”

“Kio'n dir'os pri tio la infan'o'j?” demand'is la cikoni'a patr'in'o.

“Jes, tio kompren'ebl'e est'as la plej grav'a!” dir'is la cikoni'a patr'o.

Kur'ist'o'j

Premi'o est'is destin'it'a, eĉ du premi'o'j est'is destin'it'a'j, mal'grand'a kaj grand'a, pro plej rapid'a kur'ad'o, ne pro unu'foj'a kur'o, sed pro egal'mezur'a rapid'ec'o de kur'ad'o en la daŭr'o de tut'a jar'o.

“Mi ricev'is la unu'a'n premi'o'n!” dir'is la lepor'o. “Dev'as ja est'i just'ec'o, kiam en la decid'ant'ar'o trov'iĝ'as membr'o'j de la propr'a famili'o kaj bon'a'j amik'o'j; sed ke la limak'o ricev'is la du'a'n premi'o'n, tio'n mi trov'as preskaŭ ofend'a por mi!”

“Ne!” asert'is la bar'il'a palis'o, kiu est'is atest'ant'o ĉe la dis'don'o de la premi'o'j, “diligent'ec'o kaj bon'a vol'o ankaŭ dev'as est'i atent'at'a'j, tio'n dir'is mult'a'j estim'ind'a'j person'o'j, kaj tio'n mi ankaŭ trov'is tre ĝust'a. Est'as ver'o, ke la limak'o uz'is du'on'o'n da jar'o, por ven'i trans la sojl'o'n de la pord'eg'o, sed ĉe tiu streĉ'it'a labor'ad'o, kio ĝi ĉiu'okaz'e est'is por ĝi, ĝi romp'is al si la femur'o'n. Ĝi viv'is ekskluziv'e nur por si'a kur'ad'o, kaj krom tio ĝi kur'is ankoraŭ kun si'a dom'o! Ĉio ĉi tio est'as atent'ind'a, — kaj tial ĝi ricev'is la du'a'n premi'o'n!”

“Mi'n oni ja ankaŭ pov'us konsider'i!” dir'is la hirund'o; “pli rapid'a ol mi, mi pens'as, montr'iĝ'is neni'u, kaj kie nur mi ne est'is! mal'proksim'e, mal'proksim'e, mal'proksim'e!”

“Ĝust'e tio est'as vi'a mal'feliĉ'o”, respond'is la bar'il'a palis'o; “vi tro mult'e vag'as! Kiam komenc'as frost'i, vi tuj streb'as ĉiam antaŭ'e'n, ekster la land'o'n. Vi ne hav'as patriot'ism'o'n! Vi'n oni ne pov'as konsider'i!”

“Sed se mi dum la tut'a vintr'o kuŝ'is en la marĉ'ej'o!” dir'is la hirund'o, “tra'dorm'is la tut'a'n temp'o'n, ĉu en tia okaz'o mi pov'as est'i konsider'at'a?”

“Hav'ig'u al vi atest'o'n de la vulp'o, ke vi tra'dorm'is du'on'o'n de la temp'o en la patr'uj'o, tiam oni pov'os konsider'i vi'n ankaŭ! ”

“En efektiv'ec'o mi merit'us la unu'a'n premi'o'n, ne la du'a'n!” dir'is la limak'o. “Mi sci'as tre cert'e, ke la lepor'o kur'is nur pro tim'em'ec'o, kiam ĝi pens'is, ke prokrast'o est'us danĝer'a; sed mi kontraŭ'e far'is mi'a'n kur'ad'o'n task'o de mi'a viv'o, kaj en la serv'ad'o mi far'iĝ'is kripl'ul'o. Se iu dev'is ricev'i la unu'a'n premi'o'n, ĝi cert'e est'is nur mi sol'a. Tamen mi ne vol'as komenc'i mal'pac'o'n pro tio, i'o'n simil'a'n mi mal'estim'as!”

Kaj ĝi kraĉ'is.

“Mi pov'as garanti'i per mi'a tut'a elokvent'ec'o, ke ĉiu el la premi'o'j, almenaŭ koncern'e mi'a'n voĉ'o'n en tiu afer'o, est'as don'it'a nur laŭ tut'e just'a'j konsider'o'j!” dir'is la mal'nov'a ter'mezur'a stang'o en la arb'ar'o, kiu est'is membr'o de la decid'ant'a juĝ'ant'ar'o. “Mi ĉiam ag'as ord'e, kun pri'pens'o kaj pri'kalkul'o. Ĉe ĉiu dis'don'ad'o mi gvid'is mi'n per io difin'it'a, mi ĉiam decid'as laŭ alfabet'a ord'o. La nom'o'j de la lepor'o kaj de la limak'o ambaŭ komenc'iĝ'as per ‘L’; sed la lepor'o hav'as post la ‘L’ la liter'o'n ‘e’ kaj la limak'o la liter'o'n ‘i’, kaj ĉar ‘e’ star'as en la alfabet'o antaŭ ‘i’, tial mi al'juĝ'is la unu'a'n premi'o'n al la lepor'o kaj la du'a'n al la limak'o. Ĉiam en ĉiu afer'o dev'as est'i ord'o! Oni dev'as hav'i i'o'n, per kio oni si'n gvid'as.”

“Se mi ne est'us unu el la juĝ'ant'o'j, mi don'us la voĉ'o'n por mi mem,” dir'is la mul'o, kiu ankaŭ aparten'is al la asesor'o'j. “Oni dev'as konsider'i ne sol'e la rapid'ec'o'n, sed oni dev'as atent'i ankaŭ ali'a'j'n afer'o'j'n, ekzempl'e la cirkonstanc'o'n, kiom mult'e oni hav'as la kapabl'o'n tir'i. Tamen mi ĉi foj'o'n tio'n ne akcent'us, ankaŭ ne la saĝ'ec'o'n de la lepor'o, ke ĝi dum si'a for'kur'ad'o subit'e salt'as flank'e'n kaj per tio fals'voj'ig'as la hom'o'j'n. Ne, ekzist'as ankoraŭ io, al kio mult'a'j atribu'as grand'a'n grav'ec'o'n kaj kio'n oni neniel dev'as las'i sen atent'o, — ĝi est'as tio, kio'n oni nom'as la bel'o. Tio'n mi atent'is; mi rigard'is la bel'a'j'n, bon'e el'kresk'int'a'j'n orel'o'j'n de la lepor'o; est'as plezur'o admir'i ili'a'n long'ec'o'n! Ŝajn'is al mi, kvazaŭ mi vid'as mi'n mem, kiam mi est'is ankoraŭ mal'grand'a, kaj tial mi don'is por la lepor'o mi'a'n voĉ'o'n.”

“Silent'u, silent'u!” dir'is la muŝ'o. “Mi ne far'os long'a'n parol'ad'o'n, mi far'os nur mal'long'a'n rimark'o'n. Tio'n mi sci'as, ke mi kur'antaŭ'iĝ'is pli ol je unu lepor'o. Antaŭ ne'long'e mi al unu el la plej jun'a'j lepor'o'j romp'is la mal'antaŭ'a'j'n pied'o'j'n. Mi sid'is sur la lokomotiv'o antaŭ fer'voj'a vagon'ar'o; tio'n mi oft'e far'as, ĉar tie oni plej bon'e pov'as observ'i si'a'n propr'a'n rapid'ec'o'n. Unu jun'a lepor'o kur'is en grand'a distanc'o antaŭ'e; ĝi ne suspekt'is, ke mi est'as ĉi tie. Fin'e ĝi dev'is for'flank'iĝ'i de la voj'o, sed ĉe tio la lokomotiv'o trans'vetur'is al li la mal'antaŭ'a'j'n pied'o'j'n, ĉar mi sid'is sur la lokomotiv'o. La lepor'o rest'is kuŝ'ant'e, mi vetur'is plu'e'n. Ĉi tio cert'e est'as sufiĉ'a, por ke mi est'u ĝi'a venk'ant'o? Sed mi ne pretend'as pri la premi'o!”

“Mi opini'as,” pens'is la sovaĝ'a roz'o, sed ĝi tio'n ne dir'is, ĉar ĝi ne hav'as la natur'o'n parol'i, kvankam pov'us est'i tre bon'e, se ĝi tio'n far'us, — “mi opini'as, ke la sun'a radi'o dev'us ricev'i la unu'a'n premi'o'n kaj al tio ankaŭ la du'a'n. Ĝi en unu moment'o tra'flug'as la ne'mezur'ebl'a'n voj'o'n de la sun'o ĝis ni kaj ven'as kun tia fort'o, ke la tut'a natur'o per tio vek'iĝ'as. Ĝi est'as tiel bel'a, ke ĉiu'j roz'o'j ruĝ'iĝ'as kaj komenc'as bon'odor'i. La alt'a estr'ar'o, kiu el'dir'is la verdikt'o'n, vid'ebl'e tut'e ĝi'n ne rimark'is. Se mi est'us la sun'radi'o, tiam mi far'us al ĉiu el ili sun'frap'o'n, — sed tio far'us ili'n plej efektiv'e frenez'a'j, kaj tia'j ili sen tio far'iĝ'os. Mi neni'o'n dir'as!” pens'is la sovaĝ'a roz'o. “Pac'o est'u en la arb'ar'o! Est'as bel'e flor'i, bon'odor'i kaj re'freŝ'iĝ'i, viv'i en la legend'o'j kaj kant'o'j! La sun'radi'o post'viv'os ja ni'n ĉiu'j'n!”

“En kio konsist'as la unu'a premi'o?” demand'is la lumbrik'o, kiu est'is tro long'e dorm'int'a kaj nur nun al'ven'is.

“En liber'a al'ir'o al brasik'a ĝarden'o!” dir'is la mul'o. “La premi'o'n propon'is mi! La lepor'o nepr'e dev'is ĝi'n ricev'i, kaj tial mi, kiel pens'ant'a kaj aktiv'a membr'o de la juĝ'ant'ar'o, saĝ'e pren'is sub atent'o'n la util'ec'o'n por tiu, kiu ĝi'n dev'is ricev'i; nun la lepor'o est'as tut'e pri'zorg'it'a. La limak'o ricev'is la permes'o'n sid'i sur la mur'o, kiu ĉirkaŭ'as la brasik'a'n ĝarden'o'n, kaj varm'ig'i si'n en la sun'o, kaj krom tio ĝi ricev'is la ofic'o'n de unu el la juĝ'ant'o'j por kur'a konkurs'o. Est'as bon'e hav'i inter la juĝ'ant'ar'o unu special'ist'o'n! Mi dev'as konfes'i, ke mi atend'as mult'e de la est'ont'ec'o, ĉar ni jam far'is tiel bon'a'n komenc'o'n.”

Sonor'il'a profund'o

Ting-tang, ting-tang!” oni aŭd'as el la sonor'il'a profund'o en la river'et'o de Odense. Kia river'et'o tio est'as? Ĝi'n kon'as ĉiu infan'o en la urb'o Odense; ĝi flu'as mal'antaŭ la ĝarden'o'j, de la kluz'o ĝis la akv'a muel'ej'o sub la lign'a'j pont'o'j. En la river'et'o kresk'as flav'a'j akv'o'lili'o'j, brun'plum'a junk'o kaj nigr'a'j velur'simil'a'j baston'ul'o'j, alt'a'j kaj grand'a'j. Mal'jun'a'j salik'o'j kun mult'e da krev'o'j kaj fend'o'j, kresk'ant'e kurb'e kaj oblikv'e, sur la flank'o de la tiel nom'at'a Monaĥ'a marĉ'ej'o kaj ĉe la blank'ig'ej'o pend'as mal'proksim'e en la akv'o'n; sed rekt'e kontraŭ'e trov'iĝ'as ĝarden'o'j unu apud la ali'a, ĉiu aranĝ'it'a kaj vart'at'a mal'sam'e ol la ali'a'j; unu'j hav'as bel'a'j'n flor'o'j'n kaj laŭb'o'j'n, est'as pur'a'j kaj elegant'a'j kiel juvel'uj'o, ali'a'j hav'as nur brasik'o'n aŭ tut'e ne est'as vid'ebl'a'j por la okul'o de rigard'ant'o, ĉar grand'a'j siring'a'j arb'et'o'j etend'iĝ'as kaj pend'as larĝ'e super la flu'ant'a akv'o, kiu en kelk'a'j lok'o'j est'as tiel profund'a, ke oni ne pov'as ating'i la fund'o'n per rem'il'o. Antaŭ la mal'nov'a institut'o por fraŭl'in'o'j trov'iĝ'as la plej profund'a lok'o, kiu'n oni nom'as la sonor'il'a profund'o, kaj tie loĝ'as la niks'o! Dum la tag'o, kiam la sun'o lum'as tra la akv'o, li dorm'as, sed en stel'lum'a'j nokt'o'j kaj ĉe lun'lum'o li lev'iĝ'as super la akv'o'n. Li est'as tre mal'jun'a; la av'in'o dir'is, ke ŝi aŭd'is pri li de si'a av'in'o; li viv'as tre sol'ec'e kaj hav'as neniu'n, kun kiu li pov'us inter'parol'i, krom la grand'a mal'nov'a preĝ'ej'a sonor'il'o. Iam ĝi pend'is en la preĝ'ej'a tur'o, sed nun ekzist'as plu neni'a post'sign'o de la tur'o nek de la preĝ'ej'o, kiu hav'is la nom'o'n de la sankt'a Alban'o.

Ting-tang, ting-tang!” son'ad'is la sonor'il'o, kiam la tur'o ankoraŭ star'is; kaj unu vesper'o'n, kiam la sun'o est'is sub'iĝ'ant'a kaj la sonor'il'o est'is en la plej grand'a sving'iĝ'ad'o, ĝi de'ŝir'iĝ'is kaj ek'flug'is tra la aer'o; la metal'o bril'is ard'e en la ruĝ'a'j radi'o'j.

Ting-tang, ting-tang! Nun mi ir'as en la lit'o'n!” kant'is la sonor'il'o kaj flug'is en la river'et'o'n Odense kaj ĝust'e en la plej profund'a'n lok'o'n, kiu tial ankoraŭ nun est'as nom'at'a la sonor'il'a profund'o. Sed ĝi ricev'is nek dorm'o'n nek ripoz'o'n. Ĉe la niks'o ĝi son'as kaj sonor'as tiel, ke iu'foj'e tio est'as aŭd'ebl'a eĉ tra la akv'o, kaj mult'a'j asert'as, ke tio signif'as, ke mort'os unu el la loĝ'ant'o'j de la urb'o. Sed ne por tio sonor'as la sonor'il'o, ne, ĝi inter'parol'as kun la niks'o, kiu nun ne est'as plu sol'a.

Kaj kio'n la sonor'il'o rakont'as? Ĝi est'as tiel mal'jun'a, tiel mal'jun'a; kiel ni dir'is, ĝi jam ekzist'is long'e antaŭ ol la av'in'o de la av'in'o nask'iĝ'is, kaj tamen ĝi koncern'e si'a'n aĝ'o'n est'as nur infan'o en kompar'o kun la niks'o, kiu est'as mal'jun'a, silent'em'a, strang'a person'o, kun pantalon'o'j el angil'a haŭt'o kaj kun kamizol'o el fiŝ'a'j skvam'o'j ornam'it'a per akv'o'lili'o'j, kun junk'o ĉirkaŭ la har'o'j kaj lemn'o en la barb'o, kaj tio ne tut'e bel'e aspekt'as.

Mult'e da temp'o oni bezon'us, por trans'don'i ĉio'n, kio'n la sonor'il'o rakont'as. Ĝi rakont'as sen'ĉes'e, tre oft'e la sam'a'j'n afer'o'j'n, jen mal'long'e jen long'e, kiel dikt'as al ĝi la kapric'o, ĝi rakont'as pri mal'nov'a'j temp'o'j, pri la kruel'a'j, la mal'lum'a'j temp'o'j.

“Supr'e'n en la tur'o'n de la preĝ'ej'o de la sankt'a Alban'o, en kiu pend'is la sonor'il'o, ven'is unu monaĥ'o, kiu est'is jun'a kaj bel'a, sed medit'em'a kiel neni'u ali'a. Li rigard'is tra la fenestr'et'o trans la river'et'o'n, kies flu'ej'o tiam est'is larĝ'a, trans la lag'o'n, kiu kuŝ'is sur la lok'o de la nun'a marĉ'ej'o, li rigard'is trans la herb'ej'o'n al la ‘Monaĥ'in'a mont'et'o’ kontraŭ'e, kie star'is la monaĥ'in'ej'o, el kies ĉel'o'j bril'et'is lum'o. Li kon'is ŝi'n bon'e, kaj li pens'is pri tio, kaj li'a kor'o fort'e bat'is ĉe la re'memor'o.... ting-tang, ting-tang!....”

Jes, tia'j'n afer'o'j'n rakont'is la sonor'il'o.

“En la tur'o'n iam ven'is la idiot'a sklav'o de la episkop'o, kaj kiam mi, la sonor'il'o, kiu est'as fand'it'a el kupr'o, mal'mol'a kaj pez'a, sving'iĝ'ad'is tie'n kaj re'e'n, mi pov'us frakas'i al li la frunt'o'n. Li sid'iĝ'is rekt'e sub mi kaj lud'is per du pec'et'o'j da lign'o, kvazaŭ ili est'us kord'instrument'o, kaj li kant'is ĉe tio: ‘Nun mi pov'as laŭt'e kant'i tio'n, kio'n mi ali'lok'e ne kuraĝ'as flustr'i, kant'i pri ĉio, kio est'as ten'at'a kaŝ'it'e tie mal'antaŭ serur'o kaj rigl'il'o. Tie est'as mal'varm'e kaj mal'sek'e! La rat'o'j for'manĝ'as ili'n viv'ant'a'j'n! Neni'u sci'as pri tio, neni'u aŭd'as pri tio! Nun ankaŭ ne, ĉar la sonor'il'o sonor'as tiel laŭt'e: ting-tang, tingtang.’”

“Est'is iam reĝ'o, oni li'n nom'is Knut; li klin'ad'is si'n antaŭ episkop'o kaj monaĥ'o, sed kiam li sur'met'is tro pez'a'j'n impost'o'j'n kaj parol'is nur mal'mild'a'j'n vort'o'j'n, la popol'o kapt'is batal'il'o'j'n kaj stang'o'j'n kaj for'pel'is li'n, kvazaŭ li est'us sovaĝ'a best'o. Li for'kur'is en la preĝ'ej'o'n kaj ŝlos'is la portal'o'n kaj pord'o'n; la ekscit'it'a popol'amas'o ek'sieĝ'is la preĝ'ej'o'n. La pig'o'j kaj kornik'o'j kaj ankaŭ la moned'o'j tim'eg'iĝ'is de la kri'o'j kaj bru'o. Ili flug'ad'is en la tur'o'n kaj re'turn'e, ili rigard'is mal'supr'e'n al la popol'amas'o kaj en'rigard'is tra la fenestr'o'j en la preĝ'ej'o'n kaj laŭt'e kri'is, kio'n ili vid'is. La reĝ'o Knut kuŝ'is antaŭ la altar'o kaj preĝ'is, li'a'j frat'o'j Erik'o kaj Benedikto star'is gard'e kun el'tir'it'a'j glav'o'j, sed la serv'ist'o de la reĝ'o perfid'is si'a'n sinjor'o'n. Oni sci'is ekster'e, kie oni pov'as li'n traf'i, kaj iu ĵet'is ŝton'o'n tra la fenestr'o, kaj la reĝ'o fal'is sen'viv'a. La sovaĝ'a amas'o kaj la svarm'o'j da bird'o'j kri'is kaj bru'is, kaj mi ankaŭ kri'is, mi kant'is kaj sonor'is: ting-tang, ting-tang!”

“La preĝ'ej'a sonor'il'o pend'as alt'e, vid'as mal'proksim'e ĉirkaŭ si, ricev'as vizit'o'j'n de la bird'o'j kaj kompren'as ili'a'n lingv'o'n, la vent'o bru'as al ĝi tra apertur'o'j kaj son'tru'o'j, tra ĉiu fend'o, kaj la vent'o sci'as ĉio'n, ĝi hav'as tio'n el la aer'o, kaj ĉi tiu ampleks'as ĉio'n, kio viv'as, penetr'as en la pulm'o'j'n de la hom'o, sci'as ĉio'n, kio far'iĝ'as aŭd'ebl'a, ĉiu'n vort'o'n kaj ĉiu'n ĝem'o'n! La aer'o tio'n sci'as, la vent'o tio'n rakont'as, la preĝ'ej'a sonor'il'o kompren'as ĝi'a'n lingv'o'n kaj el'sonor'as tio'n antaŭ la tut'a mond'o: ting-tang, ting-tang!”

“Sed ĉio'n ĉi tio'n aŭd'i kaj sci'i far'iĝ'is por mi tro mult'e, mi ne hav'is la ebl'o'n ĉio'n el'sonor'i! Mi far'iĝ'is tiel lac'a, mi far'iĝ'is tiel pez'a, ke la trab'o romp'iĝ'is kaj mi el'flug'is en la aer'o'n kaj de tie en la plej profund'a'n lok'o'n de la river'et'o, kie loĝ'as la niks'o, sol'a kaj sol'ec'a; kaj ĉe li mi rakont'as ĉiam, kio'n mi aŭd'is kaj kio'n mi sci'as: ting-tang, ting-tang!”

Tiel son'as el la sonor'il'a profund'o en la river'et'o Odense, la av'in'o tio'n rakont'is.

Sed ni'a instru'ist'o dir'as: “Ne ekzist'as sonor'il'o, kiu sonor'as tie mal'supr'e. Kaj ĝi ne pov'us tio'n far'i! Kaj tie mal'supr'e ne loĝ'as niks'o, ĉar niks'o'j ne ekzist'as!” Kiam ĉiu'j preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j sonor'as tiel gaj'e, tiam li dir'as, ke sonor'as ne la sonor'il'o'j, sed nur la aer'o, ke la son'o'n aper'ig'as la aer'o. Tio'n, dir'is la av'in'o, asert'is ankaŭ la sonor'il'o. Pri tio ili ambaŭ konsent'as, kaj tial tio est'as cert'a. “Gard'u vi'n, atent'u!” dir'as ambaŭ.

La aer'o sci'as ĉio'n! Ĝi est'as ĉirkaŭ ni, ĝi est'as en ni, ĝi parol'as pri ni'a'j pens'o'j kaj ag'o'j, kaj ĝi parol'as tio'n pli long'e ol la sonor'il'o mal'supr'e en la profund'o de la river'et'o Odense, ĝi parol'as tio'n en la grand'a'n profund'o'n de la ĉiel'o, tiel mal'proksim'e'n, ĉiam kaj etern'e, ĝis ek'son'as la sonor'il'o'j de la ĉiel'a regn'o: ting-tang, ting-tang!

Mal'bon'a princ'o

Legend'o

Est'is iam mal'bon'a kaj mal'humil'a princ'o, kies ĉiu'j pens'o'j est'is direkt'it'a'j nur al tio, ke li akir'u ĉiu'j'n land'o'j'n de la mond'o kaj ke li'a nom'o est'u tim'eg'at'a. Kun fajr'o kaj glav'o li ir'is tra la mond'o; li'a'j soldat'o'j pied'prem'ad'is la gren'o'n sur la kamp'o kaj for'brul'ig'ad'is la dom'o'j'n de la vilaĝ'an'o'j, tiel ke la ruĝ'a flam'o konsum'ad'is la foli'o'j'n de la arb'o'j kaj la frukt'o'j karb'ig'it'e pend'is sur la nigr'ig'it'a'j branĉ'o'j. Oft'e ia mal'feliĉ'a patr'in'o kaŝ'is si'n kun si'a nud'a suĉ'infan'o mal'antaŭ la fum'ant'a'j mur'o'j; sed la soldat'o'j ne kon'is kompat'o'n, ili tra'serĉ'is ĉiu'j'n angul'o'j'n, kaj kiam ili ŝi'n trov'is kun ŝi'a infan'o, tiam ili'a diabl'a ĝoj'o ver'e komenc'iĝ'is. Mal'bon'a'j spirit'o'j ne pov'us est'i pli mal'bon'a'j gast'o'j. Sed la princ'o opini'is, ke tut'e ne pov'as est'i ali'e. Kun ĉiu tag'o kresk'is li'a potenc'o, li'a'n nom'o'n ĉiu'j tim'is, kaj feliĉ'o akompan'is ĉiu'j'n li'a'j'n entrepren'o'j'n. El la milit'akir'it'a'j urb'o'j li for'tren'is kun si or'o'n kaj grand'a'j'n trezor'o'j'n; en li'a reĝ'urb'o kolekt'iĝ'is tia riĉ'ec'o, kia'n oni neni'e pov'us trov'i. Li konstru'ig'is bel'eg'a'j'n palac'o'j'n, preĝ'ej'o'j'n kaj arkad'o'j'n, kaj ĉiu, kiu vid'is tiu'j'n bel'eg'a'j'n konstru'aĵ'o'j'n, ek'kri'is: “Kia grand'a princ'o!” Ili ne pens'is pri la mizer'o, kiu'n li ven'ig'is sur la ali'a'j'n land'o'j'n, ili ne aŭd'is la ĝem'o'j'n kaj plor'kri'o'j'n, kiu'j son'is el la for'brul'ig'it'a'j urb'o'j.

La princ'o ĝoj'is ĉe la vid'ad'o de si'a or'o, ĉe la vid'ad'o de si'a'j bel'eg'a'j konstru'aĵ'o'j kaj pens'is tiam kiel la amas'o: “Kia grand'a princ'o! Sed mi dev'as hav'i pli, mult'e pli! Neni'a potenc'o dev'as est'i simil'a al mi'a, des pli est'i pli grand'a!” Kaj li ir'is milit'e kontraŭ ĉiu'j'n si'a'j'n najbar'o'j'n kaj venk'is ili'n ĉiu'j'n. La venk'it'a'j'n reĝ'o'j'n li, vetur'ant'e tra la strat'o'j, al'katen'ig'is per or'a'j ĉen'o'j al si'a kaleŝ'o; kaj kiam li sid'is ĉe la tabl'o, ili dev'is kuŝ'i antaŭ li'a'j pied'o'j kaj la pied'o'j de li'a'j kort'eg'an'o'j kaj nutr'i si'n per la pan'er'o'j, kiu'j'n oni ĵet'ad'is al ili.

Jen la princ'o ordon'is star'ig'i si'a'n statu'o'n sur la urb'a'j plac'o'j kaj en la reĝ'a'j palac'o'j, li eĉ postul'is, ke ĝi star'u en la preĝ'ej'o'j antaŭ la altar'o de Di'o; sed la pastr'o'j dir'is: “Princ'o, vi est'as grand'a, sed Di'o est'as pli grand'a, ni ne kuraĝ'as tio'n far'i.”

“Bon'e,” dir'is la mal'bon'a princ'o, “en tia okaz'o mi vol'as venk'i ankaŭ Di'o'n!” En la mal'humil'ec'o kaj mal'saĝ'ec'o de si'a kor'o li konstru'ig'is ekster'ordinar'a'n ŝip'o'n, per kiu li pov'is vetur'i en la aer'o; ĝi est'is kolor'riĉ'a kiel vost'o de pav'o kaj ŝajn'is est'i garn'it'a per mil okul'o'j, sed ĉiu okul'o est'is tub'apertur'o de paf'il'o. Mez'e en la ŝip'o sid'is la princ'o, li bezon'is nur al'prem'i risort'o'n, tiam mil'o'j da kugl'o'j flug'is al si'a cel'o, kaj la paf'il'o'j tuj de'nov'e ŝarg'iĝ'is. Cent fort'a'j agl'o'j est'is al'jung'it'a'j al la ŝip'o, kaj ĝi lev'iĝ'is renkont'e al la sun'o. Profund'e mal'supr'e kuŝ'is la ter'o; en la komenc'o ĝi kun si'a'j mont'o'j kaj arb'ar'o'j far'is impres'o'n de re'plug'it'a kamp'o, kie la verd'aĵ'o el'vid'iĝ'as el la renvers'it'a'j ter'pec'o'j, post'e ĝi simil'is al plat'a geografi'a kart'o, kaj baldaŭ ĝi tut'e kovr'iĝ'is per nebul'o kaj nub'o'j. Ĉiam pli kaj pli alt'e'n flug'is la agl'o'j. Tiam Di'o send'is unu sol'a'n el si'a'j sen'nombr'a'j anĝel'o'j, kaj la mal'bon'a princ'o ek'paf'is kontraŭ li'n per unu foj'o el ĉiu'j si'a'j mil paf'il'o'j. Sed la kugl'o'j re'salt'is kiel hajl'o de la lum'ant'a'j flug'il'o'j de la anĝel'o; unu gut'o da sang'o, nur unu sol'a gut'o el'ŝpruc'is el blank'a flug'il'a plum'o kaj fal'is sur la ŝip'o'n, en kiu sid'is la princ'o. Kun brul'ig'a ard'o ĝi en'ir'is en la ŝip'o'n, pez'eg'e prem'is ĝi'n mal'supr'e'n kaj puŝ'is ĝi'n kun terur'a rapid'ec'o al la ter'o. La fort'a'j flug'il'o'j de la agl'o'j frakas'iĝ'is, la vent'o bru'is ĉirkaŭ la kap'o de la princ'o, kaj la nub'o'j ĉirkaŭ'e, kiu'j kolekt'iĝ'is el la fum'o de la cindr'ig'it'a'j urb'o'j, form'is minac'ant'a'j'n bild'o'j'n; jen ili simil'is al mejl'e grand'a'j kankr'o'j, kiu'j etend'is kontraŭ li'n si'a'j'n fort'a'j'n pinĉ'il'o'j'n, jen al rul'iĝ'ant'a'j rok'pec'o'j kaj fajr'o'kraĉ'ant'a'j drak'o'j. Du'on'e mort'int'a la princ'o kuŝ'is en la ŝip'o, kiu fin'e pend'iĝ'is inter la dens'a'j branĉ'o'j de arb'ar'o.

“Mi vol'as venk'i Di'o'n!” li dir'is, “mi tio'n ĵur'is, mi'a vol'o plen'um'iĝ'u!” En la daŭr'o de sep jar'o'j li konstru'ig'is art'o'plen'a'j'n flug'maŝin'o'j'n kaj forĝ'ig'is fulm'a'j'n radi'o'j'n el plej mal'mol'a ŝtal'o, ĉar li vol'is krev'ig'i la fortik'aĵ'o'n de la ĉiel'o. El ĉiu'j si'a'j land'o'j li kolekt'is grand'a'j'n arme'o'j'n, kiu'j, kiam ili est'is star'ig'it'a'j en vic'o'j, hom'o apud hom'o, kovr'is la spac'o'n de mult'e da mejl'o'j. Ili sur'ir'is sur la maŝin'o'j'n, la reĝ'o mem jam al'proksim'iĝ'is al si'a, sed tiam Di'o subit'e send'is svarm'o'n da kul'o'j, unu sol'a'n mal'grand'a'n svarm'o'n. Ĝi ĉirkaŭ'svarm'is la reĝ'o'n kaj pik'is al li la vizaĝ'o'n kaj la man'o'j'n. Plen'a de koler'o li el'tir'is si'a'n glav'o'n, sed li bat'is nur la mal'plen'a'n aer'o'n, la kul'o'j'n li ne pov'is traf'i. Tiam li ordon'is al'port'i mult'e'kost'a'j'n tapiŝ'o'j'n kaj en'volv'is si'n, kaj neni'u pik'il'o de kul'o pov'is penetr'i tra ĝi. Sed unu sol'a kul'o sid'iĝ'is sur la intern'a flank'o de tapiŝ'o; ĝi en'ramp'is en la orel'o'n de la princ'o kaj tie pik'is li'n. Tio brul'is kiel fajr'o, la venen'o penetr'is en la cerb'o'n, li for'ĵet'is de si la tapiŝ'o'j'n, dis'ŝir'is si'a'j'n vest'o'j'n kaj danc'is nud'e antaŭ la krud'a'j sovaĝ'a'j soldat'o'j, kiu'j nun mok'is la frenez'a'n princ'o'n, kiu vol'is atak'i la regn'o'n de Di'o kaj est'is venk'it'a jam de unu mal'grand'a kul'o.

La vent'o rakont'as pri Valdemar'o Doe kaj pri li'a'j fil'in'o'j

Kiam la vent'o blov'as super la herb'o, tiam ĉi tiu krisp'iĝ'as kiel trankvil'a akv'o, sed kiam la vent'o blov'as super la gren'o, tiam ĉi tiu ond'iĝ'as kiel la mar'o; tio est'as la danc'o de la vent'o. Aŭskult'u tamen, kio'n ĝi rakont'as; ĝi ĉio'n laŭt'e el'kant'as, kaj tio son'as ali'e en la arb'o'j de la arb'ar'o ol tra la tru'o'j, fend'o'j kaj krev'o'j de la mur'o. Ĉu vi vid'as, kiel la vent'o tie supr'e pel'as la nub'o'j'n, kvazaŭ ili est'us ŝaf'ar'o? Ĉu vi aŭd'as, kiel la vent'o ĉi tie mal'supr'e kri'as tra la kort'a pord'o, kvazaŭ ĝi est'us la gard'ist'o kaj trumpet'us per korn'o? Mir'ind'e ĝi sibl'as en la kamen'tub'o'n kaj en la kamen'o'n; la fajr'o ĉe tio flam'as pli gaj'e kaj krak'et'as, en'lum'as en la ĉambr'o'n, kaj tiam ĉi tie est'as varm'e kaj komfort'e, tiel ke oni volont'e sid'as kaj aŭskult'as. Nun la vent'o rakont'u! Ĝi sci'as fabel'o'j'n kaj histori'o'j'n, pli ol ni ĉiu'j kun'e. Aŭskult'u do, kiel ĝi rakont'as:

Hu-u-u!” tia est'as re'kant'aĵ'o de ĝi'a kant'o.

* * *

Ĉe la grand'a Belt'o star'as mal'nov'a kastel'o kun dik'a'j ruĝ'a'j mur'eg'o'j“, rakont'as la vent'o. ”Mi kon'as ĉiu'n ŝton'o'n, mi vid'is ĝi'n jam antaŭ'e, kiam ĝi trov'iĝ'is ankoraŭ en la kastel'o de Marsk Stig. La posed'ant'o mal'riĉ'iĝ'is, la ŝton'o de'nov'e lev'iĝ'is kaj form'is nov'a'n mur'eg'o'n, nov'a'n kastel'o'n, en ali'a lok'o, la kastel'o'n Borreby, kiu star'as ankoraŭ nun.

Mi vid'is kaj kon'is la alt'e nobel'a'j'n vir'o'j'n kaj vir'in'o'j'n, la ŝanĝ'iĝ'ant'a'j'n generaci'o'j'n, kiu'j tie loĝ'is. Nun mi rakont'os pri Valdemar'o Doe kaj pri li'a'j fil'in'o'j!

Kun fier'e lev'it'a kap'o li ir'ad'is, li est'is el reĝ'a de'ven'ant'ar'o. Li pov'o'sci'is pli ol pel'i cerv'o'n kaj mal'plen'ig'i kruĉ'o'n, — tio'n oni baldaŭ vid'os, dir'is li mem.

Rigid'e li'a edz'in'o en vest'o'j el or'ŝtof'o ir'ad'is sur la frot'pur'ig'it'a parget'a plank'o; bel'eg'a'j tapet'o'j kovr'is la mur'o'j'n, kaj la art'ist'e skulpt'it'a'j mebl'o'j est'is mult'e'kost'a'j kaj grand'valor'a'j. Arĝent'a'j'n kaj or'a'j'n vaz'o'j'n ŝi al'port'is en la dom'o'n; german'a bier'o kuŝ'is en la kel'o; nigr'a'j fajr'a'j ĉeval'o'j blek'is en la stal'o; grand'a riĉ'ec'o montr'iĝ'is ĉie en la kastel'o Borreby.

Ankaŭ infan'o'j tie trov'iĝ'is; tri elegant'a'j knab'in'o'j, Id'o, Johanino kaj Anno-Doroteo. Mi memor'as la nom'o'j'n ankoraŭ tre preciz'e.

Tio est'is riĉ'a'j hom'o'j, tio est'is grand'sinjor'a'j hom'o'j, nask'it'a'j kaj el'kresk'int'a'j en luks'o! “Hu-u-u!” kant'is la vent'o, kaj post'e ĝi rakont'is plu'e.

“Tie mi ne vid'is, kiel en la ali'a'j mal'nov'a'j kastel'o'j, ke la alt'moŝt'a sinjor'in'o sid'as kun ŝi'a'j serv'ist'in'o'j en la ĉambr'eg'o kaj turn'as la ŝpin'il'o'n; ŝi lud'ad'is la bon'son'a'n liut'o'n kaj kant'ad'is, tamen ne ĉiam la mal'nov'a'j'n patr'uj'a'j'n kant'o'j'n, sed kant'o'j'n en fremd'a lingv'o. Tie reg'is viv'o kaj societ'em'ec'o, eminent'a'j fremd'ul'o'j venad'is de proksim'e kaj de mal'proksim'e, muzik'o son'ad'is, pokal'o'j son'ad'is, mi ne pov'is super'bru'i ili'n!” dir'is la vent'o. “Tie reg'is mal'humil'ec'o kun luks'o kaj riĉ'ec'o, sinjor'ec'o, sed ne Di'o!”

“Est'is ĝust'e la vesper'o de bel'a Maj'a tag'o,” rakont'is la vent'o, “mi ven'is de okcident'e, mi est'is ruin'ig'int'a la ŝip'o'j'n ĉe la okcident'a bord'o de Jutlando, mi est'is kur'int'a trans la erik'ej'o'n kaj la arb'ar'verd'a'n mar'bord'o'n kaj ven'is nun sen'spir'e trans la Belt'o'n. Ĉe la bord'o de Zelando mi kuŝ'iĝ'is por ripoz'i, proksim'e de la kastel'o Borreby, kie star'is ankoraŭ la arb'ar'o kun bel'eg'a'j kverk'o'j.

La jun'ul'o'j el la ĉirkaŭ'aĵ'o el'ven'is kaj kolekt'is branĉ'aĵ'o'n kaj branĉ'o'j'n, la plej grand'a'j'n kaj plej sek'a'j'n, kiu'j'n ili pov'is trov'i. Ili ir'is kun tio en la vilaĝ'o'n, met'is tio'n en form'o de amas'et'o'j, ek'brul'ig'is ili'n, kaj knab'in'o'j kaj knab'o'j danc'is ĉirkaŭ ili kun kant'ad'o.”

“Mi kuŝ'is silent'e”, dir'is la vent'o, “sed sen'bru'e mi blov'is sur unu branĉ'o'n, kiu est'is kuŝ'ig'it'a de la plej bel'a jun'ul'o. Ĝi ek'flam'is, flam'is pli alt'e ol ĉiu'j ali'a'j. Li est'is la elekt'it'o, li far'iĝ'is la reĝ'o de la fest'o kaj antaŭ ĉio elekt'is al si inter la knab'in'o'j si'a'n reĝ'in'o'n. Est'is ĝoj'o, est'is gaj'ec'o, pli grand'a ol en la kastel'o Borreby.

* * *

Al la kastel'o vetur'is en or'a kaleŝ'o kun ses ĉeval'o'j la alt'moŝt'a sinjor'in'o kaj ŝi'a'j tri fil'in'o'j, tiel elegant'a'j, tiel jun'a'j, tri ĉarm'a'j flor'o'j: roz'o, lili'o kaj pal'a hiacint'o. La patr'in'o mem est'is luks'a tulip'o, ŝi salut'is neniu'n el la tut'a kolekt'iĝ'int'a societ'o, kiu halt'is en si'a amuz'iĝ'o kaj riverenc'is kaj salut'is per la pied'o'j; oni pov'us pens'i, ke la sinjor'in'o tim'is, ke de salut'o ŝi romp'iĝ'us.

La roz'o, la lili'o kaj la pal'a hiacint'o, jes, mi vid'is ili'n ĉiu'j'n tri! Kies reĝ'in'o'j ili iam far'iĝ'os? mi pens'is. Ili'a elekt'it'o est'os fier'a kavalir'o, ebl'e eĉ princ'o!

Hu-u-u!

La kaleŝ'o vetur'is kun ili plu'e'n, kaj la vilaĝ'an'o'j daŭr'ig'is si'a'n danc'ad'o'n.

“Sed en la nokt'o, kiam mi lev'iĝ'is,” rakont'is la vent'o, “la alt'moŝt'a sinjor'in'o kuŝ'iĝ'is, por neniam plu lev'iĝ'i. Ŝi'n traf'is tio, kio traf'as ĉiu'j'n hom'o'j'n, tio est'as neni'o nov'a. Valdemar'o Doe dum unu moment'o star'is serioz'e kaj en'pens'iĝ'int'e; la plej fier'a arb'o pov'as fleks'iĝ'i, sed ne romp'iĝ'i, dir'is ia voĉ'o en li. La fil'in'o'j plor'is, kaj ĉiu'j en la kastel'o viŝ'is al si larm'o'j'n el la okul'o'j, sed sinjor'in'o Doe for'flug'is, — kaj mi ankaŭ flug'is plu'e'n! Hu-u-u!” dir'is la vent'o.

* * *

Mi re'ven'is, mi oft'e re'ven'ad'is, trans Funen kaj la akv'o'n de Belt'o, kaj mi ripoz'is ĉe la bord'o proksim'e de Borreby, apud la bel'eg'a kverk'a arb'ar'o. Tie hav'is si'a'j'n nest'o'j'n la mar'agl'o, la arb'ar'a'j kolomb'o'j, la blu'e-nigr'a'j korv'o'j kaj eĉ la nigr'a cikoni'o. Est'is fru'a sezon'o, kelk'a'j hav'is ov'o'j'n, ali'a'j hav'is jam id'o'j'n. Ha, kiel ili flug'ad'is, kiel ili kri'ad'is! Oni aŭd'is frap'o'j'n de hak'il'o, unu post la ali'a. La arb'ar'o est'is el'hak'ot'a, Valdemar'o Doe vol'is konstru'i mult'e'kost'a'n ŝip'o'n, milit'a'n ŝip'o'n, tri'ferdek'ul'o'n, kiu'n la reĝ'o cert'e aĉet'os, kaj tial la arb'ar'o est'is el'hak'at'a, la re'kon'il'o de la mar'ist'o'j, la loĝ'ej'o de la bird'o'j. Kun tim'eg'o flug'ad'is tie'n kaj re'e'n alaŭd'falk'o, kies nest'o'n oni detru'is; la mar'agl'o kaj ĉiu'j arb'ar'a'j bird'o'j dev'is for'las'i si'a'n hejm'o'n, flug'ad'is sen'plan'e kaj kri'ad'is de tim'o kaj koler'o; mi kompren'is bon'e ili'a'n mal'ĝoj'o'n kaj ili'a'j'n vort'o'j'n. La kornik'o'j kaj moned'o'j kri'is mok'e tut'e laŭt'e: “For el la nest'o! For el la nest'o! For, for!”

Mez'e de la arb'ar'o apud grup'o de labor'ist'o'j star'is Valdemar'o Doe kun si'a'j tri fil'in'o'j, kaj ĉiu'j rid'is pri la sovaĝ'a angor'a kri'ad'o de la bird'o'j. Nur la plej jun'a fil'in'o, Anno-Doroteo, sent'is kompat'o'n en si'a kor'o, kaj kiam oni vol'is fal'ig'i ankaŭ du'on'e velk'sek'iĝ'int'a'n arb'o'n, sur kies nud'a'j branĉ'o'j hav'is si'a'n nest'o'n la nigr'a cikoni'o, kies id'o'j sci'vol'e rigard'is el la nest'o, ŝi pet'is por ĝi, ŝi pet'is kun larm'o'j en la okul'o'j, kaj tial oni permes'is, ke la arb'o kun la nest'o de la nigr'a cikoni'o rest'u. Tio ceter'e est'is nur mal'grav'a afer'o.

Oni hak'is, oni seg'is, — oni konstru'is tri'ferdek'ul'o'n. La lul'il'o de la konstru'ist'o est'is star'int'a nur en mal'grav'a kaban'o, sed nobel'a'j mor'o'j kaj nobel'a'j manier'o'j li'n disting'is. La frunt'o kaj la okul'o'j atest'is pri li'a saĝ'ec'o kaj li'a kapabl'ec'o, kaj Valdemar'o Doe volont'e aŭskult'ad'is, kiam li rakont'is. Ankaŭ la mal'grand'a Id'o volont'e aŭskult'ad'is, la plej aĝ'a, dek'kvin'jar'a fil'in'o; kaj dum li est'is konstru'ant'a ŝip'o'n por la patr'o, li konstru'is por si mem ĥimer'kastel'o'n, en kiu li kaj la mal'grand'a Id'o sid'is kiel edz'o kaj edz'in'o, kaj tio efektiv'e far'iĝ'us, se nur la kastel'o est'us konstru'it'a el ŝton'o'j kaj ĉirkaŭ'it'a de rempar'o'j kaj fos'o'j, ĝarden'o'j kaj arb'ar'o'j. Sed ĉe si'a tut'a saĝ'ec'o la majstr'o tamen est'is nur mal'riĉ'a bird'o, kaj kio'n hav'as por far'i la paser'o en la rond'o de la gru'o'j? Hu-u-u! Mi for'flug'is, kaj li ankaŭ for'flug'is, ĉar oni ne permes'is al li rest'i, kaj la mal'grand'a Id'o pac'iĝ'is kun tio, ĉar ŝi dev'is pac'iĝ'i.

* * *

En la ĉeval'ej'o blek'is la nigr'a'j ĉeval'o'j, kiu'j merit'is admir'ad'o'n, kaj oni ili'n admir'is. La admiral'o est'is send'it'a de la reĝ'o mem, por pri'rigard'i la nov'a'n milit'a'n ŝip'o'n kaj trakt'i pri la aĉet'o. Li el'dir'is laŭt'e si'a'n admir'o'n pri la fajr'a'j ĉeval'o'j; mi bon'e tio'n aŭd'is,” dir'is la vent'o; “mi sekv'is la sinjor'o'j'n tra la mal'ferm'it'a pord'o kaj dis'ĵet'is la pajl'er'o'j'n kiel or'a'j'n faden'o'j'n antaŭ ili'a'j'n pied'o'j'n. Valdemar'o Doe vol'is hav'i or'o'n, la admiral'o vol'is hav'i la nigr'a'j'n ĉeval'o'j'n, tial li tiel ili'n laŭd'is, sed tio ne est'is kompren'it'a, kaj tial ankaŭ la ŝip'o ne est'is aĉet'it'a. Ĝi star'is, kovr'it'a per tabul'eg'o'j, ĉe la bord'o, kiel arke'o de Noa, kiu neniam ir'is sur la mar'o'n. Hu-u-u! Kaj tio est'is plor'eg'ind'a afer'o.

En la vintr'o, kiam neĝ'a kovr'o kuŝ'is sur la kamp'o, kiam naĝ'ant'a glaci'o plen'ig'is Belt'o'n kaj mi ĝi'n puŝ'is al la bord'o,” rakont'is plu'e la vent'o, “ven'is korv'o'j kaj kornik'o'j, unu'j pli nigr'a'j ol la ali'a'j, en grand'a'j svarm'o'j; ili sid'iĝ'is sur la dezert'a, sen'viv'a, sol'ec'a ŝip'o ĉe la bord'o kaj kri'is raŭk'e kaj plend'is pri la arb'ar'o, kiu mal'aper'is, pri la mult'a'j bel'eg'a'j bird'a'j nest'o'j, kiu'j est'is detru'it'a'j, pri la sen'rifuĝ'a'j mal'jun'a'j bird'o'j, pri la sen'rifuĝ'a'j bird'id'o'j, kaj ĉio far'iĝ'is por la mal'nov'a ne'uz'ebl'aĵ'o, por la fier'a ŝip'o, kiu est'is neniam el'naĝ'ont'a.

Mi blov'is en la neĝ'o'n, tiel ke ĝi gaj'e ek'turn'iĝ'is; ĝi alt'e amas'iĝ'is ĉirkaŭ la ŝip'o kaj sur ĝi. Mi aŭd'ig'is al ĝi mi'a'n voĉ'o'n, por ke ĝi pov'u rimark'i, kio'n vent'o hav'as por dir'i. Mi pov'as laŭd'i mi'n, ke mi kun'labor'is kiom mi pov'is, por ke ĝi kolekt'u al si spert'o'n. Hu-u-u!

Kaj la vintr'o for'ir'is, vintr'o kaj somer'o, ili for'ir'is kaj for'ir'as tiel sam'e, kiel mi for'ir'as, kiel for'blov'iĝ'as la neĝ'o, kiel for'fal'as la flor'aĵ'o de la pom'arb'o kaj kiel for'sku'iĝ'as la foli'o'j. For, for! ankaŭ la hom'o'j formal'aper'as!

Sed ankoraŭ la fil'in'o'j est'is jun'a'j, la mal'grand'a Id'o est'is roz'o bel'aspekt'a kiel tiam, kiam la ŝip'konstru'ist'o ŝi'n vid'is. Oft'e mi lud'is kun ŝi'a'j long'a'j brun'a'j har'o'j, kiam ŝi en'pens'e star'is apud la pom'arb'o en la ĝarden'o kaj ne rimark'is, ke mi ŝut'as al ŝi flor'aĵ'o'j'n sur la har'o'j'n, kiu'j dis'liber'iĝ'is, kaj ŝi rigard'is la ard'ant'a'n sun'o'n kaj la or'a'n ĉiel'o'n tra la mal'lum'a'j arb'et'aĵ'o; kaj arb'o'j de la ĝarden'o.

Ŝi'a frat'in'o Johanino est'is kiel lili'o, bril'ant'a kaj rigid'a; kun fier'e lev'it'a kap'o ŝi ir'ad'is, kaj, simil'e al si'a patr'in'o, ŝi neniam respond'is al afabl'a salut'o, tim'ant'e, ke de re'salut'o ŝi pov'us romp'iĝ'i. Volont'e ŝi ir'ad'is en la grand'a'n salon'o'n, kie pend'is la portret'o'j de la pra'patr'o'j; la vir'in'o'j sur la portret'o'j hav'is sur si velur'o'n kaj silk'o'n kaj mal'grand'a'j'n ĉapel'et'o'j'n kun riĉ'a perl'a brod'aĵ'o sur la plekt'it'a'j har'o'j. Tio est'is bel'a'j vir'in'o'j! Ili'a'j'n edz'o'j'n oni vid'is vest'it'a'j'n en ŝtal'o aŭ en mult'e'kost'a'j mantel'o'j, sub'ŝtof'it'a'j per sciur'a'j fel'o'j, kaj kun blu'et'a kol'krisp'o. La glav'o est'is zon'it'a ĉirkaŭ la femur'o, ne ĉirkaŭ la lumb'o. Kie iam pend'os sur la mur'o la portret'o de Johanino, kaj kiel aspekt'os ŝi'a nobel'a edz'o? Pri tio ŝi pens'is, pri tio ŝi flustr'is, mi tio'n aŭd'is, kiam mi tra la long'a koridor'o en'kur'is en la salon'o'n kaj el'kur'is re'turn'e.

Anno-Doroteo, la pal'a hiacint'o, nur dek'kvar'jar'a infan'o, est'is silent'em'a kaj medit'em'a; la grand'a'j akv'o'blu'a'j okul'o'j aspekt'is en'pens'ig'it'a'j, sed ĉirkaŭ la buŝ'o lud'is infan'a rid'et'o, mi ne pov'is ĝi'n for'blov'i, kaj mi tio'n ankaŭ ne vol'is.

Mi renkont'is ŝi'n en la ĝarden'o, en la inter'krut'ej'o kaj ĉe la kamp'lim'o'j, kie ŝi kolekt'is herb'o'j'n kaj flor'o'j'n, pri kiu'j ŝi sci'is, ke ŝi'a patr'o pov'as ili'n uz'i por trink'aĵ'o'j kaj gut'o'j, kiu'j'n li pov'o'sci'is distil'i; Valdemar'o Doe est'is mal'humil'a kaj fier'a, sed ankaŭ mult'e'sci'a kaj spert'a. Oni tio'n bon'e sci'is, oni flustr'is al si pri tio divers'a'j'n rakont'o'j'n. Fajr'o brul'is en li'a kamen'o eĉ en somer'o; la pord'o de la ĉambr'o est'is ŝlos'it'a; tag'e kaj nokt'e li labor'ad'is sen'lac'e en si'a laboratori'o, sed li ne parol'is pri tio mult'e; la fort'o'j'n de la natur'o oni dev'as pri'majstr'i sekret'e. Li esper'is, ke li baldaŭ el'lern'os la plej bon'a'n art'o'n — la art'o'n far'i or'o'n.

Tial el li'a kamen'o ĉiam montr'iĝ'ad'is fum'o, tial tie krak'et'ad'is kaj flam'ad'is. Jes, mi ankaŭ tio'n vid'is!” rakont'is la vent'o. “Las'u tio'n, las'u tio'n! mi kant'is tra la kamen'tub'o; rest'os nur fum'o, vapor'o, haladz'o kaj cindr'o! Vi for'brul'ig'os ĉe tio vi'n kaj la vi'a'j'n! Hu-u-u! Las'u tio'n, las'u tio'n! Sed li ne for'las'is si'a'n entrepren'o'n.

La bel'eg'a'j ĉeval'o'j en la stal'o, — kio far'iĝ'is el ili? Kio far'iĝ'is el la mal'nov'a'j arĝent'a'j kaj or'a'j vaz'o'j en la kest'o'j, el la bov'in'o'j sur la kamp'o, el la bien'o kaj la kastel'o? Jes, ili fand'iĝ'is, fand'iĝ'is en la fand'uj'o, kaj or'o tamen ne montr'iĝ'is.

Far'iĝ'is mal'plen'e en la gren'ej'o kaj en la proviz'ej'o, en la kel'o kaj en la sub'tegment'o. Ju pli mal'bon'e star'as la hom'o'j, des pli da mus'o'j. Unu fenestr'a vitr'o krev'is, ali'a romp'iĝ'is, mi ne bezon'is en'ir'i tra la pord'o,” dir'is la vent'o. “Kie fum'as la kamen'tub'o, tie oni kuir'as manĝ'aĵ'o'n, la kamen'tub'o tie efektiv'e fum'is, sed ĝi en'glut'is ĉiu'j'n tag'manĝ'o'j'n pro la ruĝ'a or'o.

Mi blov'is tra la pord'eg'o de la kastel'o kiel gard'ist'o, kiu trumpet'as per la korn'o, sed tie est'is neni'u gard'ist'o,” dir'is la vent'o. “Mi turn'is la vent'montr'il'o'n sur la tegment'o tiel, ke ĝi knar'is, kvazaŭ la gard'ist'o ronk'us sur la tur'o, sed neni'u gard'ist'o tie trov'iĝ'is. Rat'o'j kaj mus'o'j tie trov'iĝ'is; mal'riĉ'ec'o kovr'is la tabl'o'n, mal'riĉ'ec'o sid'is en la vest'a ŝrank'o kaj en la manĝ'aĵ'korb'o; la pord'o de'ŝov'iĝ'is de la hok'o'j, ricev'is fend'o'j'n kaj krev'o'j'n. Mi en'ir'ad'is kaj el'ir'ad'is,” dir'is la vent'o, “tial mi ĉio'n bon'e sci'as.

En la fum'o kaj cindr'o, en ĉagren'o kaj sen'dorm'a'j nokt'o'j griz'iĝ'is la har'o'j en la barb'o kaj ĉe la tempi'o'j, la haŭt'o far'iĝ'is sulk'a kaj flav'a, la okul'o'j bril'is per avid'a serĉ'ad'o de or'o, de la atend'at'a or'o.

Mi blov'is al li fum'o'n kaj cindr'o'n en la vizaĝ'o'n kaj en la barb'o'n; anstataŭ la or'o ven'is ŝuld'o'j. Mi kant'is tra la romp'it'a'j fenestr'a'j vitr'o'j kaj tra la fend'o'j de la mur'o'j, mi blov'is eĉ en la dorm'ĉambr'o'n de la fil'in'o'j, kie ili'a'j vest'o'j kuŝ'is sen'kolor'iĝ'int'a'j kaj diafan'a'j, ĉar ili dev'is est'i uz'at'a'j tre long'e. Tia'n kant'o'n oni al la infan'o'j en la lul'il'o ne kant'is! La iam'a grand'sinjor'a viv'o ali'form'iĝ'is en viv'o'n mizer'a'n! Mi est'is ankoraŭ la sol'a, kiu kant'is en la kastel'o!” dir'is la vent'o. “Mi zorg'is pri tio, ke la neĝ'o ili'n kovr'u; oni dir'as, ke tio varm'ig'as; brul'lign'o'n ili ne hav'is, la arb'ar'o est'is el'hak'it'a, kie do ili pov'us pren'i lign'o'n? Est'is tiel mal'varm'e, ke la neĝ'o krak'et'is sub la pied'o'j. Mi kur'ad'is tra la aŭd'o'tru'o'j kaj koridor'o'j, sur la fronton'o kaj mur'o'j, por konserv'i mi'a'n vigl'ec'o'n kaj freŝ'ec'o'n. En la kastel'o la nobel'a'j fil'in'o'j pro la mal'varm'o kuŝ'is en la lit'o; la patr'o ŝov'is si'n sub la fel'o'n, per kiu li ŝi'n kovr'is. Est'is neni'o por manĝ'i, neni'o por hejt'i, jen grand'sinjor'a viv'o! H-u-u-u! Las'u tio'n! Sed tio'n sinjor'o Doe ne vol'is kompren'i.

“Post la vintr'o ven'as la printemp'o,” li dir'is, “post mal'bon'a'j temp'o'j ven'as bon'a'j, — sed oni dev'as ili'n pacienc'e atend'i, atend'i! Nun la bien'o est'as garanti'don'it'a, nun est'as la plej ekstrem'a temp'o, — kaj cert'e ven'os la or'o! Je Pask'o!”

Mi aŭd'is, kiel li flustr'is al arane'o en ĝi'a ŝpin'aĵ'o: “Vi lert'a mal'grand'a ŝpin'ist'o, vi instru'as al mi el'ten'i. Se vi'a ŝpin'aĵ'o dis'ŝir'iĝ'as, vi komenc'as de'nov'e de la komenc'o kaj al'konduk'as al fin'o! Se de'nov'e dis'ŝir'iĝ'as, vi sen'lac'e de'nov'e komenc'as la labor'o'n, de la komenc'o, de la komenc'o! Tiel oni dev'as ag'i, kaj tia persist'ec'o est'as rekompenc'at'a.”

Est'is Pask'a maten'o, la sonor'il'o'j sonor'is, la sun'o lud'is sur la ĉiel'o. Febr'e li est'is mal'dorm'int'a, kuir'int'a kaj mal'varm'ig'int'a, miks'int'a kaj distil'int'a. Mi aŭd'is, kiel li ĝem'is simil'e al sen'esper'a anim'o, mi aŭd'is, kiel li preĝ'is, mi rimark'is, ke li re'ten'as la spir'o'n. La lamp'o fin'is si'a'n brul'ad'o'n, li tio'n ne rimark'is; mi blov'is sur la ard'ant'a'j'n karb'o'j'n, ili pri'lum'is li'a'n krete blank'a'n vizaĝ'o'n, kiu de tio iom ruĝ'et'iĝ'is, li'a'j okul'o'j est'is profund'e en'kav'iĝ'int'a'j, — sed jen ili far'iĝ'is pli kaj pli grand'a'j, tiel ke ili preskaŭ el'ŝov'iĝ'is el si'a'j kav'o'j.

Vid'u la alĥemi'a'n glas'o'n! Io bril'as en ĝi! Ĝi est'as ard'ant'a, pur'a kaj pez'a! Per trem'ant'a man'o li ĝi'n lev'is, per trem'ant'a lang'o li ek'kri'is: “Or'o! or'o!” Li ricev'is kap'turn'o'n; “mi pov'us blov'i sur li'n,” dir'is la vent'o, “sed mi blov'is nur sur la ard'ant'a'j'n karb'o'j'n kaj mi sekv'is li'n tra pord'o en tiu'n ĉambr'o'n, en kiu sufer'is de frost'o li'a'j fil'in'o'j.” Li'a kamizol'o est'is kovr'it'a de cindr'o, kiu sid'is ankaŭ en li'a barb'o kaj en li'a'j konfuz'it'a'j har'o'j. Li alt'e el'rekt'iĝ'is, lev'is si'a'n riĉ'a'n trezor'o'n en la romp'ebl'a glas'o kaj ek'kri'is, radi'ant'e de ĝoj'o: “Trov'it'e! trov'it'e! or'o!” Li montr'is la glas'o'n, kiu bril'is en la radi'o'j de la sun'o. Sed li'a man'o trem'is, la alĥemi'a glas'o fal'is sur la plank'o'n kaj romp'iĝ'is en mil pec'o'j'n. Krev'is la last'a vezik'o de li'a feliĉ'o. Hu-u-u! Kaj mi for'kur'is el la kastel'o de la or'far'ist'o.

En mal'fru'a temp'o de la jar'o, en la mal'long'a'j tag'o'j, kiam en tiu'n region'o'n ven'as la nebul'o kun si'a vual'o kaj ŝpruc'ig'as el ĝi mal'sek'a'j'n gut'o'j'n sur la ruĝ'a'j'n ber'o'j'n kaj sen'foli'a'j'n branĉ'o'j'n, mi ven'is en plej bon'a humor'o, blov'is iom'et'e, blov'bala'is la ĉiel'o'n kaj de'romp'is la velk'sek'iĝ'int'a'j'n kaj putr'ant'a'j'n branĉ'o'j'n. Tio ne est'as grand'a labor'o, sed oni dev'as ĝi'n far'i. En ali'a manier'o est'is bala'at'e ankaŭ en la kastel'o Borreby ĉe Valdemar'o Doe. Li'a mal'amik'o Ove Ramel el Basnas aĉet'is per aŭkci'o la kastel'o'n kaj la tut'a'n mebl'ar'o'n. Mi tambur'is sur la krev'int'a'j fenestr'a'j vitr'o'j, frap'is per la ruin'iĝ'int'a'j pord'o'j, fajf'is tra la fend'o'j kaj tru'o'j: Hu-u! Mi vol'is for'pren'i de sinjor'o Ov'e la dezir'o'n rest'i ĉi tie. Id'o kaj Anno-Doroteo plor'is per sang'a'j larm'o'j; Johanino star'is rigid'a kaj pal'a kaj mord'is al si la fingr'o'n, ke ĝi sang'is. Jes, tio mult'e pov'is help'i! Ove Ramel vol'is permes'i al sinjor'o Doe, ke li rest'u dum si'a tut'a viv'o en la kastel'o, sed li ne ricev'is dank'o'n pro si'a propon'o. Mi aŭskult'is. Mi vid'is, kiel la sen'hav'a sinjor'o pli fier'e lev'is si'a'n kap'o'n, streĉ'is si'a'n kol'o'n, kaj mi direkt'is vent'a'n puŝ'o'n kontraŭ la kastel'o'n kaj la mal'jun'a'j'n tili'o'j'n, tiel ke la plej dik'a branĉ'o romp'iĝ'is, kvankam ĝi ne est'is putr'a. Ĝi kuŝ'is antaŭ la pord'o kiel bala'il'o, por la okaz'o, se iu vol'os bala'i kaj est'os for'bala'it'a; tiel mi pens'is en mi.

Tio est'is mal'facil'a, sufer'ig'a tag'o, mal'bon'a moment'o por ten'i si'n rekt'e, sed la spirit'o est'is fier'a, la nuk'o est'is rigid'a.

Krom la vest'o'j sur la korp'o ili posed'is neni'o'n; sed ne, ili hav'is ankoraŭ ankaŭ la alĥemi'a'n glas'o'n, kiu antaŭ ne'long'e est'is aĉet'it'a kaj est'is plen'ig'it'a per la kolekt'it'a'j romp'it'aĵ'o'j de la perd'it'a trezor'o, de tiu trezor'o, kiu tiom mult'e promes'is, sed tiom mal'mult'e plen'um'is. Valdemar'o Doe kaŝ'is ĝi'n sur si'a brust'o, post'e li pren'is si'a'n baston'o'n en la man'o'n, kaj la iam tiel riĉ'a sinjor'o for'las'is kun si'a'j tri fil'in'o'j la kastel'o'n Borreby. Mi mal'varm'et'ig'is li'a'j'n varm'eg'a'j'n vang'o'j'n, mi kares'is li'a'n griz'a'n barb'o'n kaj li'a'j'n long'a'j'n blank'a'j'n har'o'j'n, mi kant'is, kiel mi nur pov'is: Hu-u-u! Tio est'is la fin'o de la riĉ'a luks'o.

Id'o kaj Anno-Doroteo ir'is dekstr'e kaj mal'dekstr'e de li. Johanino re'turn'is si'n sub la portal'o. Sed kio'n tio pov'is help'i, la feliĉ'o ja ne vol'is si'n re'turn'i! Ŝi rigard'is la ruĝ'a'j'n ŝton'o'j'n de la mur'eg'o'j, kiu'j de'ven'is ankoraŭ el la kastel'o de Marsk Stig, ŝi pens'is pri li'a'j fil'in'o'j:

“De l’ plej aĝ'a la man'o'n la plej jun'a ek'kapt'is,
En la mond'o'n nun ambaŭ el'vag'is!”

Ĉu ŝi ebl'e pens'is pri tiu kant'o? Ĉi tie ili est'is tri'op'e, kaj la patr'o ankaŭ est'is kun ili! Ili ek'ir'is laŭ'long'e de la voj'o, sur kiu ili tiel oft'e vetur'is en kaleŝ'o, ili ir'is pet'ad'i almoz'o'j'n kun la patr'o, ili ir'is al la argil'a dom'et'o, kiu'n ili lu'is pro kvin spes'mil'o'j por jar'o, tio dev'is far'iĝ'i ili'a nov'a grand'sinjor'a loĝ'ej'o kun mal'plen'a'j mur'o'j kaj mal'plen'a'j plad'o'j. Kornik'o'j kaj moned'o'j flug'is super ili kaj kri'is mok'e: “For el la nest'o! For el la nest'o! For, for!” kiel kri'is la bird'o'j en la arb'ar'o de Borreby, kiam la arb'o'j est'is el'hak'at'a'j.

Sinjor'o Doe kaj li'a'j fil'in'o'j tio'n aŭd'is; mi blov'is al ili ĉirkaŭ la orel'o'j, ĉar ne est'is pen'ind'e tio'n aŭskult'i.

Tiel ili en'loĝ'iĝ'is en la argil'a dom'et'o, — kaj mi for'kur'is trans marĉ'o'j'n kaj kamp'o'j'n, tra nud'a'j bar'il'o'j kaj sen'foli'a'j arb'ar'o'j, al la liber'a mar'o, al fremd'a'j land'o'j. Hu-u-u! Kaj tio'n mi far'as ĉiu'jar'e, ĉiu'jar'e.”

Kio far'iĝ'is kun Valdemar'o Doe, kio far'iĝ'is kun li'a'j fil'in'o'j? La vent'o rakont'as:

“La last'a membr'o de la famili'o, kiu'n mi vid'is, vid'is la last'a'n foj'o'n, est'is Anno-Doroteo, la pal'a hiacint'o, — ŝi tiam est'is mal'jun'a kaj fleks'iĝ'int'a, tio est'is du'on'o'n da jar'cent'o post'e. Ŝi viv'is pli long'e ol ĉiu'j, ŝi sci'is la sort'o'n de ĉiu'j.

Sur la erik'ej'o proksim'e de la urb'o Viborg star'is la nov'a elegant'a dom'o de la prepost'o el ruĝ'a'j ŝton'o'j kaj kun dent'it'a fronton'o; la fum'o gras'e lev'iĝ'ad'is el la kamen'tub'o. La mild'a dom'mastr'in'o kaj la ĉarm'a'j fil'in'o'j sid'is en la balkon'aĵ'o kaj rigard'is trans la ornam'a'j'n arb'et'aĵ'o'j'n de la ĝarden'o al la brun'a erik'ej'o. Kio'n ili rigard'is! Ili rigard'is la cikoni'a'n nest'o'n tie sur la kaduk'a dom'o. La mal'abund'a'j rest'aĵ'o'j de la iam'a tegment'o est'is kovr'it'a'j de musk'o kaj de semperviv'o; la ĉef'a'n ŝirm'o'n prezent'is la nest'o de cikoni'o, kiu'n ten'is en bon'a stat'o la cikoni'o, dum ĉio ali'a est'is el'met'it'a al ruin'iĝ'ad'o.

Tio est'is dom'o nur por rigard'i, ne por tuŝ'i. Mi dev'is tie ag'i si'n'gard'e,” dir'is la vent'o. “Pro la nest'o de la cikoni'o oni las'is la dom'o'n star'i; en ĉiu ali'a rilat'o ĝi est'is ja kiel bird'o'tim'ig'il'o sur la erik'ej'o. La cikoni'o'n la dom'an'o'j de la prepost'o ne vol'is for'pel'i, tial la kaduk'a dom'et'o rest'is kaj la mal'riĉ'a est'aĵ'o en ĝi pov'is ne mal'help'at'e uz'i la mizer'a'n loĝ'ej'o'n. Ĝi pov'is dank'i pro tio la Egipt'an bird'o'n, aŭ ebl'e tio est'is la dank'o de tiu bird'o pro tio, ke la mal'feliĉ'ul'in'o iam pet'is por la nest'o de ĝi'a'j nigr'a'j sovaĝ'a'j frat'o'j en la arb'ar'o de Borreby? Tiam ŝi, la mal'feliĉ'ul'in'o, est'is jun'a infan'o, tre pal'a hiacint'o en la nobel'a ĝarden'o. Ŝi memor'is tio'n ĉio'n, ŝi, Anno-Doroteo. “Ho, ho!” Jes, la hom'o'j pov'o'sci'as ĝem'i, kiel tio'n far'as la vent'o en junk'o kaj kan'o'j. “Ho! Sonor'il'o'j ne sonor'is super vi'a tomb'o, Valdemar'o Doe! La mal'riĉ'a'j lern'ej'a'j knab'o'j ne kant'is, kiam la est'int'a posed'ant'o de Borreby est'is met'at'a en la ter'o'n! Ho, ĉio ja fin'iĝ'as, ankaŭ la mizer'o. Frat'in'o Id'o far'iĝ'is edz'in'o de vilaĝ'an'o; tio est'is por ni'a patr'o la plej kruel'a el'prov'o! Li'a bo'fil'o mizer'a servut'ul'o, kiu de si'a sinjor'o pov'is est'i kondamn'at'a al la plej mal'honor'a'j pun'o'j! Nun est'as al li bon'e sub la ter'o, kaj al vi ankaŭ, Id'o! Sed al mi ne ven'is ankoraŭ la fin'o, al mi, profund'aĝ'a mal'jun'ul'in'o, al mi, mal'feliĉ'a est'aĵ'o! Liber'ig'u mi'n, ho grand'a Sinjor'o!”

Tia est'is la preĝ'o de Anno-Doroteo en la mizer'a dom'et'o, kiu'n oni pro la cikoni'o las'is star'i.

Al la plej kuraĝ'a kaj plej fort'a el la frat'in'o'j mi don'is mi'a'n help'o'n. Kia'j est'is ŝi'a'j pens'o'j, tia'j est'is ankaŭ ŝi'a'j ag'o'j. En la vest'o'j de mal'riĉ'a ŝip'serv'ist'o ŝi ir'is en serv'ad'o'n al ŝip'ist'o; ŝi est'is ne'parol'em'a kaj mal'bon'humor'a, sed en si'a profesi'o ŝi est'is diligent'a kaj sen'lac'a. Nur grimp'i ŝi ne pov'o'sci'is. Tial mi for'blov'is ŝi'n trans la ŝip'rand'o'n, antaŭ ol iu ek'sci'is, ke ŝi est'as vir'in'o, kaj per tio mi cert'e ag'is bon'e,” dir'is la vent'o.

* * *

Est'is Pask'a maten'o, tiel sam'e kiel tiam, kiam Valdemar'o Doe pens'is, ke li el'trov'is la art'o'n far'i or'o'n; tiam inter la kaduk'a'j mur'o'j sub la cikoni'a nest'o mi aŭd'is preĝ'ej'a'n kant'o'n, la last'a'n kant'o'n de Anno-Doroteo.

Tie ne ekzist'is ia fenestr'a vitr'o, est'is nur tru'o en la mur'o la sun'o ven'is simil'e al or'a glob'o kaj en'rigard'is tra la tru'o, kia'n bril'o'n ĝi dis'vast'ig'is! Ŝi'a'j okul'o'j ferm'iĝ'is, ŝi'a kor'o dis'ŝir'iĝ'is! Est'us ja tut'e tiel sam'e, ankaŭ se la sun'o en tiu maten'o ne pri'lum'us la mal'feliĉ'ul'in'o'n.

La cikoni'o don'is al ŝi protekt'o'n kaj ŝirm'o'n ĝis ŝi'a mort'o! Mi kant'is super ŝi'a tomb'o!” dir'is la vent'o. “Mi kant'is super la tomb'o de ŝi'a patr'o, mi sci'as, kie est'as li'a kaj kie est'as ŝi'a tomb'o, neni'u ali'a tio'n sci'as.

Nov'a'j temp'o'j, ali'a'j temp'o'j! Mal'nov'a land'voj'o far'iĝ'as plug'ter'o, tomb'ej'o far'iĝ'as liber'a land'voj'o, — kaj baldaŭ ven'as la vapor'o kun si'a vic'o da vagon'o'j kaj bru'e kur'as super la tomb'o'j, kiu'j est'as forges'it'a'j kiel la nom'o'j. Hu-u-u!

Tio est'as la histori'o pri Valdemar'o Doe kaj pri li'a'j fil'in'o'j. Rakont'u ĝi'n pli bon'e, vi ali'a'j, se vi pov'as!” dir'is la vent'o kaj for'turn'iĝ'is.

Kaj ĝi for'flug'is.

Knab'in'o, kiu paŝ'is sur pan'o'n

Vi cert'e aŭd'is pri la knab'in'o, kiu paŝ'is sur pan'o'n, por ne mal'pur'ig'i si'a'j'n ŝu'o'j'n, kaj pri tio, kia'n mal'bon'a'n sort'o'n ŝi post'e hav'is. Tio est'as skrib'it'a kaj ankaŭ pres'it'a.

Est'is iam mal'riĉ'a infan'o, fier'a kaj mal'humil'a; de'post si'a plej fru'a aĝ'o ŝi montr'is jam mal'bon'a'j'n trajt'o'j'n de karakter'o. Est'ant'e ankoraŭ tre mal'grand'a knab'in'et'o, ŝi amuz'iĝ'ad'is per tio, ke ŝi kapt'ad'is muŝ'o'j'n, el'ŝir'is al ili la flug'il'o'j'n kaj las'is ili'n post'e ramp'i. Ŝi kapt'ad'is maj'skarab'o'j'n kaj sterk'o'skarab'o'j'n, met'is ĉiu'n sur pingl'o'n, post'e ten'is antaŭ ĝi'a'j pied'et'o'j verd'a'n foli'o'n aŭ pec'et'o'n da paper'o, kaj la mal'feliĉ'a best'et'o fort'e al'kroĉ'iĝ'is al tio kaj turn'ad'is si'n ĉiu'flank'e'n, por liber'iĝ'i de la pingl'o.

“Jen la skarab'o leg'as!” dir'ad'is la mal'grand'a Inger, “vid'u, kiel ĝi turn'as la foli'o'n!”

Kiam ŝi el'kresk'is, ŝi far'iĝ'is nur pli mal'bon'a, ne pli bon'a; sed ŝi est'is bel'a, kaj tio est'is ŝi'a mal'feliĉ'o, ĉar ali'e la mond'o trakt'us ŝi'n pli sever'e, ol oni tio'n far'is.

“Kontraŭ vi oni dev'as uz'i akr'a'j'n pun'rimed'o'j'n!” dir'is ŝi'a propr'a patr'in'o. “Est'ant'e infan'o vi oft'e far'is al mi dolor'o'n, kiam vi lud'is sur mi'a'j genu'o'j; mi tim'as, ke kiam vi est'os plen'kresk'a, vi far'os dolor'o'n al mi'a kor'o.”

Kaj tio'n ŝi bedaŭr'ind'e far'is.

Jen ŝi ven'is en serv'ad'o'n al alt'klas'a'j hom'o'j en la kamp'ar'o; ili trakt'ad'is ŝi'n kiel si'a'n propr'a'n infan'o'n, vest'ad'is ŝi'n tia'manier'e, kaj ŝi'a mal'humil'ec'o de tio kresk'is.

Kiam pas'is unu jar'o, ŝi'a'j ge'sinjor'o'j dir'is al ŝi: “Vi dev'us unu foj'o'n vizit'i vi'a'j'n ge'patr'o'j'n, kar'a Inger!”

Kaj ŝi ir'is, sed nur por si'n montr'i. Ili vid'u, kiel elegant'a ŝi far'iĝ'is. Sed kiam ŝi ating'is la en'ir'ej'o'n de la vilaĝ'o kaj vid'is, kiel la jun'a'j knab'in'o'j kaj jun'ul'o'j ĉe la lag'et'o babil'as unu'j kun la ali'a'j, kaj ŝi ek'vid'is, ke ŝi'a patr'in'o sid'as sur ŝton'o kun fask'o da brul'lign'o, kiu'n ŝi est'is kolekt'int'a al si en la arb'ar'o, kaj ripoz'as, tiam Inger ek'ir'is re'turn'e; ŝi hont'is, ke ŝi, kiu est'as tiel elegant'e vest'it'a, hav'as kiel patr'in'o'n tia'n almoz'ul'a'n vir'in'o'n, kiu kolekt'as lign'o'n. Ŝi tut'e ne bedaŭr'is, ke ŝi ir'is re'turn'e, ŝi est'is nur koler'a.

Pas'is de'nov'e du'on'o da jar'o.

“Vi dev'us iam ir'i hejm'e'n kaj vizit'i vi'a'j'n mal'jun'a'j'n ge'patr'o'j'n, kar'a Inger!” dir'is ŝi'a mastr'in'o. “Jen vi hav'as grand'a'n tritik'a'n pan'o'n, vi pov'as ĝi'n pren'i kun vi por ili; ili ĝoj'os, kiam ili vi'n vid'os.”

Inger met'is sur si'n si'a'n plej bon'a'n vest'o'n kaj si'a'j'n nov'a'j'n ŝu'o'j'n; ŝi lev'is alt'e si'a'j'n elegant'a'j'n vest'o'j'n kaj ir'is tre si'n'gard'e, por ke ŝi'a'j pied'o'j rest'u pur'a'j kaj elegant'a'j, kaj pro tio oni ja ne pov'as far'i al ŝi riproĉ'o'n. Sed kiam ŝi ating'is la voj'et'o'n, kiu konduk'is trans la marĉ'o'n kaj sur kiu star'is akv'o kaj form'iĝ'is kot'kav'o, ŝi ĵet'is en la kot'o'n la pan'o'n por paŝ'i sur ĝi'n kaj trans'ir'i kun sek'a'j pied'o'j; sed dum ŝi per unu pied'o star'is sur la pan'o kaj lev'is la du'a'n pied'o'n, la pan'o mal'lev'iĝ'is kun ŝi ĉiam pli kaj pli profund'e'n, ŝi mal'aper'is, kaj oni pov'is vid'i nur nigr'a'n vezik'kovr'it'a'n marĉ'o'n.

Tiel rakont'as la histori'o.

Kie'n ŝi ven'is? Ŝi ven'is mal'supr'e'n al la marĉ'ist'in'o, kiu far'as bier'o'n. La marĉ'ist'in'o est'as la onkl'in'o de la elf'a'j knab'in'o'j; ĉi tiu'j est'as sufiĉ'e kon'at'a'j, oni ili'n pri'kant'is kaj pentr'is, sed pri la marĉ'ist'in'o la hom'o'j sci'as nur tio'n, ke ŝi far'as bier'o'n, kiam en somer'o la herb'ej'o'j vapor'as. Ĝust'e en ŝi'a'n bier'far'ej'o'n Inger mal'lev'iĝ'is kaj tie oni ne pov'as long'e el'ten'i. Ŝlim'a tru'o est'as preskaŭ palac'o en kompar'o kun la bier'far'ej'o de la marĉ'ist'in'o. Ĉiu barel'o mal'bon'odor'as tiel, ke la hom'o'j sven'as de tiu odor'o; alt'e amas'ig'it'a'j unu sur la ali'a star'is la barel'o'j, kaj se inter ili ie montr'iĝ'is mal'grand'a apertur'o, tra kiu oni pov'us si'n tra'puŝ'i, tio'n mal'help'is mal'sek'a'j buf'o'j kaj gras'a'j limak'o'j, kiu'j tie kuŝ'is inter'volv'it'a'j en form'o de abomen'ind'a bul'o. Tie'n fal'is la mal'grand'a Inger; tiu tut'a abomen'ind'a viv'ant'a svarm'o est'is tiel glaci'e mal'varm'a, ke ŝi trem'is per ĉiu'j membr'o'j kaj ĉiam pli kaj pli rigid'iĝ'is. Malgraŭ ĉiu'j pen'o'j ŝi ĉiam ankoraŭ est'is fiks'it'a al la pan'o, kaj ĉi tiu ŝi'n tir'is mal'supr'e'n, kiel pec'o da sukcen'o al'tir'as pec'et'o'n da paper'o.

La marĉ'ist'in'o est'is hejm'e, la bier'far'ej'o ĝust'e en tiu tag'o est'is pri'rigard'at'a de la diabl'o kaj de li'a av'in'o. Ĉi tiu est'as mal'jun'a, tre venen'ec'a vir'in'o, kiu neniam est'as sen'labor'a. Ŝi neniam el'ir'as, ne pren'ant'e kun si si'a'n man'labor'o'n; ankaŭ ĉi tie ŝi hav'is ĝi'n kun si. Ŝi kudr'is divers'a'j'n bagatel'o'j'n, por en'ŝov'i ili'n al la hom'o'j en la ŝu'o'j'n, por ke ili perd'u si'a'n trankvil'ec'o'n kaj si'a'n pac'o'n; ŝi brod'is mensog'o'j'n kaj trik'is sen'pri'pens'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j fal'is sur la ter'o, ĉio'n ŝi inter'kudr'is por mal'bon'o kaj pere'o. Jes, ŝi pov'o'sci'is kudr'i, brod'i kaj trik'i, la mal'jun'a av'in'o!

Ŝi ek'vid'is Ingeron, sur'met'is si'a'j'n okul'vitr'o'j'n kaj pri'rigard'is ŝi'n ankoraŭ unu foj'o'n. “Tio est'as knab'in'o kun kapabl'o'j!” si dir'is, “mi pet'as, ke oni don'u ŝi'n al mi kiel memor'ig'aĵ'o'n pri mi'a ĉi'tie'a vizit'o. Ŝi pov'as serv'i kiel al'taŭg'a postament'o en la antaŭ'ĉambr'o de mi'a nep'o.”

Kaj ŝi ricev'is ŝi'n. Tia'manier'e la mal'grand'a Inger ven'is en la infer'o'n. Tie'n la hom'o'j traf'as ne ĉiam rekt'e, ili pov'as ankaŭ per mal'rekt'a voj'o tie'n ven'i, se ili hav'as konform'a'n kapabl'o'n.

Tio est'is sen'fin'e long'a antaŭ'ĉambr'o; oni ricev'is kap'turn'o'n, kiam oni rigard'is antaŭ'e'n, kaj ankaŭ kap'turn'o'n, kiam oni rigard'is mal'antaŭ'e'n. Tie star'is grand'a amas'o da hom'o'j, kiu'j perd'is jam ĉiu'j'n si'a'j'n fort'o'j'n; ili atend'is, ke oni mal'ferm'u al ili la pord'o'n de favor'kor'ec'o. Ili pov'is long'e atend'i! Grand'a'j, gras'a'j, anas'ir'ant'a'j arane'o'j ĉirkaŭ'ŝpin'is ili'a'j'n pied'o'j'n per mil'jar'a'j teks'aĵ'o'j, kaj ĉi tiu'j prem'lig'is kiel pied'ŝraŭb'o'j kaj ten'is kiel fer'a'j ĉen'o'j; kaj krom tio en ĉiu anim'o est'is mal'trankvil'ec'o, turment'a mal'trankvil'ec'o. La avar'ul'o star'is, forges'int'e la ŝlos'il'o'n de si'a mon'kest'o, kaj la ŝlos'il'o, kiel li bon'e sci'is, sid'is en tiu kest'o. Est'us tro long'e, se oni vol'us pri'skrib'i ĉiu'j'n sufer'o'j'n kaj turment'o'j'n, kiu'j tie est'is sent'at'a'j. Por Inger tio est'is terur'a sent'o, star'i kiel postament'o; de mal'supr'e ŝi est'is al'lig'it'a kaj al'forĝ'it'a al la pan'o.

“Tio'n oni hav'as, se oni vol'as konserv'i pur'a'j'n pied'o'j'n!” ŝi dir'is al si mem. “Ho, kiel ĉiu'j mi'n rigard'aĉ'as!” Jes, efektiv'e ĉiu'j ŝi'n rigard'is; ili'a'j mal'bon'a'j dezir'o'j lum'is el ili'a'j okul'o'j kaj parol'is, kvankam ili eĉ tut'e ne mov'is la buŝ'o'n; ili hav'is terur'a'n aspekt'o'n.

“Est'as kred'ebl'e plezur'o mi'n rigard'i!” pens'is la mal'grand'a Inger, “mi hav'as bel'a'n vizaĝ'o'n kaj bon'a'j'n vest'o'j'n!” Kaj ŝi far'is mov'ad'o'n per ŝi'a'j okul'o'j, ĉar ŝi'a nuk'o est'is tro rigid'a por tio. Ha, kiel ŝi mal'pur'iĝ'is en la bier'far'ej'o de la marĉ'ist'in'o! Pri tio ŝi antaŭ'e ne pens'is. La vest'o'j est'is kovr'it'a'j kvazaŭ de unu sol'a grand'a ŝlim'a makul'o; limak'o al'kroĉ'iĝ'is al ŝi'a'j har'o'j kaj frap'ad'is ŝi'n regul'e sur la nuk'o'n, kaj el ĉiu fald'o de ŝi'a jup'o el'rigard'is buf'o, kiu boj'is kiel astm'a mops'o. Est'is tre mal'komfort'e. “Sed la ali'a'j ĉi tie ankaŭ aspekt'as terur'e!” ŝi dir'is al si, por si'n mem konsol'i.

Sed la plej mal'bon'a afer'o est'is la terur'a mal'sat'o, kiu ŝi'n turment'is; ĉu ŝi ne pov'is klin'i si'n kaj de'romp'i pec'et'o'n de la pan'o, sur kiu ŝi star'is? Ne, la dors'o far'iĝ'is rigid'a, la brak'o'j kaj man'o'j est'is rigid'a'j, ŝi'a tut'a korp'o est'is kiel statu'o, nur si'a'j'n okul'o'j'n ŝi pov'is mov'ad'i en la kap'o, turn'ad'i tut'e ĉirkaŭ'e'n, tiel ke ŝi pov'is rigard'i mal'antaŭ'e'n, kio prezent'is abomen'ind'a'n aspekt'o'n. Post'e ven'is la muŝ'o'j, ili ramp'is super la okul'o'j'n, antaŭ'e'n kaj mal'antaŭ'e'n; ŝi palpebr'um'is per la okul'o'j, sed la muŝ'o'j ne for'flug'is, ĉar ili ne pov'is, ili'a'j flug'il'o'j est'is el'ŝir'it'a'j, ili pov'is nur ramp'i. Kia turment'o tio est'is! Kaj al tio ankoraŭ la mal'sat'o; baldaŭ ŝi hav'is la sent'o'n, kvazaŭ ŝi'a'j intest'o'j si'n mem for'manĝ'as kaj ŝi far'iĝ'as intern'e tut'e mal'plen'a, terur'e mal'plen'a.

“Se tio long'e daŭr'os, mi ne el'ten'os!” ŝi dir'is, sed ŝi dev'is el'ten'i kaj la turment'o daŭr'is plu'e.

Jen brul'ant'a larm'o fal'is sur ŝi'a'n kap'o'n, ĝi rul'iĝ'is trans ŝi'a vizaĝ'o kaj brust'o rekt'e sur la pan'o'n; fal'is ankoraŭ unu larm'o, fal'is mult'a'j. Kiu plor'as pri la mal'grand'a Inger? Ĉu ŝi ne hav'is patr'in'o'n sur la ter'o? La larm'o'j de mal'ĝoj'o, kiu'j'n patr'in'o plor'as pri si'a infan'o, ĉiam ĝi'n ating'as, sed ili ĝi'n ne liber'ig'as, ili brul'ig'as, ili far'as sufer'o'j'n ankoraŭ pli grand'a'j. Kaj jen tiu ne'tra'el'port'ebl'a mal'sat'o, kaj la ne'pov'ad'o ating'i la pan'o'n, sur kiu'n ŝi est'is paŝ'int'a per si'a pied'o! Fin'e ŝi hav'is la sent'o'n, kvazaŭ ĉio en si konsum'iĝ'is, ŝi ŝajn'is al si mem kvazaŭ mal'dik'a intern'e mal'plen'a trunk'o de kan'o, kiu en'suĉ'as en si'n ĉiu'n son'o'n. Ŝi aŭd'is klar'e ĉio'n, kio supr'e sur la ter'o est'is dir'at'a pri ŝi, kaj tio, kio'n ŝi aŭd'is, est'is nur mal'laŭd'a kaj sever'a. Ŝi'a patr'in'o efektiv'e plor'is per sincer'a'j larm'o'j, el profund'e aflikt'it'a kor'o, sed ŝi tamen ankaŭ dir'is: “Post mal'humil'ec'o ven'as la fal'o! Tio est'is vi'a mal'feliĉ'o, ho Inger! Kiel vi aflikt'is vi'a'n patr'in'o'n!”

Ŝi'a patr'in'o kaj ĉiu'j supr'e kon'is ŝi'a'n pek'o'n, sci'is, ke ŝi pas'is sur pan'o'n, enter'iĝ'is kaj mal'aper'is. La paŝt'ist'o de bov'in'o'j tio'n rakont'is, li vid'is tio'n de alt'aĵ'o.

Ho, kiel fort'e vi aflikt'is vi'a'n patr'in'o'n, Inger!” dir'is la patr'in'o; “jes, mi tio'n antaŭ'vid'is!”

Ho, se mi neniam est'us nask'it'a!” pens'is ĉe tio Inger, “est'us al mi mult'e pli bon'e. Nun neni'o pov'as help'i, ke mi'a patr'in'o aflikt'iĝ'as.”

Ŝi aŭd'is, kiel ŝi'a'j ge'mastr'o'j, tiu'j bon'a'j hom'o'j, kiu'j est'is por ŝi kiel ge'patr'o'j, dir'is: “Ŝi est'is pek'a infan'o! Ŝi ne respekt'is la don'o'j'n de Di'o, ŝi tret'is tio'n per la pied'o'j; ne est'as esper'ebl'e, ke la pord'o de favor'kor'ec'o mal'ferm'iĝ'os por ŝi.”

“Ili dev'us ten'i mi'n pli sever'e!” pens'is Inger; “ili dev'us el'pel'i el mi mi'a'j'n mal'bon'a'j'n inklin'o'j'n, se mi ili'n hav'is.”

Ŝi aŭd'is, ke oni verk'is vers'o'j'n pri ŝi'a pek'o kaj mal'bon'ec'o. La titol'o de la kant'o est'is: “Mal'humil'a knab'in'o, kiu paŝ'is sur pan'o'n, por ne mal'pur'ig'i si'a'j'n ŝu'o'j'n”; kaj la kant'o cirkul'is tra la tut'a land'o

“Kiel mult'e mi dev'as pro tio aŭd'i kaj sufer'i!” pens'is Inger. “La ali'a'j ankaŭ dev'us est'i pun'at'a'j pro si'a'j pek'o'j. Jes, tiam oni hav'us mult'e por pun'i. Ha, kiel mi est'as turment'at'a!”

Kaj ŝi'a mens'o far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli obstin'a.

“Oni dev'as ĉi tie en ĉi tiu societ'o far'iĝ'i pli bon'a! Sed mi ne vol'as far'iĝ'i pli bon'a! Vid'u, kiel ili mi'n rigard'aĉ'as!”

Kaj ŝi'a kor'o far'iĝ'is koler'a kontraŭ ĉiu'j hom'o'j.

“Nun ili tie supr'e hav'as i'o'n por rakont'i! Ha, kiel mi est'as turment'at'a!”

Jen ŝi aŭd'is, ke oni rakont'as al la infan'o'j ŝi'a'n histori'o'n, kaj la infan'o'j nom'is ŝi'n mal'pi'a Inger. “Ŝi est'is tiel mal'bon'a,” ili dir'is, “tiel abomen'ind'a, oni dev'is ŝi'n dec'e pun'i!”

Ĉiam la infan'a'j buŝ'o'j parol'is sen'kompat'a'j'n vort'o'j'n pri ŝi.

Sed unu tag'o'n, kiam koler'o kaj mal'sat'o mord'is intern'e en ŝi'a mal'plen'a korp'o kaj ŝi aŭd'is, ke oni el'dir'is ŝi'a'n nom'o'n kaj rakont'as ŝi'a'n histori'o'n al sen'kulp'a infan'o, al mal'grand'a knab'in'et'o, ŝi ek'aŭd'is, ke la infan'o ĉe la rakont'ad'o pri la mal'humil'a, ornam'iĝ'em'a Inger ek'plor'is.

“Sed ĉu ŝi neniam plu re'ven'os supr'e'n?” demand'is la mal'grand'a knab'in'o. Kaj oni respond'is al ŝi:

“Ŝi neniam plu re'ven'os supr'e'n!”

“Sed se ŝi pet'os pardon'o'n kaj promes'os, ke ŝi tio'n neniam plu far'os?”

“Sed ŝi ne vol'as pet'i pardon'o'n!” oni respond'is.

“Mi tiel fort'e dezir'us, ke ŝi tio'n far'u!” dir'is la mal'grand'a knab'in'et'o kaj est'is tut'e sen'konsol'a. “Mi volont'e for'don'us mi'a'n pup'a'n dom'et'o'n, se oni permes'us al ŝi re'ven'i supr'e'n. Est'as tiel terur'e al la mal'feliĉ'a Inger!”

Tiu'j vort'o'j traf'is la kor'o'n de Inger, ili tre agrabl'e ŝi'n tuŝ'is. La unu'a'n foj'o'n nun trov'iĝ'is iu, kiu dir'is: “mal'feliĉ'a Inger!” kaj al'don'is neni'o'n pri ŝi'a mal'virt'o. Mal'grand'a sen'kulp'a infan'o plor'is kaj pet'is por ŝi; al ŝi far'iĝ'is tiel strang'e en la kor'o, ŝi vol'us mem plor'i, sed ŝi ne pov'is plor'i, kaj tio est'is turment'o.

Supr'e pas'is la jar'o'j, sed mal'supr'e far'iĝ'is neni'a ŝanĝ'o, kaj ŝi aŭd'is mal'pli oft'e son'o'j'n, penetr'ant'a'j'n al ŝi de supr'e; oni mal'pli parol'is pri ŝi. Sed jen unu tag'o'n ŝi aŭd'is ĝem'o'n: “Inger, Inger! Kiel vi mi'n aflikt'is! Mi tio'n antaŭ'vid'is!” Tio est'is ŝi'a mort'ant'a patr'in'o.

De temp'o al temp'o ŝi aŭd'is, kiel ŝi'a'n nom'o'n el'dir'is ŝi'a'j mal'nov'a'j ge'mastr'o'j, kaj la mastr'in'o kun si'a mild'a kor'o dir'ad'is: “Ĉu mi iam vi'n re'vid'os, Inger? Oni ne sci'as, kie'n oni pov'as ven'i!”

Sed Inger kompren'is, ke ŝi'a bon'a mastr'in'o neniam pov'as ven'i tie'n, kie ŝi mem est'as.

Tiel de'nov'e pas'is iom da temp'o, long'a kaj mal'dolĉ'a.

Jen Inger de'nov'e aŭd'is el'dir'o'n de ŝi'a nom'o kaj vid'is, ke super ŝi bril'as kvazaŭ du hel'a'j stel'o'j. Tio est'is du mild'a'j okul'o'j, kiu'j sur la ter'o ferm'iĝ'is. De'post tiu temp'o, kiam la mal'grand'a knab'in'et'o sen'konsol'e plor'is pri “la mal'feliĉ'a Inger”, pas'is tiom mult'e da jar'o'j, ke el la infan'o far'iĝ'is mal'jun'a vir'in'o, kiu'n nun Di'o vol'is vok'i al si; kaj ĝust'e en tiu moment'o, kiam ŝi'a'j pens'o'j for'liber'iĝ'is de ŝi'a tut'a viv'o kaj direkt'iĝ'is supr'e'n, ŝi re'memor'is, kiel ŝi, est'ant'e mal'grand'a infan'o, dev'is mal'dolĉ'e plor'i ĉe la aŭskult'ad'o de tiu histori'o. Tiu temp'o kaj tiu impres'o tiel viv'e star'is antaŭ la anim'o de la mal'jun'a vir'in'o en la hor'o de ŝi'a mort'o, ke ŝi tut'e laŭt'e ek'preĝ'is: “Cert'e mi ankaŭ, simil'e al Inger, ne respekt'is la don'o'j'n de vi'a ben'o, cert'e mi ankaŭ est'is mal'humil'a, sed vi en vi'a favor'kor'ec'o ne las'is mi'n fal'i, sed vi ten'is mi'n rekt'e! Ne for'las'u mi'n en mi'a last'a hor'o!”

Kaj la okul'o'j de la mal'jun'ul'in'o ferm'iĝ'is, kaj antaŭ la okul'o'j de ŝi'a anim'o mal'ferm'iĝ'is la vid'o en la kaŝ'it'aĵ'o'n, kaj ĉar Inger okup'is ŝi'a'j'n last'a'j'n pens'o'j'n, tial ŝi vid'is ŝi'n, vid'is, kiel profund'e'n ŝi est'is tir'it'a, kaj ĉe tiu vid'o la pi'a vir'in'o ek'plor'is kiel infan'o, ŝi star'is en la ĉiel'a regn'o kaj plor'is pri la mal'feliĉ'a Inger. La plor'o kaj la preĝ'o son'is kiel eĥ'o mal'supr'e'n en la kav'iĝ'int'a'n mal'plen'a'n ŝel'o'n, kiu ĉirkaŭ'kovr'is la katen'it'a'n turment'at'a'n anim'o'n; ĉi tiu venk'iĝ'is de la neniam esper'it'a am'o, kiu subit'e est'is sen'tig'it'a al ŝi: anĝel'o de Di'o plor'is pri ŝi. Per kio ŝi merit'is tiu'n favor'o'n! La turment'at'a anim'o tra'rigard'is spirit'e ĉiu'j'n ag'o'j'n de si'a ter'a viv'o kaj ek'trem'is sub larm'o'j tiel, kiel Inger neniam est'is hav'int'a la kapabl'o'n plor'i. Mal'ĝoj'o kaj aflikt'o pri si mem plen'ig'is ŝi'n, ŝajn'is al ŝi, ke neniam pov'as mal'ferm'iĝ'i por ŝi la pord'o de favor'kor'ec'o, kaj dum ŝi tio'n konsci'is en plej profund'a konstern'it'ec'o, subit'e ek'bril'is radi'o mal'supr'e'n en la infer'a'n abism'o'n. La radi'o al'proksim'iĝ'is kun fort'o pli grand'a ol la fort'o de ia sun'a radi'o, kiu dis'fand'as la neĝ'a'n hom'o'n, kiu'n la knab'o'j star'ig'is sur la kort'o; kaj tiam, pli rapid'e ol la neĝ'a flok'o, kiu fal'is sur la varm'a'n buŝ'o'n de infan'o kaj fand'iĝ'as, vapor'e dis'solv'iĝ'is la ŝton'iĝ'int'a figur'o de Inger. Mal'grand'a bird'o fulm'o'rapid'e ek'flug'is supr'e'n al la hom'a mond'o, sed tim'em'e ĝi trem'is antaŭ ĉiu'j viv'ant'a'j est'aĵ'o'j kaj serĉ'is por si rapid'e kaŝ'iĝ'ej'o'n en mal'lum'a tru'o, kiu'n ĝi trov'is en ruin'iĝ'int'a mur'o. Tie ĝi sid'is kaj kaŭr'is, trem'ant'e per la tut'a korp'o; neniu'n son'o'n ŝi pov'is el'ig'i el si, ĉar mank'is al ĝi voĉ'o. Long'a'n temp'o'n ĝi tie sid'is, antaŭ ol ĝi pov'is trankvil'e vid'i kaj sent'i la tut'a'n bel'eg'ec'o'n, kiu tie ĝi'n ĉirkaŭ'is. Jes, bel'eg'ec'o ĝi'n ĉirkaŭ'is. La aer'o est'is tiel freŝ'a, la lun'o lum'is tiel hel'e, la arb'o'j kaj arb'et'aĵ'o'j odor'is tiel dolĉ'e. Kaj est'is tiel agrabl'e kaj komfort'e tie, kie ĝi sid'is, ĝi'a plum'a vest'o est'is tiel pur'a kaj delikat'a. Ha, kiel ĉio kre'it'a est'as plen'a de am'o kaj bel'o! Ĉiu'j tiu'j pens'o'j, kiu'j emoci'is la brust'o'n de la bird'o, vol'is el'verŝ'iĝ'i per kant'o, sed la bird'o ne pov'is kant'i. Volont'e ĝi kant'us kiel la kukol'o kaj najtingal'o en printemp'o. La bon'a Di'o, kiu aŭd'as ankaŭ la mut'a'n glor'kant'o'n de la verm'o, aŭd'is ankaŭ ĉi tiu'n glor'kant'o'n, kiu lev'iĝ'is per dank'a'j akord'o'j kaj son'is kiel la psalm'o en la brust'o de David, antaŭ ol ĝi ricev'is vort'o'j'n kaj melodi'o'n.

Tiu'j kant'o'j sen vort'o'j en la daŭr'o de semajn'o'j ĉiam pli potenc'e ŝvel'ig'is la brust'o'n de la bird'o; ili dev'is el'iĝ'i ĉe la unu'a flug'il'bat'o de bon'a far'o, sed sen tiu far'o tio ne est'is ebl'a.

Jen al'proksim'iĝ'is la sankt'a Krist'nask'a fest'o. Unu vilaĝ'an'o tut'e apud'e de la mur'o star'ig'is stang'o'n kaj al'lig'is al ĝi ne'draŝ'it'a'n aven'a'n garb'o'n, por ke ankaŭ la bird'o'j sub la ĉiel'o hav'u gaj'a'n Krist'nask'a'n fest'o'n kaj agrabl'a'n festen'o'n en tiu temp'o, kiu memor'ig'as pri la Sav'int'o.

La sun'o lev'iĝ'is en la Krist'nask'a maten'o kaj pri'lum'is la aven'a'n garb'o'n, kaj ĉiu'j pep'ant'a'j bird'o'j al'flug'is al la manĝ'don'ant'a stang'o. Tiam ankaŭ el la mur'o aŭd'iĝ'is pep'ad'o; la ĉiam pli fort'iĝ'ant'a pens'o esprim'iĝ'is per son'o'j, la mal'fort'a pep'ad'o est'is himn'o de ĝoj'o, la pens'o pri bon'a far'o est'is vek'it'a, kaj la bird'o el'flug'is el si'a tru'o. En la ĉiel'a regn'o oni bon'e sci'is, kia bird'o tio est'is.

La vintr'o est'is akr'a, la akv'o'j profund'e glaci'iĝ'is, la bird'o'j kaj best'o'j de la arb'ar'o trov'ad'is nur tre mal'mult'e da manĝ'aĵ'o. La mal'grand'a bird'o el'flug'is sur la land'voj'o'n kaj serĉ'is kaj trov'is tie aŭ ali'e en la glit'vetur'il'a'j ter'sulk'o'j i'a'n grajn'et'o'n; dum la el'jung'ad'o ĝi trov'is kelk'e da pan'pec'et'o'j, el kiu'j ĝi tamen manĝ'is nur mal'mult'e, sed ĝi al'vok'is ĉiu'j'n ali'a'j'n mal'sat'iĝ'int'a'j'n paser'o'j'n, por ke ili trov'u ĉi tie manĝ'aĵ'o'n por si. Ĝi flug'is en la vilaĝ'o'j'n kaj urb'o'j'n, serĉ'is ĉirkaŭ'e, kaj ĉie, kie bon'a man'o est'is ŝut'int'a pan'pec'et'o'j'n por la bird'o'j, ĝi manĝ'is mem nur mal'mult'e da pec'et'o'j kaj don'is ĉio'n ceter'a'n al la ali'a'j.

En la daŭr'o de la vintr'o la bird'o kolekt'is kaj dis'don'is tiom mult'e da pan'pec'et'o'j, ke ili kun'e hav'is la pez'o'n de la tut'a pan'o, sur kiu'n la mal'grand'a Inger est'is paŝ'int'a, por ne mal'pur'ig'i si'a'j'n ŝu'o'j'n; kaj kiam la last'a pan'pec'et'o est'is trov'it'a kaj for'don'it'a, la griz'a'j flug'il'o'j de la bird'o far'iĝ'is blank'a'j kaj etend'iĝ'is.

“Jen mar'a alaŭd'o flug'as trans la mar'o'n!” dir'is la infan'o'j, kiu'j vid'is la blank'a'n bird'o'n; jen ĝi sub'akv'iĝ'is en la mar'o'n, jen ĝi lev'iĝ'is en la hel'a'n sun'lum'o'n. Est'is tia bril'o, ke oni ne pov'is vid'i, kie'n ĝi flug'as. La infan'o'j dir'is, ke ĝi flug'as rekt'e al la sun'o.

Tur'gard'ist'o Ole

“En la mond'o ĉio ir'as supr'e'n kaj mal'supr'e'n, mal'supr'e'n kaj de'nov'e supr'e'n! Nun mi ne pov'as lev'iĝ'i pli alt'e'n!” dir'is la tur'gard'ist'o Ole. “Supr'e'n kaj mal'supr'e'n, mal'supr'e'n kaj de'nov'e supr'e'n, tio est'as la sort'o de la plej'mult'o. En efektiv'ec'o ni fin'e ĉiu'j far'iĝ'as tur'gard'ist'o'j kaj rigard'as la viv'o'n kaj la afer'o'j'n de supr'e.”

Tiel parol'is sur la tur'o Ole, mi'a amik'o, la mal'jun'a gard'ist'o vigl'a, parol'em'a hom'o, kiu ŝajn'e ĉio'n el'dir'ad'is kaj tamen tre mult'e kaŝ'is en si'a kor'o. Li est'is infan'o de bon'a'j hom'o'j; kelk'a'j asert'is, ke li est'as fil'o de konferenc'a konsil'an'o. Li est'is stud'int'a, li est'is help'ant'o de instru'ist'o, help'ant'o de sakristi'an'o, sed kio'n tio pov'is help'i! Tiam li loĝ'is ĉe la sakristi'an'o kaj dev'is hav'i en la dom'o ĉio'n sen'pag'e. Tiam li est'is, kiel oni dir'as, ankoraŭ jun'a kaj elegant'a: li postul'is, ke li'a'j bot'o'j est'u polur'at'a'j, sed la sakristi'an'o vol'is, ke ili est'u nur ŝmir'at'a'j, kaj pro tio ili mal'pac'iĝ'is. Unu parol'is pri avar'ec'o, la ali'a parol'is pri vant'ec'o, la cir'o far'iĝ'is nigr'a kaŭz'o de mal'am'o, kaj tial ili dis'iĝ'is. Sed tio'n, kio'n li postul'is de la sakristi'an'o, li postul'is ankaŭ de la mond'o, cir'o'n, kaj li regul'e ricev'ad'is ankaŭ nur ŝmir'aĵ'o'n. Tial li iom post iom apart'iĝ'is de ĉiu'j hom'o'j kaj far'iĝ'is ermit'o; sed ermit'ej'o'n kun la neces'a'j viv'rimed'o'j oni en grand'a urb'o pov'as trov'i nur sur la preĝ'ej'a tur'o; tie'n li lev'iĝ'is kaj fum'ad'is si'a'n pip'o'n sol'ec'e. Li rigard'ad'is mal'supr'e'n kaj rigard'ad'is supr'e'n, medit'ad'is ĉe tio, kaj li rakont'is si'a'manier'e pri tio, kio'n li vid'is kaj kio'n li ne vid'is, kio'n li leg'is en libr'o'j kaj en si mem. Mi oft'e prunt'is al li leg'aĵ'o'n, bon'a'j'n libr'o'j'n, kaj laŭ la person'o'j, kun kiu'j oni hav'as inter'rilat'o'j'n, est'as difin'at'a la propr'a valor'o de hom'o. Li, kiel li dir'is, ne est'is am'ant'o de la angl'a'j roman'o'j pri guvern'ant'in'o'j kaj ankaŭ ne de la franc'a'j roman'o'j, kiu'j est'as prepar'it'a'j el vent'o kaj sekv'in'ber'a'j trunk'et'o'j, ne, li vol'is hav'i biografi'o'j'n, libr'o'j'n pri la mir'ind'aĵ'o'j de la natur'o. Mi vizit'ad'is li'n almenaŭ unu foj'o'n ĉiu'jar'e, ordinar'e tuj post la Nov'a Jar'o. Li tiam hav'is ĉiam tio'n aŭ ali'a'n, kun kio kun'lig'iĝ'is li'a'j pens'o'j ĉe la re'nov'iĝ'o de la jar'o.

Mi rakont'os pri du vizit'o'j, kaj, kiom mi pov'os, mi uz'os li'a'j'n propr'a'j'n vort'o'j'n.

Unu'a vizit'o

Inter la libr'o'j, kiu'j'n mi last'foj'e prunt'is al Ole, trov'iĝ'is libr'o pri la silik'o'j, kiu precip'e interes'is li'n kaj okup'is li'a'j'n pens'o'j'n.

“Jes, ili est'as ver'a'j mal'jun'eg'ul'o'j, tiu'j silik'o'j!” li dir'is, “kaj tamen oni preter'pas'as ili'n sen'pens'e! Tiel mi mem ag'ad'is sur la kamp'o'j kaj ĉe la bord'o, kie ili kuŝ'as en grand'a kvant'o. Tie oni paŝ'as sur la pavim'ŝton'o'j'n, tiu'j'n rest'aĵ'o'j'n el la plej antikv'a'j ruin'o'j de la antikv'a temp'o! Tiel mi mem ag'ad'is. Nun ĉiu pavim'ŝton'o hav'as mi'a'n respekt'o'n! Mi dank'as pro la libr'o, kiu plen'ig'is mi'a'n tut'a'n anim'o'n, for'ig'is mal'nov'a'j'n pens'o'j'n kaj kutim'o'j'n kaj vek'is en mi la dezir'o'n leg'i plu'a'j'n tia'spec'aĵ'o'j'n. La roman'o de la ter'o est'as tamen la plej rimark'ind'a el ĉiu'j roman'o'j! Est'as domaĝ'e, ke oni ne pov'as leg'i la unu'a'j'n part'o'j'n, ĉar ili est'as verk'it'a'j en lingv'o, kiu'n ni ne lern'is. Oni dev'as leg'i en la ter'tavol'o'j, en la silik'o'j, en ĉiu'j period'o'j de la ter'o, kaj nur tiam en la ses'a part'o aper'as la ag'ant'a'j person'o'j: sinjor'o Adam kaj sinjor'in'o Eva. Por mult'a'j leg'ant'o'j tio est'as iom mal'fru'a, ili vol'as ili'n hav'i tuj, sed por mi est'as tut'e egal'e. Tio est'as roman'o plen'a de aventur'o'j, kaj ni ĉiu'j lud'as en ĝi rol'o'n. Ni mov'iĝ'as kaj ŝov'iĝ'as kaj rest'as sur la sam'a lok'o, sed la glob'o turn'iĝ'as, ne el'verŝ'ant'e sur ni'n la ocean'o'n. La ŝel'o, sur kiu ni ir'as, est'as fortik'a, ni ne tra'fal'as ĝi'n. Kaj krom tio ĝi est'as histori'o, kiu tir'as si'n tra milion'o'j da jar'o'j kaj ĉiam kun progres'ant'a dis'volv'iĝ'o. Dank'o'n pro la libr'o pri la silik'o'j! Tio est'as person'et'o'j, kiu'j pov'o'sci'as i'o'n rakont'i. Ĉu ne est'as interes'e, se oni de temp'o al temp'o est'as atent'ig'at'a pri tio, ke ni est'as neni'o, eĉ se oni sid'as tiel alt'e kiel mi, kaj sam'temp'e est'is memor'ig'at'a pri tio, ke ni ĉiu'j, eĉ kun cir'o, est'as nur rapid'e mal'aper'ant'a'j formik'o'j sur la mal'grand'a ter'a mont'et'o, eĉ se ni est'as formik'o'j kun orden'a'j ruband'o'j, formik'o'j kun reputaci'o kaj aŭtoritat'o. Oni sent'as si'n tiel rimark'ind'e jun'a flank'e de tiu'j milion'jar'a'j mal'jun'a'j respekt'ind'a'j silik'o'j. Mi leg'is la libr'o'n en la Nov'jar'a vesper'o kaj tiel en'profund'iĝ'is en ĝi'n, ke mi tut'e forges'is mi'a'n ordinar'a'n plezur'o'n de la Nov'jar'a nokt'o, la observ'ad'o'n de la preter'pas'ad'o de la ‘sovaĝ'a arme'o’. Nu, tio'n vi ebl'e tut'e ne kon'as?

La vetur'ad'o de la sorĉ'ist'in'o'j sur bala'il'a baston'o est'as sufiĉ'e kon'at'a, ĝi okaz'as en la Valpurg'a nokt'o kaj direkt'iĝ'as al Blocksberg, sed ni ĉi tie en Dan'uj'o ankaŭ hav'as sovaĝ'a'n arme'o'n, ĝi est'as en'land'a, nun'temp'a, kaj en la Nov'jar'a nokt'o ĝi direkt'iĝ'as al la insul'o Amager. Ĉiu'j mal'bon'a'j poet'o'j kaj poet'in'o'j, kompon'ist'o'j, gazet'ist'o'j kaj kon'at'a'j art'ist'o'j, ĉiu'j, kiu'j est'as tut'e sen'taŭg'a'j, rajd'as en la Nov'jar'a nokt'o tra la aer'o al la insul'o Amager. Ili sid'as rajd'e sur si'a'j penik'o'j aŭ anser'a'j plum'o'j, la ŝtal'plum'o ne pov'as ili'n port'i, ĝi est'as tro rigid'a. Mi vid'as tio'n, kiel mi dir'is, en ĉiu Nov'jar'a nokt'o; la plej'mult'o'n el ili mi pov'us montr'i per ili'a nom'o, sed ne est'as pen'ind'e okup'i si'n per ili. Ili ne vol'as, ke la hom'o'j i'o'n sci'iĝ'u pri ili'a Amagera vetur'o sur anser'a'j plum'o'j. Mi hav'as parenc'in'o'n, kiu est'as fiŝ'ist'in'o kaj, kiel ŝi dir'as, liver'as la insult'a'j'n vort'o'j'n al tri estim'at'a'j gazet'o'j. Ŝi est'is tie mem kiel invit'it'a gast'o, sed oni ŝi'n el'port'is, ĉar ŝi mem ne atribu'as grand'a'n valor'o'n al la anser'a plum'o kaj ankaŭ ne pov'o'sci'as rajd'i; ŝi tio'n rakont'is al mi. Du'on'o de tio, kio'n ŝi rakont'as, est'as mensog'o, sed la du'a du'on'o jam sufiĉ'as. Kiam ŝi est'is tie, komenc'iĝ'is la solen'o per kant'ad'o; ĉiu el la gast'o'j ten'is antaŭ si skrib'it'a'n si'a'n propr'a'n kant'o'n, kaj ĉiu kant'is si'a'n, ĉar ĝi est'is la plej bon'a. Post'e ili ek'marŝ'is per mal'grand'a'j an'ar'o'j; la procesi'o'n mal'ferm'is tiu'j, kiu'j hav'is la destin'o'n ag'ad'i per la buŝ'o; ili form'is la grand'a'j'n sonor'il'o'j'n, al kiu'j ili kutim'is ĉio'n al'pend'ig'i. Post'e ir'is la mal'grand'a'j tambur'ist'o'j, kiu'j el'tambur'as ĉio'n el la famili'o'j. Tie est'is far'at'a kon'at'ec'o kun tiu'j, kiu'j skrib'as, ne don'ant'e si'a'n nom'o'n, tio est'as kie ŝmir'aĵ'o est'as prezent'at'a sub la nom'o de cir'o. Tie est'is la ekzekut'ist'o kaj li'a serv'ist'o, kaj la serv'ist'o est'is la plej akr'a kaj plej bat'em'a, ali'e oni li'n ne estim'us; tie est'is la honest'a bala'aĵ'ist'o, kiu fos'as en la bala'aĵ'barel'o'j kaj ili'n renvers'as kaj pri ĉio dir'as “bon'e, tre bon'e, bon'eg'e!” Mez'e de la komun'a gaj'ec'o subit'e rapid'e el'kresk'is trunk'o, arb'o, grand'eg'a flor'o, grand'a fung'o, tut'a tegment'o. Tio est'is la fremd'labor'a kolon'o de la estim'at'a kun'ven'int'ar'o, ĝi port'is ĉio'n, kio'n ĝi don'is al la mond'o en la mal'nov'a jar'o. Fajr'er'o'j simil'e al fajr'a'j flam'o'j ŝpruc'is el ĝi; tio est'is ĉiu'j fremd'a'j pens'o'j kaj ide'o'j, per kiu'j ili est'is ornam'int'a'j si'a'j'n verk'o'j'n kaj kiu'j nun de'nov'e el'ŝir'iĝ'is kaj eksplod'is kiel art'a'j fajr'aĵ'o'j. Est'is tre gaj'e, dir'is mi'a parenc'in'o. Ceter'e ŝi al'don'is ankoraŭ mult'e da ali'a'j afer'o'j, kiu'j est'is tre mord'ant'a'j kaj tamen sufiĉ'e interes'a'j; sed mi tio'n ne ripet'os, oni dev'as aparten'i al la bon'a'j hom'o'j, ne al la rezon'ist'o'j. Vi tamen kompren'os, ke se oni est'as inform'it'a pri la tie'a fest'o tiel bon'e kiel mi, est'as tre al'log'e observ'i dum ĉiu Nov'jar'a nokt'o la flug'o'n de la sovaĝ'a arme'o. Se en iu jar'o mi ne trov'as tie kelk'a'j'n, kompens'e montr'iĝ'as ali'a'j nov'a'j. Sed en ĉi tiu jar'o mi tut'e forges'is observ'i la gast'o'j'n. Mi rul'iĝ'is kun la rul'aĵ'o, kun la silik'o'j, mi rul'iĝ'is tra milion'o'j da jar'o'j, mi vid'is, kiel la rok'o'j supr'e en la nord'a'j land'o'j kun krak'eg'o fal'as, mi vid'is, kiel ili naĝ'as sur glaci'eg'o'j, long'e antaŭ ol est'as konstru'it'a la arke'o de Noa, mi vid'is, kiel ili fal'as sur la fund'o'n kaj de'nov'e lev'iĝ'as sur rif'o, sur tiu, kiu el'star'iĝ'is el la akv'o kaj dir'is: “Mi'a nom'o est'u Zelando!” Mi vid'is, kiel ili far'iĝ'as kov'ej'o de bird'o'j, kiu'j'n ni hodiaŭ plu ne kon'as, mi vid'is ili'n kiel loĝ'ej'o'n de sovaĝ'a'j hetman'o'j, kies nom'o'j mal'aper'is. Nur mal'mult'a'j, en kiu'j la hak'il'o en'gravur'is si'a'j'n run'o'j'n, far'iĝ'is objekt'o de temp'o'kalkul'o; sed ĉe ĉiu'j tiu'j medit'o'j mi forges'is la temp'o'n kaj hor'o'n. Tiam subit'e fal'is tri aŭ kvar bel'eg'a'j fal'stel'o'j, ili ek'lum'is, mi'a'j pens'o'j ricev'is ali'a'n direkt'o'n. Vi sci'as ja, kio est'as fal'stel'o? Tio'n la scienc'ul'o'j ordinar'e ne sci'as. Mi hav'as mi'a'n propr'a'n opini'o'n pri tio, mi tio'n klar'ig'as tia'manier'e: Oft'e oni silent'e el'dir'as dank'o'n kaj ben'o'n sur iu'n, kiu far'is i'o'n bel'a'n kaj bon'a'n; oft'e la dank'o est'as sen'son'a, sed ĝi ne fal'as sur la ter'o'n. Mi prezent'as do al mi, ke la sun'lum'o ĝi'n lev'as kaj la sun'radi'o al'port'as ĝi'n sur la kap'o'n de la bon'far'int'o. Se tut'a popol'o dum long'a temp'o esprim'as si'a'n dank'o'n, tiam la dank'o ven'as en la form'o de plen'a buked'o kaj fal'as en la form'o de fal'stel'o sur la tomb'o'n de la bon'far'int'o. Kiam mi vid'as fal'stel'o'n, precip'e en la Nov'jar'a nokt'o, est'as por mi ver'a ĝoj'o el'trov'i per pri'pens'ad'o, kiu'n la dank'esprim'o cel'as.

Ĝi est'as grand'a pens'o, ĝoj'a pens'o, se oni sci'as, ke iam fal'stel'o fal'os sur ni'a'n tomb'o'n; est'as ver'o, ke kun mi'a tomb'o tio ne okaz'os, neni'u sun'radi'o mi'n dank'os, ĉar ĉi tie trov'iĝ'as neni'o, kio merit'us dank'o'n. Mi ne ating'os cir'o'n,” dir'is Ole, “mi'a sort'o en la mond'o est'as ricev'i ŝmir'aĵ'o'n.”

Du'a vizit'o

Est'is Nov'jar'a tag'o, kiam mi unu foj'o'n de'nov'e ir'is sur la tur'o'n. Ole parol'is pri la glas'o'j, kiu'j est'as mal'plen'ig'at'a'j ĉe la trans'ir'o de la mal'nov'a gut'o al la nov'a gut'o, kiel li nom'is la jar'o'n. Kaj li el'met'is al mi si'a'n histori'o'n pri la glas'o'j, kaj la esenc'o de li'a'j ide'o'j est'is jen'a:

“Kiam en la Nov'jar'a nokt'o la horloĝ'o bat'is dek'du, la hom'o'j ĉe la tabl'o lev'iĝ'as kun plen'a glas'o kaj trink'as je la san'o de la nov'a jar'o. Oni komenc'as la jar'o'n kun la glas'o en la man'o, por drink'ist'o'j tio est'as bon'a komenc'o! Oni komenc'as la jar'o'n per en'lit'iĝ'o, por mal'labor'ul'o; tio ankaŭ est'as bon'a komenc'o La dorm'ad'o en la daŭr'o de la jar'o lud'os grand'a'n rol'o'n, la glas'o'j ankaŭ. Ĉu vi sci'as, kio loĝ'as en la glas'o'j?” li demand'is. “Jes, tie loĝ'as san'o, ĝoj'o kaj petol'em'ec'o, tie loĝ'as ĉagren'o kaj mal'dolĉ'a mal'feliĉ'o. Se mi nombr'os la glas'o'j'n, mi nombr'os kompren'ebl'e la grand'aĵ'o'j'n, kiu'j'n la glas'o kaŭz'as ĉe la divers'a'j hom'o'j.

Vid'u, la unu'a glas'o, ĝi est'as la glas'o de la san'o! En ĝi kresk'as la herb'o de la san'o, ĝi ĉirkaŭ'volv'as la arb'o'n de la viv'o, kaj en la fin'o de la jar'o vi pov'as sid'i en la laŭb'o de la san'o.

Pren'u la du'a'n glas'o'n. El ĝi lev'iĝ'as mal'grand'a bird'o, kiu pep'as sen'kulp'e gaj'e, tiel ke la hom'o aŭskult'as kaj ebl'e kun'kant'as la viv'o est'as bel'a, ni ne perd'u la bon'a'n humor'o'n, kuraĝ'e antaŭ'e'n!

El la tri'a glas'o lev'iĝ'as mal'grand'a flug'il'hav'a knab'et'o, oni ne pov'as li'n nom'i anĝel'a infan'o, ĉar li hav'as sang'o'n kaj mens'o'n de kobold'o, ne por incit'i, sed por far'i ŝerc'o'j'n. Li sid'iĝ'as mal'antaŭ ni'a orel'o kaj el'flustr'as al ni vigl'a'n ide'o'n; li kuŝ'iĝ'as sur ni'a brust'o kaj varm'ig'as ni'n, tiel ke ni far'iĝ'as petol'em'a'j, ni far'iĝ'as sprit'ul'o laŭ la opini'o de la ali'a'j sprit'aĵ'ist'o'j.

En la kvar'a glas'o trov'iĝ'as nek herb'o nek bird'o nek knab'et'o; en ĝi kuŝ'as la lim'lini'o de la prudent'o, kaj tiu'n lim'lini'o'n oni ne dev'as trans'paŝ'i.

Se vi pren'as la kvin'a'n glas'o'n, tiam vi plor'as pri vi mem, al vi far'iĝ'as tiel bon'e kaj sam'temp'e tiel mal'gaj'e, vi far'iĝ'as tiel kor'tuŝ'it'a, aŭ vi'a kor'o en ia ali'a manier'o el'montr'iĝ'as; el la glas'o kun laŭt'a bru'o el'salt'as princ'o karnaval'a, babil'em'a kaj petol'em'a. Li vi'n kun'tir'as, vi forges'as vi'a'n dign'o'n, se vi ĝi'n hav'as, vi forges'as pli, ol kiom est'as al vi permes'it'e forges'i. Ĉio est'as danc'o, kant'o kaj bru'o; la mask'o'j vi'n for'tir'as, la fil'in'o'j de la diabl'o, en tul'o kaj silk'o, ili ven'as kun dis'liber'ig'it'a'j har'o'j kaj bel'a'j membr'o'j, — for'ŝir'u vi'n, se vi pov'as.

La ses'a glas'o! Ha, en ĝi sid'as Satan'o mem, mal'grand'a, bel'e vest'it'a, elokvent'a, tre'eg'e komplez'em'a vir'et'o, kiu vi'n perfekt'e kompren'as, pri ĉio dir'as, ke vi est'as prav'a, vi'a propr'a Mi! Li ven'as kun lantern'o kaj akompan'as vi'n hejm'e'n. Ekzist'as mal'nov'a legend'o pri la sankt'ul'o, kiu dev'is elekt'i unu el la sep mort'merit'a'j pek'o'j, kaj li elekt'is tiu'n, kiu ŝajn'is al li la plej mal'grand'a, la drink'em'ec'o'n, sed en ĝi li far'is ankaŭ la ses ali'a'j'n pek'o'j'n. La hom'o kaj la diabl'o inter'miks'as si'a'n sang'o'n, tio far'iĝ'as ĉe la ses'a glas'o, kaj tiam abund'e kresk'as en ni ĉiu'j mal'bon'a'j ĝerm'o'j. Ĉiu el ili far'iĝ'as potenc'a, kiel la Bibli'a grajn'o de sinap'o, el'kresk'as kiel arb'o, kaj al la plej'mult'o tiam rest'as neni'o ali'a por far'i ol migr'i en la fand'o'forn'o'n kaj las'i si'n re'fand'i.

Tio est'as la histori'o pri la glas'o'j!” dir'is la tur'gard'ist'o Ole, “kaj oni pov'as ĝi'n prezent'i kiel kun cir'o, tiel ankaŭ kun gudr'o; mi miks'as ambaŭ en egal'a'j kvant'o'j!”

Tio est'is la du'a vizit'o ĉe Ole; se vi dezir'as aŭd'i pli, oni dev'as far'i plu'a'j'n vizit'o'j'n.

Anneto

Anneto est'is kiel lakt'o kaj sang'o, jun'a kaj gaj'a kaj bel'aspekt'a; ŝi'a'j dent'o'j est'is tiel blank'a'j, ŝi'a'j okul'o'j brul'is tiel klar'e, ŝi'a pied'o est'is tiel facil'a en la danc'ad'o, kaj ŝi'a anim'o est'is ankoraŭ pli facil'a! Kio pov'is far'iĝ'i el tio? — “La abomen'ind'a knab'o!” — Jes, bel'a li ne est'is! Li est'is don'it'a por pri'zorg'ad'o al tag'labor'ist'in'o. Anneto est'is pren'it'a en la graf'a'n palac'o'n kaj sid'is en bel'eg'a ĉambr'o en silk'a'j kaj velur'a'j vest'o'j; neni'a blov'et'o de vent'o dev'is ŝi'n tuŝ'i, neni'u dev'is dir'i al ŝi i'a'n mal'bon'a'n vort'o'n, ĉar tio pov'us far'i al ŝi mal'util'o'n, kaj kontraŭ tio oni dev'is ŝi'n gard'i: ŝi mam'nutr'ad'is la graf'a'n infan'o'n; ĝi est'is delikat'a kiel princ'o, bel'a kiel anĝel'o. Kiel fort'e ŝi am'is tiu'n infan'o'n! Ŝi'a propr'a infan'o trov'iĝ'is en la loĝ'ej'o de la tag'labor'ist'in'o, kie la pot'o ne est'is plen'a, sed la buŝ'o est'is plen'a, kaj ordinar'e neni'u tie est'is hejm'e. La knab'et'o plor'ad'is, sed kio'n neni'u aŭd'as, tio neniu'n tuŝ'as; li plor'ad'is ĝis en'dorm'iĝ'o, kaj en la dorm'o oni sent'as nek mal'sat'o'n nek soif'o'n, la dorm'o est'as bel'a el'pens'o. Kun la temp'o — la temp'o kresk'ig'as la mal'bon'a'j'n herb'o'j'n, oni dir'as, — ankaŭ la knab'o de Anneto el'kresk'is, kvankam li rest'is mal'alt'kresk'a; sed kun la famili'o, kiu pro mon'o pren'is li'n al si, li tut'e kun'kresk'iĝ'is. Anneto liber'iĝ'is de li por ĉiam, ŝi est'is nun urb'an'in'o, viv'is en bon'a stat'o kaj port'is ĉapel'o'n. Sed neniam ŝi ir'is al la famili'o de la tag'labor'ist'in'o, ĉi tiu loĝ'is tro mal'proksim'e de la urb'o, Anneto tie eĉ neni'o'n hav'is por far'i; la knab'o aparten'is al la famili'o, li tie sent'is si'n bon'e, por si'a viv'ten'o li pov'is jam mem zorg'i, kaj tial li paŝt'ad'is la ruĝ'a'n bov'in'o'n de Mads Jensen. Gard'i brut'o'j'n li pov'o'sci'is, kaj labor'o'n li vol'is hav'i.

La ĉen'hund'o en palac'o sid'as en sun'lum'o fier'e sur si'a bud'o kaj boj'as kontraŭ ĉiu pas'ant'o, en pluv'a veter'o ĝi en'ramp'as intern'e'n kaj kuŝ'as sek'e kaj varm'e. La knab'o de Anneto sid'ad'is en sun'lum'o sur rand'o de fos'kav'o kaj pri'tranĉ'ad'is pec'o'n da lign'o; en printemp'o li sci'is pri tri flor'ant'a'j frag'uj'o'j, kiu'j promes'is al li riĉ'a'n rikolt'o'n; la esper'o pri tio feliĉ'ig'is li'n, sed ili ne don'is frukt'o'j'n. En neĝ'o kaj pluv'o li sid'ad'is, kaj la akr'a vent'o post'e sek'ig'ad'is al li la vest'aĵ'o'n sur la korp'o. Kiam li ven'is hejm'e'n, li est'is puŝ'at'a kaj batat'a; li est'is mal'bel'a kaj abomen'ind'a, pri tio ĉiu'j konsent'is. Li al'kutim'iĝ'is al tio, li neniam spert'is am'o'n.

Kiel viv'is la knab'o de Anneto? Jes, kiel li pov'is viv'i? Li'a sort'o est'is: “neniam spert'i am'o'n”.

De la ter'o la sort'o ĵet'is li'n sur la mar'o'n. Li ir'is en serv'ad'o'n sur mizer'a'n ŝip'et'o'n, tie li sid'ad'is ĉe la direkt'il'o, dum la ŝip'ist'o drink'is. Mal'pur'a kaj mal'bel'a li est'is, mal'varm'a kaj manĝ'eg'em'a; oni pov'us pens'i, ke li neniam est'is sat'a, kaj tia li efektiv'e neniam est'is.

Est'is mal'fru'a sezon'o, reg'is krud'a, mal'sek'a, vent'eg'a veter'o. La vent'o tranĉ'is glaci'e tra la dik'a'j vest'o'j, precip'e sur la mar'o, kaj malgraŭ tio sur la liber'a mar'o naĝ'is mizer'a ŝip'et'o kun nur du hom'o'j, oni pov'is preskaŭ dir'i, ke nur kun unu kaj du'on'o da hom'o'j; tio est'is la ŝip'ist'o kaj li'a serv'ist'o. Dum la tut'a tag'o est'is nur spec'o de krepusk'o, nun far'iĝ'is pli mal'lum'e, est'is akr'a mal'varm'o. La ŝip'ist'o trink'is glas'et'o'n da brand'o, por varm'ig'i intern'e. Li el'pren'is la botel'o'n kaj ankaŭ la glas'et'o'n, supr'e ĝi est'is sen'difekt'a, sed la pied'o est'is de'romp'it'a kaj anstataŭ'ig'it'a per blu'e farb'it'a lign'a ŝtip'o. Glas'et'o da brand'o, pens'is la ŝip'ist'o, efik'as bon'e, sed du efik'as pli bon'e. La ŝip'serv'ist'o sid'is ĉe la direkt'il'o, li ten'is ĝi'n ĉirkaŭ'pren'it'e per si'a'j mal'mol'a'j mal'pur'a'j man'o'j. Mal'bel'a li est'is, li'a'j har'o'j est'is hirt'a'j, li'a kresk'o est'is mal'alt'a-dik'a, preskaŭ kripl'a; li est'is fil'o de la tag'labor'ist'o, sed en la preĝ'ej'a libr'o li est'is en'skrib'it'a kiel fil'o de Anneto.

La vent'o fajf'is, la ŝip'o flug'is rapid'e! La vent'o puŝ'eg'is la plen'blov'it'a'n vel'o'n, kun vent'eg'a rapid'ec'o la mal'grand'a ŝip'et'o tranĉ'is la ond'o'j'n. Ĉio ĉirkaŭ'e est'is krud'a, mal'sek'a, sed pov'is far'iĝ'i ankoraŭ pli mal'bon'e. Halt’! Kio tio est'is? Kio ek'puŝ'iĝ'is, kio krev'is, kio far'iĝ'is al la ŝip'et'o? Ĝi turn'iĝ'is ĉirkaŭ si mem. Ĉu fal'is pluv'eg'o, ĉu lev'iĝ'is ond'eg'o? La serv'ist'o ĉe la direkt'il'o ek'kri'is laŭt'e: “En la nom'o de Jesuo!” La ŝip'et'o sur'puŝ'iĝ'is sur potenc'a'n rif'o'n kaj ir'is al la fund'o kiel mal'nov'a ŝu'o en la vilaĝ'a lag'et'o, ir'is al la fund'o, kiel oni dir'as ordinar'e, kun si'a'j hom'o'j kaj mus'o'j. Da mus'o'j tie est'is sufiĉ'e, sed da hom'o'j nur unu kaj du'on'o: la ŝip'ist'o kaj la knab'o de la tag'labor'ist'o. Neni'u tio'n vid'is krom la kri'ant'a'j mev'o'j kaj la fiŝ'o'j en la profund'o, sed ankaŭ ĉi tiu'j ne vid'is tio'n klar'e, ĉar ili ek'tim'ig'it'e salt'is flank'e'n, kiam la akv'o bru'e verŝ'iĝ'is en la dron'ant'a'n ŝip'o'n. Nur unu klaft'o'n sub la akv'o star'is la ŝip'romp'it'aĵ'o; en'tomb'ig'it'a'j ili est'is ambaŭ; en'tomb'ig'it'a'j, forges'it'a'j! Nur la glas'et'o kun la blu'kolor'a lign'a pied'o ne dron'is, la lign'a ŝtip'o ten'is ĝi'n supr'e. La glas'et'o port'iĝ'is sur la akv'o, por ie dis'romp'iĝ'i kaj est'i al'pel'it'a al la bord'o, kie kaj kiam? Nu, tio ceter'e ne est'is ja grav'a! Nun ĝi fin'is si'a'n serv'ad'o'n kaj est'is am'it'a. Kun la fil'o de Anneto la afer'o est'is ali'a! Tamen en la ĉiel'a regn'o neni'u anim'o pov'os plu dir'i: “li neniam est'is am'it'a!”

Anneto viv'is en la urb'o jam de mult'e da jar'o'j, est'is nom'at'a sinjor'in'o kaj est'is precip'e fier'a, kiam ŝi parol'is pri si'a'j mal'nov'a'j re'memor'o'j, pri la graf'a temp'o, kiam ŝi vetur'ad'is en kaleŝ'o kaj pov'is parol'i kun graf'in'o'j kaj baron'in'o'j. Ŝi'a dolĉ'a graf'a infan'o est'is plej ĉarm'a Di'a anĝel'o, plej kar'a anim'o, kaj ili ambaŭ si'n reciprok'e tre am'is. Ili reciprok'e si'n kis'is kaj kares'is, la knab'o est'is ŝi'a ĝoj'o, du'on'o de ŝi'a viv'o. Nun li est'is grand'a, hav'is la aĝ'o'n de dek'kvar jar'o'j, est'is saĝ'a kaj bel'a; de'post la temp'o, kiam ŝi est'is port'int'a li'n sur la brak'o'j, ŝi plu li'n ne vid'is. De'post mult'e da jar'o'j ŝi ne est'is en la graf'a palac'o, est'is tre mal'proksim'e ĝis tie.

“Mi dev'as iam far'i rapid'a'n decid'o'n!” dir'is Anneto. “Mi dev'as vetur'i al mi'a bel'eg'aĵ'o, al mi'a dolĉ'a graf'a infan'o. Ha, li cert'e ankaŭ sopir'as pri mi, pens'as pri mi, am'as mi'n ankoraŭ kiel tiam, kiam li per si'a'j anĝel'a'j brak'o'j pend'is ĉirkaŭ mi'a kol'o kaj balbut'is: ‘Net'o!’ Tio son'is tiel delikat'e kiel ton'o'j de violon'o! Jes, mi dev'as decid'iĝ'i kaj re'vid'i li'n!”

Ŝi ne vetur'is fier'e, ŝi uz'is si'a'j'n propr'a'j'n pied'o'j'n kaj ating'is la palac'o'n, kiu ĉiam ankoraŭ est'is grand'a kaj lum'ant'a kiel antaŭ'e kaj ĉirkaŭ'it'a de la sam'a bel'a park'o. Sed la hom'o'j en la palac'o ĉiu'j est'is por ŝi fremd'a'j, neni'u el ili sci'is i'o'n pri Anneto, neni'u eĉ suspekt'is, kia'n grav'a'n rol'o'n ŝi iam lud'is ĉi tie. Sed tio'n jam dir'os al ili graf'in'o kaj ankaŭ ŝi'a propr'a fil'o. Ha, kiel ŝi sopir'is ek'vid'i li'n!

Jen Anneto fin'e est'is ĉi tie. Long'e ŝi dev'is atend'i, kaj temp'o de atend'ad'o daŭr'as tiel sen'fin'e long'e! Antaŭ ol la ge'sinjor'o'j ir'is al la tabl'o, oni ŝi'n vok'is al la graf'in'o, kaj ĉi tiu akcept'is ŝi'n tre afabl'e. Si'a'n dolĉ'a'n knab'o'n ŝi est'is vid'ont'a post la manĝ'ad'o, kaj por tio oni ŝi'n de'nov'e vok'is.

Kiel grand'a, long'a kaj graci'a li far'iĝ'is! Sed la ĉarm'a'j'n okul'o'j'n kaj la anĝel'a'n buŝ'o'n li ankoraŭ hav'is. Li rigard'is ŝi'n, ne dir'ant'e eĉ unu vort'o'n. Cert'e li ŝi'n ne re'kon'is. Li si'n turn'is kaj vol'is for'ir'i re'turn'e, sed tiam ŝi kapt'is li'a'n man'o'n kaj al'met'is ĝi'n al si'a buŝ'o.

“Bon'e, bon'e” li dir'is kaj for'las'is la ĉambr'o'n, li, la pens'o de ŝi'a am'o, li kiu'n ŝi est'is am'int'a plej sincer'e kaj nun ankoraŭ am'is, li, ŝi'a tut'a fier'o sur la ter'o.

Anneto for'las'is la palac'o'n kaj ek'vag'is mal'ĝoj'e laŭ'long'e de la land'voj'o. Li ten'is si'n tiel fremd'e kontraŭ ŝi, hav'is por ŝi neniu'n vort'o'n, li, kiu'n ŝi iam port'ad'is tag'e kaj nokt'e kaj nun ankoraŭ port'is en la kor'o.

Subit'e grand'a nigr'a korv'o mal'lev'iĝ'is antaŭ ŝi sur la voj'o'n kaj kri'is per raŭk'a voĉ'o. “Ho,” ŝi dir'is, “kia mal'bon'aŭgur'a bird'o vi est'as!”

Ŝi'a voj'o konduk'is preter la dom'o de la tag'labor'ist'o; la vir'in'o star'is antaŭ la pord'o, kaj ili komenc'is inter si inter'parol'ad'o'n.

“Vi est'as bon'e nutr'it'a!” dir'is la tag'labor'ist'in'o; “vi est'as dik'a kaj gras'a, vi'a'j afer'o'j ir'as bon'e!”

“Kial do ne!” respond'is Anneto.

“La ŝip'o tiam dron'is kun ili!” daŭr'ig'is la tag'labor'ist'in'o la inter'parol'ad'o'n. “La ŝip'ist'o Lars kaj la knab'o ambaŭ dron'is. Nun ĉio fin'iĝ'is por ili. Mi ĉiam esper'is, ke la knab'o iam pov'os help'i al mi per iom da mon'o. Al vi li nun far'us plu neni'a'j'n el'spez'o'j'n, Anneto!” “Jes, ili dron'is!” respond'is Anneto kaj plu ne parol'is pri tiu afer'o. Anneto est'is mal'gaj'a, ĉar ŝi'a graf'a infan'o ne vol'is parol'i kun ŝi, kun ŝi, kiu li'n am'is kaj nur por li entrepren'is la long'a'n voj'o'n; tio kost'is ankaŭ mon'o'n. La hav'it'a plezur'o ne est'is grand'a, sed ĉi tie ŝi ne dir'is eĉ unu vort'o'n pri tio; ŝi ne vol'is mal'pez'ig'i si'a'n kor'o'n per ia komunik'o al la tag'labor'ist'in'o, ĉar ĉi tiu pov'us ja pens'i, ke ŝi ĉe la graf'a famili'o plu ne est'as estim'at'a. Tiam la korv'o trans'flug'is super ŝi kaj de'nov'e ek'son'ig'is si'a'n raŭk'a'n voĉ'o'n.

“La nigr'a kri'ist'o,” dir'is Anneto, “hodiaŭ sen'ĉes'e mi'n tim'ig'as! ”

Ŝi al'port'is kun si kaf'o'n kaj cikori'o'n; por la mal'riĉ'a tag'labor'ist'in'o, kiu long'e ne hav'is tia'j'n frand'aĵ'o'j'n, tia donac'o est'is bon'far'o, kaj Anneto pet'is, ke oni pret'ig'u por ŝi ankaŭ unu tas'o'n. Dum la kaf'o est'is kuir'at'a, ŝi sid'iĝ'is sur seĝ'o kaj en'dorm'iĝ'is. Tiam ŝi ek'vid'is en sonĝ'o tiu'n, kiu antaŭ'e neniam viv'is en ŝi'a'j sonĝ'o'j: ŝi sonĝ'is pri si'a propr'a fil'o, kiu en ĉi tiu sam'a dom'o est'is mal'sat'int'a kaj kri'int'a, kiu el'kresk'is en mal'ĝoj'o kaj mizer'o kaj nun kuŝ'is en la profund'a mar'o, Di'o sci'as kie. Ŝi sonĝ'is, ke ŝi sid'as tie, kie ŝi efektiv'e nun sid'is, kaj la tag'labor'ist'in'o sur la kort'o kuir'as kaf'o'n. La odor'o de la kaf'o jam plen'ig'is ĉambr'o'n, kaj subit'e aper'is en la pord'o mir'ind'a ĉarm'a est'aĵ'o, bel'a kiel la graf'a infan'o, kaj la infan'a figur'o dir'is:

“Nun la mond'o pere'as! Ten'u vi'n fort'e je mi, ĉar vi est'as ja ĉiu'okaz'e mi'a patr'in'o! Vi hav'as anĝel'o'n en la ĉiel'a regn'o! Ten'u vi'n fort'e je mi!”

Kaj la figur'o ŝi'n pren'is, sed sam'temp'e lev'iĝ'is grand'eg'a bru'o, kiu kred'ebl'e est'is kaŭz'at'a de la krev'ant'a mond'o, kaj la anĝel'o lev'iĝ'is kaj ten'is ŝi'n fort'e je la manik'o'j de la ĉemiz'o, tiel fort'e, ke ŝi, kiel ŝajn'is al ŝi, lev'iĝ'is de la ter'o. Sed subit'e io pez'a al'pend'iĝ'is al ŝi'a'j pied'o'j, al'met'iĝ'is al ŝi'a dors'o; ŝi hav'is la impres'o'n, kvazaŭ cent vir'in'o'j al'kroĉ'iĝ'is al ŝi kaj kri'is: “Se vi sav'iĝ'as, ni ankaŭ dev'as sav'iĝ'i! Ten'u fort'e, ten'u fort'e!” Kaj ili ĉiu'j al'pend'iĝ'is. Tio est'is tro mult'e; “riĉ’, raĉ’”, la manik'o dis'ŝir'iĝ'is, kaj Anneto fal'eg'is en grand'eg'a'n profund'o'n, tiel ke ŝi ĉe tio vek'iĝ'is, — kaj ŝi est'is jam tuj renvers'iĝ'ont'a kun la seĝ'o, sur kiu ŝi sid'is. Ŝi'a kap'o est'is tiel konfuz'it'a, ke ŝi tut'e ne pov'is re'memor'i, kio'n ŝi sonĝ'is, ŝi nur konsci'is, ke tio est'is io mal'bon'a.

Oni trink'is la kaf'o'n, ĉe kio oni mult'e rakont'is, kaj post'e Anneto ir'is al la plej proksim'a urb'o, kie ŝi dev'is trov'i la ŝarĝ'vetur'ig'ist'o'n kaj kun li ankoraŭ en la sam'a nokt'o vetur'i al si'a hejm'o. Sed kiam ŝi renkont'is la ŝarĝ'vetur'ig'ist'o'n, li asert'is, ke antaŭ la sekv'ant'a vesper'o ili ne pov'os vetur'i. Ŝi pri'pens'is, kiom kost'os al ŝi la nokt'a rest'ad'o, ŝi konsider'is la long'ec'o'n de la voj'o kaj pri'kalkul'is, ke, se ŝi ne sekv'os la land'voj'o'n, sed ir'os laŭ'long'e de la mar'bord'o, ŝi ŝpar'os preskaŭ du mejl'o'j'n. Krom tio est'is bel'a vesper'o kaj plej bel'a plen'lun'o, per unu vort'o — Anneto decid'is ir'i pied'e. En la sekv'ant'a tag'o ŝi pov'is est'i hejm'e.

La sun'o est'is sub'iĝ'int'a, la vesper'a'j sonor'il'o'j ankoraŭ sonor'is, — ne, tio ne est'is la sonor'il'o'j, tio est'is ran'o'j, kiu'j kvak'is en la marĉ'o'j. Jen ili silent'iĝ'is, ĉio est'is silent'a; eĉ unu bird'o'n oni ne aŭd'is, ĉiu'j jam de'long'e ripoz'is, kaj la strig'o ne est'is ankoraŭ hejm'e. Neni'a'n son'o'n oni aŭd'is en la arb'ar'o aŭ sur la mar'bord'o, laŭ'long'e de kiu ŝi ir'is. Ŝi aŭd'is la paŝ'o'j'n de si'a'j propr'a'j pied'o'j en la sabl'o, neni'u bat'o de ond'o est'is aŭd'ebl'a, absolut'a silent'o reg'is super la akv'a abism'o. Mut'a'j ili ĉiu'j tie est'is, la viv'ant'o'j kaj la mort'int'o'j.

Anneto ir'is kaj pens'is, kiel oni dir'as, pri neni'o, ŝi for'pel'is de si ĉiu'j'n pens'o'j'n; tamen la pens'o'j ŝi'n ne for'las'is, ili neniam ni'n for'las'as, ili nur kuŝ'as en spec'o de dorm'o, la viv'iĝ'int'a'j kiu'j trankvil'iĝ'is, kiel ankaŭ tiu'j, kiu'j ankoraŭ ne mov'iĝ'is. Sed la pens'o'j aper'as, ili pov'as ek'mov'iĝ'i en ni'a kor'o, ili pov'as ek'mov'iĝ'i en ni'a kap'o aŭ subit'e ni'n atak'i.

“Bon'far'o'j al'port'as ben'o'n!” est'as skrib'it'e. “La pek'o nask'as la mort'o'n! ” est'as ankaŭ skrib'it'e. Mult'a'j afer'o'j est'as skrib'it'a'j, mult'a'j est'as dir'it'a'j, oni tio'n ne sci'as, oni tio'n ne memor'as. Tiel est'is kun Anneto. Sed tio pov'as subit'e ven'i en la kap'o'n, tio pov'as ven'i!

Ĉiu'j mal'virt'o'j, ĉiu'j virt'o'j kuŝ'as en ni'a kor'o, en vi'a, en mi'a; ili kuŝ'as kiel mal'grand'a'j, ne'vid'ebl'a'j grajn'et'o'j. Jen el ekster'e ven'as sun'radi'o, ek'tuŝ'o de mal'bon'a man'o, vi turn'as ĝi'n dekstr'e'n, tio pov'as est'i decid'a, kaj la mal'grand'a grajn'et'o sku'iĝ'as, ĝi ŝvel'as, ĝi krev'as kaj en'verŝ'as ĉiu'j'n si'a'j'n suk'o'j'n en vi'a'n sang'o'n, kaj tiam vi sen'halt'e ek'mov'iĝ'as. Ekzist'as pens'o'j mal'trankvil'ig'ant'a'j; tiel long'e, kiel oni ir'as kvazaŭ en sonĝ'o, oni ili'n ne hav'as, sed ili komenc'as mov'iĝ'i! Anneto ir'is kvazaŭ en sonĝ'o, la pens'o'j komenc'is mov'iĝ'i. De unu Kandel'fest'o ĝis la ali'a la kor'o hav'as mult'e sur si'a kalkul'tabel'o, la kalkul'o'n pri tut'a jar'o; mult'e est'as forges'it'e, pek'o'j per vort'o'j kontraŭ Di'o, kontraŭ ni'a proksim'ul'o kaj kontraŭ ni'a propr'a konscienc'o. Ni tio'n ne pri'pens'as, kaj tio'n ankaŭ Anneto ne far'is; ŝi far'is neni'o'n mal'bon'a'n kontraŭ la leĝ'o'j de la land'o, ŝi est'is opini'at'a, kiel ŝi sci'is, brav'a, honest'a kaj estim'ind'a. Kiam ŝi nun ir'is laŭ'long'e de la mar'bord'o, ŝi subit'e ek'vid'is ke io tie kuŝ'is. Kio ĝi est'as? Ŝi halt'is; kio'n la mar'o tie el'ĵet'is? Tie kuŝ'is mal'nov'a vir'a ĉapel'o. Kie ĝi pov'is de'fal'i de ŝip'o? Ŝi al'ir'is pli proksim'e, halt'is kaj rigard'is la ĉapel'o'n. He, kio tie kuŝ'is! Tim'o ŝi'n atak'is; sed est'is neni'o, kio'n oni dev'us tim'i, tio est'is mar'a herb'o aŭ junk'o, kiu kovr'is long'form'a'n ŝton'o'n kaj aspekt'is kiel korp'o de hom'o. Tio est'is nur junk'o aŭ mar'a herb'o, ŝi tamen rest'is tim'ig'it'a, kaj dum ŝi ir'is plu'e'n, ven'is al ŝi en la kap'o'n divers'a'j afer'o'j, kiu'j'n ŝi aŭd'is, kiam ŝi est'is infan'o, la tut'a superstiĉ'o pri la mar'bord'a fantom'o, la fantom'o de tiu'j, kiu'j'n la mar'o el'ĵet'is sur la dezert'a'n bord'o'n kaj kiu'j rest'is tie ne en'ter'ig'it'a'j. Oni dir'is, ke la mar'bord'a fantom'o sekv'as la sol'ec'a'n migr'ant'o'n, al'pend'iĝ'as al li kaj postul'as, ke oni port'u ĝi'n sur la tomb'ej'o'n, por ke ĝi ricev'u tomb'o'n en Krist'an'a ter'o. “Ten'u fort'e, ten'u fort'e!” ĝi kri'as, kiel oni dir'as. Kiam Anneto ripet'is en si mem tiu'j'n vort'o'j'n, ŝi subit'e re'memor'is si'a'n tut'a'n sonĝ'o'n, viv'ant'a ĝi star'is antaŭ ŝi'a anim'o, kiel la patr'in'o'j kun la kri'o “ten'u fort'e, ten'u fort'e” al'kroĉ'iĝ'is al ŝi, kiel la mond'o pere'is, ŝi'a'j manik'o'j dis'ŝir'iĝ'is kaj ŝi for'fal'is de si'a infan'o, kiu en la hor'o de juĝ'o vol'is ŝi'n tir'i supr'e'n. Ŝi'a infan'o, ŝi'a propr'a karn'o kaj sang'o, ŝi'a infan'o, kiu'n ŝi neniam am'is, pri kiu ŝi eĉ ne pens'is, tiu infan'o kuŝ'is nun sur la fund'o de la mar'o, ĝi pov'is ven'i kiel mar'bord'a fantom'o kaj kri'i: “ten'u fort'e, ten'u fort'e! met'u mi'n en Krist'an'a'n ter'o'n!” Dum ĉi tiu'j pens'o'j ir'is tra ŝi'a kap'o, ŝi sent'is pik'ad'o'n en si'a'j pied'o'j, kaj ŝi ir'is pli rapid'e. La tim'o simil'e al mal'sek'a man'o kuŝ'iĝ'is sur ŝi'a kor'o, tiel ke ŝi preskaŭ sven'is. Dum ŝi rigard'is la mar'o'n, la aer'o ĉirkaŭ ŝi subit'e far'iĝ'is ĉiam pli kaj pli dens'a. Aper'is pez'a nebul'o kaj kuŝ'iĝ'is sur la arb'et'aĵ'o'j kaj arb'o'j, kio don'is al ili strang'a'n aspekt'o'n. Ŝi si'n re'turn'is, por rigard'i la lun'o'n, kiu star'is mal'antaŭ ŝi. Ĝi simil'is al pal'a disk'o sen radi'o'j. Ŝi hav'is la sent'o'n, kvazaŭ io pez'a kuŝ'iĝ'is sur ĉiu'j ŝi'a'j membr'o'j; “ten'u fort'e, ten'u fort'e!” ŝi pens'is. Kiam ŝi de'nov'e si'n re'turn'is kaj ek'rigard'is la lun'o'n, ŝajn'is al ŝi, ke ĝi'a vizaĝ'o trov'iĝ'as tut'e proksim'e antaŭ ŝi kaj ke la nebul'o kvazaŭ blank'a tol'a kovr'o pend'as de ŝi'a'j ŝultr'o'j. Ŝajn'is al ŝi, ke ŝi aŭd'as: “Ten'u fort'e! Met'u mi'n en Krist'an'a'n ter'o'n!” kaj ŝi efektiv'e aŭd'is ton'o'n, obtuz'a'n, mal'trankvil'ig'a'n, kiu ne pov'is ven'i de la ran'o'j en la marĉ'o nek de korv'o'j aŭ kornik'o'j, ĉar ili'n ŝi neni'e rimark'is. “En'ter'ig'u mi'n, en'ter'ig'u mi'n!” son'is laŭt'e kaj aŭd'ebl'e. Jes, tio est'is la mar'bord'a fantom'o de ŝi'a infan'o, kiu kuŝ'is sur la fund'o de la mar'o kaj ne pov'is trov'i pac'o'n nek ripoz'o'n, ĝis ĝi est'os port'it'a sur la tomb'ej'o'n kaj oni el'fos'os por ĝi tomb'o'n en Krist'an'a ter'o. Tie'n ŝi vol'is ir'i, tie ŝi vol'is fos'i tomb'o'n. Ŝi ek'ir'is en la direkt'o al la plej proksim'a preĝ'ej'o, kaj ĉar al ŝi ŝajn'is, ke ŝi'a ŝarĝ'o far'iĝ'is mal'pli pez'a aŭ eĉ tut'e mal'aper'is, ŝi vol'is de'nov'e ir'i re'turn'e kaj rapid'i hejm'e'n laŭ la plej mal'long'a voj'o. Sed tiam io de'nov'e ŝi'n kapt'is. “Ten'u fort'e, ten'u fort'e!” Tio son'is kiel kvak'ad'o de ran'o'j, tio son'is kiel plend'a kri'ad'o de bird'o'j, tio son'is tut'e klar'e: “En'ter'ig'u mi'n, en'ter'ig'u mi'n!”

La nebul'o est'is mal'varm'a kaj mal'sek'a, ŝi'a man'o kaj ŝi'a vizaĝ'o est'is mal'varm'a kaj mal'sek'a de tim'o kaj terur'o; ekster'e ŝi sent'is prem'ad'o'n, ŝi'a'n intern'o'n tra'flu'is amas'o da pens'o'j, kiu'j'n ŝi neniam antaŭ'e sent'is.

En la daŭr'o de unu printemp'a nokt'o ĉe ni en la nord'o la fag'arb'ar'o pov'as el'ig'i burĝon'o'j'n kaj ĉe la sun'lum'o de la sekv'ant'a tag'o aper'i en si'a jun'a lum'a bel'eg'ec'o; en la daŭr'o de unu sol'a sekund'o pov'as dis'volv'iĝ'i la sem'it'aĵ'o de ni'a'j pek'o'j per pens'o'j, vort'o'j kaj far'o'j, kiu est'as dis'ŝut'it'a en ni'a ĝis'nun'a viv'o. Ĝi el'ig'as ĝerm'o'j'n kaj dis'volv'iĝ'as en la daŭr'o de unu sekund'o, kiam la konscienc'o vek'iĝ'as, kaj Di'o ĝi'n vek'as tiam, kiam ni tio'n plej mal'mult'e atend'as. Tiam neni'o plu est'as prav'ig'ebl'a, la far'o star'as kaj atest'as kontraŭ ni, la pens'o'j ricev'as terur'o'n pri tio, kio'n ni port'is en ni kaj ne sufok'is, ni ricev'as terur'o'n pri la sem'it'aĵ'o, kiu'n ni ŝut'is en mal'humil'ec'o kaj sen'pri'pens'ec'o. La kor'o en'ferm'as en si ĉiu'j'n virt'o'j'n, sed ankaŭ ĉiu'j'n mal'virt'o'j'n, kaj ili pov'as prosper'i sur la plej mal'fekund'a grund'o.

Kio'n ni dir'is ĉi tie per vort'o'j, tio ond'iĝ'is en la pens'o'j de Anneto; tio ŝi'n sen'fort'ig'is, ŝi fal'is sur la ter'o'n kaj ramp'is sur ĝi kelk'a'n spac'o'n. “En'ter'ig'u mi'n, en'ter'ig'u mi'n!” io son'is; ha, plej volont'e ŝi en'ter'ig'us si'n mem, se nur la tomb'o est'us etern'a forges'o de ĉiu'j pek'o'j. Tio est'is la serioz'a hor'o de vek'iĝ'o kun terur'o kaj tim'eg'o. Kaŭz'e de ŝi'a superstiĉ'o ŝi'a sang'o jen bol'is, jen rigid'iĝ'is; mult'a'j afer'o'j, pri kiu'j ŝi neniam vol'us parol'i, ven'is al ŝi en la kap'o'n. Sen'son'e kiel la ombr'o de nub'o en lun'lum'o tra'ŝveb'is antaŭ ŝi aper'aĵ'o, pri kiu ŝi jam antaŭ'e aŭd'is. Tut'e antaŭ ŝi preter'galop'is kvar spir'eg'ant'a'j ĉeval'o'j, fajr'o flam'is el ili'a'j okul'o'j kaj naz'o'tru'o'j. Ili tir'is ard'ant'a'n kaleŝ'o'n, en kiu sid'is la mal'bon'a bien'mastr'o, kiu loĝ'is en ĉi tiu region'o antaŭ pli ol cent jar'o'j. Ĉiu'n nokt'o'mez'o'n li vetur'as, kiel oni dir'is, en si'a'n bien'o'n kaj tuj vetur'as re'turn'e. Li ne est'is blank'a, kiel oni ordinar'e prezent'as al si mort'int'o'n, ne, li est'is nigr'a kiel karb'o, kiel esting'iĝ'int'a karb'o. Li kap'salut'is Anneton kaj far'is al ŝi sign'o'j'n. “Ten'u fort'e, ten'u fort'e! Tiam vi pov'os de'nov'e vetur'i en graf'a kaleŝ'o kaj forges'i vi'a'n infan'o'n!”

Ŝi ir'is pli rapid'e antaŭ'e'n kaj ating'is la tomb'ej'o'n. Sed la nigr'a'j kruc'o'j kaj la nigr'a'j korv'o'j inter'miks'iĝ'is antaŭ ŝi'a'j okul'o'j. La korv'o'j kri'is, kiel hodiaŭ la korv'o est'is kri'int'a, sed nun ŝi kompren'is, kio'n ili kri'is. “Mi est'as korv'a patr'in'o, mi est'as korv'a patr'in'o!” dir'is ĉiu el ili, kaj Anneto sci'is, ke tiu nom'o rilat'as ankaŭ al ŝi; ŝi ebl'e ali'form'iĝ'os en tia'n nigr'a'n bird'o'n kaj dev'os sen'ĉes'e kri'ad'i, kiel tiu kri'is, se ŝi ne sukces'os el'fos'i la tomb'o'n.

Kaj ŝi ĵet'iĝ'is sur la ter'o'n kaj fos'is per si'a'j man'o'j tomb'o'n en la mal'mol'a ter'o, ĝis la sang'o komenc'is ŝpruc'i el ŝi'a'j fingr'o'j.

“En'ter'ig'u mi'n, en'ter'ig'u mi'n!” son'is sen'inter'romp'e; ŝi tim'is la kok'o'kri'o'n, ŝi tim'is la unu'a'n ruĝ'a'n stri'o'n en la orient'o, ĉar se ŝi'a labor'o ne est'os fin'it'a ĝis tiam, ŝi pere'os. Kaj la kok'o ek'kri'is, kaj en la orient'o montr'iĝ'is bril'et'o de lum'o, — la tomb'o est'is el'fos'it'a nur du'on'e, glaci'a man'o ek'glit'is sur ŝi'a kap'o kaj vizaĝ'o mal'supr'e'n ĝis la kor'o. “Nur du'on'o de tomb'o!” io ĝem'is, kaj ombr'o mal'rapid'e for'ŝveb'is re'turn'e, al la fund'o de la mar'o. Jes, tio est'is la mar'bord'a fantom'o! Sen'fort'e Anneto fal'is sur la ter'o'n, ŝi hav'is plu nek pens'o'j'n nek sent'o'j'n.

Est'is lum'a tag'o, kiam ŝi de'nov'e re'konsci'iĝ'is; du vir'o'j lev'is ŝi'n. Ŝi kuŝ'is ne sur la tomb'ej'o, sed sur la mar'bord'o, kaj ŝi est'is fos'int'a antaŭ si profund'a'n tru'o'n en la sabl'o kaj sang'e vund'is al si la fingr'o'j'n je romp'it'a glas'o, kies akr'a'rand'a mal'supr'a part'o sid'is sur blu'kolor'a lign'a ŝtip'o. Anneto est'is mal'san'a. Ŝi'a konscienc'o miks'is la kart'o'j'n de la superstiĉ'o, dis'met'is ili'n kaj pren'is el ili inform'o'n, ke ŝi nun hav'as nur du'on'o'n da anim'o, ke la du'a'n du'on'o'n for'pren'is kun si ŝi'a infan'o sur la fund'o'n de la mar'o. Ŝi est'is konvink'it'a, ke neniam ŝi pov'os akir'i favor'kor'ec'o'n de la ĉiel'o, antaŭ ol ŝi ricev'os re'turn'e tiu'n du'a'n du'on'o'n, kiu est'as re'ten'at'a en la profund'o de la mar'o. Anneto re'ven'is hejm'e'n; ŝi ne est'is plu tiu est'aĵ'o, kiu ŝi est'is antaŭ'e. Ŝi'a'j pens'o'j est'is kiel inter'konfuz'it'a volv'aĵ'o, nur unu faden'o tir'iĝ'is tra ĉiu'j ŝi'a'j pens'o'j kaj sent'o'j, la ĉiam re'ven'ant'a ide'o port'i la mar'bord'a'n fantom'o'n sur la tomb'ej'o'n, fos'i por ĝi tomb'o'n kaj per tio re'turn'e akir'i si'a'n tut'a'n anim'o'n.

En mult'a'j nokt'o'j ŝi mal'aper'is el la dom'o, kaj ĉiam oni ŝi'n tiam trov'is sur la mar'bord'o, kie ŝi atend'is la fantom'o'n. Tiel pas'is tut'a jar'o; en unu nokt'o ŝi de'nov'e mal'aper'is, sed oni ne pov'is ŝi'n re'trov'i; la tut'a sekv'ant'a tag'o pas'is en sen'frukt'a serĉ'ad'o.

Kiam vesper'e la preĝ'ej'a serv'ist'o en'ir'is en la preĝ'ej'o'n, por sonor'ig'i al la vesper'a preĝ'o, li ek'vid'is Anneton, kuŝ'ant'a'n antaŭ la altar'o. Ĉi tie ŝi est'is de'post la plej fru'a maten'a hor'o, ŝi'a'j fort'o'j preskaŭ tut'e ŝi'n for'las'is, sed ŝi'a'j okul'o'j lum'is, ŝi'a vizaĝ'o hav'is ruĝ'et'a'n bril'o'n. La last'a'j radi'o'j de la sun'o fal'is sur ŝi'n, glit'is bril'ant'e sur la altar'o'n kaj or'ig'is la bril'pur'a'j'n buk'o'j'n de la Bibli'o, kiu kuŝ'is sur ĝi mal'ferm'it'e. Klar'e oni pov'is leg'i la vort'o'j'n de la profet'o Joel: “Dis'ŝir'u vi'a'j'n kor'o'j'n, sed ne vi'a'j'n vest'o'j'n, re'turn'u vi'n al la Etern'ul'o!” — “Tio est'is simpl'a hazard'o!” oni dir'is, kiel mult'a'j'n afer'o'j'n oni atribu'as al la hazard'o

Sur la vizaĝ'o de Anneto, kiu'n pri'lum'is la sun'o, oni pov'is leg'i pri pac'o kaj favor'kor'ec'o. Al ŝi est'is tiel bon'e, ŝi dir'is; ŝi nun de'nov'e tut'e re'fort'iĝ'is. En ĉi tiu nokt'o, ŝi dir'is, ŝi'n vizit'is la mar'bord'a fantom'o, ŝi'a propr'a infan'o, kaj ĝi dir'is: vi el'fos'is por mi nur du'on'o'n da tomb'o, sed dum tre long'a temp'o vi ten'is mi'n en'tomb'ig'it'e en vi'a kor'o, kaj tie patr'in'o konserv'as si'a'n infan'o'n plej bon'e. Tial ĝi re'turn'e re'don'is al ŝi ŝi'a'n perd'it'a'n du'on'o'n da anim'o kaj konduk'is ŝi'n en la preĝ'ej'o'n.

“Nun mi est'as en la dom'o de Di'o,” ŝi dir'is, “kaj en Li'a dom'o oni est'as feliĉ'a!”

Kiam la sun'o est'is tut'e sub'iĝ'int'a, la anim'o de Anneto est'is tut'e supr'e, tie, kie ne ekzist'as tim'o, kiam oni fin'is si'a'n sur'ter'a'n batal'ad'o'n; kaj Anneto ĝi'n fin'is.

Infan'a babil'ad'o

Ĉe la ge'sinjor'o'j grand'negoc'ist'o'j est'is grand'a kun'ven'o de infan'o'j, infan'o'j de riĉ'a'j hom'o'j kaj infan'o'j de alt'klas'a'j hom'o'j. La grand'negoc'ist'o est'is hom'o bon'stat'a kaj kler'a. Li mem est'is stud'int'a en la universitat'o, laŭ la dezir'o de si'a patr'o, kiu komenc'e est'is nur brut'komerc'ist'o, sed honest'a kaj ag'em'a. Tio don'is mon'o'n, kaj al tio la grand'komerc'ist'o ŝuld'is si'a'n prosper'o'n. Saĝ'o'n li hav'is, kaj eĉ kor'o'n, tamen pri tio oni mal'pli parol'is ol pri li'a mult'o da mon'o.

Li'n konstant'e vizit'ad'is alt'kvalit'a'j hom'o'j, alt'kvalit'a'j per la nobel'ec'o de si'a nask'iĝ'o kaj alt'kvalit'a'j per nobel'ec'o de la spirit'o, tia'j, kiu'j hav'is ambaŭ nobel'a'j'n titol'o'j'n, kaj tia'j, kiu'j hav'is neniu'n el ili. Tie nun est'is kun'ven'o de infan'o'j, infan'a amuz'iĝ'o, kaj infan'o'j el'dir'as liber'e, kio'n ili hav'as en la kor'o. Inter la mal'grand'a gast'ar'o trov'iĝ'is unu plej ĉarm'a knab'in'o, sed terur'e fier'a. Tio'n rezult'ig'is la serv'ist'o'j per si'a'j kis'o'j kaj kares'o'j, sed ne ŝi'a'j ge'patr'o'j, ĉar ili est'is tro prudent'a'j por tio. Ŝi'a patr'o est'is palac'an'o, kaj tio, kiel ŝi sci'is, est'is terur'e grav'a afer'o.

“Mi est'as palac'a infan'o!” ŝi dir'ad'is. Ŝi pov'us tiel sam'e bon'e est'i kel'a infan'o, ĉar nek la unu'a'n stat'o'n nek la du'a'n oni pov'as ating'i per si'a'j propr'a'j far'o'j. Krom tio ŝi rakont'is al la ali'a'j infan'o'j, ke ŝi est'as “moŝt'nask'it'a”, kaj ŝi dir'is plu'e, ke se oni ne est'as moŝt'nask'it'a, oni pov'as far'iĝ'i neni'o. Lern'i kaj est'i tre diligent'a neni'o'n help'as, se oni ne est'as moŝt'nask'it'a, tiam oni neni'o'n pov'as ating'i.

“Kaj el tiu'j, kiu'j hav'as simpl'a'n nom'o'n, neniam pov'as io far'iĝ'i,” ŝi dir'is. “Oni dev'as al'ark'ig'i la brak'o'j'n al la flank'o'j kaj ten'i mal'proksim'e de si tiu'j'n, kiu'j hav'as simpl'a'n nom'o'n.” Ĉe tio ŝi al'ark'ig'is ŝi'a'j'n mal'grand'a'j'n ĉarm'a'j'n brak'et'o'j'n kun la pint'a'j kubut'o'j al si'a'j flank'o'j, por montr'i, kiel oni dev'as ag'i. Kaj la mal'grand'a'j brak'et'o'j est'is tiel ĉarm'a'j; ŝi est'is dolĉ'a infan'o.

Sed la mal'grand'a fil'in'o de la grand'negoc'ist'o tre ek'koler'is. La nom'o de ŝi'a patr'o est'is simpl'a, kaj tial ŝi dir'is tiel fier'e, kiel ŝi pov'is:

“Sed mi'a patr'o pov'as, tuj kiam li ek'vol'us, aĉet'i bombon'o'j'n je cent spes'mil'o'j! Ĉu vi'a patr'o tio'n pov'as?”

“Jes, sed mi'a patr'o,” inter'romp'is ŝi'n la mal'grand'a fil'in'o de verk'ist'o, “pov'as vi'a'n patr'o'n kaj ankaŭ vi'a'n kaj ĉiu'j'n patr'o'j'n met'i en la gazet'o'n. Ĉiu'j hom'o'j li'n tim'as, dir'as pa'nj'o, ĉar mi'a patr'o est'as tiu, kiu reg'as en la gazet'o.”

Ĉe tio la knab'in'et'o alt'e lev'is la kap'o'n, kvazaŭ ŝi est'us ver'a princ'in'o, kiu dev'as si'n ten'i fier'e.

Sed ekster'e antaŭ la du'on'e mal'ferm'it'a pord'o star'is mal'riĉ'a knab'o kaj en'rigard'is tra la fend'o. La knab'o ne hav'is la rajt'o'n eĉ en'ir'i en la ĉambr'o'n, tiel mal'alt'stat'a li est'is. Li est'is turn'ad'int'a la rost'o'stang'o'n por la kuir'ist'in'o, kaj nun li ricev'is la permes'o'n star'i mal'antaŭ la pord'o kaj en'rigard'i al la elegant'e vest'it'a'j infan'o'j, kiu'j tie gaj'e amuz'iĝ'is, kaj tio est'is por li tre mult'e.

“Se mi pov'us ankaŭ est'i unu el ili!” li pens'is, kaj li aŭskult'is, kio tie est'is parol'at'a, kaj tio don'is sufiĉ'e da kaŭz'o, por est'i aflikt'it'a. Eĉ unu spes'dek'o'n ne hav'is li'a'j ge'patr'o'j hejm'e sur la fund'o de si'a kofr'o, ili ne hav'is la rimed'o'j'n por abon'i gazet'o'n, des pli por ĝi'n verk'i, kaj la plej mal'bon'a est'is ankoraŭ tio, ke la nom'o de li'a patr'o, kaj sekv'e ankaŭ li'a, est'is tre simpl'a, kaj el li sekv'e neniam io far'iĝ'os en la mond'o. Tio est'is tre mal'ĝoj'ig'a.

Tio est'is en tiu vesper'o.

* * *

De'post tiam pas'is jar'o'j, kaj el la infan'o'j far'iĝ'is hom'o'j.

Bel'eg'a dom'o star'is en la urb'o, ĝi est'is plen'a de bel'eg'aĵ'o'j, ĉiu'j vol'is ili'n vid'i, eĉ hom'o'j el ekster la urb'o ven'is, por tio'n admir'i. Kiu, laŭ vi'a opini'o, el la infan'o'j, pri kiu'j ni rakont'is, pov'is dir'i, ke tiu dom'o est'as li'a? Nu, kred'ebl'e est'as facil'e diven'i? Ne, ne tiel facil'e. La dom'o aparten'is al la mal'grand'a mal'riĉ'a knab'o; io tamen far'iĝ'is el li, kvankam li'a nom'o est'is tre simpl'a — Thorwaldsen.

Kaj la tri ali'a'j infan'o'j? El tiu'j infan'o'j, kiu'j aparten'is al la nobel'ar'a de'ven'o, mon'a kaj spirit'a, neni'u far'is i'o'n eminent'a'n, kio merit'us menci'o'n, neni'u super'is la ali'a'j'n. Sed bon'a'j kaj brav'a'j hom'o'j tamen far'iĝ'is el ili; ili hav'is en ŝi bon'a'n grund'o'n. Tio, kio'n ili tiam pens'is kaj parol'is, est'is nur infan'a babil'ad'o.

Pec'o da perl'o'vic'o

1.

La ĉef'a lini'o de la Dan'a'j fer'voj'o'j lig'as Kopenhagon kun Korsor. Ĝi est'as bel'eg'a pec'o da perl'o'vic'o, kolekt'o da tia'j perl'o'j, da kia'j Eŭrop'o nun hav'as tiel grand'a'n abund'o'n. La plej valor'a'j perl'o'j el tiu grand'a perl'o'vic'o est'as nom'at'a'j: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo. Tiu aŭ ali'a hom'o ebl'e opini'as, ke tiu'j grand'a'j urb'o'j ne est'as la plej bel'a'j perl'o'j el tiu vic'o, aŭ li montr'as anstataŭ tio i'a'n ne'kon'at'a'n urb'et'o'n, kiu est'as li'a nask'iĝ'lok'o, kie loĝ'as li'a'j kar'a'j. Jes, oft'e tio est'as nur mal'grand'a bien'et'o, mal'grand'a dom'o, kaŝ'it'a inter verd'a'j bar'il'o'j, unu punkt'o, kiu kvazaŭ for'flug'as, kiam la vagon'ar'o preter'kur'as.

Kiom da perl'o'j trov'iĝ'as en la perl'o'vic'o de Kopenhago ĝis Korsor? Ni rigard'u ses, kiu'j en la okul'o'j de la plej'mult'o aper'as kiel la plej rimark'ind'a'j. Mal'nov'a'j re'memor'o'j kaj eĉ kant'o'j don'as al tiu'j perl'o'j bril'o'n, tiel ke ili lum'ant'e viv'as en ni'a'j pens'o'j.

Ĉe la mont'et'o, sur kiu star'as la kastel'o de Frederik'o la Ses'a, kie Oehlenschlager tra'viv'is si'a'n viv'o'n, bril'as en luks'a arb'ar'a region'o unu el tiu'j perl'o'j, du'a kaban'o de Filemono kaj Baŭcido, la ĉarm'a hejm'o de du am'ind'a'j ge'mal'jun'ul'o'j. Ĉi tie loĝ'is Rahbeck kun si'a edz'in'o Camma; ĉi tie, sub ili'a gast'am'a tegment'o, en la viv'daŭr'o de tut'a generaci'o kolekt'iĝ'ad'is ne mal'mult'e da hero'o'j de la spirit'o el la ag'em'a kaj bru'a Kopenhago; ĉi tie est'is fond'it'a hejm'o por la spirit'o, — kaj nun.... Ne dir'u: “ha, kia ŝanĝ'o!” Ne, eĉ nun ankoraŭ tio est'as hejm'o de la spirit'o, varm'ej'o por mal'san'em'a'j kresk'aĵ'o'j! La flor'a burĝon'o, kiu ne est'as sufiĉ'e fort'a por dis'volv'iĝ'i, tamen en'hav'as en si, kvankam kaŝ'it'e, ĉiu'j'n ĝerm'o'j'n por foli'o'j kaj sem'o. Ĉi tie la sun'o de la spirit'o lum'as en bon'e vart'at'a'n hejm'o'n de la spirit'o, viv'ig'as kaj vigl'ig'as. La mond'o de ĉirkaŭ'e radi'as tra la okul'o'j en la ne'esplor'ebl'a'n profund'o'n de la anim'o. La hejm'o de la idiot'o'j, ĉirkaŭ'at'a de hom'a am'o, est'as sankt'a lok'o, varm'ej'o por la mal'san'em'a kresk'aĵ'o, kiu dev'as de'nov'e est'i plant'it'a kaj ek'flor'i en la ĝarden'o de Di'o. La plej mal'fort'a'j koncern'e la spirit'o'n nun est'as kolekt'at'a'j tie, kie iam renkont'iĝ'ad'is la plej grand'a'j kaj fort'a'j, inter'ŝanĝ'ad'is si'a'j'n pens'o'j'n kaj lev'iĝ'ad'is supr'e'n, — supr'e'n lev'iĝ'as ankaŭ nun ankoraŭ la flam'o de la anim'o'j en la du'a kaban'o de Filemono kaj Baŭcido.

La urb'o de la reĝ'a'j tomb'o'j ĉe la font'o de Hroar, la mal'nov'a Roskilde, kuŝ'as antaŭ ni. La graci'a'j turp'int'o'j de la preĝ'ej'o lev'iĝ'as super la mal'alt'a urb'o kaj spegul'iĝ'as en Isefjord. Nur unu tomb'o'n ni ĉi tie el'serĉ'os, ni ĝi'n rigard'os en la emajl'o de la perl'o. Ĝi ne est'as la tomb'o de la potenc'a reĝ'in'o de la Uni'o, Margaret'o, ne, intern'e de la tomb'ej'o, antaŭ kies blank'a mur'o ni tut'e proksim'e preter'flug'as, trov'iĝ'as la tomb'o, ne'valor'a ŝton'o ĝi'n kovr'as. La reĝ'o de la orgen'o, la grand'a Dan'a romantik'ist'o, ĉi tie dorm'as, la verk'int'o de ni'a'j plej bel'a'j popol'a'j kant'o'j. Roskilde, urb'o de la reĝ'a'j tomb'o'j, en la bril'o de vi'a perl'o ni pri'rigard'os la simpl'a'n tomb'o'n, sur kies ŝton'o est'as el'hak'it'a lir'o kaj la nom'o: Weyse.

Nun ni ven'as al Sigersted apud la urb'o Ringsted; la flu'ej'o de la river'o est'as mal'profund'a; la flav'a gren'o kresk'as tie, kie al'bord'iĝ'is la boat'o de Hagbarth, ne mal'proksim'e de la virg'ul'in'a tur'o de Signes. Kiu ne kon'as la legend'o'n de Hagbarth, kiu pend'is en la kverk'o, kaj pri la kaĝ'o de Signes, kiu star'is en flam'o'j, la legend'o'n pri la fort'a am'o?

“Bel'eg'a Sor'o, ĉirkaŭ'kron'it'a de arb'ar'o!” Nun la silent'a monaĥ'ej'a vilaĝ'o ricev'is tra'vid'o'n tra la musk'o'kovr'it'a'j arb'o'j. Kun okul'o'j de jun'ec'o ĝi el la akademi'o trans la lag'o'n rigard'as al la mond'voj'o, aŭd'as la ĝem'ad'o'n de la drak'o-lokomotiv'o, kiu flug'as tra la arb'ar'o. Sor'o, vi perl'o de la poezi'o, vi kaŝ'as en vi la polv'o'n de Holberg! Simil'e al potenc'a blank'a cign'o ĉe la profund'a arb'ar'a lag'o star'as vi'a kastel'o de instru'it'ec'o, kaj supr'e'n al ĝi simil'e al blank'a astr'o'flor'o en la arb'ar'o lum'as mal'grand'a dom'o. Pi'a'j kant'o'j son'as el ĝi mal'proksim'e'n super la land'o'n, tie est'as parol'at'a'j vort'o'j, kiu'j'n aŭskult'as eĉ la vilaĝ'an'o kaj per ili kon'at'iĝ'as kun la mal'aper'int'a'j temp'o'j de Dan'uj'o. La verd'a arb'ar'o kaj la kant'ad'o de la bird'o'j est'as lig'it'a'j inter si, kiel la nom'o'j Sor'o kaj Ingemann.

Plu'e'n al la urb'o Slagelse! Kio spegul'iĝ'as ĉi tie en la emajl'o de la perl'o? Mal'aper'is la monaĥ'ej'o Antvoskov, mal'aper'is la riĉ'a'j salon'o'j de la kastel'o, eĉ ĝi'a sol'ec'e star'ant'a for'las'it'a flank'part'o. Tamen unu mal'nov'a sign'o ankoraŭ star'as, ĉiam re'nov'ig'at'a, lign'a kruc'o tie sur la alt'aĵ'o, kie en la legend'a temp'o Hellig Anders, la pastr'o de Slagelse, vek'iĝ'is, transport'it'a tie'n dum unu nokt'o el Jeruzalem.

Korsor, — ĉi tie nask'iĝ'is vi, kiu don'is al ni:

“Miks'int'e ŝerc'o'n kun serioz'aĵ'o
En kant'o'j pri la Zeland'an'o Knut.”

Vi, majstr'o en vort'o'j kaj sprit'aĵ'o'j! La mal'aper'ant'a'j mal'nov'a'j rempar'o'j de la for'las'it'a fortik'aĵ'o est'as nun ĉi tie la last'a'j vid'ebl'a'j atest'ant'o'j de la hejm'o de vi'a jun'ec'o. Kiam la sun'o sub'ir'as, ili'a'j ombr'o'j montr'as al la lok'o, kie star'is la dom'o de vi'a nask'iĝ'o. De ĉi tiu'j rempar'o'j vi vid'is, kiam vi est'is mal'grand'a, kiel “la lun’ post la insul'o mal'lev'iĝ'as”, kaj vi tio'n sen'mort'ig'is per vi'a kant'o, vi, kiu vag'ad'is tra la labirint'o de la mond'o kaj trov'is, ke

“Neni'e roz'o'j est'as tiel ruĝ'a'j,
ili'a'j dorn'o'j tiel ne'sent'ebl'a'j,
Neni'e la lanug'o tiel mol'a,
Kiel en ni'a dolĉ'a infan'ec'o.”

La ĉarm'a'j kant'o'j de la bon'a humor'o kaj sprit'ec'o! Ni plekt'as al vi flor'kron'o'n el asperul'o'j, ĵet'as ĝi'n en la mar'o'n, kaj la ond'o'j port'os ĝi'n al la golf'o de Kil, sur kies bord'o kuŝ'as vi'a polv'o. Ĝi al'port'os al vi salut'o'j'n de la jun'a generaci'o, salut'o'j'n el la ge'patr'a urb'o Korsor, kie fin'iĝ'as la perl'o'vic'o.

2.

“Ĝi est'as efektiv'e pec'o da perl'o'vic'o, la distanc'o inter Kopenhago kaj Korsor,” dir'is la av'in'o, kiu aŭd'is la voĉ'leg'ad'o'n de tio, kio est'as skrib'it'a supr'e. “Almenaŭ por mi ĝi est'as perl'o'vic'o kaj far'iĝ'is tia antaŭ pli ol kvar'dek jar'o'j,” ŝi dir'is. “Tiam ni ne hav'is vapor'maŝin'o'j'n; por tra'vetur'i tiu'n voj'o'n, ni uz'is tiom da tag'o'j, kiom da hor'o'j vi nun uz'as. Tio est'is en la jar'o 1815; tiam mi hav'is la aĝ'o'n de du'dek unu jar'o'j; tio est'as bel'a aĝ'o, kvankam en la tri'dek'a'j jar'o'j oni ankaŭ hav'as ankoraŭ ĉarm'a'n aĝ'o'n, ho tiel ben'it'a'n! En la temp'o de mi'a jun'ec'o vetur'i al Kopenhago est'is pli grand'a mal'oft'aĵ'o ol nun, al tiu urb'o super ĉiu'j urb'o'j, kia ĝi est'is en ni'a'j okul'o'j. Mi'a'j ge'patr'o'j vol'is post du'dek jar'o'j de'nov'e far'i tie vizit'o'n, kaj mi est'is vetur'ont'a kun ili. La vojaĝ'o'n ni pri'parol'is jam dum jar'o'j, kaj nun ĝi dev'is efektiv'iĝ'i! Ŝajn'is al mi, kvazaŭ. komenc'iĝ'as tut'e nov'a viv'o, kaj en cert'a rilat'o por mi efektiv'e komenc'iĝ'is nov'a viv'o.

Oni kudr'is, oni pak'is, kaj kiam ni efektiv'e dev'is jam ek'vetur'i, kiom mult'e da bon'a'j amik'o'j ven'is por dir'i al ni adiaŭ! Grand'a est'is la vojaĝ'o, kiu'n ni hav'is antaŭ ni! Antaŭ tag'mez'o ni en la Holstini'a kaleŝ'o de mi'a'j ge'patr'o'j el'vetur'is el Odense, tra la tut'a strat'o kon'at'o'j kap'salut'is ni'n el la fenestr'o'j, preskaŭ ĝis ni el'vetur'is tra la urb'a pord'eg'o. La veter'o est'is bel'eg'a, la bird'o'j kant'is, ĉio est'is plezur'o kaj ĝoj'o, oni forges'is, ke la voj'o ĝis Slyborg est'os long'a kaj lac'ig'a. Ĉirkaŭ la vesper'o ni tie al'ven'is; la poŝt'o est'is ven'ont'a nur en la nokt'o, kaj pli fru'e la pram'ŝip'o ne for'ir'as; tial ni ir'is sur la ŝip'o'n. Tie, kiel mal'proksim'e'n ni pov'is vid'i, kuŝ'is antaŭ ni la grand'a akv'o, silent'a kaj trankvil'a. Ni kuŝ'iĝ'is en ni'a'j vest'o'j kaj dorm'is. Kiam mi vek'iĝ'is fru'e maten'e kaj ir'is sur la ferdek'o'n, est'is tia nebul'o, ke sur neni'a flank'o ni i'o'n pov'is vid'i. Mi aŭd'is, kiel la kok'o'j kri'as, ŝajn'is al mi, ke la sun'o lev'iĝ'as, ke la sonor'il'o'j sonor'as. Kie ni pov'is est'i? La nebul'o lev'iĝ'is, kaj tiam montr'iĝ'is, ke ni ĉiam ankoraŭ trov'iĝ'as apud Slyborg. Pli mal'fru'e en la tag'o fin'e lev'iĝ'is ne'fort'a vent'o, sed rekt'e en kontraŭ'a direkt'o. Ni kroz'is kaj kroz'is, kaj fin'e ni hav'is la feliĉ'o'n, ke tuj post la dek'unu'a hor'o nokt'e ni ating'is Korsoron, uz'int'e du'dek du hor'o'j'n, por tra'vetur'i la kvar mejl'o'j'n.

Est'is al ni agrabl'e el'ir'i sur la ter'o'n; sed est'is mal'lum'e, la lamp'o'j brul'is mal'klar'e, kaj al mi, kiu neniam antaŭ'e est'is en iu ali'a urb'o krom Odense, ĉio aper'is tiel tut'e fremd'a.

“Vid'u, ĉi tie nask'iĝ'is Baggesen!” dir'is mi'a patr'o, “kaj ĉi tie viv'is Birckner.”

Tiam la mal'nov'a urb'o kun si'a'j mal'grand'a'j dom'o'j por unu foj'o aper'is al mi pli hel'a, pli am'ind'a kaj pli grand'a; krom tio ni est'is tiel ĝoj'a'j, ke ni de'nov'e hav'as firm'a'n ter'o'n sub la pied'o'j. Dorm'i tamen mi ne pov'is, mi'a'j pens'o'j est'is okup'it'a'j de ĉio nov'a, kio'n mi de'post antaŭ'hieraŭ jam vid'is kaj tra'viv'is.

La sekv'ant'a'n maten'o'n ni dev'is fru'e lev'iĝ'i; ni hav'is antaŭ ni ĝis Slagelse mal'bon'a'n voj'o'n kun mal'oportun'a'j mont'o'j kaj kun mult'e da tru'o'j, kaj trans'e de tiu urb'o kred'ebl'e ankaŭ ne est'is mult'e pli bon'e; kaj tamen ni tre vol'is al'ven'i en la Kankr'ej'o sufiĉ'e fru'e, ke ni pov'u ankoraŭ dum la tag'o ir'i al Sor'o kaj vizit'i Emil'o'n de Moller, kiel ni li'n nom'is. Tio est'is vi'a av'o, mi'a for'mort'int'a edz'o, la prepost'o; li est'is tiam student'o en Sor'o kaj ĵus tra'pas'is si'a'n du'a'n ekzamen'o'n.

Post tag'mez'o ni al'ven'is en la Kankr'ej'o; ĝi est'is tiam mult'e vizit'at'a lok'o, la plej bon'a gast'ej'o sur la tut'a voj'o, kaj plej ĉarm'a region'o, kiel vi ĉiu'j dev'as konfes'i, ĝi est'as ankoraŭ nun. Brav'a mastr'in'o tie reg'is, sinjor'in'o Plambek, ĉio en la dom'o bril'is kaj fulm'is de pur'ec'o. Sur la mur'o pend'is sub vitr'o kaj en kadr'o leter'o de Baggesen al ŝi, ĝi cert'e merit'is, ke oni ĝi'n rigard'u. Por mi ĝi est'is grand'a rimark'ind'aĵ'o. Post'e ni ir'is al Sor'o kaj trov'is tie Emil'o'n. Vi pov'as kred'i, ke li tre ĝoj'is, kiam li vid'is ni'n, kaj por ni est'is ne mal'pli grand'a ĝoj'o vid'i li'n; li est'is tiel bon'a kaj atent'em'a! Kun li ni pri'rigard'is la preĝ'ej'o'n kun la tomb'o de Absalon kaj kun la ĉerk'o de Holberg; ni pri'rigard'is la mal'nov'a'j'n sur'skrib'o'j'n de la monaĥ'o'j kaj trans'ŝip'iĝ'is trans la lag'o'n al ‘Parnas'o’. Tio est'is la plej bel'a vesper'o, kiu'n mi memor'as. Mi est'is tut'e konvink'it'a, ke se oni ie en la mond'o pov'as verk'i poezi'aĵ'o'n, tio dev'as est'i en Sor'o, en tiu pac'o, en tiu bel'eg'ec'o de la natur'o. Post'e ni ir'is mal'supr'e'n laŭ la tiel nom'at'a voj'o de la filozof'o'j, la bel'a sol'ec'a voj'o laŭ'long'e de la mar'bord'o ĝis la Kankr'ej'o ĉe la grand'a land'voj'o. Emil'o rest'is kaj manĝ'is kun ni, mi'a'j ge'patr'o'j trov'is, ke li far'iĝ'is tre saĝ'a kaj aspekt'as tre bon'e. Li promes'is al ni, ke post kvin tag'o'j li est'os ĉe si'a famili'o en Kopenhago kaj kun'e kun ni; tio est'is ja la fest'o de Pentekost'o. La hor'o'j en Sor'o kaj en la Kankr'ej'o aparten'as al la plej bel'a'j en mi'a viv'o.

La sekv'ant'a'n maten'o'n ni for'vetur'is tre fru'e, ĉar ni hav'is ĝis Roskilde long'a'n voj'o'n kaj dev'is al'ven'i tie sufiĉ'e fru'e, por pov'i ankoraŭ pri'rigard'i la preĝ'ej'o'n. Krom tio la patr'o intenc'is vizit'i vesper'e mal'nov'a'n lern'ej'a'n koleg'o'n. Tio ankaŭ est'is far'it'a. La nokt'o'n ni pas'ig'is en Roskilde, kaj en la sekv'ant'a tag'o, sed ne pli fru'e ol tag'mez'e, ĉar tio est'is plej mizer'a, plej mult'e el'vetur'it'a voj'o, kiu'n ni dev'is tra'vetur'i, ni al'ven'is en Kopenhago. Proksim'um'e tri tag'o'j'n ni uz'is por ven'i de Korsor al Kopenhago; nun vi pov'as tra'flug'i la sam'a'n voj'o'n en tri hor'o'j. La perl'o'j ne far'iĝ'is pli valor'a'j, tio ne est'is ebl'a, sed ili'a laĉ'o far'iĝ'is nov'a kaj admir'ind'a. Mi rest'is kun mi'a'j ge'patr'o'j en Kopenhago tri semajn'o'j'n; kun Emil'o ni est'is kun'e dum tut'a'j ok tag'o'j, kaj kiam ni post'e re'vojaĝ'is al Funen, li ni'n akompan'is ankoraŭ de Kopenhago ĝis Korsor. Tie ni fianĉ'iĝ'is, antaŭ ol ni dis'iĝ'is. Tial vi pov'as bon'e kompren'i, ke mi ankaŭ nom'as la voj'o'n de Kopenhago ĝis Korsor pec'o da perl'o'vic'o.

Post'e, kiam Emil'o ricev'is ofic'o'n de pastr'o en Assens, ni edz'iĝ'is; ni oft'e parol'is pri la Kopenhaga vojaĝ'o kaj pri tio, kiel bel'e est'us far'i ĝi'n ankoraŭ unu foj'o'n, sed baldaŭ nask'iĝ'is vi'a patr'in'o, post'e ŝi ricev'is ge'frat'o'j'n, kaj tiam est'is tiom mult'e por vart'i, fleg'i kaj pri'atent'i; kaj kiam la patr'o est'is promoci'it'a kaj far'iĝ'is prepost'o, ĉio ĉi tio est'is ĝoj'o kaj ben'o, sed en Kopenhagon ni ne ven'is. Neniam plu mi tie'n ven'is, kiel ajn oft'e ni pri tio pens'is kaj parol'is, kaj nun mi far'iĝ'is tro mal'jun'a, mi ne hav'as plu la fort'o'n, por el'ten'i fer'voj'a'n vojaĝ'o'n; kaj tamen mi ĝoj'as pri la fer'voj'o'j. Est'as ver'a ben'o, ke oni ili'n hav'as. Nun vi pov'as des pli rapid'e ven'i al mi! Nun Odense ne est'as ja mult'e pli mal'proksim'a de Kopenhago, ol en mi'a jun'ec'o ĝi est'is de Nyborg. Vi pov'as nun tiel sam'e rapid'e flug'i al Ital'uj'o, kiom ni dev'is uz'i da temp'o, por vojaĝ'i al Kopenhago! Jes, tio hav'as valor'o'n! Kaj tamen mi rest'as hejm'e, mi las'as la ali'a'j'n vojaĝ'i, las'as ili'n ven'i al mi! Vi tamen ne dev'as rid'et'i, ke mi sid'as tiel trankvil'e! Mi hav'as antaŭ mi ali'a'n, mult'e pli grand'a'n vojaĝ'o'n ol vi'a, mult'e pli rapid'a'n ol la vojaĝ'o'j per fer'voj'o: kiam Di'o vol'os, mi vetur'os supr'e'n al la av'o, kaj kiam vi est'os plen'um'int'a'j vi'a'n labor'o'n kaj sufiĉ'e ĝoj'int'a'j en ĉi tiu ben'it'a mond'o, tiam — mi sci'as — vi ankaŭ ven'os al ni supr'e'n, kaj tiam ni tie supr'e parol'os pri la tag'o'j de ni'a sur'ter'a viv'o. Sed eĉ tie, tiel sam'e kiel nun — vi pov'as tio'n kred'i al mi, infan'o'j — mi dir'os: “La voj'o de Kopenhago ĝis Korsor est'as ver'e pec'o da perl'o'vic'o.”

Plum'o kaj ink'uj'o

En la ĉambr'o de unu poet'o oni iam, pri'rigard'ant'e li'a'n ink'uj'o'n, el'dir'is la opini'o'n: “Est'as rimark'ind'e, kio pov'as el'ir'i el ĉi tiu ink'uj'o! Kio nun sekv'os plej fru'e? Jes, est'as rimark'ind'e!”

“Tiel efektiv'e est'as,” dir'is la ink'uj'o. “Est'as ne'kompren'ebl'e! Ĝust'e tio'n mi ĉiam asert'as!” ĝi dir'is fier'e al la plum'o kaj al la ali'a'j objekt'o'j sur la tabl'o, kiu'j pov'is tio'n aŭd'i. “Est'as efektiv'e rimark'ind'e, kio pov'as el'ir'i el mi, jes, est'as preskaŭ ne'kred'ebl'e! En efektiv'ec'o mi mem ne sci'as, kio est'os la plej baldaŭ'a, kiam la hom'o de'nov'e komenc'as ĉerp'i el mi. Unu gut'o el mi sufiĉ'as por du'on'o da paĝ'o da paper'o, kaj kio ne pov'as star'i sur ĝi! Mi est'as io tut'e rimark'ind'a. El mi sol'a el'ir'as ĉiu'j verk'o'j de la poet'o! tiu'j karakteriz'ad'o'j de apart'a hom'o, kiel li est'as kaj viv'as, tiel ke la hom'o'j pens'as, ke ili li'n re'kon'as; tiu'j kor'a'j sent'o'j, tiu bon'a humor'o, tiu'j ĉarm'a'j pri'skrib'o'j de la natur'o! Mi tio'n mem ne kompren'as, ĉar mi tut'e ne kon'as la natur'o'n; ĝi tamen viv'as en mi. El mi el'ir'is kaj ĉiam ankoraŭ el'ir'as tiu an'ar'o da ŝveb'ant'a'j ĉarm'a'j knab'in'o'j, mal'tim'a'j kavalir'o'j sur spir'eg'ant'a'j ĉeval'o'j, gaj'a'j kaj san'a'j natur'ul'o'j! Jes, mi tio'n mem ne sci'as kaj mi neni'o'n pens'as ĉe tio.”

“En tio vi est'as tut'e prav'a!” dir'is la plum'o; “vi tut'e ne pens'as, ĉar se vi pens'us, tiam vi kompren'us, ke vi nur don'as fluid'aĵ'o'n! Vi don'as mal'sek'ec'o'n, por ke mi pov'u el'dir'i kaj vid'ebl'ig'i sur paper'o tio'n, kio'n mi hav'as en mi; tio'n mi skrib'as. La skrib'ant'o est'as la plum'o; pri tio neni'u hom'o dub'as; kaj koncern'e la poezi'a'n art'o'n la plej'mult'o da hom'o'j kompren'as tiom sam'e mult'e, kiel mal'nov'a ink'uj'o.”

“Vi hav'as nur tro mal'mult'e da spert'o!” respond'is la ink'uj'o. “Vi serv'as ja apenaŭ unu semajn'o'n, kaj vi est'as jam du'on'e el'uz'it'a. Ĉu vi ebl'e imag'as al vi, ke vi est'as la poet'o? Vi est'as nur la serv'ist'o, kaj mi hav'is jam mult'e el vi'a spec'o, antaŭ ol vi ven'is, mi hav'is el la anser'a famili'o, kiel ankaŭ el angl'a fabrik'o. Mi est'as kompetent'a pri anser'a'j trunk'et'o'j kaj pri ŝtal'a'j plum'o'j. Mi hav'is jam mult'e da ili en serv'ad'o kaj ricev'os ankoraŭ mult'e, kiam li, la hom'o, kiu far'as por mi la mov'o'j'n, venad'os kaj skrib'ad'os tio'n, kio'n li ĉerp'as el mi'a intern'o. Mi nun nur vol'us sci'i, kio'n li antaŭ ĉio el mi el'pren'os.”

“Mal'saĝ'a ink'a tin'et'o!” dir'is la plum'o.

Mal'fru'e vesper'e la poet'o ven'is hejm'e'n, li ven'is el koncert'ej'o, kie li aŭd'is bon'eg'a'n violon'ist'o'n kaj est'is tut'e plen'ig'it'a kaj emoci'it'a de li'a ne'kompar'ebl'a lud'ad'o. Mir'ig'a'n mond'o'n da ton'o'j li el'sorĉ'is el si'a instrument'o: jen ĝi son'is kiel sonor'a'j akv'o'gut'o'j, perl'o post perl'o, jen kiel plen'a ĥor'o da pep'ant'a'j bird'o'j, jen vent'eg'o bru'is tra pin'arb'ar'o. Ŝajn'is al li, ke li aŭd'is plor'ad'o'n de si'a propr'a kor'o, sed per melodi'o'j, kiu'j son'as el bel'eg'a voĉ'o de vir'in'o. Est'is tiel, kvazaŭ son'is ne nur la kord'o'j de la violon'o, sed ankaŭ la pont'et'o, eĉ la ŝraŭb'o'j kaj la re'son'tabul'o; est'is ekster'ordinar'e! Ĝi est'is mal'facil'a kaj tamen aspekt'is kiel infan'a lud'o, kvazaŭ la arĉ'o nur simpl'e kur'ad'is tie'n kaj re'e'n super la kord'o'j. Oni pov'us pens'i, ke ĉiu dev'as pov'i far'i tiel sam'e. La violon'o son'is per si mem, la arĉ'o lud'is per si mem, ili ambaŭ far'is la tut'aĵ'o'n, oni forges'is ĉe tio pri la majstr'o, kiu ili'n gvid'is, kiu en'spir'is al ili viv'o'n kaj anim'o'n. Oni forges'is pri la majstr'o, sed pri li pens'is la poet'o, pri li li rakont'is, kaj li skrib'is si'a'j'n pens'o'j'n tia'manier'e:

“Kiel mal'saĝ'a tio est'as, se la arĉ'o kaj la violon'o vol'as est'i fier'a'j pri si'a'j far'o'j! Kaj tamen ni hom'o'j ja ag'as tiel tre oft'e, la poet'o, la art'ist'o, la el'trov'int'o kaj voj'eben'ig'ant'o en la scienc'o, la milit'estr'o. Ni fanfaron'as, ni est'as fier'a'j pri ni'a'j far'o'j, — kaj tamen ni ĉiu'j est'as ja nur la instrument'o'j, per kiu'j Di'o lud'as; al Li sol'a aparten'as la glor'o! Ni hav'as neni'o'n, pri kio ni pov'us est'i fier'a'j.”

Jes, tio'n la poet'o skrib'is, li skrib'is tio'n en form'o de parabol'o kaj nom'is ĝi'n “La majstr'o kaj la instrument'o'j.”

“Jen vi ricev'is vi'a'n titol'o'n, sinjor'in'o!” dir'is la plum'o al la ink'uj'o, kiam ili ambaŭ de'nov'e est'is sol'a'j. “Kred'ebl'e vi aŭd'is, kiam li laŭt'e leg'is al si tio'n, kio'n mi skrib'is?”

“Jes, kio'n mi don'is al vi por skrib'i,” respond'is la ink'uj'o. “Tio est'is ja frap'o sur vi'n pro vi'a fier'ec'o! Kaj vi eĉ ne pov'as kompren'i, ke oni mok'as vi'n! Mi don'is al vi frap'o'n ĝust'e el mi'a intern'o! Mi kon'as ja mi'a'n propr'a'n mok'ad'o'n!”

“Mal'saĝ'a ink'tru'o!” dir'is la plum'o.

“Skrib'a ŝtip'o!” respond'is la ink'uj'o.

Kaj ĉiu el ili hav'is la konsci'o'n, ke ĝi don'is bon'a'n lecion'o'n al la du'a, kaj ĝi est'as ĉiam agrabl'a konsci'o, kiam oni est'as konvink'it'a, ke oni al iu bon'e serv'is, tiam oni hav'as trankvil'a'n dorm'o'n, kaj ili ambaŭ hav'is trankvil'a'n dorm'o'n. Sed la poet'o ne dorm'is; li'a'j pens'o'j flu'is kiel la ton'o'j de la violon'o, rul'iĝ'ant'e kiel perl'o'j, bru'ant'e tra arb'ar'o simil'e al la vent'eg'o, kiu'n li sent'is en si'a propr'a kor'o. Li sent'is la radi'o'n, ven'ant'a'n de la etern'a majstr'o.

Al li sol'a aparten'as la glor'o!

Infan'o en la tomb'o

Est'is funebr'o en la dom'o, est'is funebr'o en la kor'o'j: la plej jun'a infan'o, kvar'jar'a knab'o, la sol'a fil'o, la ĝoj'o de la ge'patr'o'j kaj ili'a esper'o por la est'ont'ec'o, mort'is. Est'as ver'o, ke ili hav'is ankoraŭ du pli'aĝ'a'j'n fil'in'o'j'n, el kiu'j la mal'jun'a ĝust'e en tiu jar'o est'is konfirm'ot'a, kaj ambaŭ est'is ĉarm'a'j, bon'a'j knab'in'o'j, sed la infan'o perd'it'a est'as ĉiam la plej kar'a, kaj ĉi tiu est'is la plej jun'a kaj fil'o. Ĝi est'is pez'a bat'o de la sort'o. La frat'in'o'j mal'ĝoj'is, kiel mal'ĝoj'as jun'a'j kor'o'j, tuŝ'it'a'j precip'e de la dolor'o de la ge'patr'o'j: la patr'o est'is mal'gaj'a, sed plej profund'e prem'it'a est'is la kor'o de la patr'in'o. Tag'e kaj nokt'e ŝi est'is sur la pied'o'j, ŝi fleg'is la mal'san'a'n infan'o'n, lev'ad'is ĝi'n kaj port'ad'is sur la man'o'j. Ĝi est'is part'o de ŝi mem, tio'n ŝi sent'is kaj konsci'is. Ŝi tut'e ne pov'is prezent'i al si, ke la infan'o mort'is, ke ĝi est'os met'it'a en ĉerk'o'n, ke la tomb'o ĝi'n baldaŭ ĉirkaŭ'os. Ŝi est'is konvink'it'a, ke Di'o ne pov'as for'pren'i de ŝi la infan'o'n; kaj, kiam tio tamen far'iĝ'is kaj est'is jam afer'o sen'dub'a, ŝi dir'is en si'a dolor'a sufer'ad'o:

“Di'o tio'n ne sci'is, Li hav'as sen'kor'a'j'n serv'ant'o'j'n ĉi tie sur la ter'o, ili ag'as laŭ si'a'j dezir'o'j, ili ne aŭd'as la preĝ'o'j'n de patr'in'o.”

Ŝi perd'is si'a'n fid'o'n je Di'o, kaj nun atak'is ŝi'n mal'lum'a'j pens'o'j, pens'o'j pri la mort'o, tim'o je la por'ĉiam'a mort'o, tim'o, ke hom'o far'iĝ'as polv'o en polv'o kaj per tio ĉio fin'iĝ'as. Ĉe tia'j pens'o'j ŝi hav'is neni'o'n, al kio ŝi pov'us al'kroĉ'iĝ'i, kaj ŝi fal'is en sen'fund'a'n abism'o'n de mal'esper'o.

En la plej mal'facil'a'j hor'o'j ŝi plu ne pov'is plor'i. Ŝi ne pens'is pri la jun'a'j fil'in'o'j, kiu'j'n ŝi hav'is; la larm'o'j de la edz'o fal'ad'is sur ŝi'a'n frunt'o'n, sed ŝi ne rigard'is al li; ŝi'a'j pens'o'j ĉiam est'is ĉe la mort'int'a infan'o, ĉiu spir'o de ŝi'a viv'o hav'is neni'a'n ali'a'n cel'o'n, krom la pen'o re'vok'i en si'a'n memor'o'n ĉiu'n detal'o'n pri si'a infan'o, ĉiu'n el ĝi'a'j sen'kulp'a'j infan'a'j vort'o'j.

Ven'is la tag'o de la en'ter'ig'o. Kelk'a'j'n nokt'o'j'n antaŭ'e ŝi ne dorm'is; ĉirkaŭ la maten'o ŝi'n venk'is lac'ec'o, kaj ŝi iom ek'dorm'is. En tiu moment'o oni for'port'is la ĉerk'o'n en pli mal'proksim'a'n ĉambr'o'n, kaj oni al'bat'is la kovr'il'o'n, ke ŝi ne aŭd'u la frap'o'j'n de la martel'o.

Kiam ŝi vek'iĝ'is, lev'iĝ'is kaj vol'is vid'i si'a'n infan'o'n, la edz'o dir'is kun larm'o'j:

“Ni al'bat'is la kovr'il'o'n; tio est'is neces'a!”

“Se Di'o est'as kruel'a kontraŭ mi”, ŝi ek'kri'is mal'dolĉ'e, “kial do la hom'o'j est'us pli bon'a'j!”

Kaj ŝi fort'e ek'plor'is.

La ĉerk'o'n oni for'port'is al la tomb'o. La ne'konsol'ebl'a patr'in'o sid'is apud si'a'j jun'a'j fil'in'o'j, ŝi ili'n rigard'ad'is, ne'vid'ant'e ili'n, ŝi'a'j pens'o'j hav'is plu neni'o'n komun'a'n kun ŝi'a ceter'a famili'o, ŝi for'don'is si'n al si'a mal'ĝoj'o, kaj ĉi tiu ŝi'n pel'is sen ord'o, kiel la mar'o pel'as ŝip'o'n, kiu perd'is la rem'il'o'j'n kaj direkt'il'ist'o'n. Tiel pas'is la tag'o de en'ter'ig'o, kaj mult'a'j ali'a'j tag'o'j sekv'is kun la sam'a unu'form'a pez'a dolor'o. Per mal'sek'a'j kaj mal'ĝoj'a'j okul'o'j ŝi'n rigard'ad'is en la dom'o la funebr'ant'o'j; ŝi ne aŭd'is ili'a'j'n vort'o'j'n de konsol'o; kaj ceter'e kio'n ili pov'us dir'i? Ili ja mem est'is tro mal'gaj'a'j.

La dorm'o'n ŝi kvazaŭ tut'e plu ne kon'is, kaj tamen la dorm'o pov'us ja est'i ŝi'a plej bon'a amik'o, re'fort'ig'i ŝi'a'n korp'o'n kaj re'don'i trankvil'ec'o'n al ŝi'a anim'o. Per admon'o'j oni tamen ating'is almenaŭ tio'n, ke ŝi kuŝ'iĝ'is en la lit'o'n, kaj ŝi kuŝ'is silent'e, kiel dorm'ant'in'o.

En unu nokt'o ŝi'a edz'o aŭskult'is ŝi'a'n spir'ad'o'n kaj kred'is kun cert'ec'o, ke ŝi trov'is trankvil'ec'o'n kaj re'freŝ'iĝ'o'n; tial li kun'met'is si'a'j'n man'o'j'n, preĝ'is kaj baldaŭ ek'dorm'is san'e kaj fort'e. Tial li ne rimark'is, ke ŝi lev'iĝ'is, sur'met'is si'a'j'n vest'o'j'n kaj silent'e el'ir'is el la dom'o, por ir'i tie'n, kie ŝi'a'j pens'o'j rest'is tag'e kaj nokt'e, al la tomb'o, kiu kaŝ'is en si ŝi'a'n infan'o'n. Ŝi ir'is tra la ĝarden'o, kiu ĉirkaŭ'is la dom'o'n, kaj el'ir'is sur la kamp'o'n, kie pied'voj'et'o ĉirkaŭ'e de la urb'o konduk'is al la tomb'ej'o; neni'u ŝi'n vid'is; kaj ankaŭ ŝi vid'is neniu'n.

Est'is bel'a stel'lum'a nokt'o, la aer'o ankoraŭ varm'a kaj mild'a, ĉar tiam est'is ankoraŭ septembr'o. Ŝi en'ir'is en la tomb'ej'o'n kaj direkt'is si'n al la mal'grand'a tomb'o, kiu vid'iĝ'is kiel unu grand'a kaj bon'odor'a buked'o. Ŝi sid'iĝ'is kaj klin'is si'a'n kap'o'n al la tomb'o, kvazaŭ tra la dik'a tavol'o da ter'o ŝi pov'us vid'i si'a'n knab'et'o'n, kies ĉarm'a'n rid'et'o'n ŝi ankoraŭ tiel bon'e memor'is. La bon'kor'a esprim'o de li'a'j okul'o'j, eĉ ankoraŭ sur la lit'o de mal'san'ul'o, est'is ja neniam forges'ebl'a. Kiel mult'e'parol'a est'is li'a rigard'o, kiam ŝi si'n klin'ad'is super li'n kaj pren'ad'is li'a'n delikat'a'n man'et'o'n, kiu'n li mem ne pov'is lev'i! Kiel ŝi antaŭ'e sid'is apud li'a lit'o, tiel ŝi sid'is nun ĉe li'a tomb'o; sed ĉi tie la larm'o'j pov'is liber'e flu'i; ili fal'ad'is sur la tomb'o'n.

“Vi vol'as mal'supr'e'n, al vi'a knab'o!” subit'e dir'is ia voĉ'o ĝust'e apud ŝi; la voĉ'o son'is klar'e kaj profund'e, ĝi son'is al ŝi en la kor'o'n.

Ŝi ek'rigard'is supr'e'n, kaj apud ŝi star'is hom'o, kovr'it'a de grand'a funebr'a mantel'o, kies kapuĉ'o est'is tir'it'a antaŭ'e'n super li'a kap'o. Sed sub la kapuĉ'o ŝi vid'is li'a'n vizaĝ'o'n, ĝi est'is sever'a, sed tamen konfid'ig'a, kaj li'a'j okul'o'j bril'is, kvazaŭ li hav'us ankoraŭ la aĝ'o'n de jun'ul'o.

“Mi vol'as al mi'a infan'o!” ŝi ripet'is, kaj en ŝi'a'j vort'o'j est'is pet'eg'o de mal'esper'o.

“Ĉu vi kuraĝ'as sekv'i mi'n?” demand'is la figur'o. “Mi est'as la Mort'o!”

Ŝi balanc'is jes'e la kap'o'n. Tiam subit'e far'iĝ'is, kvazaŭ ĉiu'j stel'o'j super ŝi lum'us per la lum'o de plen'lun'o; ŝi vid'is la bel'eg'a'n divers'kolor'ec'o'n de la flor'o'j sur la tomb'o, la ter'a kovr'o delikat'e kaj silent'e for'ŝov'iĝ'is kiel flug'et'ant'a tuk'o, la patr'in'o mal'lev'iĝ'is, kaj la figur'o etend'is ĉirkaŭ ŝi si'a'n nigr'a'n mantel'o'n. Far'iĝ'is nokt'o, la nokt'o de la mort'o; ŝi mal'lev'iĝ'is pli profund'e'n, ol kiom penetr'as la tomb'o-fos'il'o, la tomb'ej'o kuŝ'is kiel tegment'o super ŝi'a kap'o.

La bask'o de la mantel'o ŝov'iĝ'is flank'e'n; ŝi star'is en grand'eg'a hal'o; tre vast'a kaj agrabl'a. Ĉirkaŭ'e reg'is krepusk'o, sed antaŭ ŝi star'is ŝi'a infan'o, kiu tuj al'prem'iĝ'is al ŝi'a kor'o. Ĝi rid'et'is al ŝi kaj bril'is per bel'ec'o pli grand'a ol iam antaŭ'e. Ŝi ek'kri'is, sed la kri'o ne est'is aŭd'ebl'a, ĉar tut'e proksim'e de ŝi kaj post'e tre mal'proksim'e kaj de'nov'e tre proksim'e ek'son'is laŭt'a mir'ind'e ĉarm'a muzik'o. Neniam antaŭ'e tiel rav'ant'a'j ton'o'j tuŝ'is ŝi'a'n orel'o'n; ili son'is trans'e de la nokt'e'nigr'a dens'a kurten'o, kiu apart'ig'is la hal'o'n de la grand'a land'o de etern'ec'o.

“Mi'a dolĉ'a, mi'a kar'a patr'in'o!” dir'is ŝi'a infan'o.

Ĝi est'is la kon'at'a am'at'a voĉ'o; kaj kis'o'j sekv'is post kis'o'j en sen'fin'a feliĉ'eg'o. La infan'o montr'is en la direkt'o'n al la mal'lum'a kurten'o.

“Tiel bel'e ne est'as supr'e sur la ter'o! Ĉu vi vid'as, pa'nj'o, ĉu vi vid'as ili'n ĉiu'j'n? Ĉi tio est'as feliĉ'eg'o!”

Sed la patr'in'o vid'is neni'o'n, eĉ tie, kie'n la infan'o montr'is, neni'o'n krom la nigr'a nokt'o; ŝi rigard'is per ter'a'j okul'o'j, ŝi ne vid'is tiel, kiel vid'is la infan'o, kiu est'is ven'ig'it'a al Di'o. Ŝi aŭd'is la son'o'j'n, la ton'o'j'n, sed ne la vort'o'n, kiu'n ŝi dev'is kred'i.

“Nun mi pov'as flug'i, pa'nj'o!” dir'is la infan'o, “flug'i kun ĉiu'j ali'a'j gaj'a'j infan'o'j rekt'e al la bon'a Di'o. Mi tre dezir'us tio'n far'i, sed se vi plor'as, kiel nun, mi ne pov'as for'iĝ'i de vi, kaj mi tamen tiel dezir'us! Ĉu vi ne permes'as? Vi ja baldaŭ ven'os al mi; kar'a pa'nj'o.”

Ho rest'u, ho rest'u!” ŝi respond'is, “nur unu moment'o'n ankoraŭ! Unu sol'a'n foj'o'n ankoraŭ mi dev'as rigard'i, vi'n kis'i, vi'n ten'i en mi'a'j brak'o'j!”

Kaj ŝi kis'is kaj al'prem'is al si la infan'o'n. Subit'e de supr'e ek'son'is ŝi'a nom'o; tre'eg'e plend'e son'is la ton'o'j. Kio ĝi est'is?

“Ĉu vi aŭd'is?” dir'is la infan'o. “Ĝi est'as pa'ĉj'o, kiu vi'n vok'as!”

Kaj de'nov'e ek'son'is post kelk'a'j sekund'o'j profund'a'j ĝem'o'j, kvazaŭ de plor'ant'a'j infan'o'j.

“Ĝi est'as mi'a'j frat'in'o'j!” dir'is la infan'o, “pa'nj'o, vi ja cert'e ili'n ne forges'is!”

Kaj ŝi re'memor'is la rest'int'o'j'n, ne'esprim'ebl'a kor'prem'o ŝi'n atak'is, ŝi ek'rigard'is antaŭ'e'n, kaj sen'ĉes'e preter'flug'et'ad'is figur'o'j, el kiu'j kelk'a'j'n, kiel ŝi opini'is, ŝi re'kon'is. Ili flug'et'is tra la hal'o de la mort'o al la mal'lum'a kurten'o kaj mal'aper'is mal'antaŭ ĝi. Ĉu aper'os ŝi'a edz'o, ŝi'a'j fil'in'o'j? Ne, ili'a vok'o, ili'a'j ĝem'o'j son'is ankoraŭ de supr'e; ŝi preskaŭ tut'e forges'is ili'n pro la mort'int'o.

“Pa'nj'o, nun son'as la sonor'il'o'j de la ĉiel'a regn'o!” dir'is la infan'o. “Pa'nj'o, nun lev'iĝ'as la sun'o!”

Kaj torent'o da blind'ig'a lum'o verŝ'iĝ'is sur ŝi'n; la infan'o mal'aper'is, kaj ŝi sent'is, ke ŝi port'iĝ'as supr'e'n.

Far'iĝ'is mal'varm'e ĉirkaŭ ŝi, ŝi lev'is si'a'n kap'o'n kaj vid'is, ke ŝi kuŝ'as sur la tomb'ej'o, super la tomb'o de si'a infan'o. Sed Di'o far'iĝ'is por ŝi en la sonĝ'o apog'o por ŝi'a pied'o, lum'o por ŝi'a prudent'o; ŝi fleks'is si'a'j'n genu'o'j'n kaj preĝ'is:

“Pardon'u mi'n, Sinjor'o, mi'a Di'o, ke mi vol'is re'ten'i etern'a'n anim'o'n de ĝi'a flug'o, ke mi pov'is forges'i mi'a'j'n dev'o'j'n rilat'e la viv'ant'o'j'n, kiu'j'n Vi don'is al mi!”

Ĉe tiu'j ĉi vort'o'j ŝi sent'is, ke ŝi'a kor'o sen'ŝarĝ'iĝ'is. Jen la sun'o aper'is, mal'grand'a bird'o kant'is super ŝi'a kap'o, kaj la sonor'il'o'j de preĝ'ej'o son'is por la maten'a preĝ'o. Sankt'a silent'o etend'iĝ'is ĉirkaŭ'e, sankt'e, kiel en ŝi'a kor'o! Ŝi re'kon'is de'nov'e si'a'n Di'o'n, re'kon'is si'a'j'n dev'o'j'n, kaj plen'a de sopir'o ŝi rapid'is hejm'e'n. Ŝi klin'iĝ'is super si'a'n edz'o'n, ŝi'a'j varm'a'j sincer'a'j kis'o'j li'n vek'is, kaj ŝi ek'parol'is vort'o'j'n, ven'ant'a'j'n el la profund'o de la kor'o. Ŝi est'is de'nov'e fort'a kaj mild'a, kiel edz'in'o pov'as est'i, kaj de ŝi venad'is nun riĉ'a font'o de konsol'o.

“Kio'n Di'o far'as, est'as bon'e far'it'a!”

Kaj la edz'o ŝi'n demand'is:

“De kie vi per unu foj'o ricev'is tiu'n fort'o'n, tiu'n kor'o'n plen'a'n de konsol'o?”

Kaj ŝi kis'is li'n kaj kis'is si'a'j'n infan'o'j'n.

“Mi ricev'is ĝi'n de Di'o, per mi'a infan'o en la tomb'o.”

Kort'a kok'o kaj vent'kok'o

Est'is iam du kok'o'j, unu sur la sterk'ej'o kaj la du'a sur la tegment'o, ambaŭ fier'a'j. Sed kiu el ili est'is pli far'pov'a? Dir'u al ni vi'a'n opini'o'n, — ni tamen rest'os ĉe ni'a propr'a opini'o.

La kok'in'a kort'o per tabul'bar'il'o est'is apart'ig'it'a de ali'a kort'o, sur kiu kuŝ'is amas'o da sterk'o. Sur ĉi tiu kresk'is grand'a kukum'o, kiu hav'is la konsci'o'n, ke ĝi est'as kresk'aĵ'o sterk'o'bed'a.

“Al tio oni est'as destin'at'a per la nask'iĝ'o!” ĝi dir'is al si mem. “Ne ĉiu'j pov'as nask'iĝ'i kukum'o'j, dev'as ekzist'i ankaŭ ali'a'j viv'ant'a'j est'aĵ'o'j. La kok'in'o'j, la anas'o'j kaj la tut'a loĝ'ant'ar'o de la najbar'a kort'o est'as ja ankaŭ kre'it'aĵ'o'j. Jen mi vid'as nun la kort'a'n kok'o'n sur la tabul'bar'il'o; ĝi kompren'ebl'e hav'as ali'a'n signif'o'n ol la vent'kok'o, kiu est'as sid'ig'it'a tiel alt'e, ke ĝi ne pov'as eĉ knar'i, des pli kok'o'kri'i. Ĝi hav'as nek kok'in'o'j'n nek kok'id'o'j'n, pens'as nur pri si mem kaj ŝvit'as per verdigr'o! Nu, la kort'a kok'o est'as tut'e ali'a kok'o! Vid'u, kiel ĝi marŝ'as, tio est'as danc'o! Aŭd'u, kiel ĝi kok'o'kri'as, tio est'as muzik'o! Kie ajn ĝi aper'as, oni aŭd'as, kio est'as ver'a trumpet'ist'o! Se ĝi ven'us ĉi tie'n, se ĝi for'manĝ'us mi'n kun'e kun la foli'o'j kaj trunk'et'o, se mi trans'ir'us en ĝi'a'n korp'o'n, ho, tio est'us feliĉ'a mort'o!” pens'is la kukum'o. Ĉirkaŭ la nokt'o lev'iĝ'is terur'a vent'eg'o; la kok'in'o'j, kok'id'o'j kaj eĉ la kok'o en'ramp'is i'e'n, por trov'i rifuĝ'o'n. Kun grand'a bru'o fal'is la tabul'o inter la kort'o'j; la tegol'o'j fal'is mal'supr'e'n, sed la vent'kok'o sid'is firm'e, ĝi eĉ ne turn'is si'n, ĝi tio'n ne pov'is far'i, kaj tamen ĝi est'is jun'a, freŝ'e fand'it'a, sed si'n'gard'em'a kaj solid'a. Jam de'post si'a nask'iĝ'o ĝi ten'is si'n serioz'e kaj pri'pens'em'e, ĝi per neni'o simil'is al la flirt'ant'a'j bird'o'j sub la ĉiel'o, al la paser'o'j kaj hirund'o'j, ĝi mal'estim'is ili'n, tiu'j'n pep'ant'a'j'n bird'o'j'n, mal'grand'a'j'n per si'a ampleks'o kaj mal'grav'a'j'n. La kolomb'o'j, ĝi dir'is, est'as eĉ grand'a'j, blank'a'j kaj bril'et'ant'a'j kiel perlamot'o, en kelk'a'j rilat'o'j aspekt'as kiel spec'o de vent'kok'o, sed ili est'as dik'a'j kaj mal'saĝ'a'j, ĉiu'j ili'a'j pens'o'j est'as direkt'it'a'j nur al plen'ig'ad'o de si'a korp'o, en la inter'rilat'o'j ili est'as tut'e enu'ig'a'j. La migr'ant'a'j bird'o'j far'is al ĝi si'a'n vizit'o'n, rakont'is pri fremd'a'j land'o'j, pri aer'a'j karavan'o'j, rakont'is terur'a'j'n histori'o'j'n pri rab'o'bird'o'j; la unu'a'n foj'o'n tio est'is nov'a kaj interes'a, sed post'e la vent'kok'o rimark'is ke ili si'n ripet'as, ke ili rakont'as ĉiam tio'n sam'a'n, kaj tio est'as enu'ig'a. Ili est'is enu'ig'a'j kaj ĉio est'is enu'ig'a. Neni'u taŭg'is por kompani'o, ĉiu est'is sen'gust'a kaj trivial'a.

“La mond'o est'as tut'e sen'taŭg'a!” ĝi dir'is. “Ĉie babil'aĵ'o kaj klaĉ'aĵ'o!”

La vent'kok'o est'is, kiel oni tio'n nom'as, super'sat'ig'it'a, kaj tio ĉiu'okaz'e far'us ĝi'n interes'a por la kukum'o, se ĝi nur tio'n sci'us. Sed ĝi hav'is okul'o'j'n nur por la kort'a kok'o, kaj ĉi tiu nun est'is sur la kort'o ĉe ĝi.

La tabul'bar'il'o est'is fal'ig'it'a, sed la fulm'o'tondr'o est'is fin'it'a.

“Kio'n vi dir'os pri tiu strang'a kok'o'kri'o?” demand'is la kort'a kok'o si'a'j'n kok'in'o'j'n kaj kok'id'o'j'n. “Est'is en ĝi io krud'a, mank'is delikat'ec'o.”

La kok'in'o'j kaj kok'id'o'j kur'is sur la sterk'amas'o'n, ili'n sekv'is per kavalir'a'j paŝ'o'j la kok'o.

“Ĝarden'a kresk'aĵ'o!” dir'is la kok'o al la kukum'o, kaj en ĉi tiu sol'a vort'o la kukum'o rimark'is li'a'n profund'a'n kaj vast'a'n kler'ec'o'n kaj pro tio tut'e forges'is, ke li ĝi'n hak'as kaj for'manĝ'as.

“Feliĉ'a mort'o!”

Kaj la kok'in'o'j ven'is, kaj la kok'id'o'j ven'is, kaj kiam unu kur'is, la ali'a'j kun'kur'is, kaj ili kluk'is kaj pep'is, kaj ili rigard'is nur la kok'o'n, ili est'is fier'a'j pri li, li est'is de ili'a spec'o.

“Kokerik'o!” li kri'is, “la kok'id'o'j baldaŭ far'iĝ'os grand'a'j kok'in'o'j, se mi tio'n proklam'os en la mond'a kok'in'ej'o.”

Kaj la kok'in'o'j kaj kok'id'o'j kluk'is kaj pep'is post li.

Kaj la kok'o proklam'is grand'a'n nov'aĵ'o'n.

“Kok'o pov'as met'i ov'o'n! Kaj ĉu vi sci'as, kio kuŝ'as en tiu ov'o? En ĝi kuŝ'as bazilisk'o! Ĝi'a'n vid'o'n neni'u ĉi tie pov'as el'ten'i. Tio'n sci'as la hom'o'j, kaj nun vi tio'n ankaŭ sci'as, vi sci'as, kio en mi loĝ'as, vi sci'as, kia potenc'a kok'in'ej'a est'aĵ'o mi est'as!”

Kaj la kort'a kok'o ek'bat'is per la flug'il'o'j, fier'e lev'is supr'e'n la krest'o'n kaj de'nov'e kok'o'kri'is. Ĉiu'j kok'in'o'j kaj ĉiu'j mal'grand'a'j kok'id'o'j fort'e trem'is, sed ili est'is terur'e fier'a'j pri tio, ke unu el la ili'a'j est'as tiel potenc'a kok'in'ej'a est'aĵ'o. Ili kluk'is kaj pep'is tiel, ke la vent'kok'o dev'is tio'n aŭd'i, kaj li tio'n aŭd'is, sed malgraŭ tio si'n ne mov'is.

“Simpl'a babil'aĵ'o!” dir'is la vent'kok'o al si mem. “La kort'a kok'o neniam met'as ov'o'j'n, kaj mi ne vol'as tio'n far'i. Se mi vol'us, mi pov'us met'i vent'ov'o'n, sed la mond'o ne merit'as vent'ov'o'n. Ĉie nur simpl'a babil'aĵ'o! Nun mi eĉ ne vol'as plu sid'i.”

Kaj tial la vent'kok'o de'romp'iĝ'is, sed li ne mort'ig'is la kort'a'n kok'o'n, “kvankam tia est'is li'a intenc'o!” dir'is la kok'in'o'j. Kaj kio'n dir'as la moral'instru'o?

“Est'as pli bon'e kok'o'kri'i, ol est'i super'sat'ig'it'a kaj de'romp'iĝ'i.”

“Bel'a”

La skulpt'ist'o'n Alfred'o'n vi cert'e kon'as? Ni ĉiu'j li'n kon'as: li ricev'is la or'a'n medal'o'n pro art'o kaj scienc'o'j, li vojaĝ'is Ital'uj'o'n kaj ven'is re'turn'e. Tiam li est'is jun'a, jes, li eĉ nun est'as ankoraŭ jun'a, tamen ĉiu'okaz'e sep-ok jar'o'j'n pli aĝ'a ol tiam.

Li re'ven'is hejm'e'n kaj vizit'is ankaŭ si'a'j'n parenc'o'j'n en unu el la mal'grand'a'j urb'o'j de Zelando; la tut'a urb'o sci'is pri la fremd'ul'o, sci'is, kiu li est'as. Por li'a honor'o unu el la plej riĉ'a'j famili'o'j aranĝ'is grand'a'n gast'akcept'o'n; ĉiu, kiu est'is io aŭ hav'is i'o'n, est'is invit'it'a; tio est'is grav'a okaz'ant'aĵ'o, la urb'o sci'is pri tio, kvankam oni ne anonc'is ĝi'n per publik'a tambur'ad'o. Meti'ist'a'j help'ant'o'j kaj infan'o'j de hom'o'j mal'grav'stat'a'j, eĉ kelk'a'j el ili'a'j ge'patr'o'j, star'is ekster'e kaj rigard'is la mal'lev'it'a'j'n pri'lum'it'a;n fenestr'a'j'n kurten'o'j'n. La nokt'a gard'ist'o pov'is imag'i al si, ke li akcept'as gast'o'j'n, tiom mult'e da hom'o'j star'is apud li sur la strat'o. Ĉie reg'is gaj'ec'o kaj bon'a humor'o, kaj intern'e en la dom'o efektiv'e trov'iĝ'is la korp'iĝ'int'a gaj'ec'o kaj bon'a humor'o, sinjor'o Alfred'o, la skulpt'ist'o.

Li parol'is, li rakont'is, kaj ĉiu'j aŭskult'is li'a'j'n vort'o'j'n kun ĝoj'o, eĉ kun religi'a atent'o, precip'e unu ne'jun'a vidv'in'o de ofic'ist'o. Por ĉio, kio'n dir'is sinjor'o Alfred'o, ŝi est'is kvazaŭ ne'skrib'uz'it'a griz'a paper'o, kiu ĉio'n dir'it'a'n tuj en'sorb'is kaj pet'is pri plu'aĵ'o, sen'fin'e impres'ebl'a, ne'kred'ebl'e sen'sci'a, vir'in'a Caspar Hauser.

Romon mi vol'us vid'i!” ŝi dir'is, “ĝi cert'e est'as ĉarm'a urb'o kun ĉiu'j fremd'ul'o'j, kiu'j tie'n ven'as. Pri'skrib'u al ni iom Romon! Kiel ĝi aspekt'as, kiam oni en'ir'as en ĝi'n tra la pord'eg'o?”

“Tio ne est'as facil'e pri'skrib'ebl'a,” respond'is la jun'a skulpt'ist'o. “Oni ven'as sur grand'a'n plac'o'n; mez'e de ĝi star'as obelisk'o, kiu hav'as la aĝ'o'n de pli-mal'pli kvar mil jar'o'j.”

“Orgen'ist'o!” ek'kri'is la vir'in'o, kiu neniam antaŭ'e aŭd'is la vort'o'n obelisk'o. Kelk'a'j gast'o'j ne pov'is de'ten'i si'n de rid'et'o, ankaŭ ĉirkaŭ la buŝ'o de la skulpt'ist'o aper'is io simil'a al rid'et'o, kio tamen rapid'e ced'is al esprim'o de sincer'a mir'eg'o, kiam tut'e apud'e de la vir'in'o li rimark'is par'o'n da grand'a'j mar'blu'a'j okul'o'j; ili aparten'is al la fil'in'o de la parol'ant'in'o, kaj se oni hav'as tia'n fil'in'o'n, oni ne pov'as est'i mal'saĝ'a. La patr'in'o est'is sen'halt'a font'o de demand'o'j, la fil'in'o est'is la bel'a najad'o de tiu font'o, kiu ne'dis'ig'ebl'e aparten'is al ĝi. Kiel bel'a ŝi est'is! Ŝi est'is objekt'o de pri'rigard'ad'o por skulpt'ist'o, sed ne est'aĵ'o por inter'parol'ad'o, kaj ŝi efektiv'e parol'is neni'o'n, aŭ almenaŭ tre mal'mult'e.

“Ĉu la pap'o hav'as grand'a'n famili'o'n?” demand'is la vir'in'o.

Kaj la jun'a hom'o respond'is tiel, kvazaŭ la demand'o est'us star'ig'it'a pli ĝust'e: “Ne, li ne est'as el grand'a famili'o!”

“Ne pri tio mi pens'as!” dir'is la vir'in'o. “Mi pens'as, ĉu li hav'as edz'in'o'n kaj infan'o'j'n?”

“Al la pap'o ne est'as permes'it'e edz'iĝ'i,” li respond'is.

“Tio ne plaĉ'as al mi!” dir'is la vir'in'o.

Cert'e ŝi pov'us demand'i kaj parol'i pli saĝ'e, sed se ŝi tiel demand'us kaj parol'us, ĉu tiam la fil'in'o apog'us si'n al ŝi'a ŝultr'o kaj rigard'us ŝi'n kun tiu preskaŭ kor'tuŝ'ant'a rid'et'o?

Kaj sinjor'o Alfred'o parol'is, parol'is pri la kolor'riĉ'ec'o de Ital'uj'o, pri la blu'et'a'j mont'o'j, pri la blu'a Mediterane'a mar'o, pri la blu'a sud'o, kiu prezent'as tia'n bel'ec'o'n, kia'n oni en la nord'o trov'as en pli alt'a grad'o nur en la blu'a'j okul'o'j de la nord'a vir'in'o. Tio est'is dir'it'a kun alud'o, sed ĝust'e ŝi, kiu dev'is tio'n kompren'i, ne montr'is per io, ke ŝi tio'n kompren'is, kaj tio ankaŭ est'is ja bel'a.

“Ital'uj'o!” ĝem'is kelk'a'j. “Vojaĝ'i!” ĝem'is ali'a'j. “Bel'e! Bel'eg'e!”

“Jes, se mi nun gajn'os la grand'a'n loton,” dir'is la vidv'in'o, “tiam ni vojaĝ'os, mi kaj mi'a fil'in'o. Vi, sinjor'o Alfred'o, dev'as est'i ni'a gvid'ant'o. Ni vetur'os ĉiu'j tri kaj ankaŭ kelk'e da ali'a'j bon'a'j amik'o'j kun ni!” Kaj ĉe tiu'j vort'o'j ŝi gaj'e far'is kap'salut'o'n al ĉiu'j. Ĉiu pov'is pens'i, ke li est'as la vetur'ont'o. “En Ital'uj'o'n ni vetur'os, sed ni ne vizit'os tia'j'n lok'o'j'n, kie ekzist'as rab'ist'o'j; ni rest'os trankvil'e en Romo kaj sur la grand'a'j voj'o'j, kie oni est'as en sen'danĝer'ec'o.”

La fil'in'o el'ig'is ne'fort'a'n ĝem'o'n. Kiom mult'e pov'as en'hav'i en si unu ĝem'o, aŭ kiom mult'e pov'as est'i atribu'at'e al ĝi! La jun'a vir'o mult'e atribu'is al ĝi. La du blu'a'j okul'o'j, kiu'j en tiu vesper'o radi'is al li, kaŝ'is en si trezor'o'j'n, trezor'o'j'n de la spirit'o kaj de la kor'o, riĉ'a'j'n kiel ĉiu'j bel'eg'aĵ'o'j de Romo; kaj kiam li for'las'is la societ'o'n, li est'is en'am'iĝ'int'a, en'am'iĝ'int'a je la fraŭl'in'o.

La dom'o de la vidv'in'o el ĉiu'j dom'o'j far'iĝ'is la sol'a, kiu'n la skulpt'ist'o, sinjor'o Alfred'o, vizit'ad'is. Oni kompren'is, ke tio ne pov'as est'is far'at'a pro la patr'in'o, kvankam parol'is nur li kaj ŝi; nur la fil'in'o pov'is est'i la magnet'o, kiu li'n al'tir'is. Oni ŝi'n nom'is Kala, tamen ŝi'a ver'a nom'o est'is Karen Malene, ambaŭ nom'o'j kun'tir'iĝ'is en la form'o'n Kala. Ŝi est'as bel'a, sed iom dorm'em'a, dir'is tiu aŭ ali'a; maten'e ŝi volont'e rest'ad'is pli long'e en la lit'o.

“Al tio ŝi al'kutim'iĝ'is de'temp'e de si'a infan'ec'o!” dir'is la patr'in'o; “ŝi ĉiam est'is jun'a Vener'o, kaj tia'j lac'iĝ'as ja tiel facil'e. Ŝi kuŝ'as iom long'e, sed de tio ŝi hav'as si'a'j'n klar'a'j'n okul'o'j'n.”

Kia potenc'o kuŝ'is en tiu'j klar'a'j okul'o'j, en tiu'j mar'blu'a'j akv'o'spegul'o'j, en tiu kviet'a akv'o kun la profund'a fund'o! Tio'n sent'is la jun'a hom'o, li sid'is fiks'it'e sur la profund'a fund'o. Li parol'ad'is kaj rakont'ad'is, kaj la patr'in'o demand'ad'is ĉiam tiel sam'e vigl'e, sen'ĝen'e kaj naiv'e kiel ĉe la unu'a renkont'iĝ'o.

Est'is plezur'o aŭd'i kiel sinjor'o Alfred'o rakont'as. Li rakont'is pri Neapolo, pri si'a'j lev'iĝ'o'j sur Vezuvi'o'n, kaj ĉe tio li montr'is al ili per akvarel'a'j pentr'aĵ'o'j kelk'a'j'n ĝi'a'j'n erupci'o'j'n. La vidv'in'o neniam antaŭ'e i'o'n aŭd'is pri tio aŭ vid'is.

“La ĉiel'o ni'n gard'u!” ŝi ek'kri'is, “tio est'as ja fajr'o'kraĉ'a mont'o! Ĉu neni'u pov'as sufer'i de tio?”

“Tut'a'j urb'o'j jam pere'is!” li respond'is, “Pompej'o kaj Herkulan'o!”

Ha, la mal'feliĉ'a'j hom'o'j! Kaj ĉio'n ĉi tio'n vi mem vid'is?”

“Ne, neniu'n el la erupci'o'j, kiu'j'n mi ĉi tie hav'as sur la bild'o'j; sed per unu el mi'a'j propr'a'j pentr'aĵ'o'j mi montr'os al vi, kia'n erupci'o'n mi mem vid'is.”

Li pren'is skiz'o'n, kiu'n li est'is far'int'a per krajon'o, kaj la patr'in'o, kiu sid'is ankoraŭ tut'e emoci'it'a de la vid'o de la bel'kolor'a'j bild'o'j, rigard'is la pal'a'n krajon'a'n skiz'o'n kaj ek'kri'is tut'e surpriz'it'a:

“Vi vid'is, kiel ĝi kraĉ'is blank'a'n fajr'o'n!”

Por mal'long'a moment'o mal'aper'is la estim'o de sinjor'o Alfred'o koncern'e la patr'in'o'n, sed ĉe la bril'o, kiu'n ĉirkaŭ si dis'vast'ig'is Kala, li baldaŭ kompren'is, ke ŝi'a patr'in'o ne kompren'as pentr'aĵ'o'j'n, tio est'is ĉio, sed ŝi hav'is la plej bon'a'n, la plej bel'a'n, ŝi hav'is Kal'a'n.

Kaj Alfred'o fianĉ'iĝ'is kun Kala, tio far'iĝ'is tut'e natur'e, kaj pri la fianĉ'iĝ'o est'is anonc'it'e en la urb'a'j gazet'o'j. La patr'in'o mend'is por si tri'dek ekzempler'o'j'n, por el'tranĉ'i la koncern'a'n pec'o'n kaj en leter'o'j send'i al amik'o'j kaj kon'at'o'j. La ge'fianĉ'o'j est'is feliĉ'a'j, kaj la bo'patr'in'o ankaŭ, ŝi kvazaŭ sam'famili'iĝ'is kun Thorwaldsen, ŝi dir'is:

“Vi est'as ja li'a daŭr'ig'o!”

Al Alfred'o ŝajn'is, ke ŝi dir'is i'o'n sprit'a'n. Kala neni'o'n dir'is, sed ŝi'a'j okul'o'j lum'is, rid'et'o lud'is ĉirkaŭ ŝi'a buŝ'o, ĉiu el ŝi'a'j mov'o'j est'is bel'a; kaj ŝi est'is bel'a, tio'n ni ne pov'as tro sufiĉ'e dir'i.

Alfred'o skulpt'is la bust'o'j'n de Kala kaj de la bo'patr'in'o. Ili sid'is antaŭ li kaj vid'is, kiel li per la fingr'o'j glat'ig'as kaj form'as la mol'a'n argil'o'n.

“Tio est'as ni'a kulp'o,” dir'is la bo'patr'in'o, “ke vi mem far'as ĉi tiu'n simpl'a'n labor'o'n kaj ne las'as ĝi'n kned'aĉ'i per iu el vi'a'j help'ist'o'j!”

“Kontraŭ'e, est'as tre neces'e, ke mi mem pret'ig'u per argil'o la model'o'n!” li respond'is.

Ho, vi est'as ĉiam ekster'ordinar'e galant'a!”, dir'is la patr'in'o, kaj Kala silent'e prem'is al li la man'o'n, kiam la labor'o est'is fin'it'a.

Li dis'volv'is antaŭ ili ambaŭ la bel'ec'o'n de la natur'o en la kre'it'aĵ'o, kiel la viv'ant'aĵ'o star'as super la mort'int'aĵ'o, la kresk'aĵ'o super la ŝton'o, la best'o super la kresk'aĵ'o, la hom'o super la best'o; kiel la spirit'o kaj bel'ec'o el'montr'iĝ'as per la form'o, kaj kiel la skulpt'ist'o per la el'montr'ad'o don'as al la ter'a'j figur'o'j la plej grand'a'n bel'ec'o'n.

Kala sid'is silent'e, dum li'a'j el'parol'it'a'j pens'o'j fort'e ŝi'n ekscit'is, sed la bo'patr'in'o dir'is:

“Est'as mal'facil'e sekv'i vi'a'j'n pens'o'j'n, sed iom post iom mi tamen ili'n klar'ig'as al mi, kaj se ili en mi'a kap'o eĉ zum'as en grand'a konfuz'o, mi ili'n tamen ten'as firm'e.”

Kaj li'n ten'is firm'e la bel'ec'o, ĝi li'n plen'ig'is, ek'posed'is li'n kaj reg'is super li. La bel'ec'o lum'is el la tut'a figur'o de Kala, lum'is el ŝi'a rigard'o, el la angul'o'j de ŝi'a buŝ'o, eĉ el ĉiu'j mov'o'j de ŝi'a'j fingr'o'j. Tio'n Alfred'o el'dir'is, kaj li, skulpt'ist'o, est'is kompetent'a pri tio, li parol'is nur pri ŝi, pens'is nur pri ŝi, ili ambaŭ kun'fand'iĝ'is, kaj tial ankaŭ ŝi parol'is mult'e, ĉar li parol'is tre mult'e.

Tio est'is en la temp'o de la fianĉ'ec'o; nun ven'is la edz'iĝ'a fest'o kun fianĉ'amik'in'o'j kaj edz'iĝ'a'j donac'o'j, kaj la edz'iĝ'a parol'o est'is el'dir'it'a.

La bo'patr'in'o star'ig'is en la edz'iĝ'o'fest'a salon'o sur la supr'a fin'o de la tabl'o la bust'o'n de Thorwaldsen, laŭ ŝi'a ide'o li ankaŭ dev'is est'i gast'o. Oni kant'is kant'o'j'n, oni el'dir'is toast'o'j'n, tio est'is gaj'a edz'iĝ'o'fest'o, bel'a par'o! “Pigmalion'o ricev'is si'a'n Galate'o'n”, est'is dir'it'e en unu el la kant'o'j. “Jen de'nov'e io mit'ologi'a!” dir'is la bo'patr'in'o.

La sekv'ant'a'n tag'o'n la jun'a par'o for'vetur'is Kopenhagon, por tie en'loĝ'iĝ'i; la bo'patr'in'o ili'n akompan'is, por, kiel ŝi dir'is, pren'i sur si'n la mal'delikat'aĵ'o'n, tio est'as por konduk'i la mastr'um'aĵ'o'n. Kala est'is sid'ont'a sub vitr'a kloŝ'o! Ĉio est'is nov'a, bril'pur'a kaj bel'a! Tiel ili sid'is ĉiu'j tri kun'e, kaj Alfred'o sid'is, kiel dir'as la proverb'o, kiel episkop'o en anser'ej'o.

La sorĉ'o de la form'o li'n sen'prudent'ig'is, li rigard'is la ŝel'o'n kaj ne la kern'o'n, kaj tio est'as mal'feliĉ'o, grand'a mal'feliĉ'o en la edz'ec'o. Kiam la ŝel'o aer'difekt'iĝ'as kaj la ekster'a fals'bril'aĵ'o de'solv'iĝ'as, tiam oni pent'as pri si'a ne'si'n'gard'a elekt'o. En grand'a societ'o est'as tre mal'agrabl'e rimark'i, ke la vest'o mal'ord'iĝ'is kaj prezent'as mal'konven'aĵ'o'n, sed ankoraŭ mult'e pli mal'agrabl'e est'as rimark'i en grand'a societ'o, ke la edz'in'o kaj bo'patr'in'o per mal'inteligent'a babil'ad'o el'vok'as mok'ad'o'n de ali'a'j, kaj ne pov'i hav'i fid'o'n al si mem, ke oni kovr'os ĉiu'foj'e la mal'saĝ'aĵ'o'n per sprit'a en'miks'iĝ'o.

Oft'e la jun'a'j ge'edz'o'j sid'is man'o en man'o, kaj li parol'is, kaj ŝi de temp'o al temp'o ankaŭ en'ĵet'is vort'et'o'n, ĉiam la sam'a'n melodi'o'n, ĉiam la sam'a'j'n du-tri ton'o'j'n. Spirit'a vent'et'o lev'iĝ'ad'is nur tiam, kiam aper'is Sofio, unu el ŝi'a'j amik'in'o'j.

Sofio est'is tut'e ne bel'a, tamen sen okul'incit'ant'a'j mal'bon'punkt'o'j. Est'as ver'o, ke laŭ la asert'o de Kala ŝi est'is iom kurb'a, sed cert'e tio ne est'is pli fal'ant'a en la okul'o'j'n, ol kiom pov'as rimark'i nur intim'a'j amik'in'o'j. Ŝi est'is tre prudent'a knab'in'o, tamen absolut'e ne ven'is al ŝi en la kap'o'n, ke ŝi pov'as ĉi tie far'iĝ'i danĝer'a. Ŝi al'port'ad'is re'freŝ'ig'a'n aer'mov'iĝ'o'n sub la vitr'a'n kloŝ'o'n, kaj freŝ'a aer'o est'is neces'a, tio'n ili ĉiu'j sent'is. Oni dev'is iom aer'um'i ĉe ili, kaj tial ili entrepren'is vojaĝ'o'n, por aer'um'iĝ'i. La bo'patr'in'o kaj la jun'a par'o ek'vojaĝ'is Ital'uj'o'n.

“Dank'o'n kaj laŭd'o'n al Di'o, ke ni de'nov'e est'as inter ni'a'j propr'a'j mur'o'j!”, dir'is la patr'in'o kaj la fil'in'o, kiam ili en la sekv'ant'a jar'o re'ven'is kun Alfred'o.

“Ver'e ne est'as plezur'o vojaĝ'i!”, dir'is la bo'patr'in'o; “en efektiv'ec'o tio est'as enu'ig'a! Pardon'u, ke mi tio'n dir'as. Mi enu'is, malgraŭ ke mi hav'is apud mi mi'a'j'n infan'o'j'n; kaj kiel mult'e'kost'a, kiel terur'e mult'e'kost'a est'as la vojaĝ'ad'o! Ĉiu'j tiu'j galeri'o'j, kiu'j'n oni dev'as vizit'i, ĉiu'j rimark'ind'aĵ'o'j, je kiu'j oni dev'as plen'form'e far'i ĉas'ad'o'n! Ali'e oni ja ne pov'us don'i inform'o'j'n, kiam oni re'ven'as hejm'e'n kaj est'as demand'at'a! Kaj fin'e oni dev'as ankoraŭ aŭd'i, ke ĝust'e tio est'as la plej bel'a, kio'n oni forges'is rigard'i. Post pli long'a temp'o tiu'j etern'a'j Madon'o'j sufiĉ'eg'e ted'is al mi; oni far'iĝ'is mem kvazaŭ Madon'o.”

“Kaj la manĝ'aĵ'o, kiu'n oni al vi don'as!” al'don'is Kala.

“Oni ne ricev'as eĉ bon'ord'a'n viand'a'n sup'o'n!”, dir'is la patr'in'o. “Ili'a kuir'art'o ne star'as tre alt'e!”

Kala est'is lac'ig'it'a de la vojaĝ'o kaj rest'is, kio est'is la plej mal'bon'a, daŭr'e sufer'et'ant'a. Tiam Sofio en'loĝ'iĝ'is en ili'a dom'o kaj al'port'ad'is util'o'n.

Oni dev'as konfes'i, opini'is la patr'in'o, ke Sofio est'as kompetent'a kiel en la mastr'um'ad'o, tiel ankaŭ en la art'o'j. Krom tio ŝi est'is tre estim'ind'a, fidel'a kaj fid'ind'a. Tio'n si pruv'is, kiam Kala mal'san'iĝ'is kaj ĉiam pli perd'is la san'o'n.

Kie la ŝel'o est'as ĉio, tie la ŝel'o dev'as ten'i si'n fort'e, ali'e ĉio pere'as. Kaj la ŝel'o pere'is, — Kala mort'is.

“Ŝi est'is bel'a!”, dir'is la patr'in'o, “ŝi ver'e est'is io tut'e ali'a ol la antikv'aĵ'o'j, kiu'j est'as tiel pal'a'j kaj sen'kolor'iĝ'int'a'j! Kala est'is freŝ'a kaj ne tuŝ'it'a de la dent'o de la temp'o, kaj tia dev'as est'i bel'ul'in'o!”

Alfred'o plor'is kaj la patr'in'o plor'is, kaj ambaŭ port'is nigr'a'j'n vest'o'j'n. Por la patr'in'o la nigr'a kolor'o est'is tre bon'e al'aspekt'a, kaj ŝi plej long'e vest'is si'n nigr'e, funebr'is plej long'e kaj mal'ĝoj'is ankoraŭ pri tio, ke Alfred'o de'nov'e edz'iĝ'is kaj pren'is Sofion, kiu tut'e ne hav'is bel'a'n ekster'aĵ'o'n

“Li am'as ekstrem'o'j'n!” dir'is la bo'patr'in'o, “li ir'is de la plej bel'a al la plej mal'bel'a! Li pov'is forges'i si'a'n unu'a'n edz'in'o'n. La vir'o'j ne hav'as konstant'ec'o'n! mi'a edz'o est'is ali'a; li eĉ mort'is antaŭ mi.”

“Pigmalion'o ricev'is si'a'n Galate'o'n!”, dir'is Alfred'o; “jes, tiel est'is dir'it'e en la edz'iĝ'o'fest'a kant'o. Mi efektiv'e en'am'iĝ'is je la bel'a statu'o, kiu ricev'is viv'o'n en mi'a'j brak'o'j. Sed la parenc'a'n anim'o'n, kiu'n send'as al ni la ĉiel'o, unu el Li'a'j anĝel'o'j, kiu pov'as sent'i kun ni, pens'i kun ni, lev'i ni'n, kiam ni est'as fleks'it'a'j mal'supr'e'n, — tiu'n mi nur nun trov'is kaj akir'is. Vi ven'is, Sofio, ne en bel'ec'o de form'o'j, ne en bril'o de radi'o'j, — sed ĉiam ankoraŭ pli bel'a, ol est'as neces'e! La ĉef'aĵ'o est'as kaj rest'as ĉef'aĵ'o! Vi ven'is kaj instru'is al la skulpt'ist'o, ke li'a verk'o est'as nur argil'o, nur polv'o, nur el argil'o far'it'a ŝel'o de tiu kern'o, kiu'n ni dev'as serĉ'i. Mal'feliĉ'a, mal'feliĉ'a Kala! Ni'a sur'ter'a viv'o est'as kiel vojaĝ'a viv'o. Supr'e, kie oni al'iĝ'as al si en reciprok'a simpati'o, ni est'is unu por la ali'a ebl'e du'on'e fremd'a'j.”

“Tio ne est'is am'o'hav'a juĝ'o,” dir'is Sofio, “tio ne est'is krist'an'a! Supr'e, kie oni ne svat'iĝ'as, sed kie la anim'o'j, kiel vi dir'as, al'iĝ'as al si en reciprok'a simpati'o, supr'e, kie ĉio bel'a dis'volv'iĝ'as kaj alt'iĝ'as, ŝi'a anim'o ebl'e ek'son'os per tiel plen'a fort'o, ke ĝi super'son'os la mi'a'n, kaj vi — vi tiam de'nov'e, kiel en vi'a unu'a am'o, ek'kri'os la vort'o'j'n: bel'a, bel'a!”

Histori'o el la dun'o'j

Ĝi est'as histori'o el la Jutlandaj dun'o'j, sed ĝi komenc'iĝ'as ne tie, ne, tre mal'proksim'e, en la sud'o, en Hispan'uj'o. La mar'o est'as grand'a vetur'voj'o inter la land'o'j. Transport'u vi'n en vi'a imag'o tie'n, Hispan'uj'o'n! Tie est'as varm'e, tie est'as bel'e; tie dis'volv'iĝ'as la fajr'o'ruĝ'a'j granat'a'j flor'aĵ'o'j inter la mal'lum'a'j laŭr'a'j arb'o'j. De la mont'o'j blov'et'as re'freŝ'ig'a vent'o al la oranĝ'ĝarden'o'j kaj al la bel'eg'a'j Maŭr'a'j hal'o'j kun la or'a'j kupol'o'j kaj pentr'it'a'j mur'o'j. Tra la strat'o'j marŝ'as infan'o'j en procesi'o kun kandel'o'j kaj flirt'ant'a'j standard'o'j, kaj super ili alt'e kaj klar'e etend'iĝ'as la ĉiel'o kun bril'ant'a'j stel'o'j. Son'as kant'o'j kaj kastanjet'o'j, jun'ul'o'j kaj knab'in'o'j sving'iĝ'as en danc'o sub la flor'ant'a'j akaci'o'j, dum la almoz'ul'o sid'as sur la ĉirkaŭ'hak'it'a marmor'a ŝton'o, re'freŝ'ig'as si'n per suk'plen'a akv'o'melon'o kaj for'rev'as si'a'n viv'o'n. La tut'aĵ'o est'as kiel bel'a rev'o; ho, se oni pov'us si'n tut'e for'don'i al ĝi! Sed tiel ag'is du jun'a'j freŝ'e edz'ig'it'a'j hom'et'o'j, kaj al ili ankaŭ est'is riĉ'e donac'it'a'j ĉiu'j bon'o'j de la ter'o: san'o, bon'a humor'o, riĉ'ec'o kaj honor'o.

“Ni est'as tiel feliĉ'a'j, kiel iu nur pov'as est'i!” ili dir'is kun plen'a kor'a konvink'o. Sed ili pov'us lev'iĝ'i al ankoraŭ pli alt'a grad'o de feliĉ'o, tio far'iĝ'us, se Di'o donac'us al ili fil'o'n, kiu simil'us al ili korp'e kaj anim'e.

La feliĉ'a infan'o est'us salut'it'a kun plej grand'a ĝoj'o, trov'us plej dorlot'em'a'n am'o'n kaj vart'ad'o'n, la tut'a'n feliĉ'o'n, kiu'n pov'as hav'ig'i riĉ'ec'o kaj grand'influ'a parenc'ar'o.

Kiel fest'o pas'ad'is al ili la tag'o'j.

“La viv'o est'as favor'kor'a donac'o de la am'o, preskaŭ ne'imag'ebl'e grand'a!” dir'is la edz'in'o, “kaj ĉi tiu abund'o de feliĉ'o ankoraŭ pli'grand'iĝ'as, kiel oni dir'as, en la ali'a viv'o, kaj tiel plu'e en etern'ec'o! Mi ne pov'as ampleks'i tiu'n pens'o'n.”

“Kaj ĝi cert'e est'as tro'mem'fid'o de la hom'o'j!” dir'is la edz'o. “En efektiv'ec'o tio est'as terur'a fier'ec'o, kred'i, ke oni viv'os etern'e, ke oni far'iĝ'os kiel Di'o! Tio est'is ja ankaŭ la vort'o'j de la serpent'o, kaj ĝi est'is la spirit'o de la mensog'o.”

“Vi ne dub'as ja pri trans'mort'a viv'o?” demand'is la jun'a edz'in'o, kaj ŝi sent'is, kvazaŭ la unu'a'n foj'o'n tra'ir'as ombr'o la sun'a'n regn'o'n de ŝi'a'j pens'o'j.

“La kred'o tio'n promes'as, la pastr'o'j tio'n asert'as!” respond'is la jun'a vir'o; “sed ĝust'e en mi'a tut'a feliĉ'o mi sent'as kaj kompren'as, ke postul'i ali'a'n viv'o'n post ĉi tiu, daŭr'ig'at'a'n feliĉ'o'n, est'as fier'ec'o, pens'o de arogant'ec'o. Ĉu jam en ni'a sur'ter'a ekzist'ad'o ne est'as don'it'e al ni tiom mult'e, ke ni pov'as kaj dev'as est'i kontent'a'j?”

“Jes, al ni tio est'as don'it'a,” dir'is la jun'a edz'in'o, “sed al kiom mult'a'j mil'o'j da hom'o'j ĉi tiu viv'o far'iĝ'is mal'facil'a el'prov'ad'o, kiom mult'e da hom'o'j est'as ĵet'it'a'j en ĉi tiu'n mond'o'n kvazaŭ nur por mal'riĉ'ec'o, mal'honor'o, mal'san'o kaj mal'feliĉ'o! Ne, se ne ekzist'us ali'a viv'o post ĉi tiu sur'ter'a, tiam ĉio ĉi tie est'us dis'divid'it'a tro mal'egal'e, tiam Di'o ne est'us la just'ul'o.”

“La almoz'ul'o tie mal'supr'e sur la strat'o hav'as ĝoj'o'j'n, kiu'j por li est'as tiel sam'e grand'a'j, kiel la ĝoj'o'j, kiu'j'n hav'as la reĝ'o en si'a riĉ'a palac'o,” respond'is la jun'a vir'o; “kaj ĉu vi ne pens'as, ke la ŝarĝ'best'o, kiu est'as vip'at'a, mal'sat'as kaj mort'e lac'iĝ'as per tren'ad'o, hav'as konsci'o'n pri la mal'facil'ec'o de la tag'o'j de si'a viv'o? Ĝi sekv'e kun egal'a rajt'o pov'us postul'i ali'a'n viv'o'n, nom'i tio'n mal'just'aĵ'o, ke ĝi ne est'as star'ig'it'a en pli alt'a vic'o da est'aĵ'o'j.”

“En la dom'o de mi'a patr'o ekzist'as mult'e da loĝ'ej'o'j, dir'is Krist'o,” re'dir'is la jun'a vir'in'o, “la ĉiel'a regn'o est'as sen'lim'a, tiel sam'e kiel la am'o de Di'o! Ankaŭ la best'o est'as kre'it'aĵ'o, kaj neni'u viv'o pere'os, tiel mi almenaŭ kred'as, sed ĉiu akir'os la feliĉ'o'n, kiu'n ĝi pov'as akcept'i kaj kiu est'as konform'a al ĝi'a esenc'o kaj pov'as sufiĉ'i al ĝi.”

“Sed al mi nun sufiĉ'as ĉi tiu mond'o!” dir'is la vir'o kaj ĉirkaŭ'plekt'is per si'a'j brak'o'j si'a'n bel'a'n ĉarm'a'n edz'in'et'o'n. Post'e li fum'is cigared'o'n sur la ne'ferm'it'a teras'o, kie la mal'varm'et'a aer'o est'is plen'a de la odor'o de oranĝ'o'j kaj kariofil'o'j. Muzik'o kaj kastanjet'o'j son'is de la strat'o, du stel'o'j bril'is mal'supr'e'n, kaj du okul'o'j plen'a'j de am'o, la okul'o'j de li'a edz'in'o, rigard'is li'n kun la etern'a viv'o de la am'o.

“Tia minut'o kiel la nun'a plen'e merit'as, ke oni nask'iĝ'u, sent'u ĝi'n kaj post'e de'nov'e mal'aper'u.” Li rid'et'is, li'a edz'in'o kun mild'a riproĉ'o lev'is si'a'n man'o'n, — kaj la nub'o de'nov'e mal'aper'is, ili est'is tro feliĉ'a'j.

Ŝajn'is, ke ĉio tiel aranĝ'iĝ'ad'is, ke ĝi nur pli'alt'ig'u ili'a'n honor'o'n, ili'a'n ĝoj'o'n, ili'a'n feliĉ'o'n. Okaz'is unu ŝanĝ'o, sed nur rilat'e la lok'o'n de loĝ'ad'o, ne rilat'e la ĝu'ad'o'n kaj akir'ad'o'n de la ĝoj'o'j de la viv'o. La jun'a vir'o est'is send'it'a de si'a reĝ'o kiel ambasador'o al la imperi'estr'a kort'eg'o de Rus'uj'o; tio est'is honor'a posten'o, por kiu li'a de'ven'o kaj li'a'j sci'o'j don'is al li la rajt'o'n. Li posed'is grand'a'n hav'o'n, ne mal'pli grand'a'n al'port'is al li li'a jun'a edz'in'o, ĉar ŝi est'is fil'in'o de unu el la plej riĉ'a'j kaj eminent'a'j komerc'ist'o'j. Unu el la plej grand'a'j kaj plej bon'a'j ŝip'o'j de ĉi tiu dev'is en tiu jar'o ĝust'e ir'i al Stokholmo kaj vetur'ig'i al Peterburgo la kar'a'j'n infan'o'j'n, la fil'in'o'n kaj la bo'fil'o'n. En la ŝip'o ĉio est'is aranĝ'it'a reĝ'e, ĉie trov'iĝ'is mol'a'j tapiŝ'o'j sub la pied'o'j, silk'o kaj luks'o.

Ekzist'as mal'nov'a kant'o pri hero'o'j, kiu'n ĉiu'j kon'as; ĝi est'as nom'at'a: “Angl'a reĝ'id'o”; li ankaŭ vetur'is sur tia mult'e'kost'a ŝip'o; ĝi'a'j ankr'o'j est'is teg'it'a'j per bril'ant'a or'o, kaj ĉiu ŝnur'eg'o est'is tra'plekt'it'a per silk'o. Ne'vol'e oni dev'is pens'i pri tiu ŝip'o, kiam oni vid'is la ŝip'o'n, kiu nun el'ir'is el Hispan'uj'o. Sur ambaŭ reg'is la sam'a luks'o, la sam'a adiaŭ'a pens'o:

“Di'o vol'u, ke ni ni'n en ĝoj'o re'vid'u!”

Favor'a vent'o blov'is de la flank'o de la Hispan'a mar'bord'o, la adiaŭ'o est'is nur mal'long'a. Ĉe tia vetur'ad'o ili dev'is post kelk'e da semajn'o'j ating'i la cel'o'n de si'a vojaĝ'o. Sed kiam ili est'is sur la liber'a mar'o, la vent'o kviet'iĝ'is, la mar'o far'iĝ'is glat'a kaj trankvil'a, la akv'o bril'is, la stel'o'j de la ĉiel'o bril'is, est'is ĉarm'a'j fest'a'j vesper'o'j en la riĉ'a kajut'o.

Fin'e oni tamen ek'dezir'is favor'a'n vent'o'n, sed ĝi ne lev'iĝ'is; se blov'is ia vent'o, ĝi ĉiu'foj'e hav'is kontraŭ'a'n direkt'o'n. Tiel pas'is semajn'o'j, eĉ plen'a'j du monat'o'j, — nur tiam la vent'o far'iĝ'is favor'a, ĝi blov'is de sud-okcident'o. Kiam ili trov'iĝ'is inter Skot'land'o kaj Jutlando, la vent'o pli'fort'iĝ'is, tut'e kiel en la mal'nov'a kant'o pri la Angl'a reĝ'id'o:

“Kaj lev'iĝ'is vent'eg'o, kaj tut'a la mar'o
En mal'lum'o kaŝ'iĝ'is post dens'a nub'ar'o.
Ili ĵet'is la ankr'o'n kaj nun sen'kuraĝ'a'j
Kviet'iĝ'o'n atend'is de l’ ond'o'j sovaĝ'a'j.”

Mult'e da temp'o pas'is de'post tiam. La reĝ'o Kristian'o la Sep'a sid'is sur la Dan'a tron'o kaj est'is tiam jun'a hom'o; mult'e okaz'is de'post tiu temp'o, grand'a'j ŝanĝ'o'j, mult'e da ali'form'iĝ'o'j. Lag'o'j kaj marĉ'o'j far'iĝ'is luks'a'j herb'ej'o'j, dezert'a'j lok'o'j far'iĝ'is fekund'a ter'o; sub la ŝirm'o de la dom'o'j eĉ sur la okcident'a bord'o de Jutlando kresk'as pom'arb'o'j kaj roz'o'j, sed, est'as ver'o, oni dev'as ili'n serĉ'i, ĉar pro la akr'a'j okcident'a'j vent'o'j ili kaŝ'iĝ'as en ŝirm'it'a'j lok'o'j. Oni re'memor'as tie de'long'e mal'aper'int'a'j'n temp'o'j'n, mult'e antaŭ la reg'ad'o de Kristian'o la Sep'a. Kiel tiam, tiel ankoraŭ nun en Jutlando sur spac'o de mult'a'j mejl'o'j etend'iĝ'as la brun'a erik'ej'o kun si'a'j tomb'o'j de gigant'o'j, kun si'a'j aer'a'j fenomen'o'j, kun si'a'j mult'foj'e kruc'iĝ'ant'a'j mal'eben'a'j kaj sabl'a'j voj'o'j. Okcident'e, kie grand'a'j kaj mult'a'j river'et'o'j en'flu'as en la golf'o'n, trov'iĝ'as vast'a'j herb'ej'o'j kaj marĉ'o'j, ĉirkaŭ'lim'it'a'j de alt'a'j dun'o'j, kiu'j kun si'a'j el sabl'o form'iĝ'int'a'j pint'o'j lev'iĝ'as antaŭ la mar'o simil'e al Alp'a mont'o'ĉen'o. Nur en apart'a'j lok'o'j ili est'as inter'romp'at'a'j de argil'ec'a'j dekliv'o'j, de kiu'j ĉiu'jar'e la mar'o per si'a gigant'a buŝ'o en'glut'as grand'a'j'n pec'o'j'n, tiel ke la dekliv'o'j kaj mont'et'o'j dis'fal'as, kvazaŭ sku'it'a'j de ter'trem'o. Tiel ĝi aspekt'as ankoraŭ nun, tiel est'is antaŭ mult'e da jar'o'j, kiam la du feliĉ'ul'o'j vetur'is sur la mar'o en la riĉ'a ŝip'o.

Est'is fin'o de Septembr'o, est'is dimanĉ'o kaj sun'a veter'o, la son'ad'o de la preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j penetr'is al ili el mult'a'j mar'bord'a'j vilaĝ'o'j. La preĝ'ej'o'j de tiu region'o star'as kiel ĉirkaŭ'hak'it'a'j pec'eg'o'j da granit'o, ĉiu el ili est'as pec'o da rok'o. La Nord'a mar'o pov'us trans'rul'iĝ'i super ili, kaj ili tamen rest'us star'ant'a'j. La plej'mult'o el ili ne hav'as tur'o'n, la sonor'il'o'j pend'as inter du trab'o'j ekster'e kaj liber'e. La Di'serv'o est'is fin'it'a, la komun'um'o el'ir'is el la preĝ'ej'o sur la tomb'ej'o'n, kie tiam, tiel sam'e kiel nun, trov'iĝ'is nek arb'o'j nek arb'et'aĵ'o'j, kie sur la tomb'o'j oni ne plant'is flor'o'j'n nek met'is flor'kron'o'j'n. Sen'form'a'j mont'et'o'j montr'as la lok'o'n, kie la mort'int'o'j est'as en'ter'ig'it'a'j. Hirt'a herb'o, vip'at'a de la vent'o, kovr'as abund'e la tut'a'n tomb'ej'o'n. Ebl'e nur unu tomb'o'n ornam'as monument'o, tio est'as aer'difekt'it'a lign'a ŝtip'o, ĉirkaŭ'hak'it'a en la form'o de ĉerk'o. De kie ĝi ven'as? Ĝi est'as pren'it'a el la okcident'e trov'iĝ'ant'a arb'ar'o; el la mar'o ĝi est'as el'akv'ig'it'a. Tie por la loĝ'ant'o'j de la mar'bord'o kresk'as la ĉirkaŭ'hak'it'a'j trab'o'j, tabul'o'j kaj arb'o'trunk'o'j. La vent'o kaj la mar'a nebul'o baldaŭ aer'difekt'as la al'plekt'it'a'j'n pec'o'j'n da lign'o. Tia ŝtip'o kuŝ'is sur unu infan'a tomb'o kaj al ĉi tiu al'ir'is unu el la vir'in'o'j, kiu'j ven'is el la preĝ'ej'o. Ŝi halt'is kaj rigard'is la du'on'e for'putr'int'a'n ŝtip'o'n; tuj mal'antaŭ ŝi star'iĝ'is ŝi'a edz'o. Ili ne dir'is eĉ unu vort'o'n; li kapt'is ŝi'n je la man'o, kaj de la tomb'o ili ir'is sur la brun'a'n erik'ej'o'n, trans marĉ'a'n ter'o'n, al la dun'o'j; long'e ili ir'is silent'e.

“Hodiaŭ est'is bon'a predik'o,” dir'is la vir'o; “se oni ne hav'us la bon'a'n Di'o'n, oni hav'us neni'o'n.”

“Jes,” respond'is la vir'in'o. “Li ĝoj'ig'as kaj Li mal'ĝoj'ig'as! Li hav'as la rajt'o'n por tio! Morgaŭ ni'a knab'et'o fin'us kvin jar'o'j'n, se ni pov'us li'n konserv'i.”

“Neni'u rezult'as de tio, ke vi tiel for'don'as vi'n al la mal'ĝoj'o!” dir'is la vir'o. “Li for'ir'is de la sufer'o'j de la sur'ter'a viv'o; li est'as ja tie, kie'n ni ĉiu'j dezir'as iam ven'i.”

Ili plu ne parol'is kaj ir'is per firm'a'j paŝ'o'j al si'a dom'o inter la dun'o'j. Subit'e de unu el ili, kie la mar'bord'a aven'o ne hav'is la fort'o'n por re'ten'i la sabl'o'n, lev'iĝ'is io simil'a al fort'a fum'a kolon'o. Tio est'is ek'puŝ'o de vent'o, kiu frap'is la dun'o'n kaj turn'is supr'e'n la delikat'a'j'n sabl'a'j'n part'o'j'n. Sekv'is ankoraŭ unu vent'puŝ'o, kaj ĉiu'j sur ŝnur'o pend'ant'a'j fiŝ'o'j ek'bat'iĝ'is al la mur'o de la dom'o, kaj ĉio de'nov'e est'is silent'a; la sun'o brul'is varm'eg'e.

La ge'edz'o'j ir'is en si'a'n dom'o'n kaj baldaŭ de'met'is de si si'a'j'n dimanĉ'a'j'n vest'o'j'n. Post'e ili rapid'e ir'is trans la dun'o'j'n, kiu'j star'is kvazaŭ grand'eg'a'j subit'e en si'a mov'iĝ'ad'o rigid'iĝ'int'a'j ond'o'j el sabl'o. La blu'e-verd'a'j akr'a'j trunk'et'o'j de la sabl'a herb'o kaj sabl'a aven'o prezent'is sur la blank'a sabl'o almenaŭ kelk'a'n kolor'divers'ec'o'n. Ven'is ankaŭ kelk'a'j el la najbar'o'j, ili help'is al si reciprok'e tir'i la boat'o'j'n pli alt'e'n sur la sabl'o'n; la vent'o far'iĝ'is pli fort'a, far'iĝ'is akr'e mal'varm'e, kaj kiam ili ir'is re'turn'e trans la dun'o'j'n, la sabl'o kaj mal'grand'a'j ŝton'et'o'j salt'ad'is al ili en la vizaĝ'o'n. La alt'a'j ond'o'j est'is kovr'it'a'j de blank'a ŝaŭm'o, kaj la vent'o debat'ad'is ili'a'n dors'o'n, tiel ke la ŝaŭm'o ŝpruc'is mal'proksim'e'n ĉirkaŭ'e'n.

Far'iĝ'is vesper'o, ĉiam pli laŭt'iĝ'ant'a bru'o plen'ig'is la aer'o'n, kri'ant'e, plor'ĝem'ant'e kiel arme'o da sen'esper'a'j spirit'o'j; ĝi super'son'is la rul'iĝ'ad'o'n de la mar'o, kvankam la dom'o de la fiŝ'ist'o'j star'is tut'e apud la mar'bord'o. La sabl'o vip'is la fenestr'a'j'n vitr'o'j'n, kaj de temp'o al temp'o ven'is puŝ'eg'o, kvazaŭ io intenc'is dis'sku'i la dom'o'n ĝis la fundament'o. Est'is mal'lum'eg'e, tamen ĉirkaŭ nokt'o'mez'o dev'is lev'iĝ'i la lun'o.

La ĉiel'o klar'iĝ'is, sed la vent'eg'o bru'is kun grand'eg'a fort'o super la profund'a nigr'et'a mar'o. La fiŝ'kapt'ist'o'j jam de'long'e en'lit'iĝ'is, sed en tiu terur'a veter'o oni ne pov'is eĉ pens'i pri ferm'ad'o de okul'o. Subit'e oni ek'frap'is je la fenestr'o, la pord'o mal'ferm'iĝ'is kaj iu voĉ'o kri'is:

“Grand'a ŝip'o romp'iĝ'is sur la last'a rif'o!” Tuj la fiŝ'kapt'ist'o'j el'salt'is el la lit'o'j kaj met'is sur si'n si'a'j'n vest'o'j'n.

La lun'o lev'iĝ'is; est'is sufiĉ'e lum'e, por ke oni pov'u ĉio'n klar'e disting'i, se nur la flug'ant'a sabl'o ne mal'help'us ten'i la okul'o'j'n mal'ferm'it'e. Est'is tia vent'o, ke oni ver'e dev'is si'n kontraŭ'streĉ'i al ĝi, kaj nur kun grand'a mal'facil'ec'o, ĉe la fort'eg'a'j vent'puŝ'o'j oft'e pov'ant'e antaŭ'e'n'iĝ'i nur ramp'ant'e, oni trans'ir'is la dun'o'j'n, kaj ĉi tie en la aer'o flug'ad'is simil'e al cign'a lanug'o la ŝaŭm'o el la mar'o, kiu rul'iĝ'ad'is sur la bord'o'n kiel bol'ant'a fal'akv'o. Oni dev'is efektiv'e hav'i spert'a'n okul'o'n, por tuj trov'i la ŝip'o'n tie ekster'e; tio est'is bel'eg'a tri'mast'ul'o; en tiu moment'o ĝi ĝust'e de'ŝov'iĝ'is de la rif'o kaj trov'iĝ'is en la distanc'o de tri ĝis kvar kabl'o'j de la ter'o; ĝi naĝ'is al la bord'o, sur'puŝ'iĝ'is sur la du'a'n rif'o'n kaj al'fiks'iĝ'is. Al'port'i help'o'n est'is ne ebl'e; la mar'o est'is tro mal'kviet'a, ĝi frap'ad'is sur la ŝip'o'n kaj trans ĝi'n. Oni pens'is, ke oni aŭd'as kri'o'j'n de alarm'o, mort'angor'a'j'n vok'o'j'n pri help'o, oni vid'is la pen'eg'a'n van'a'n labor'ad'o'n. Jen ven'is ond'eg'o, kiu simil'e al frakas'ant'a rok'o rul'iĝ'is trans la busprit'o'n, kaj ĉi tiu for'ŝir'iĝ'is, la mal'antaŭ'a part'o lev'iĝ'is alt'e super la akv'o'n. Du hom'o'j kun'e salt'is en la mar'o'n kaj mal'aper'is, — post moment'o unu el la plej grand'a'j ond'o'j, romp'iĝ'ant'e ĉe la dun'o'j, el'ĵet'is korp'o'n sur la mar'bord'o'n, — tio est'is vir'in'o, supoz'ebl'e kadavr'o. Kelk'a'j el la vir'in'o'j komenc'is klopod'i ĉirkaŭ ŝi kaj opini'is, ke ili rimark'is en ŝi ankoraŭ viv'o'n; tial oni ŝi'n for'port'is trans la dun'o'j'n en la fiŝ'kapt'ist'a'n dom'o'n. Ŝi est'is tre bel'a kaj delikat'a, cert'e alt'klas'a sinjor'in'o. Oni met'is ŝi'n en la mal'luks'a'n lit'o'n; delikat'a tol'aĵ'o ne trov'iĝ'is en ĝi; por en'volv'o serv'is mal'delikat'a lan'a lit'o'tuk'o, kiu don'is varm'o'n.

Ŝi re'viv'iĝ'is, sed ŝi kuŝ'is en delir'o, ŝi tut'e ne sci'is, kio kun ŝi far'iĝ'is aŭ kie ŝi trov'iĝ'as, kaj tio est'is ja bon'a, ĉar ĉio, kio'n ŝi am'is, kuŝ'is nun sur la fund'o de la mar'o. Al ili okaz'is tio, kio'n la kant'o dir'as pri la Angl'a reĝ'id'o:

“Kaj ĉirkaŭ'e aŭd'iĝ'is plor'eg'o kaj kri'o,
Ĉar la ŝip'o romp'iĝ'is, ĝi'n sav'os neni'o.”

Pec'o'j de la ŝip'romp'it'aĵ'o, ĉiu'spec'a'j lign'o'j kaj lign'et'o'j al'naĝ'is al la bord'o; ŝi sol'a el ĉiu'j rest'is viv'ant'a ĉiam ankoraŭ la vent'o bru'is super la mar'bord'o. Dum kelk'e da minut'o'j la mal'feliĉ'a ŝip'romp'ul'in'o est'is trankvil'a, sed baldaŭ aper'is dolor'o'j, ŝi kri'is angor'e, mal'ferm'is si'a'j'n bel'a'j'n okul'o'j'n kaj balbut'is kelk'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j'n tamen neni'u pov'is kompren'i.

Kaj jen kompens'e pro ĉio, kio'n ŝi sufer'is kaj tra'viv'is, ŝi ten'is en la brak'o'j ĵus'nask'it'a'n infan'et'o'n. Ĝi dev'is kuŝ'i en la riĉ'a dom'o sur parad'a lit'o kun silk'a'j kurten'o'j; per ĝoj'kri'o'j ĝi est'us salut'it'a al viv'o riĉ'a je ĉiu'j ter'a'j bon'o'j, kaj nun Di'o far'is, ke ĝi nask'iĝ'is en la mal'riĉ'a angul'o; eĉ kis'o'n de si'a patr'in'o ĝi ne ricev'is.

La fiŝ'ist'in'o al'met'is la infan'o'n al la brust'o de la patr'in'o, kaj ĝi kuŝ'is ĉe kor'o, kiu plu ne bat'is; la patr'in'o mort'is. La infan'o, kiu est'is destin'it'a el'kresk'i en feliĉ'o kaj riĉ'ec'o, est'is krud'e ĵet'it'a en la mond'o'n, la mar'o ĝi'n ĵet'is sur la dun'o'j'n, por ke ĝi spert'u la sort'o'n de mal'riĉ'ul'o'j kaj mal'facil'a'j'n tag'o'j'n.

Kaj ĉiam de'nov'e ven'as al ni en la kap'o'n la kant'o pri tiu reĝ'id'o, kiu ankaŭ dev'is ir'i tra la viv'o en mal'facil'a batal'ad'o.

Sud'e de Nissumfjord pere'is la ŝip'o; la kruel'a'j mal'human'a'j temp'o'j, kiam eĉ en la preĝ'ej'o'j oni pet'eg'is pri riĉ'a ŝip'romp'a ben'o, de'long'e jam pas'is. Am'o kaj amik'a'j tendenc'o'j, ofer'em'ec'o por la ŝip'romp'ul'o'j montr'iĝ'is ĉie, kaj precip'e en ni'a temp'o ĝi montr'iĝ'is en plej nobl'a'j trajt'o'j. La mort'ant'a patr'in'o kaj la mal'feliĉ'a infan'o ĉie, kie'n la vent'o ili'n est'us pel'int'a, trov'us vart'ad'o'n kaj fleg'ad'o'n, sed neni'e pli kor'a'n ol ĉe la mal'riĉ'a fiŝ'ist'in'o, kiu ankoraŭ hieraŭ kun pez'a kor'o star'is ĉe la tomb'o, kiu hav'is en si ŝi'a'n infan'o'n, kiu hodiaŭ fin'us kvin jar'o'j'n, se Di'o est'us donac'int'a al ĝi pli long'a'n viv'o'n.

Neni'u sci'is, kiu est'is la mort'int'a fremd'a vir'in'o, aŭ de kie ŝi ven'is. La ruin'o'j kaj lign'o'pec'o'j de la ŝip'o neni'o'n rakont'is pri tio.

En Hispan'uj'o, en la riĉ'a dom'o, neniam est'is ricev'it'a'j leter'o'j aŭ sci'ig'o'j pri la fil'in'o kaj la bo'fil'o. Ili ne al'ven'is en si'a lok'o de destin'o; fort'a'j vent'eg'o'j furioz'is en la last'a'j semajn'o'j; oni atend'is mult'e da monat'o'j. — “Tut'e pere'is! Ĉiu'j pere'is!” Tio'n oni nun sci'is.

Sed tie mal'proksim'e sur la dun'o'j, en la dom'o de la fiŝ'ist'o, al'ven'is nov'a mal'grand'a knab'et'o.

Kie Di'o don'as manĝ'aĵ'o'n por du, tie ankaŭ por tri'a rest'as ankoraŭ iom da pan'pec'et'o'j, kaj ĉe la mar'bord'o ĉiam trov'iĝ'as ankoraŭ unu porci'o da fiŝ'o'j por mal'sat'a buŝ'o. Al la infan'o oni don'is la nom'o'n Georg'o.

“Ĝi cert'e est'as Jud'a infan'o,” oni dir'is, “ĝi aspekt'as tiel brun'e!”

“Ĝi pov'as ankaŭ est'i ital'o aŭ hispan'o!” dir'is la pastr'o. Est'as ver'o, ke ĉiu'j tiu'j tri gent'o'j ŝajn'is al la fiŝ'ist'in'o egal'a'j, kaj ŝi si'n konsol'is nur per tio, ke la infan'o est'as bapt'it'a Krist'an'e. La knab'o prosper'is, la nobel'a sang'o el'montr'iĝ'is malgraŭ la mal'luks'a nutr'ad'o, la infan'o kresk'is kaj ĉiam pli fort'iĝ'is en la mal'eminent'a dom'o. La dan'a lingv'o, kiel ĝi'n parol'as la loĝ'ant'o de la okcident'a Jutlando, far'iĝ'is li'a lingv'o. La granat'a kern'o el la luks'a grund'o de Hispan'uj'o dis'volv'iĝ'is en sabl'a'n trunk'et'o'n sur la Jutlanda mar'bord'o; tiel pov'as far'iĝ'i kun hom'o! Per ĉiu'j radik'fibr'o'j de si'a infan'a kor'o li al'kroĉ'iĝ'is al la nov'a hejm'o. Li'a sort'o est'is spert'i mal'sat'o'n kaj mal'varm'o'n, la prem'o'n kaj mizer'o'n de mal'riĉ'ec'o, sed ankaŭ la plezur'o'j'n kaj ĝoj'o'j'n de mal'riĉ'ec'o.

La temp'o de la infan'ec'o hav'as si'a'j'n lum'a'j'n alt'aĵ'o'j'n, kies radi'o'j post'e lum'as tra la tut'a viv'o. Kiom mult'e la infan'o hav'is por plezur'o kaj lud'o'j! Kun mejl'o'j da spac'o kuŝ'is antaŭ li la tut'a bord'o, kovr'it'a de lud'il'o'j; mozaik'a grund'o el ŝton'o'j, ruĝ'a'j kiel koral'o'j, flav'a'j kiel sukcen'o, rond'a'j kiel ov'o'j de bird'o'j; ili kuŝ'is tie en ĉiu'j kolor'o'j, ĉiu'j est'is ŝlif'it'a'j kaj glat'ig'it'a'j de la mar'o. Eĉ la sek'iĝ'int'a'j skelet'o'j de fiŝ'o'j, la velk'sek'iĝ'int'a'j akv'a'j kresk'aĵ'o'j, la fuk'o, blank'e lum'ant'a, long'a kaj mal'larĝ'a kiel tol'a'j ruband'o'j, ĉio est'is por la okul'o'j kaj pens'o'j lud'o kaj plezur'o; kaj la knab'o est'is vigl'a infan'o, mult'a'j kaj grand'a'j kapabl'o'j dorm'et'is en li. Tre bon'e li pov'o'sci'is re'memor'ig'i al si la histori'o'j'n kaj kant'o'j'n, kiu'j'n li est'is aŭd'int'a, kaj tre lert'a'j'n fingr'o'j'n li hav'is: li pov'o'sci'is el ŝton'o'j kaj konk'o'j kun'met'i tut'a'j'n ŝip'o'j'n, kiel ankaŭ bild'o'j'n, per kiu'j oni pov'is ornam'i la ĉambr'o'n. Li pov'o'sci'as plen'e esprim'i si'a'j'n pens'o'j'n en tranĉ'skulpt'it'a pec'o da lign'o, dir'is li'a adopt'int'a patr'in'o, kaj tamen la knab'o est'as ja ankoraŭ tiel mal'grand'a. Krom tio li hav'is bel'a'n voĉ'o'n kaj la melodi'o'j facil'e flu'is de li'a lang'o. En li'a brust'o son'is mult'a'j kord'o'j, kies ton'o'j pov'us el'son'i mal'proksim'e'n en la mond'o'n, se li est'us star'ig'it'a sur ali'a lok'o ol la fiŝ'kapt'ist'a dom'o ĉe la Nord'a mar'o.

Unu tag'o'n mar'romp'iĝ'is ŝip'o; kest'o kun ne'ordinar'a'j flor'a'j bulb'o'j al'pel'iĝ'is al la ter'o; part'o'n el ili oni pren'is kaj met'is ili'n en la kuir'pot'o'n, ĉar oni pens'is, ke ili serv'as al manĝ'ad'o, la ali'a'j kuŝ'is kaj putr'is en la sabl'o. Ili ne ating'is si'a'n destin'o'n dis'volv'i la kolor'riĉ'ec'o'n kaj bel'eg'ec'o'n, kiu kuŝ'is en ili. Ĉu la mal'grand'a Georg'o hav'os iam pli bon'a'n sort'o'n? Kun la flor'a'j bulb'o'j ĉio baldaŭ est'is fin'it'a, li est'is ankoraŭ mal'facil'e batal'ont'a dum mult'a'j jar'o'j.

Nek al li nek al iu el la ali'a'j iam ven'is en la kap'o'n, kiel sol'ec'e kaj monoton'e pas'as la tag'o; oni hav'is mult'e por far'i, por aŭd'i kaj por vid'i. La mar'o mem est'is grand'a lern'o'libr'o; ĉiu'n tag'o'n ĝi mal'ferm'is nov'a'n foli'o'n: sen'vent'ec'o, ond'iĝ'ad'o, vent'et'o, vent'eg'o, ŝip'romp'iĝ'o est'is la ĉef'a'j fenomen'o'j. Ir'o en la preĝ'ej'o'n hav'is la karakter'o'n de fest'o'tag'a vizit'o; sed el la vizit'o'j en la dom'o de la fiŝ'kapt'ist'o'j precip'e unu est'is tre agrabl'a, ĝi okaz'ad'is du foj'o'j'n ĉiu'jar'e, tio est'is la vizit'o de la patr'in'a frat'o, angil'komerc'ist'o, kiu loĝ'is kelk'e da mejl'o'j pli nord'e. Li venad'is kun ruĝ'e farb'it'a vetur'il'o plen'a de angil'o'j; la vetur'il'o est'is ferm'it'a kiel kest'o kaj pri'pentr'it'a per blu'a'j kaj blank'a'j tulip'o'j. Ĝi'n tir'is du flav'a'j bov'o'j, kun kiu'j Georg'o hav'is la permes'o'n iom ĉirkaŭ'vetur'i.

La angil'komerc'ist'o est'is sprit'ul'o, vigl'a gast'o, ĉiam li hav'is kun si en la vetur'il'o grand'eg'a'n botel'o'n plen'a'n de brand'o; ĉiu ricev'ad'is el ĝi glas'et'o'n da brand'o aŭ, se mank'is glas'et'o'j, tiam plen'a'n tas'o'n; eĉ Georg'o, kiel ajn mal'grand'a li est'is, ricev'ad'is plen'a'n fingr'ing'o'n. Tio est'as far'at'a, por bon'e digest'i la gras'a'n angil'o'n, dir'ad'is la angil'vend'ist'o, kaj ĉe tio li rakont'ad'is ĉiam la sam'a'n histori'o'n, kaj se oni ĉe tio rid'is, li rakont'is ĝi'n al la sam'a'j hom'o'j tuj ankoraŭ unu foj'o'n; kaj ĉar Georg'o mem en si'a jun'ec'o kaj en si'a vir'a aĝ'o ĝi'n oft'e rakont'ad'is kaj al'konform'ig'is al ĝi si'a'n propr'a'n ag'ad'o'n, tial ni dev'as ĝi'n aŭd'i.

“En la river'o naĝ'is la angil'o'j, kaj la angil'a patr'in'o dir'is al si'a'j fil'in'o'j, kiam ili pet'is la permes'o'n naĝ'i sol'a'j kelk'a'n distanc'o'n: ”Sed ne ir'u tro mal'proksim'e, ĉar ali'e ven'os la abomen'ind'a angil'pik'ist'o kaj for'pren'os vi'n ĉiu'j'n!“ Sed ili ir'is tro mal'proksim'e, kaj el la ok fil'in'o'j re'ven'is al la patr'in'o nur tri. Ili plor'eg'is: ”Kiam ni est'is nur en la distanc'o de kelk'e da paŝ'o'j antaŭ la pord'o, ven'is la abomen'ind'a angil'pik'ist'o kaj pik'mort'ig'is ni'a'j'n kvin frat'in'o'j'n!“ — ”Ili re'ven'os!“ konsol'is ili'n la patr'in'o. — ”Ne!“ respond'is la fil'in'o'j, ĉar li de'tir'is de ili la haŭt'o'n, dis'tranĉ'is ili'n en pec'o'j'n kaj rost'is ili'n.” — “Ili re'ven'os!” dir'is persist'e la patr'in'o. “Sed post'e li trink'is brand'o'n!” dir'is la fil'in'o'j. “Aj, aj! en tia okaz'o ili neniam plu re'ven'os!” plor'kri'is la patr'in'o; “la brand'o en'tomb'ig'as la angil'o'n!”

“Kaj tial oni dev'as ĉiam trink'i glas'et'o'n da brand'o post tiu manĝ'aĵ'o!” dir'is la angil'vend'ist'o.

Kaj ĉi tiu histori'o far'iĝ'is la or'a faden'o, la faden'o de ne'el'ĉerp'ebl'a bon'a humor'o en la viv'o de Georg'o. Li ankaŭ vol'us ir'i ekster'e'n, “mal'grand'a'n distanc'o'n laŭ'long'e de la river'o”, tio est'as ir'i kun ŝip'o en la mond'o'n, kaj la patr'in'o dir'is, simil'e al la angil'patr'in'o: “Ekzist'as mult'e da mal'bon'a'j hom'o'j, angil'pik'ist'o'j!” Tamen iom'et'e, tre mal'mult'e, ekster la dun'o'j'n, iom'et'e en la erik'ej'o'n li dev'is ir'i, kaj est'is al li permes'it'e ir'i. Kvar feliĉ'a'j, gaj'a'j tag'o'j mal'ferm'iĝ'is en li'a jun'a viv'o kun bril'ant'a lum'o. La tut'a bel'ec'o de Jutlando, la tut'a ĝoj'o, la tut'a sun'lum'o de la hejm'o kuŝ'is en ili. Li est'is ir'ont'a al festen'o, kvankam en efektiv'ec'o tio est'is nur festen'o post'en'ter'ig'a.

Bon'hav'a parenc'o de la fiŝ'kapt'ist'a famili'o mort'is; li'a bien'et'o trov'iĝ'is en la intern'a region'o, “orient'e, unu strek'et'o'n nord'e”, kiel dir'as la ŝip'ist'o'j. La patr'o kaj la patr'in'o dev'is tie'n ir'i, kaj Georg'o kun ili. De la dun'o'j trans la erik'ej'o'n kaj marĉ'ej'o'n ili ven'is al la verd'a herb'ej'o, tra kiu flu'as la river'o Skjarum, la river'o kun la mult'e da angil'o'j, kie loĝ'is la angil'patr'in'o kun si'a'j fil'in'o'j, la sam'a'j, kiu'j'n la mal'bon'a'j hom'o'j pik'mort'ig'is kaj dis'tranĉ'is en pec'o'j'n. Sed pli bon'e la hom'o'j oft'e ne ag'is eĉ rilat'e si'a'j'n proksim'ul'o'j'n, la hom'o'j'n. Ankaŭ la kavalir'o Bugge, pri kiu rakont'as mal'nov'a popol'a kant'o, est'is mort'ig'it'a de mal'bon'a'j hom'o'j; kaj kvankam li mem ricev'is la al'nom'o'n “la bon'a”, li tamen vol'is las'i mort'ig'i la konstru'ist'o'n, kiu konstru'is por li li'a'n kastel'o'n kun la tur'o kaj la dik'a'j mur'o'j, ĝust'e sur tiu lok'o, kie star'is Georg'o kun si'a'j adopt'int'a'j ge'patr'o'j, kie la river'o Skjarum en'flu'as en Nissumfjordon. La rempar'o'n oni pov'is ankoraŭ vid'i, sed ĉirkaŭ'e est'is rub'o, neni'o krom rub'o. Ĉi tie la kavalir'o Bugge, kiam la konstru'ist'o for'vetur'is, dir'is al si'a serv'ist'o: “Sekv'u li'n kaj dir'u: ”majstr'o, la tur'o dis'fal'as!“ Se li si'n re'turn'os, tiam mort'ig'u li'n kaj for'pren'u de li la mon'o'n, kiu'n li ricev'is de mi; sed se li si'n ne re'turn'os, tiam las'u li'n ir'i trankvil'e!” La serv'ist'o obe'is, kaj la konstru'ist'o respond'is: “La tur'o ne dis'fal'as; sed de la okcident'o iam ven'os iu en blu'a mantel'o, kaj li dis'fal'ig'os la tur'o'n!” Kaj tio far'iĝ'is cent jar'o'j'n post'e, kiam la Nord'a mar'o en'ĵet'iĝ'is kaj la tur'o dis'fal'is. Sed la tiam'a posed'ant'o de la kastel'o, Predbjorn Goldstern, konstru'is al si pli supr'e, kie la herb'ej'o fin'iĝ'as, nov'a'n kastel'o'n, kaj ĝi star'as ankoraŭ, kaj ĝi est'as la nun'a Slörre-Vosborg.

Tiu'n lok'o'n Georg'o kun si'a'j adopt'int'a'j ge'patr'o'j dev'is preter'ir'i; pri ĉiu lok'o de tie supr'e oni rakont'is al li en la long'a'j vintr'a'j vesper'o'j. Nun li mem vid'is la kastel'o'n kun ĝi'a'j du'obl'a'j fos'kav'o'j, kun la arb'o'j kaj arb'et'aĵ'o'j en la ĝarden'o. Majest'e star'is la rempar'o, ĉirkaŭ'kresk'it'a de filik'o'j; sed la plej bel'a'j tamen est'is la alt'a'j tili'o'j, kiu'j graci'e kaj bel'e star'is alt'e ĝis la supr'o de la tegment'o kaj plen'ig'is la aer'o'n per plej dolĉ'a bon'odor'o. Nord'okcident'e en la angul'o de la ĝarden'o star'is grand'a arb'et'aĵ'o kun flor'aĵ'o'j simil'a'j al vintr'a neĝ'o mez'e de somer'a verd'aĵ'o. Tio est'is siring'a arb'et'aĵ'o, la unu'a, kiu'n Georg'o vid'is flor'ant'a'n en tia bel'ec'o. Ĝi kaj la tili'o'j viv'is konstant'e en li'a memor'o, la bon'odor'o kaj bel'ec'o de Dan'uj'o, kiu'j'n li'a infan'a anim'o konserv'is ĝis profund'a mal'jun'ec'o.

La vojaĝ'o daŭr'is sen'halt'e plu'e'n kaj far'iĝ'is pli oportun'a, ĉar ĝust'e kontraŭ'e de la kastel'o, tie, kie la siring'a arb'et'aĵ'o star'is en plen'a flor'ad'o, ili trov'is la ebl'o'n vetur'i. Ili renkont'iĝ'is kun ali'a'j funebr'ant'a'j gast'o'j, kaj ĉi tiu'j pren'is ili'n sur si'a'n vetur'il'o'n. Est'as ver'o, ke ili ĉiu'j tri dev'is sid'iĝ'i mal'antaŭ'e, kaj al tio ankoraŭ sur lign'a kest'o kun fer'a garn'aĵ'o, sed ili opini'is, ke mal'bon'e vetur'i est'as tamen pli bon'e ol bon'e ir'i. Oni vetur'is tra la mal'eben'a erik'ej'o. La bov'o'j, kiu'j tir'is la vetur'il'o'n, de temp'o al temp'o halt'is, kiam inter la erik'o ili traf'is freŝ'a'n herb'lok'et'o'n, la sun'o lum'is varm'e, kaj kun mir'o oni rimark'is en grand'a mal'proksim'ec'o nub'o'n da fum'o, kiu ond'iĝ'ad'is supr'e'n kaj mal'supr'e'n kaj tamen est'is pli klar'a ol la aer'o. Oni pov'is vid'i tra ĝi, oni hav'is la impres'o'n, kvazaŭ la lum'radi'o'j rul'iĝ'as kaj danc'as super la erik'ej'o.

“Tio est'as Lokemann, kiu pel'as si'a'n ŝaf'ar'o'n,” ili dir'is, kaj tio est'is por Georg'o sufiĉ'e dir'it'a. Li opini'is, ke li en'vetur'as rekt'e en la land'o'n de aventur'o'j, kaj tamen ĉirkaŭ'e est'is nud'a real'aĵ'o. Est'is tre silent'e.

Grand'a kaj etend'it'a tie kuŝ'is la erik'ej'o, sed simil'e al mult'e'kost'a tapiŝ'o; la erik'o est'is en plen'a flor'ad'o, la verd'a'j juniper'a'j arb'et'aĵ'o'j kaj la freŝ'a'j kverk'id'o'j simil'e al flor'buked'o'j lev'iĝ'is el la erik'o. Ĉio aspekt'is tiel al'log'a kaj invit'ant'a al rul'iĝ'ad'o, se nur ne trov'iĝ'us tiom mult'e da vipur'o'j! Pri ili oni parol'is kaj ankaŭ pri la mult'e da lup'o'j, kiu'j antaŭ'e est'is ĉi tie, pro kio la graf'land'o ricev'is si'a'n nom'o'n. La mal'jun'ul'o, kiu ten'is la konduk'il'o'j'n, rakont'is el la temp'o de si'a patr'o, kiel la ĉeval'o'j ĉi tie oft'e dev'is mal'facil'e batal'i kontraŭ la nun eksterm'it'a'j sovaĝ'a'j best'o'j. Kiam li unu maten'o'n ven'is ĉi tie'n, ĉeval'o star'is super lup'o, kiu'n ĝi mort'ig'e frap'is kaj tret'is per la pied'o'j, sed la karn'o sur ĝi'a'j pied'o'j est'is tut'e dis'ŝir'it'a.

Tro rapid'e ir'is la vetur'ad'o tra la mal'eben'a erik'ej'o kaj tra la profund'a sabl'o. Ili halt'is antaŭ la funebr'a dom'o, kie intern'e kaj ekster'e jam svarm'is fremd'ul'o'j; vetur'il'o'j star'is unu apud la ali'a, ĉeval'o'j kaj bov'o'j promen'ad'is kun'e sur la mal'gras'a paŝt'ej'o. Grand'a'j sabl'a'j dun'o'j star'is tie tiel sam'e kiel hejm'e ĉe la Nord'a mar'o mal'antaŭ la dom'o kaj etend'iĝ'is sur grand'a spac'o. Kia'manier'e ili ven'is ĉi tie'n, tri mejl'o'j'n intern'e'n de la land'o, kaj est'is tiel sam'e alt'a'j kaj grand'a'j kiel ĉe la bord'o? La vent'o pel'is ili'n supr'e'n, ili ankaŭ hav'is si'a'n histori'o'n.

Oni kant'is funebr'a'j'n kant'o'j'n, kelk'e da mal'jun'a'j hom'o'j ankaŭ plor'is, sed ceter'e, kiel ŝajn'is al Georg'o, ĉio est'is tre gaj'a. Manĝ'aĵ'o'j kaj trink'aĵ'o'j trov'iĝ'is en grand'a abund'o, plej bel'a'j gras'a'j angil'o'j, post kiu'j oni nepr'e dev'as trink'i glas'et'o'n da brand'o. “Tio help'as digest'i!” dir'is la angil'vend'ist'o, kaj pri bon'a digest'o ĉiu'j vid'ebl'e tre zorg'is.

Georg'o est'is intern'e, kaj Georg'o est'is ekster'e; en la tri'a tag'o li sent'is si'n ĉi tie kiel hejm'e, kiel en la fiŝ'kapt'ist'a dom'o kaj sur la dun'o'j, kie li est'is tra'viv'int'a ĉiu'j'n si'a'j'n antaŭ'a'j'n tag'o'j'n. Ceter'e ĉi tie sur la erik'ej'o ekzist'is ali'a'j trezor'o'j, ĉi tie est'is plen'e de erik'o kaj frag'o'j kaj mirtel'o'j; grand'a'j kaj dolĉ'a'j ili ĉie montr'iĝ'is en grand'a abund'o; ili star'is tiel dens'e, ke malgraŭ ĉia si'n'gard'ec'o oni dev'is dis'prem'i ili'n per la pied'o'j, tiel ke la ruĝ'a suk'o gut'is de la erik'o.

Jen trov'iĝ'is tomb'o de gigant'o, jen trov'iĝ'is ali'a, kolon'o'j da fum'o lev'iĝ'is en la freŝ'a'n aer'o'n. Tio est'is brul'o de erik'o, kiel oni dir'is, kiu vesper'e lum'is mal'proksim'e'n.

Nun ven'is la kvar'a tag'o, kaj la funebr'a festen'o est'is fin'it'a; de la land'a'j dun'o'j ili dev'is re'turn'e ir'i al la mar'bord'a'j dun'o'j.

“Ni'a'j tamen est'as la ver'a'j,” dir'is la patr'o, “ĉi tiu'j ne hav'as fort'o'n.”

Oni parol'is pri tio, kia'manier'e ili ven'is ĉi tie'n, kaj ĉio est'is ekster'ordinar'e kompren'ebl'a kaj klar'a. Sur la bord'o est'is trov'it'a kadavr'o, la vilaĝ'an'o'j port'is ĝi'n sur la tomb'ej'o'n, kaj de tiu temp'o komenc'iĝ'is la blov'ad'o de la vent'o kaj la mar'o mal'kviet'e ĵet'iĝ'is sur la ter'o'n. Saĝ'a hom'o en la paroĥ'o konsil'is mal'ferm'i la tomb'o'n kaj rigard'i, ĉu la en'ter'ig'it'o ne kuŝ'as kaj suĉ'as si'a'n dik'a'n fingr'o'n, ĉar en tia okaz'o tio montr'us, ke tiu, kiu'n ili en'ter'ig'is, est'as mar'a hom'o kaj la mar'o vol'as per'fort'e mal'ferm'i la tomb'o'n, por pren'i li'n. Oni mal'ferm'is la tomb'o'n, kaj tiam montr'iĝ'is, ke efektiv'e li kuŝ'as kaj suĉ'as la dik'a'n fingr'o'n; tial oni tuj ĵet'is li'n sur ĉar'o'n, oni al'jung'is du bov'o'j'n, kaj kiel pik'at'a'j de taban'o'j ili ek'kur'is kun li tra la erik'ej'o kaj la marĉ'ej'o en la mar'o'n. Tiam la sabl'o'blov'ad'o ĉes'iĝ'is, sed la dun'o'j ĉiam ankoraŭ star'as. Ĉio'n ĉi tio'n Georg'o aŭd'is kaj konserv'is el la plej feliĉ'a'j tag'o'j de si'a jun'ec'o, el la tag'o'j de la funebr'a festen'o.

Est'is bel'e el'ir'i, vid'i nov'a'j'n region'o'j'n kaj nov'a'j'n hom'o'j'n, kaj li est'is el'ir'ont'a ankoraŭ pli. Li est'is ankoraŭ nur infan'o, li ne hav'is ankoraŭ la aĝ'o'n de dek'kvar jar'o'j. Li for'ir'is kun ŝip'o, el'ven'is en la mond'o'n, por ek'sci'i, kio'n la mond'o pov'as don'i; li spert'is mal'bon'a'n veter'o'n, mal'mild'a'n mar'o'n, mal'bon'a'n spirit'o'n kaj kruel'a'j'n hom'o'j'n. Li far'iĝ'is kajut'a serv'ist'o. Mal'sufiĉ'a manĝ'ad'o kaj mal'varm'a'j nokt'o'j est'is li'a por'labor'a pag'o, mult'e da bat'o'j per ŝnur'eg'o kaj per pugn'o li dev'is spert'i. En li'a alt'e nobel'a Hispan'a sang'o est'is io, kio bol'is, tiel ke koler'a'j vort'o'j puŝ'iĝ'is el li'a ŝaŭm'ant'a buŝ'o; sed baldaŭ li konvink'iĝ'is, ke la plej prudent'a afer'o est'as re'ten'i tiu'j'n vort'o'j'n ĉe si. Li hav'is ĉe tio preskaŭ tia'n sent'o'n, kia'n hav'as la angil'o, kiam oni de'tir'as de ĝi la haŭt'o'n, kiam oni ĝi'n dis'tranĉ'as kaj met'as en la kaserol'o'n.

“Mi re'ven'os,” dir'is en li ia voĉ'o. Li hav'is la okaz'o'n vid'i la Hispan'a'n mar'bord'o'n, la patr'uj'o'n de si'a'j ge'patr'o'j, eĉ la urb'o'n, en kiu ili est'is viv'int'a'j en feliĉ'o kaj bon'stat'o; sed li sci'is neni'o'n pri la patr'uj'o kaj parenc'ar'o, kaj li'a famili'o ankoraŭ mal'pli sci'is pri li.

La mal'pur'a ŝip'a bub'o ne ricev'is eĉ la permes'o'n ir'i sur la ter'o'n; nur en la last'a tag'o, en kiu la ŝip'o star'is sur ankr'o ĉe tiu bord'o, oni permes'is al li el'ir'i sur la ter'o'n. Oni dev'is far'i aĉet'o'j'n, kaj li est'is komisi'it'a port'i la aĉet'aĵ'o'j'n sur la ŝip'o'n.

Jen Georg'o star'is en si'a'j mizer'a'j vest'o'j, kiu'j aspekt'is, kvazaŭ ili est'us lav'it'a'j en marĉ'et'o kaj sek'ig'it'a'j en kamen'tub'o. La unu'a'n foj'o'n li, loĝ'ant'o de la dun'o'j, vid'is grand'a'n urb'o'n. Kiel alt'a'j est'is la dom'o'j, kiel mal'larĝ'a'j kaj plen'a'j de hom'a'j svarm'o'j est'is la strat'o'j! Unu'j puŝ'is ĉi tie'n, ali'a'j tie'n; est'is ver'a kirl'ig'o de urb'an'o'j kaj vilaĝ'an'o'j, monaĥ'o'j kaj soldat'o'j. Ĉie aŭd'iĝ'is bru'o kaj kri'o'j, son'ad'o de tint'il'o'j de mult'e da azen'o'j kaj mul'o'j, kaj en tiu'n tut'a'n bru'o'n sen'ĉes'e en'son'ad'is la preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j. Sur unu flank'o son'is kant'o kaj muzik'o, sur ali'a flank'o oni aŭd'is martel'ad'o'n kaj frap'ad'o'n, ĉar ĉiu meti'ist'o hav'is si'a'n stabl'o'n en la pord'o aŭ sur la trotuar'o. Al tio la sun'o brul'is tiel varm'eg'e, la aer'o est'is tiel pez'a, oni hav'is la sent'o'n, kvazaŭ oni trov'iĝ'us en forn'o, en kiu ĉie svarm'is kaj zum'is skarab'o'j, abel'o'j kaj muŝ'o'j; Georg'o ne sci'is, kiel li ir'as aŭ kiel li star'as. Jen subit'e li ek'vid'is rekt'e antaŭ si la potenc'a'n portal'o'n de la katedral'o, kandel'o'j lum'is el la du'on'e mal'lum'a'j ark'aĵ'o'j, kaj odor'o de incens'o'j plen'ig'is la tut'a'n ĉirkaŭ'aĵ'o'n. Eĉ la plej mal'riĉ'a almoz'ul'o en ĉifon'o'j kuraĝ'is supr'e'n'ir'i la alt'a'n ŝtup'ar'o'n kaj en'ir'i. La ŝip'an'o, kiu'n Georg'o akompan'is, direkt'is si'n en la mez'o'n de la preĝ'ej'o, kaj Georg'o trov'iĝ'is nun en la templ'o. Kolor'riĉ'a'j pentr'aĵ'o'j bril'is el or'a kadr'aĵ'o. La Di'patr'in'o kun la infan'o Jesuo star'is sur la altar'o inter flor'o'j kaj kandel'o'j; pastr'o'j en ornat'o kant'is, kaj bel'a'j riĉ'e vest'it'a'j ĥor'knab'o'j sving'is arĝent'a'j'n incens'il'o'j'n. Kia'n bel'eg'ec'o'n, kia'n luks'o'n oni pov'is tie vid'i! Tio tra'penetr'is la anim'o'n de Georg'o, tio pren'is li'n tut'a'n sub si'a'n potenc'o'n. La preĝ'ej'o kaj la kred'o de li'a'j ge'patr'o'j far'is sur li ne'ordinar'a'n impres'o'n kaj ek'son'ig'is en li'a anim'o tia'n akord'o'n, ke larm'o'j aper'is en li'a'j okul'o'j.

El la preĝ'ej'o ili ir'is sur la vend'ej'o'n; oni ŝarĝ'is li'n per part'o de la aĉet'it'a'j kuir'aĵ'o'j kaj manĝ'aĵ'o'j. La voj'o ne est'is mal'long'a, li est'is lac'a, kaj tial li iom ripoz'is antaŭ grand'a bel'eg'a dom'o, kiu'n ornam'is marmor'a'j kolon'o'j, statu'o'j kaj larĝ'a'j ŝtup'ar'o'j. Li apog'is si'a'n ŝarĝ'o'n al la mur'o; tiam aper'is galon'it'a pord'ist'o, lev'is kontraŭ li'n si'a'n arĝent'o'garn'it'a'n baston'o'n kaj for'pel'is li'n, li'n — la nep'o'n de la dom'o; sed neni'u en la dom'o tio'n sci'is, kaj li ankoraŭ mal'pli ol la ali'a'j.

Post'e li ven'is sur la ŝip'o'n, est'is puŝ'at'a kaj insult'at'a, hav'is mal'mult'e da dorm'o kaj mult'e da labor'o, — tio est'is la lern'ej'o de spert'o, kiu'n li dev'is pas'i. Kaj oni dir'as, ke est'as bon'e, se oni en la jun'ec'o hav'as sufer'o'j'n, — jes, jes, se nur la mal'jun'ec'o post'e far'iĝ'as bon'a.

La unu'a kurs'o de li'a ŝip'serv'ad'o fin'iĝ'is, la ŝip'o trov'iĝ'is de'nov'e en la golf'o de Ringkjobing; li ir'is sur la ter'o'n kaj hejm'e'n, al si'a'j hejm'a'j dun'o'j; sed li'a patr'in'o est'is mort'int'a en la temp'o de li'a vojaĝ'o.

La vintr'o, kiu nun sekv'is, est'is tre akr'a. Neĝ'a'j vent'eg'o'j blov'is super la ter'o kaj la mar'o, oni apenaŭ pov'is i'o'n vid'i antaŭ si. Kiel mal'egal'e est'as divid'it'a'j la sort'o'j en ĉi tiu mond'o! Ĉi tie tiel glaci'a mal'varm'o kaj abund'eg'a neĝ'o, dum en Hispan'uj'o reg'is brul'ig'a sun'varm'eg'o; kaj tamen kiam ĉi tie iam est'is frost'a klar'a tag'o kaj Georg'o vid'is, kiel la cign'o'j en grand'a'j amas'o'j flug'as trans la mar'o'n, al li ŝajn'is, ke oni ĉi tie spir'as la plej bon'a'n aer'o'n kaj ankaŭ la somer'o ĉi tie est'as la plej bel'a. En si'a'j pens'o'j li tiam vid'is, kiel la erik'ej'o flor'as kaj est'as plen'a de matur'a'j suk'a'j ber'o'j, li vid'is, kiel flor'as la tili'o'j kaj la siring'arb'et'o apud tiu mal'nov'a kastel'o; tie'n li tamen dev'as ir'i ankoraŭ unu foj'o'n.

Blov'is la unu'a'j printemp'a'j vent'et'o'j, la fiŝ'kapt'ad'o komenc'iĝ'is, Georg'o help'is. Dum la last'a jar'o li alt'e el'kresk'is kaj far'iĝ'is lert'a en ĉiu'j si'a'j mov'iĝ'o'j. Li est'is plen'a de viv'o, li pov'o'sci'is naĝ'i kaj far'i ĉia'spec'a'j'n turn'iĝ'o'j'n kaj mov'iĝ'o'j'n en la akv'o simil'e al fiŝ'o. Oft'e oni li'n avert'is, ke li gard'u si'n kontraŭ la skombr'a'j sabl'o'rif'o'j, ke ili kapt'as la plej bon'a'n naĝ'ant'o'n, tir'as li'n sub la akv'o'n, for'manĝ'as li'n, kaj tiam ven'as li'a fin'o; sed tio ne est'is la sort'o de Georg'o.

La plej proksim'a'j najbar'o'j en la dun'o'j hav'is knab'o'n, nom'at'a'n Morten, kun kiu Georg'o est'is en amik'a'j inter'rilat'o'j. Ambaŭ sam'temp'e ir'is en serv'ad'o'n sur ŝip'o'n, kiu vetur'is al Norveg'uj'o, ambaŭ ili post'e ir'is kun'e al Holando, kaj neniam ĝis nun okaz'is inter ili ia mal'pac'et'o. Tamen tio pov'as ja facil'e okaz'i, kaj se oni al tio est'as ankoraŭ iom flam'iĝ'em'a de'natur'e, tiam oni facil'e far'as sen'intenc'e tro fort'a'j'n gest'o'j'n. Tio'n Georg'o unu foj'o'n far'is, kiam ili sur la ŝip'o iom mal'pac'iĝ'is kaj reciprok'e si'n atak'is pro ia bagatel'o. Ili sid'is en la kajut'o kaj manĝ'is el argil'a plad'o, kiu star'is inter ili; Georg'o ten'is en la man'o si'a'n poŝ'a'n tranĉ'il'o'n kaj sving'is ĝi'n sen'intenc'e kontraŭ Mortenon. Ĉe tio li sam'temp'e far'iĝ'is pal'a kiel kreto kaj li'a'j okul'o'j malic'e ek'fulm'is. Morten nur dir'is:

Ha, vi aparten'as do al tiu klas'o da hom'o'j, kiu'j ĉiam tuj kapt'as la tranĉ'il'o'n!”

Apenaŭ tio est'is dir'it'a, la man'o de Georg'o tuj mal'rapid'e mal'lev'iĝ'is; li ne dir'is eĉ unu vort'o'n, for'manĝ'is si'a'n tag'manĝ'o'n kaj ir'is al si'a labor'o. Kiam li re'ven'is de la labor'o, li al'ir'is al Morten kaj dir'is: “Don'u al mi tuj frap'o'n sur la vizaĝ'o'n! Mi ĝi'n merit'is! Mi hav'as en mi kvazaŭ i'a'n pot'o'n, kiu iu'foj'e super'bol'as.”

“Nu, ni ne parol'u pri tio!” dir'is Morten, kaj de tiam ili far'iĝ'is preskaŭ du'obl'e bon'a'j amik'o'j. Kiam ili post'e de'nov'e re'ven'is al si'a'j dun'o'j en Jutlando kaj rakont'is pri ĉio, kio'n ili tra'viv'is, ili rakont'is ankaŭ pri tiu mal'pac'et'o. “Georg'o pov'as super'bol'i, sed malgraŭ tio li est'as honest'a hom'o; Jutland'an'o li ja ne est'as, oni ne pov'as li'n nom'i Jutland'an'o!” Tio est'is tre spirit'plen'a rimark'o de Morten.

Ambaŭ ili est'is jun'a'j kaj san'a'j, bon'e el'kresk'int'a'j kaj kun fort'a'j membr'o'j, sed Georg'o est'is pli lert'a.

En Norveg'uj'o la vilaĝ'an'o'j trans'ir'as en la paŝt'ist'a'j'n dom'et'o'j'n kaj las'as si'a'j'n brut'o'j'n paŝt'iĝ'i sur la alt'aĵ'o'j; sur la okcident'a bord'o de Jutlando oni star'ig'is mez'e de la dun'o'j kaban'o'j'n, kiu'j est'as aranĝ'it'a'j el ŝip'romp'aĵ'o'j kaj kovr'it'a'j per erik'ej'a torf'o kaj per tavol'o da erik'o. Ĉirkaŭ'e ĉe la mur'o'j est'as aranĝ'it'a'j dorm'o'lok'o'j, kaj ĉi tie jam fru'e en printemp'o dorm'as kaj loĝ'as la fiŝ'kapt'ist'o'j. Ĉiu hav'as serv'ist'in'o'n, kies labor'o konsist'as en tio, ke ili proviz'as la fiŝ'hok'o'j'n per log'aĵ'o, la fiŝ'kapt'ist'o'j'n ĉe ili'a al'bord'iĝ'o ili akcept'as kun varm'a bier'o kaj hav'ig'as al ili manĝ'aĵ'o'n, kiam ili lac'e re'ven'as hejm'e'n. Tiu'j serv'ist'in'o'j ankaŭ tren'as la fiŝ'o'j'n el la boat'o'j, tranĉ'mal'ferm'as ili'n kaj ĝeneral'e hav'as mult'e da labor'o.

Georg'o, li'a patr'o, kelk'e da ali'a'j fiŝ'kapt'ist'o'j kaj ili'a'j serv'ist'in'o'j loĝ'is en la sam'a ĉambr'o. Morten loĝ'is en la apud'a ĉambr'o.

Inter la knab'in'o'j trov'iĝ'is unu, nom'at'a Else, kiu'n Georg'o kon'is de si'a plej fru'a infan'ec'o. Ili ambaŭ viv'is tre bon'e unu kun la ali'a; en mult'a'j afer'o'j ili est'is sam'opini'a'j, nur ili'a ekster'aĵ'o prezent'is grand'a'j'n kontrast'o'j'n. Li hav'is brun'a'n haŭt'o'n, Else hav'is neĝ'blank'a'n haŭt'o'n kaj lin'kolor'a'j'n har'o'j'n; ŝi'a'j okul'o'j est'is tiel blu'a'j kiel la mar'a akv'o en la sun'lum'o.

Kiam ili unu tag'o'n ir'is kun'e kaj Georg'o ten'is ŝi'n je la man'o, tre fort'e kaj simpl'anim'e, ŝi dir'is al li: “Georg'o, mi hav'as i'o'n sur la kor'o. Las'u mi'n est'i vi'a serv'ist'in'o, ĉar vi est'as por mi kiel frat'o, sed Morten, kiu mi'n dung'is, — jes, mi kaj li est'as ge'fianĉ'o'j — sed tio ne merit'as, ke oni babil'u pri tio al ali'a'j!”

Georg'o ĉe tiu'j vort'o'j ek'sent'is, kvazaŭ la dun'a sabl'o sub li'a'j pied'o'j mov'iĝ'as. Li ne dir'is eĉ unu vort'o'n, sed li far'is kap'mov'o'n, kaj tio signif'as ja tio'n sam'a'n kiel “jes”. Pli oni ankaŭ ne bezon'is. Sed li ek'sent'is subit'e en si'a kor'o, ke li ne pov'as toler'i Mortenon. Ju pli li pri tio medit'is kaj pens'is — kaj tia'manier'e li antaŭ'e neniam pens'is pri Else —, des pli klar'e far'iĝ'is al li, ke Morten ŝtel'is de li la sol'a'n, kio est'is kar'a por li, kaj tio nun kompren'ebl'e est'is Else, nur nun tio far'iĝ'is klar'a por li.

Kiam la mar'o est'as iom mal'kviet'a kaj la fiŝ'kapt'ist'o'j direkt'as si'n kun si'a'j ŝip'o'j hejm'e'n, rigard'u, kiel ili tiam trans'ŝip'iĝ'as trans la rif'o'j'n: unu el la hom'o'j star'as rekt'e supr'e, la ali'a'j atent'e li'n observ'as, sid'as sen'mov'e kun la rem'il'o'j, kiu'j'n ili sen'per'e antaŭ la rif'o ten'as flank'e, ĝis tiu hom'o don'as al ili la sign'o'n, ke nun ven'as la grand'a ond'o, kiu lev'os la boat'o'n; kaj ĝi tiel lev'iĝ'as, ke de la ter'o oni pov'as vid'i la kil'o'n. En la sekv'ant'a moment'o la ond'o ĝi'n kovr'as, oni vid'as nek la hom'o'j'n nek la mast'o'n, oni pov'us pens'i, ke la mar'o i'o'n en'glut'is; sed unu moment'o'n post'e ĝi de'nov'e el'akv'iĝ'as kiel grand'eg'a mar'a best'o, kiu grimp'as sur la ond'o'n; la rem'il'o'j ek'mov'iĝ'as kiel ĝi'a'j lert'a'j pied'o'j. Ĉe la du'a kaj la tri'a rif'o oni ag'as tiel sam'e kiel ĉe la unu'a, kaj jen la fiŝ'kapt'ist'o'j salt'as en la akv'o'n, tir'as la boat'o'n al la ter'o, kaj ĉiu frap'o de la ond'o'j ili'n help'as kaj don'as al la boat'o bon'a'n ŝov'o'n, ĝis ili ven'ig'as ĝi'n bon'rifuĝ'e al la ter'o.

Unu sol'a mal'ĝust'a ordon'o antaŭ la rif'o'j, unu sol'a hezit'o, kaj ili hav'us ŝip'romp'iĝ'o'n.

“Tiam ĉio est'us fin'it'a kun mi kaj kun Morten ankaŭ!” Ĉi tiu pens'o ven'is en la kap'o'n de Georg'o sur la mar'o, kie hazard'e li'a adopt'int'a patr'o serioz'e mal'san'iĝ'is. La febr'o li'n sku'is. Est'is ankoraŭ nur mal'grand'a distanc'o antaŭ la ekstrem'a rif'o, kiam Georg'o subit'e lev'iĝ'is.

“Las'u mi'n, patr'o!” li ek'kri'is, kaj li'a rigard'o est'is direkt'it'a al Morten kaj al la ond'o'j; sed dum ĉiu'j kun plej grand'a pen'o ten'is la rem'il'o'j'n kaj ven'is la plej grand'a ond'o, li ek'rigard'is la pal'a'n vizaĝ'o'n de si'a patr'o, kaj — li ne pov'is sekv'i si'a'n mal'bon'a'n inspir'o'n. La boat'o feliĉ'e trans'ir'is la rif'o'j'n kaj al'ven'is al la ter'o, sed la mal'bon'a pens'o kuŝ'is en li'a sang'o, ĉiam de'nov'e bol'is kaj ferment'is en li la sent'o de mal'dolĉ'ec'o; la mal'nov'a mal'pac'et'o el la temp'o de ili'a serv'ad'o sur la ŝip'o de'nov'e re'viv'iĝ'is en li'a memor'o; volont'e li uz'us tiu'n rapid'e pas'int'a'n mal'pac'et'o'n kiel pretekst'o'n por nov'a mal'pac'iĝ'o, sed li ne sci'is, kiel li komenc'u la afer'o'n. Morten li'n pri'rab'is, tio'n li sent'is, kaj tio est'is ja sufiĉ'a, por persekut'i li'n per si'a mal'am'o. Kelk'a'j ŝip'ist'o'j tio'n rimark'is, sed Morten neni'o'n rimark'is; kiel ĉiam antaŭ'e, tiel ankaŭ nun li est'is help'em'a kaj parol'em'a, kaj li'a parol'em'ec'o ebl'e est'is eĉ iom tro grand'a.

La adopt'int'a patr'o de Georg'o dev'is kuŝ'iĝ'i en la lit'o; ĝi est'is far'iĝ'ont'a li'a lit'o de mort'o. Li mort'is unu semajn'o'n post'e, kaj nun Georg'o hered'is la dom'o'n en la dun'o'j, ĝi est'is nur dom'o mal'grand'valor'a, sed ĝi tamen est'is io, tiom mult'e Morten ne hav'is.

“Nun vi cert'e ne serv'os plu sur ŝip'o, Georg'o, sed vi rest'os por ĉiam ĉe ni?” demand'is unu el la mal'jun'a'j fiŝ'ist'o'j.

Georg'o tamen ne hav'is tia'n intenc'o'n, kontraŭ'e, li intenc'is de'nov'e iom vid'i la mond'o'n. Ni'a mal'nov'a amik'o, la angil'vend'ist'o, hav'is en Gammel-Skagen onkl'o'n, kiu okup'ad'is si'n per fiŝ'vend'ad'o, sed sam'temp'e est'is bon'hav'a komerc'ist'o kaj posed'is propr'a'n ŝip'o'n. Li est'is rigard'at'a kiel vigl'a mal'jun'a sinjor'o, ĉe kiu serv'i est'as afer'o nur honor'a kaj profit'a. Gammel-Skagen trov'iĝ'as en la plej nord'a part'o de Jutlando, tiel mal'proksim'e de la dun'o'j de Georg'o, kiel en tiu land'o ĝeneral'e ne pov'as ekzist'i pli grand'a distanc'o. Kaj ĝust'e tio plej mult'e plaĉ'is al Georg'o; li ne vol'is eĉ rest'i hejm'e ĝis la edz'iĝ'o de Else kaj Morten, kiu dev'is okaz'i post kelk'e da semajn'o'j.

Est'as ne'pri'pens'it'a ag'o nun for'vojaĝ'i, opini'is la mal'jun'a fiŝ'kapt'ist'o; nun Georg'o hav'as ja dom'o'n, kaj Else cert'e konsent'us pren'i prefer'e li'n.

Pri tio Georg'o don'is tiel mal'long'a'n respond'o'n, ke la senc'o'n de li'a'j vort'o'j oni ne facil'e pov'is kompren'i; tamen la mal'jun'a fiŝ'kapt'ist'o al'konduk'is al li Elsen; ŝi dir'is ne mult'e, sed ŝi dir'is: “Vi hav'as nun dom'o'n, tio'n oni dev'as pri'pens'i.”

Kaj Georg'o mult'e pri'pens'is.

Oft'e la mar'o lev'iĝ'as mal'kviet'e kaj alt'e, sed la hom'a kor'o ankoraŭ pli mal'kviet'e kaj pli alt'e. Divers'a'j pens'o'j, pez'a'j kaj mal'dolĉ'a'j, ir'is tra la kap'o de Georg'o; kaj li demand'is Elsen:

“Se Morten ankaŭ hav'us dom'o'n kiel mi, kiu'n el ni vi tiam pli volont'e pren'us?”

“Sed Morten ja ne hav'as dom'o'n kaj ne ricev'os dom'o'n.”

“Ni tamen supoz'u por moment'o, ke li ricev'is dom'o'n!”

“Nu, tiam mi supoz'ebl'e pren'us Mortenon, ĉar mi ja elekt'is li'n jam antaŭ'e! Sed de tio oni ne pov'as viv'i.”

Georg'o pens'is dum la nokt'o pri tiu inter'parol'o. Li'n mal'trankvil'ig'is io, pri kio li mem ne pov'is don'i al si kalkul'o'n; sed unu pens'o, kiu est'is pli fort'a ol li'a am'o al Else, plen'e li'n okup'is. Tial li ir'is al Morten, kaj tio'n, kio'n li tie dir'is kaj far'is, li antaŭ'e bon'e pri'pens'is. Li propon'is al li pro plej mal'grand'a kaj plej facil'e plen'um'ebl'a pag'o si'a'n dom'o'n, li mem, kiel li dir'is, intenc'as en'serv'ig'i si'n sur ŝip'o, al tio est'as direkt'it'a'j ĉiu'j li'a'j dezir'o'j. Kiam Else tio'n aŭd'is, ŝi pro ĝoj'o don'is al li kis'o'n sur la buŝ'o, ĉar Mortenon ŝi am'is ja plej mult'e.

Fru'e maten'e Georg'o vol'is for'vojaĝ'i. La antaŭ'a'n vesper'o'n, kiam est'is jam mal'fru'e, li ek'dezir'is ankoraŭ unu foj'o'n vizit'i Mortenon. Li ir'is, kaj mez'e de la dun'o'j li renkont'is la mal'jun'a'n fiŝ'kapt'ist'o'n, kiu neni'o'n vol'is sci'i pri li'a for'vetur'o. Morten, li dir'is, kred'ebl'e pov'o'sci'as far'i am'trink'aĵ'o'j'n, se ĉiu'j knab'in'o'j tiel en'am'iĝ'as je li. Georg'o ne atent'is tiu'n inter'parol'o'n, dir'is adiaŭ kaj ir'is al la dom'o, en kiu Morten loĝ'is. Li aŭd'is tie tre laŭt'a'n parol'ad'o'n; Morten ne est'is sol'a. Georg'o ek'hezit'is; kun Else li tut'e ne vol'is renkont'iĝ'i, kaj, bon'e pri'pens'int'e, li ankaŭ ne vol'is, ke Morten ankoraŭ unu foj'o'n li'n dank'u; tial li ek'ir'is re'turn'e.

En la sekv'ant'a maten'o antaŭ tag'iĝ'o li lig'is si'a'n pak'o'n, pren'is si'a'n manĝ'aĵ'korb'o'n kaj ek'ir'is laŭ'long'e de la dun'o'j; oni tie pov'is ir'i pli facil'e ol sur la mal'facil'a sabl'a voj'o; krom tio li far'is sufiĉ'e grand'a'n voj'ir'o'n flank'e'n, ĉar li vol'is antaŭ'e est'i en Fjaltring apud Bovbjerg, kie loĝ'is la angil'vend'ist'o, al kiu li promes'is, ke li li'n vizit'os.

La blu'a mar'o est'is glat'a kiel spegul'o, konk'o'j kuŝ'is ĉie ĉirkaŭ'e, la lud'il'o de li'a infan'ec'o romp'iĝ'ad'is sub li'a'j pied'o'j. Dum li tiel ir'is, el li'a naz'o montr'iĝ'is sang'o; tio est'is nur sen'valor'a cirkonstanc'o, sed eĉ tia pov'as hav'i signif'o'n. Kelk'e da grand'a'j sang'a'j gut'o'j fal'is sur li'a'n manik'o'n, li for'viŝ'is ili'n, halt'ig'is la sang'o'n, kaj ŝajn'is al li, ke ĝi'a perd'o mal'pli'pez'ig'is al li la kap'o'n kaj la kor'o'n. En la sabl'o flor'is mal'grand'a mar'a brasik'o; li de'romp'is trunk'et'o'n kaj fiks'is ĝi'n al si'a ĉapel'o. Kuraĝ'a kaj bon'humor'a li vol'is est'i, li ir'is ja en la mal'proksim'a'n mond'o'n, “iom antaŭ la pord'o'n laŭ'long'e de la river'o”, kiel dezir'is la angil'a'j infan'o'j. “Gard'u vi'n kontraŭ la mal'bon'a'j hom'o'j, ili vi'n pri'mort'ig'os, de'tir'os de vi la haŭt'o'n, dis'tranĉ'os kaj met'os vi'n en la kaserol'o'n!” li ripet'is al si mem kaj rid'et'is, li esper'ebl'e tra'ir'os ja la mond'o'n kun ne'difekt'it'a haŭt'o. Bon'a humor'o est'as bon'a defend'o.

La sun'o star'is jam alt'e sur la ĉiel'o, kiam li ating'is la mal'larĝ'a'n en'vetur'ej'o'n, kiu konduk'as el la Nord'a mar'o en Nissumfjordon. Li ek'rigard'is mal'antaŭ'e'n kaj rimark'is en sufiĉ'e grand'a distanc'o du rajd'ant'o'j'n, kiu'j'n sekv'is ali'a'j hom'o'j pied'e; ŝajn'is, ke ili tre rapid'as, sed li'n tio ceter'e ne pov'is interes'i.

La boat'o trov'iĝ'is sur la ali'a flank'o de la en'vetur'ej'o; Georg'o vok'is, ke ĝi li'n pren'u; sed kiam li kun la boat'ist'o ne tra'vetur'is ankoraŭ du'on'o'n de la voj'o, aper'is la hom'o'j, kiu'j tiel rapid'is al'ven'i. Ili vok'is, ili minac'is, ili ordon'is en la nom'o de la leĝ'o. Georg'o ne kompren'is, kio'n tio pov'as signif'i, tamen li opini'is, ke plej bon'e est'as ir'i re'turn'e; li mem pren'is rem'il'o'n kaj direkt'is la boat'o'n re'turn'e. En la sam'a moment'o la hom'o'j en'salt'is en la boat'o'n, kaj antaŭ ol li kompren'is, kio'n ili far'as, ili lig'is al li man'o'j'n per ŝnur'o.

“Pro vi'a krim'o vi pag'os per la viv'o,” ili dir'is; “est'as bon'e, ke ni vi'n kapt'is.”

Ili li'n akuz'is ne pli kaj ne mal'pli ol pri tio, ke li mort'ig'is hom'o'n. Oni trov'is Mortenon kun tra'tranĉ'it'a gorĝ'o. Unu el la fiŝ'kapt'ist'o'j est'is renkont'int'a Georg'o'n hieraŭ mal'fru'e vesper'e, ir'ant'a'n laŭ la voj'o al Morten. Krom tio oni sci'is, ke Georg'o ne la unu'a'n foj'o'n lev'is tranĉ'il'o'n kontraŭ Mortenon. Li do cert'e est'is la mort'ig'int'o, kaj nun oni dev'is met'i li'n en fid'ind'a'n gard'ej'o'n. La ver'a lok'o, kie'n ili dev'is li'n ven'ig'i, est'is Ringkjobing; sed la voj'o est'is mal'proksim'a, la vent'o hav'is la direkt'o'n okcident'e'n, mal'pli ol du'on'o'n da hor'o oni bezon'is por trans'vetur'i la golf'o'n, kaj de tie est'is nur kvar'on'o de la voj'o ĝis Vosborg, kie trov'iĝ'is fort'a kastel'o kun rempar'o kaj fos'kav'o. En la boat'o trov'iĝ'is frat'o de la tie'a ĉef'a serv'ist'o, li opini'is, ke ili cert'e ricev'os la permes'o'n en'ŝlos'i Georg'o'n dum'e en la karcer'o'n, en kiu est'is sid'int'a la cigan'in'o Long'margaret'o antaŭ ol oni ŝi'n ekzekut'is.

La si'n'prav'ig'ad'o'n de Georg'o oni ne vol'is aŭskult'i, kelk'e da sang'a'j gut'o'j sur li'a ĉemiz'o parol'is kontraŭ li pli konvink'e ol ĉio ali'a. Li konsci'is si'a'n sen'kulp'ec'o'n, kaj ĉar li ĉi tie ne pov'is ja el'montr'i si'a'n prav'ec'o'n, li sub'met'is si'n al si'a sort'o.

Ili el'ir'is sur la ter'o'n ĝust'e apud la mal'nov'a rempar'o, mal'antaŭ kiu est'is star'int'a la kastel'o de la kavalir'o Bugge, kie'n Georg'o kun si'a'j adopt'int'a'j ge'patr'o'j si'a'temp'e ven'is al la festen'o, al la funebr'a festen'o; tiu'j kvar feliĉ'a'j tag'o'j est'is la lum'a punkt'o de li'a temp'o de jun'ec'o. Oni de'nov'e konduk'is li'n laŭ la sam'a voj'o tra la herb'ej'o al Vosborg, la siring'a arb'et'o star'is en plen'a flor'ad'o, la alt'a'j tili'o'j bon'odor'is, ŝajn'is al li, kvazaŭ li nur hieraŭ est'is ĉi tie.

En la okcident'a flank'part'o de la kastel'o trov'iĝ'as la en'ir'ej'o al la mal'supr'a'j lok'o'j sub la alt'a ŝtup'ar'o; de tie oni ven'as en mal'alt'a'n ark'aĵ'a'n kel'o'n, el kiu Long'margaret'o est'is konduk'it'a al la ekzekut'ej'o. Ŝi est'is for'manĝ'int'a kvin infan'a'j'n kor'o'j'n kaj est'is konvink'it'a, ke se ŝi ricev'us ankoraŭ du, ŝi akir'us la kapabl'o'n flug'i kaj far'i si'n ne'vid'ebl'a. En la mur'o trov'iĝ'is mal'grand'a mal'larĝ'a sen'vitr'a tru'o por aer'o; la ekster'e tiel ĉarm'e odor'ant'a'j tili'o'j ne pov'is send'i si'a'n re'freŝ'ig'a'n odor'o'n tiel profund'e mal'supr'e'n; ĉi tie intern'e ĉio est'is mal'agrabl'a, krud'a kaj ŝim'a. Nur unu tabul'lit'o star'is ĉi tie, sed pur'a konscienc'o est'as mol'a kusen'o, kaj tial malgraŭ ĉio Georg'o pov'is dorm'i trankvil'e kaj kviet'e.

La dik'a tabul'eg'a pord'o est'is ŝlos'it'a, kaj al ĝi est'is antaŭ'ŝov'it'a fer'a stang'o, sed la inkub'o de la superstiĉ'o, kiel en la sinjor'a dom'o, tiel ankaŭ en la ŝip'ist'a dom'o, en'ramp'as eĉ tra serur'a tru'o. Georg'o sid'is en la sub'ter'o kaj pens'is pri Long'margaret'o kaj pri ŝi'a'j terur'a'j far'o'j. Ŝi'a'j last'a'j pens'o'j plen'ig'is ĉi tiu'n spac'o'n en la nokt'o antaŭ ŝi'a ekzekut'o. Li re'memor'is ĉiu'j'n sorĉ'o'j'n, kiu'j est'is far'at'a'j ĉi tie en la mal'nov'a temp'o, kiam ĉi tie loĝ'is la bien'mastr'o Svanwedel, kaj ĉiu'j ja sci'is, ke la ĉen'hund'o, kiu star'is sur la pont'o, ĉiu'n maten'o'n est'is trov'at'a pend'ig'it'a per si'a propr'a ĉen'o super la balustrad'o. Ĉio ĉi tio plen'ig'is Georg'o'n per trem'o, tamen unu sun'radi'o de ĉi tiu lok'o lum'is al li de ekster'e intern'e'n, tio est'is la re'memor'o pri la flor'ant'a siring'o kaj pri la tili'o'j.

Ceter'e li sid'is tie ne long'e, oni for'konduk'is li'n en Ringkjobingon, kie oni li'n met'is en tiel sam'a'n sever'a'n mal'liber'ej'o'n.

La temp'o, en kiu li viv'is, tut'e ne est'is simil'a al ni'a; al la kompat'ind'a hom'o est'is tre mal'facil'e. Ne mal'proksim'a est'is ankoraŭ la temp'o, kiam vilaĝ'an'a'j dom'o'j kaj eĉ tut'a'j vilaĝ'o'j est'is al'ig'at'a'j al nov'a'j bien'o'j. Sub tiu reg'ad'o koĉer'o kaj serv'ist'o'j far'iĝ'ad'is vokt'o'j, kiu'j pov'is kondamn'i mal'riĉ'ul'o'n pro plej mal'grand'a erar'o al perd'o de li'a kamp'o kaj al verg'o'j sub la mal'honor'a kolon'o. En tiu aŭ ali'a lok'o trov'iĝ'is ankoraŭ hom'o de tiu spec'o, kaj en Jutlando, mal'proksim'e de la reĝ'urb'o Kopenhago kaj de la kler'a'j bon'intenc'a'j reg'ant'o'j, oni oft'e ankoraŭ manipul'ad'is kun la leĝ'o arbitr'e, kaj la mal'plej ĉef'a est'is tio, ke la afer'o de Georg'o daŭr'is tre long'e.

Tre mal'varm'e est'is tie, kie li sid'is. Kiam ĉio fin'iĝ'os? Sen'kulp'e li est'is ĵet'it'a en sufer'o'j'n kaj mizer'o'n; tia est'is li'a sort'o! Li hav'is nun sufiĉ'e da temp'o, por pri'pens'i si'a'n sur'ter'a'n sort'o'n; kial ĝust'e li est'is tiel pun'at'a? Jes, tio, kiel oni dir'as, iam far'iĝ'os al li klar'a “en la ali'a viv'o”, en tiu, kiu cert'e ni'n atend'as. La kred'o fort'e est'is inokul'it'a al li en la mizer'a dom'et'o de li'a hejm'o. Kio ne pov'is pri'lum'i kaj varm'ig'i la kor'o'n de li'a patr'o en la abund'ec'o kaj sun'lum'o de Hispan'uj'o, tio ĉi tie al li plen'ig'is la kor'o'n en mal'varm'o, kaj mal'varm'o far'iĝ'is por li konsol'a lum'o, favor'kor'a don'o de Di'o, kaj ĉi tio neniam est'as tromp'o.

Jen la printemp'a'j vent'eg'o'j far'iĝ'is sent'ebl'a'j. La rul'iĝ'ad'o'n de la Nord'a mar'o oni aŭd'as en la mal'proksim'ec'o de mejl'o'j sur la ter'o, sed nur tiam, kiam la vent'eg'o kviet'iĝ'is. Ĝi son'as tiel, kvazaŭ cent'o'j da pez'a'j vetur'il'o'j mov'iĝ'us sur mal'facil'a kav'o'plen'a voj'o. Tiu'j son'o'j penetr'ad'is ĝis en la mal'liber'ej'o'n de Georg'o, kaj tio don'is al li distr'aĵ'o'n. Neni'a'j mal'nov'a'j melodi'o'j pov'is ir'i al li pli profund'e en la kor'o'n ol tiu'j ton'o'j, la rul'iĝ'ant'a mar'o, la liber'a mar'o, sur kiu oni est'as port'at'a tra la mond'o, flug'as kun la vent'o'j, kaj kie oni — kie'n ajn oni ven'as — ĉiam hav'as kun si si'a'n propr'a'n dom'o'n, kiel la limak'o la si'a'n. Oni star'as ĉiam sur si'a propr'a grund'o, sur la grund'o de la hejm'o, eĉ en fremd'a land'o.

Kiel atent'e li aŭskult'ad'is la profund'a'n rul'iĝ'ad'o'n! Kiel fort'e ond'iĝ'ad'is en li'a'j pens'o'j la re'memor'o'j! Est'i liber'a, liber'a, feliĉ'e liber'a, se eĉ sen pland'o'j ĉe la ŝu'o'j kaj kun flik'it'a ĉemiz'o el mal'delikat'a'j faden'o'j! De temp'o al temp'o ĉiam de'nov'e ek'flam'ad'is en li la mal'nov'a fajr'o de jun'ec'o, kaj per kun'prem'it'a pugn'o li bat'ad'is la mur'o'n.

Semajn'o'j, monat'o'j, tut'a jar'o pas'is, kaj oni kapt'is fam'a'n fripon'o'n, Niels-ŝtel'ist'o'n aŭ la ĉeval'vend'ist'o'n, kiel la popol'o li'n nom'is, — kaj tiam ven'is la pli bon'a temp'o, tiam montr'iĝ'is, kia'n grand'a'n mal'just'aĵ'o'n oni far'is al Georg'o.

Nord'e de la Ringkjobinga golf'o en unu drink'ej'o, en la post'tag'mez'o antaŭ la for'vojaĝ'o de Georg'o kaj la okaz'int'a hom'mort'ig'o, renkont'iĝ'is Niels-ŝtel'ist'o kaj Morten. Oni trink'is kelk'e da glas'o'j, ne tiom mult'e por tro ekscit'i al iu la kap'o'n, tamen sufiĉ'e por met'i en mov'iĝ'ad'o'n la babil'em'a'n buŝ'o'n de Morten. Li parol'is laŭt'e, fanfaron'is, rakont'is, ke li aĉet'is al si dom'o'n kaj intenc'as edz'iĝ'i; kaj kiam Niels demand'is, ĉu li hav'as por tio sufiĉ'e da mon'o, Morten fier'e frap'is la poŝ'o'n kaj dir'is:

“La mon'o est'as tie, kie ĝi dev'as est'i!”

Tiu fanfaron'ad'o kost'is al li la viv'o'n. Kiam li for'ir'is, Niels li'n sekv'is kaj tra'pik'is al li per tranĉ'il'o la gorĝ'o'n, por for'pren'i de li la mon'o'n, kiu ne trov'iĝ'is.

Ĉio'n ĉi tio'n oni klar'ig'is detal'e, sed por ni sufiĉ'as sci'i, ke Georg'o'n oni liber'ig'is. Sed kio'n li ricev'is kiel kompens'o'n pro tio, kio'n li dum long'a temp'o sufer'is en mal'liber'ej'o kaj mal'varm'o, for'puŝ'it'a de la hom'o'j? Nu, oni dir'is al li, ke li dev'as sent'i si'n feliĉ'a, ke li est'as sen'kulp'a, ke li pov'as nun ir'i si'a'n voj'o'n. La urb'estr'o don'is al li kvin spes'mil'o'j'n por la vojaĝ'o, kaj kelk'a'j urb'an'o'j regal'is li'n per bier'o kaj bon'a manĝ'o. Tie ekzist'is ankaŭ bon'a'j hom'o'j! Ne ĉiu'j “pik'mort'ig'as, de'tir'as la haŭt'o'n kaj met'as en la kaserol'o'n.” Sed la plej bon'a est'is tio, ke la komerc'ist'o Bronne el Skagen, tiu sam'a, ĉe kiu Georg'o antaŭ unu jar'o vol'is si'n en'serv'iĝ'i, ĝust'e en tiu'j tag'o'j est'is negoc'afer'e en Ringkjobing. Li aŭd'is pri la tut'a afer'o, kompren'is kaj sent'is, kiom mult'e Georg'o sufer'is, kaj tial li decid'is aranĝ'i por li pli bon'a'n viv'o'n, montr'i al li, ke ekzist'as ankaŭ bon'a'j hom'o'j.

Post la mal'liber'ej'o ven'is nun liber'ec'o, ĉiel'a regn'o, am'o kaj kor'ec'o; ankaŭ tio'n li dev'is gust'um'i. Neni'u pokal'o de la viv'o en'hav'as ekskluziv'e nur vermut'o'n, neni'u bon'a hom'o pov'us regal'i hom'o'n nur per la mal'dolĉ'a kalik'o da sufer'o'j, des pli tio'n ne pov'as far'i Di'o, la am'o mem.

“Nun ĉio est'u en'ter'ig'it'a kaj forges'it'a!” dir'is la komerc'ist'o Bronne, “ni far'u bon'a'n dik'a'n strek'o'n tra la last'a jar'o. La kalendar'o'n ni for'brul'ig'os, kaj post du tag'o'j ni vetur'os al la pac'a, ben'it'a, gaj'a Skagen; ĝi trov'iĝ'as en angul'o, oni dir'as; ho, ben'it'a forn'a angul'o ĝi est'as kun mal'ferm'it'a'j fenestr'o'j en la mal'proksim'a'n mond'o'n.”

Tio pov'is est'i nom'at'a vojaĝ'o! Tio pov'is est'i nom'at'a de'nov'e bon'e spir'i, el la mal'varm'a mal'liber'ej'a aer'o ven'i en la varm'a'n sun'lum'o'n! La erik'ej'o est'is kovr'it'a de flor'ant'a erik'o, flor'o'j vid'iĝ'is abund'e unu apud la ali'a, kaj la knab'o-paŝt'ist'o sid'is sur la tomb'o de gigant'o kaj blov'is per si'a flut'o, kiu'n li el'tranĉ'is al si el ŝaf'a ost'o. Montr'iĝ'is la Fatamorgan'o, tiu bel'eg'a aer'a fenomen'o de la dezert'o'j, kun ŝveb'ant'a'j ĝarden'o'j kaj naĝ'ant'a'j arb'ar'o'j, kaj sam'temp'e ankaŭ tiu mir'ind'a aer'a ond'o, kiu est'as kon'at'a sub la nom'o “Lokemann, kiu pel'as si'a'n ŝaf'ar'o'n.”

Oni vojaĝ'is supr'e'n de Limfjord ĝis Skagen, el kie el'migr'is la vir'o'j kun la long'a'j barb'o'j, la Longobard'o'j, kiam en la temp'o de grand'a mal'sat'o sub la reĝ'o Snio oni vol'is mort'ig'i ĉiu'j'n mal'jun'ul'o'j'n kaj infan'o'j'n, sed oni aprob'is la propon'o'n de unu nobl'a vir'in'o, nom'at'a Gambaruk, kiu tie posed'is bien'o'j'n, kaj kiu propon'is, ke prefer'e la jun'a'j hom'o'j el'migr'u el la land'o. Pri tio Georg'o sci'is, tiel instru'it'a li est'is; kaj kvankam li ne kon'is la land'o'n de la Longobard'o'j trans'e de la alt'a'j Alp'o'j, li tamen sci'is, kiel tie supoz'ebl'e aspekt'as, ĉar li mem en si'a knab'a aĝ'o est'is ja en la sud'o, en la land'o de la Hispan'o'j. Li memor'is la tie'a'j'n amas'o'j'n da frukt'o'j, la ruĝ'a'j'n granat'a'j'n flor'aĵ'o'j'n, la zum'ad'o'n, murmur'ad'o'n kaj sonor'ad'o'n de la abel'uj'o'j de la grand'a'j urb'o'j; plej bel'e tamen est'as en la hejm'a land'o, kaj la hejm'o de Georg'o est'is Dan'uj'o.

Fin'e ili ating'is “Vendilskaga”n, kiel Skagen est'as nom'at'a en mal'nov'a'j Norveg'a'j kaj Islandaj skrib'o'j. Sur la spac'o de mejl'o'j, nur en tiu aŭ ali'a lok'o inter'romp'at'e de dun'o'j kaj plug'ter'a'j kamp'o'j, etend'iĝ'as kaj jam tiam etend'iĝ'is la mal'nov'a Skagen kun si'a okcident'a kaj orient'a urb'o ĝis la lum'tur'o proksim'e de “Grenen”. Dom'o'j kaj bien'et'o'j trov'iĝ'is, kiel ankoraŭ nun, dis'ĵet'it'e inter kun'kun'blov'it'a'j sabl'a'j mont'et'o'j, kiu'j oft'e ŝanĝ'as si'a'n form'o'n. De ĉiu'j flank'o'j al la okul'o prezent'iĝ'as ver'a dezert'o, kie la vent'o plen'senc'e rul'iĝ'as en la sabl'o kaj kie mev'o'j, mar'a'j hirund'o'j kaj sovaĝ'a'j cign'o'j tiom mult'e kri'as, ke la orel'o'j dolor'as. Unu mejl'o'n sud'okcident'e de “Grenen” trov'iĝ'as “La Mont'et'o” aŭ Mal'nov'a Skagen, kaj tie loĝ'is la komerc'ist'o Bronne, tie de nun dev'is viv'i Georg'o. La dom'o est'is gudr'it'a, la flank'a'j konstru'aĵ'o'j anstataŭ tegment'o hav'is sur si renvers'it'a'n boat'o'n, pork'o'stal'o'j est'is konstru'it'a'j el ŝip'romp'aĵ'o'j, bar'il'o tie ne ekzist'is, ĉar por kio oni ĝi'n bezon'us! Sed sur ŝnur'o'j pend'is en long'a'j vic'o'j, unu vic'o super la ali'a, tranĉ'mal'ferm'it'a'j fiŝ'o'j, por ke ili sek'iĝ'u en la vent'o. La tut'a bord'o est'is ankoraŭ kovr'it'a de putr'ant'a'j haring'o'j, la ret'o ja apenaŭ est'is ĵet'it'a en la akv'o'n, oni jam tir'ad'is plen'a'j'n ĉar'o'j'n da haring'o'j sur la ter'o'n; est'is tro mult'e da ili, oni ĵet'ad'is ili'n re'turn'e en la mar'o'n, aŭ oni las'ad'is ili'n kuŝ'i kaj putr'i.

La edz'in'o kaj la fil'in'o de la komerc'ist'o kaj eĉ ĉiu'j dom'an'o'j ĝoj'kri'ant'e ir'is renkont'e, kiam la patr'o de'nov'e re'ven'is hejm'e'n. Kia prem'ad'o de man'o'j, kri'ad'o kaj tumult'o! Kaj kia'n ĉarm'a'n vizaĝ'et'o'n kaj kia'j'n du ĉarm'a'j'n okul'o'j'n hav'is la fil'in'o!

En la dom'o est'is hejm'ec'e, kaj oni tie bon'e viv'is. Plad'o'j kun fiŝ'o'j est'is met'it'a'j sur la tabl'o'n, pleŭronekt'o'j, kiu'j'n eĉ reĝ'o nom'us bel'eg'a manĝ'aĵ'o; vin'o el la vin'ber'ĝarden'o'j de Skagen, la grand'a mar'o; la vin'ber'o'j el'prem'it'e rul'iĝ'ad'is sur la ter'o'n, kiel en barel'o'j, tiel ankaŭ en botel'o'j.

Kiam la patr'in'o kaj la fil'in'o sci'iĝ'is, kiu Georg'o est'as kaj kiel sen'kulp'e kaj mal'facil'e li sufer'is, tiam ili'a'j okul'o'j ek'bril'is al li du'obl'e pli afabl'e kaj mild'e, kaj plej afabl'e bril'is la okul'o'j de la fil'in'o, la ĉarm'a fraŭl'in'o Klar'o. Li trov'is am'o'plen'a'n feliĉ'a'n hejm'o'n en mal'nov'a Skagen, tio est'is tre bon'far'a por li'a kor'o, kaj la kor'o de Georg'o ja mult'e spert'is, ankaŭ la mal'dolĉ'a'n lag'o'n de am'o, kiu hard'as aŭ mol'ig'as. La kor'o de Georg'o est'is ankoraŭ tiel mol'a, tiel jun'a, en ĝi trov'iĝ'is ne'okup'it'a lok'et'o. Est'is tial efektiv'e tre feliĉ'a cirkonstanc'o, ke fraŭl'in'o Klar'o post tri semajn'o'j est'is vetur'ont'a per ŝip'o al Christianssand en Norveg'uj'o, por vizit'i onkl'in'o'n kaj pas'ig'i ĉe ŝi la vintr'o'n.

Dimanĉ'o'n antaŭ la for'vetur'o ili ĉiu'j est'is en la preĝ'ej'o, por komuni'iĝ'i. Grand'a kaj bel'a est'is la preĝ'ej'o, Skot'o'j kaj Holand'an'o'j konstru'is ĝi'n antaŭ kelk'e da jar'cent'o'j, en mal'grand'a distanc'o de la nun'a urb'o. Ĝi far'iĝ'is iom kaduk'a, kaj la voj'o supr'e'n kaj mal'supr'e'n tra la profund'a sabl'o est'is tre mal'facil'a, tamen oni farad'is al si la rilat'e mal'grand'a'n pen'o'n, por ven'i en la dom'o'n de Di'o, kant'i sankt'a'n preĝ'o'n kaj aŭskult'i predik'o'n. La alt'e amas'iĝ'int'a mov'iĝ'em'a sabl'o lev'iĝ'is jam ĝis super la ĉirkaŭ'bar'a mur'o de la tomb'ej'o, tamen ĝis nun oni ĉiam ankoraŭ hav'is la ebl'o'n ŝirm'i kontraŭ la sabl'o la tomb'o'j'n.

Tio est'is la plej grand'a preĝ'ej'o sur la nord'a flank'o de Limfjord. La virg'ul'in'o Mario star'is sur la altar'o en natur'a grand'ec'o, kun or'a kron'o sur la kap'o kaj kun la infan'o Jesuo sur la brak'o. En la ĥor'ej'o est'is skulpt'it'a'j la sankt'a'j apostol'o'j, kaj supr'e sur la mur'o oni vid'is la portret'o'j'n de la mal'nov'a'j urb'estr'o'j kaj urb'a'j konsil'an'o'j de Skagen kun ili'a'j sub'skrib'o'j. La katedr'o est'is ornam'it'a per mult'e'kost'a tranĉ'skulpt'aĵ'o. La sun'o ĉarm'e lum'is en la preĝ'ej'o'n, kaj ĝi'a'j radi'o'j fal'is sur la latun'a'n lustr'o'n kaj sur la mal'grand'a'n ŝip'o'n, kiu pend'is mal'supr'e'n de la plafon'o.

Georg'o'n ek'posed'is sankt'a, infan'e pur'a sent'o, tiel sam'e kiel tiam, kiam li, est'ant'e ankoraŭ du'on'e infan'o, star'is en la riĉ'a Hispan'a preĝ'ej'o, sed ĉi tie li hav'is en si la konsci'o'n, ke li ankaŭ aparten'as al la komun'um'o.

Post la predik'o okaz'is la ceremoni'o de la komuni'o, li ricev'is kun la ali'a'j la pan'o'n kaj la viv'o'n, kaj hazard'e okaz'is, ke li genu'is tuj apud'e de fraŭl'in'o Klar'o. Sed li'a'j pens'o'j est'is direkt'it'a'j plen'e al Di'o kaj al la sankt'a ceremoni'o, tiel ke nur kiam ili lev'iĝ'is, li rimark'is, kiu est'is li'a najbar'o; li vid'is, kiel sur ŝi'a'j vang'o'j de'rul'iĝ'is pez'a'j larm'o'j.

Du tag'o'j'n post tio ŝi for'vetur'is Norveg'uj'o'n; Georg'o labor'ad'is en la dom'o kaj okup'ad'is si'n je la fiŝ'kapt'ad'o, kaj en tiu temp'o oni pov'is kapt'i ankoraŭ pli da fiŝ'o'j ol nun'temp'e. Ĉiu'n dimanĉ'o'n, kiam li sid'is en la preĝ'ej'o kaj direkt'is si'a'j'n okul'o'j'n al la bild'o de la patr'in'o Mario sur la altar'a pentr'aĵ'o, li'a'j okul'o'j rigard'is ankaŭ dum moment'o tiu'n lok'o'n, kie fraŭl'in'o Klar'o est'is genu'int'a flank'e de li, kaj li pens'is pri ŝi, li pens'is pri tio, kiel kor'e bon'a ŝi est'is en rilat'o al li.

Ven'is la aŭtun'o kun pluv'o kaj neĝ'o; la akv'o star'is kaj kovr'is la tut'a'n ĉirkaŭ'aĵ'o'n de la urb'o, la ter'o ne pov'is en'pren'i en si'n la tut'a'n akv'o'n, oni dev'is vad'i aŭ eĉ vetur'i per boat'o. La vent'eg'o ĵet'is ŝip'o'j'n unu post la ali'a sur la mort'o'don'a'j'n rif'o'j'n, est'is neĝ'o'vent'eg'o'j kaj sabl'o'vent'eg'o'j, la sabl'o lev'iĝ'is ĉirkaŭ la dom'o'j kaj amas'iĝ'is tiel alt'e, ke la hom'o'j el'ramp'is tra la kamen'tub'o'j. Sed en ĉi tiu region'o tio est'is neni'o ekster'ordinar'a. Kompens'e est'is varm'e kaj komfort'e en la loĝ'ej'o'j, erik'ej'a torf'o kaj ŝip'romp'aĵ'a lign'o krak'et'is en la forn'o'j, kaj la komerc'ist'o Bronne voĉ'leg'is el mal'nov'a kronik'o, leg'is pri la reĝ'id'o Hamlet el Dan'uj'o, kiu trans'ŝip'iĝ'is el Angl'uj'o Jutlandon kaj don'is batal'o'n apud Bovberg. Li'a tomb'o est'is apud Ramme, en la distanc'o de nur kelk'e da mejl'o'j de la loĝ'ej'o de ni'a mal'nov'a kon'at'o, la angil'vend'ist'o. Tomb'o'j de gigant'o'j star'is tie sur la erik'ej'o cent'op'e, ili form'is kvazaŭ unu sol'a'n grand'a'n tomb'ej'o'n; la komerc'ist'o Bronne mem vizit'is la tomb'o'n de Hamlet. Oni parol'is pri la mal'nov'a temp'o, pri la najbar'o'j, la Angl'o'j kaj Skot'o'j, kaj Georg'o tiam kant'is la kant'o'n pri la “Angl'a reĝ'id'o”, pri la bel'eg'a ŝip'o kaj pri tio, kiel ĝi est'is aranĝ'it'a:

“Or'kovr'it'a ĝi est'is de rand'o ĝis rand'o,
Port'is vort'o'j'n de Di'o, simbol'o'j'n de l’ land'o.
Virg'ul'in'o'n tre bel'a'n kaj plen'a'n de ĉarm'o
La reĝ'id'o kares'is kun am'o kaj varm'o.”

Precip'e ĉi tiu'n vers'o'n Georg'o kant'is kun kor'a sent'o, li'a'j okul'o'j ĉe tio mir'ind'e lum'is, ceter'e ili ja de li'a nask'iĝ'o est'is tiel nigr'a'j kaj radi'ant'a'j.

Kant'ad'o kaj leg'ad'o altern'ad'is reciprok'e, bon'stat'o est'is sent'ebl'a en la dom'o, la famili'a viv'o ampleks'is ĉiu'j'n en la dom'o, kaj ĉio est'is bon'e ten'at'a. La frot'pur'ig'it'a'j stan'a'j teler'o'j bril'is, sub la plafon'o pend'is kolbas'o'j kaj ŝink'o'j, da vintr'a'j ŝtof'o'j tie est'is grand'a abund'o. I'o'n simil'a'n ni eĉ nun ankoraŭ pov'as trov'i en mult'a'j riĉ'a'j vilaĝ'an'a'j bien'et'o'j de la okcident'a bord'o, kie trov'iĝ'as ne'el'ĉerp'ebl'a proviz'o de manĝ'aĵ'o'j kaj en la ĉambr'o'j reg'as plej grand'a pur'ec'o. Al tio oni ĝust'e en ni'a temp'o trov'as tie tut'e rimark'ind'a'n grad'o'n de saĝ'ec'o kaj bon'a humor'o. Gast'am'o tie reg'as kiel en la tend'o de Arab'o.

De'post tiu'j kvar feliĉ'a'j tag'o'j de si'a jun'ec'o, kiam Georg'o est'is invit'it'a al la funebr'a festen'o, li neniam plu tra'viv'is tia'n feliĉ'a'n temp'o'n kiel nun, kaj tamen mank'is fraŭl'in'o Klar'o, sed ŝi ne mank'is en la pens'o'j kaj parol'o'j.

En April'o dev'is ir'i ŝip'o al Norveg'uj'o, kaj Georg'o est'is kun'vetur'ont'a. Tio kompren'ebl'e mult'e pli'grand'ig'is li'a'n bon'a'n humor'o'n; ankaŭ, kiel dir'is patr'in'o Bronne, li'a ekster'aĵ'o mult'e pli'bon'iĝ'is, kaj est'is plezur'o li'n rigard'i.

“Kaj ne mal'pli grand'a plezur'o est'as rigard'i vi'n,” dir'is la mal'jun'a komerc'ist'o. “Georg'o en'port'is viv'o'n en la vintr'a'j'n vesper'o'j'n kaj ankaŭ en ni'a'n patr'in'et'o'n! Vi far'iĝ'is nun pli jun'a, vi aspekt'as bon'e kaj bel'e! Sed vi ankaŭ tiam est'is la plej bel'a knab'in'o en Viborg, kaj tio signif'as tre mult'e, ĉar tie mi ĉiam trov'is la knab'in'o'j'n la plej bel'a'j.”

Georg'o neni'o'n dir'is al tio, ĉar ne konven'is, sed li pens'is pri unu knab'in'o el Skagen, kaj al ŝi li ŝip'vetur'is, kaj la ŝip'o ĵet'is ankr'o'n en la haven'o de Christianssand. Dank’ al favor'a vent'o li ating'is si'a'n cel'o'n post du'on'o da tag'o.

Unu maten'o'n komerc'ist'o Bronne ir'is al la lum'tur'o, kiu star'as en grand'a mal'proksim'ec'o de Mal'nov'a Skagen, tut'e apud'e de “Grenen”. Kiam li al'ven'is sur la tur'o, la karb'o'j sur la turn'iĝ'ant'a disk'o est'is de'long'e esting'iĝ'int'a'j kaj la sun'o star'is jam alt'e. Sur la spac'o de tut'a mejl'o de la plej ekstrem'a pint'o de la bord'o etend'iĝ'is sabl'o'rif'o'j sub la akv'o. Antaŭ ili hodiaŭ montr'iĝ'is kvar ŝip'o'j, kaj ŝajn'is al li, ke inter ili li rimark'as per la lorn'o la “Karen Bronne”, kiel est'is nom'at'a li'a ŝip'o. Kaj efektiv'e tiel est'is, la ŝip'o est'is al'proksim'iĝ'ant'a; Klar'o kaj Georg'o est'is sur la ŝip'o. La lum'tur'o kaj preĝ'ej'a tur'o de Skagen aper'is al ili kiel arde'o kaj cign'o sur la blu'a akv'o. Klar'o sid'is sur la ferdek'o kaj vid'is, kiel iom post iom el'akv'iĝ'as la dun'o'j. Se la vent'o rest'us tiel favor'a, ili pov'us post unu hor'o ating'i la hejm'o'n; tiel proksim'e ili est'is de ĝi kaj de la ĝoj'o, — tiel proksim'e ili est'is de la mort'o kaj de mort'a angor'o.

Subit'e romp'iĝ'is tabul'o en la ŝip'o, la akv'o penetr'is intern'e'n; oni pen'is ŝtop'i la fend'o'n, ĉiu'j pump'il'o'j komenc'is labor'i, ĉiu'j'n vel'o'j'n oni supr'e'n'tir'is, oni pend'ig'is supr'e la flag'o'n de alarm'o. Ili est'is en la distanc'o de ankoraŭ unu mejl'o de la ter'o, oni vid'is fiŝ'kapt'ist'a'j'n boat'o'j'n, sed en grand'a mal'proksim'ec'o, la vent'o pel'is ili'n al la ter'o, la ond'o'j ankaŭ help'is, sed tio ne sufiĉ'is, la ŝip'o komenc'is dron'i. Georg'o fort'e ĉirkaŭ'pren'is Klar'o'n per si'a dekstr'a brak'o.

Per kia'j okul'o'j ŝi rigard'is li'n, kiam li en la nom'o de Di'o ĵet'is si'n kun ŝi en la mar'o'n! Ŝi el'ig'is kri'o'n, sed ŝi pov'is est'i cert'a, ke li ŝi'n ne for'las'os.

Kio'n kant'is la kant'o:

“Virg'ul'in'o'n tre bel'a'n kaj plen'a'n de ĉarm'o
La reĝ'id'o kares'is kun am'o kaj varm'o,”

tio'n far'is Georg'o en la hor'o de angor'o kaj danĝer'o. Nun al'port'is al li grand'a'n util'o'n la cirkonstanc'o, ke li est'is bon'a naĝ'ist'o; per la pied'o'j kaj per unu brak'o li pen'is naĝ'i antaŭ'e'n, la du'a'n brak'o'n li ten'is fort'e ĉirkaŭ la jun'a knab'in'o. Kiam li vol'is iom ripoz'i, li far'is akv'o'tret'ad'o'n kaj uz'is ĉiu'j'n art'aĵ'o'j'n, kiu'j'n li kon'is, por konserv'i tiom da fort'o'j, ke li pov'u ating'i la ter'o'n. Li aŭd'is, ke ŝi ek'ĝem'as, li sent'is, ke ŝi konvulsi'e ek'trem'as, kaj li ten'is ŝi'n des pli fort'e. Unu sol'a ond'o trans'ĵet'iĝ'is super ŝi; la flu'o de'nov'e ŝi'n lev'is. La akv'o est'is tiel profund'a, tiel klar'a, ke al li dum unu moment'o ŝajn'is, ke li vid'as en la profund'o bril'et'ant'a'n skombr'a'n rif'o'n, aŭ ebl'e tio est'is la Levjatan'o mem, kiu vol'is ili'n en'glut'i. La nub'o'j ĵet'ad'is ombr'o'n sur la akv'o'n, kaj post'e de'nov'e aper'ad'is lum'ant'a'j sun'radi'o'j. Kri'ant'a'j bird'o'j en grand'a'j amas'o'j flug'is super li, kaj la sovaĝ'a'j anas'o'j, kiu'j pez'e kaj dorm'em'e naĝ'is sur la akv'o, kun tim'eg'o ek'flug'is supr'e'n antaŭ la naĝ'ant'o. Sed li'a'j fort'o'j, kiel li sent'is, el'ĉerp'iĝ'ad'is; ĝis la ter'o est'is ankoraŭ distanc'o de kelk'a'j kabl'o'j, sed ven'is help'o, al'proksim'iĝ'is boat'o. Tamen sub la akv'o star'is — li tio'n klar'e vid'is — blank'a, sovaĝ'okul'e li'n rigard'ant'a figur'o.... ond'o li'n lev'is, la figur'o ĵet'is si'n sur li'n.... li sent'is ek'puŝ'o'n, antaŭ li far'iĝ'is nokt'o, li'a konsci'o mal'aper'is.

Sur la sabl'o'rif'o star'is ŝip'romp'it'aĵ'o, la mar'o ĝi'n kovr'is, la blank'a bek'figur'o de la ŝip'o est'is apog'it'a al ankr'o, kaj ĝi'a ankr'a fer'o el'star'is ĝust'e ĝis la nivel'o de la akv'o. Georg'o, kiu'n la flu'o kun grand'a fort'o pel'is antaŭ'e'n, sur'puŝ'iĝ'is sur ĝi'n. Sen'fort'a li fal'is kun si'a ŝarĝ'o, sed la sekv'ant'a ond'o de'nov'e lev'is li'n kaj la knab'in'o'n.

La ŝip'an'o'j kapt'is ili'n kaj tir'is ili'n en la boat'o'n, la sang'o flu'is de la vizaĝ'o de Georg'o, li est'is kiel sen'viv'a, sed la knab'in'o'n li ten'is tiel fort'e, ke oni per'fort'e dev'is ŝi'n liber'ig'i el li'a brak'o kaj man'o. Kadavr'e pal'a, sen'viv'a kaj etend'it'a ŝi kuŝ'is en la boat'o, kiu rem'is al Skagen.

Ĉiu'j rimed'o'j van'e est'is uz'it'a'j por re'viv'ig'i Klar'o'n; ŝi mort'is kaj rest'is mort'int'a. Dum long'a temp'o li est'is naĝ'int'a kun kadavr'o; por mort'int'in'o li labor'is kaj el'ĉerp'is si'a'j'n fort'o'j'n.

Georg'o ankoraŭ spir'is; li'n oni port'is al la plej proksim'a dom'o en la dun'o'j. Iu kvazaŭ sub'ĥirurg'o, kiu trov'iĝ'is sur tiu lok'o, sed kiu laŭ si'a profesi'o est'is forĝ'ist'o kaj butik'ist'o, provizor'e bandaĝ'is Georg'o'n, ĝis oni en la sekv'ant'a tag'o pov'is ven'ig'i kurac'ist'o'n el Gjorring.

La cerb'o de la mal'san'ul'o est'is atak'it'a, li kuŝ'is en furioz'ec'o kaj el'ig'ad'is sovaĝ'a'j'n kri'o'j'n; sed en la tri'a tag'o li far'iĝ'is sen'konsci'a, li'a viv'o, kiel ŝajn'is, pend'is nur sur unu faden'o, kaj se ĝi dis'ŝir'iĝ'us, tio, laŭ la opini'o de la kurac'ist'o, est'us la plej bon'a, kio'n oni pov'us dezir'i al Georg'o.

“Ni pet'u Di'o'n, ke li evit'u la mort'o'n; li tamen rest'os ja hom'o.”

Kaj efektiv'e, la viv'o ten'is li'n fort'e, la faden'o ne vol'is dis'ŝir'iĝ'i, sed la faden'o de re'memor'o'j dis'ŝir'iĝ'is, ĉiu'j mens'a'j kapabl'o'j mal'aper'is, kaj tio est'is terur'a. Rest'is nur viv'ant'a korp'o, korp'o, kiu est'is ricev'ont'a re'turn'e si'a'n san'o'n.

Georg'o rest'is en la dom'o de la komerc'ist'o Bronne.

“Li ricev'is ja si'a'n mort'ig'a'n mal'san'o'n per tio, ke li far'is super'hom'a'j'n pen'o'j'n por sav'i al ni ni'a'n infan'o'n,” dir'is la mal'jun'a hom'o; “nun li est'as ni'a fil'o.”

Oni nom'is Georg'o'n idiot'o, tio tamen ne est'is la ĝust'a esprim'o; li est'is kiel instrument'o, kies kord'o'j mal'streĉ'iĝ'is kaj ne pov'as plu son'i. Nur por unu sol'a moment'o, por mal'mult'e da minut'o'j ili streĉ'iĝ'is, kaj ili ek'son'is. Mal'nov'a'j melodi'o'j ek'son'is, apart'a'j takt'o'j, bild'o'j, rav'ant'a'j bild'o'j dis'rul'iĝ'is. Post'e li de'nov'e sid'is kun rigid'a rigard'o kaj sen'pens'e; ni pov'as supoz'i, ke li ne sufer'is; la nigr'a'j okul'o'j perd'is si'a'n bril'o'n, ili simil'is al nigr'a spir'nebul'it'a vitr'o.

“Mal'feliĉ'a idiot'a Georg'o!” oni dir'ad'is.

Tia est'is li, kiu sub la kor'o de si'a patr'in'o est'is port'at'a por tiel riĉ'a kaj feliĉ'a sur'ter'a viv'o, ke “est'is fier'ec'o, terur'a mal'humil'ec'o” dezir'i al si viv'o'n post la ter'a aŭ kred'i je ĝi. Ĉiu'j grand'a'j kapabl'o'j de la anim'o est'as do for'ĵet'it'a'j? Nur mal'facil'a'j tag'o'j, dolor'o kaj tromp'iĝ'o est'is li'a sort'o. Li est'is bel'eg'a bulb'o, el'ŝir'it'a el si'a riĉ'a ter'o kaj ĵet'it'a en la sabl'o'n, por for'velk'i! Ĉu la est'aĵ'o, kre'it'a laŭ la bild'o de Di'o, hav'is neniam pli bon'a'n, pli alt'a'n valor'o'n? Ĉu la tut'aĵ'o est'is kaj est'as nur lud'o de la hazard'o? Ne! La am'o de Di'o dev'is kaj vol'is don'i al li en ali'a viv'o kompens'o'n pro ĉio, kio'n li ĉi tie sufer'is kaj je kio li est'is sen'ig'it'a. “La Etern'ul'o est'as favor'kor'a, kaj Li'a bon'ec'o daŭr'as etern'e.” Ĉi tiu'j'n vort'o'j'n el la psalm'o'j de Davido kun kred'o kaj konsol'o parol'is la pi'a mal'jun'a komerc'ist'edz'in'o, kaj la preĝ'o de ŝi'a kor'o est'is, ke Di'o baldaŭ liber'ig'u Georg'o'n de li'a'j sufer'o'j, por ke li pov'u en'ir'i en la viv'o'n etern'a'n.

Sur la tomb'ej'o, kie la sabl'o flug'ad'is trans la mur'o'n, kuŝ'is la en'ter'ig'it'a Klar'o. Ŝajn'is, ke Georg'o absolut'e ne pens'as pri tio, ĝi ne aparten'is al la rond'o de li'a'j pens'o'j, kiu konsist'is nur el fragment'o'j el de'long'e mal'aper'int'a temp'o. Ĉiu'n dimanĉ'o'n li akompan'is la famili'o'n en la preĝ'ej'o'n kaj sid'is tie silent'e kaj kun sen'pens'a rigard'o. Unu tag'o'n li dum la kant'ad'o el'ig'is ĝem'o'n, li'a'j okul'o'j ek'lum'is, ili est'is direkt'it'a'j al la altar'o, al tiu lok'o, kie li antaŭ pli ol unu jar'o genu'is kun'e kun si'a mort'int'a amik'in'o, li el'dir'is ŝi'a'n nom'o'n, pal'iĝ'is, kaj larm'o'j ek'flu'is sur li'a'j vang'o'j.

Oni el'konduk'is li'n el la preĝ'ej'o, kaj li dir'is, ke li sent'as si'n bon'e; al li ne ŝajn'is, ke io al li mank'as, li ne hav'is i'a'n re'memor'o'n pri tio. Tiel konfes'is li, kiu'n Di'o sufer'ig'is, kiu'n Di'o ŝajn'e for'ĵet'is. — Kaj Di'o, ni'a kre'int'o est'as plej saĝ'a kaj plej am'ant'a, — kiu pov'as dub'i pri tio? Ni'a kor'o kaj ni'a prudent'o tio'n kompren'as, la Bibli'o tio'n konfirm'as: “Li'a bon'ec'o daŭr'as etern'e!”

En Hispan'uj'o, kie inter oranĝ'o'j kaj laŭr'o'j est'as ĉirkaŭ'blov'at'a'j de varm'a'j vent'et'o'j la or'a'j Maŭr'a'j kupol'o'j, kie son'as kant'ad'o kaj kastanjet'o'j, en bel'eg'a dom'o sid'is sen'infan'a mal'jun'ul'o, la plej riĉ'a komerc'ist'o. Tra la strat'o'j ir'is infan'o'j en procesi'o kun kandel'o'j kaj flirt'ant'a'j standard'o'j. Kiom mult'e el si'a riĉ'ec'o li plej volont'e for'don'us, por posed'i ankoraŭ si'a'j'n infan'o'j'n, si'a'n fil'in'o'n, aŭ ŝi'a'n infan'o'n, kiu ebl'e neniam ek'vid'is la lum'o'n de ĉi tiu mond'o, kaj kia'manier'e ĝi pov'us ek'vid'i la lum'o'n de la etern'ec'o, de la paradiz'o? “Mal'feliĉ'a infan'o!”

Jes, mal'feliĉ'a infan'o! Efektiv'e ankoraŭ infan'o, kaj tamen hav'ant'a jam la aĝ'o'n de pli ol tri'dek jar'o'j, — tiu'n aĝ'o'n Georg'o ating'is en Mal'nov'a Skagen.

La flug'ant'a sabl'o kuŝ'iĝ'is sur la tomb'o'j ĝis la supr'a rand'o de la preĝ'ej'a mur'o; tamen la mort'ant'o'j vol'is kaj dev'is est'i en'ter'ig'at'a'j ĉi tie, apud la antaŭ'e mort'int'a'j, apud la parenc'o'j kaj la kar'a'j person'o'j. La komerc'ist'o Bronne kaj li'a edz'in'o kuŝ'is ĉi tie apud si'a infan'o sub la blank'a sabl'o.

Est'is fru'a sezon'o, la temp'o de la vent'eg'o'j; la dun'o'j fum'is; la mar'o ĵet'ad'is alt'a'j'n ond'o'j'n; la bird'o'j flug'ad'is en grand'a'j amas'o'j, kiel nub'o'j en vent'eg'o, kri'aĉ'ant'e super la dun'o'j. Ŝip'romp'iĝ'o'j sekv'is unu la ali'a'n sur la rif'o'j kaj sabl'aĵ'o'j.

Unu post'tag'mez'o'n, kiam Georg'o sol'a sid'is en la ĉambr'o, subit'e komenc'is iom tag'iĝ'i en li'a anim'o; li'n atak'is la sent'o de ia special'a mal'trankvil'ec'o, kia atak'is li'n oft'e en li'a'j pli jun'a'j jar'o'j kaj pelad'is li'n sur la dun'o'j'n kaj sur la erik'ej'o'n.

“Hejm'e'n! hejm'e'n!” li dir'is. Neni'u li'n aŭd'is. Li el'ir'is el la dom'o, al la dun'o'j, la sabl'o kaj mal'grand'a'j ŝton'et'o'j bat'ad'is li'a'n vizaĝ'o'n kaj turn'iĝ'ad'is ĉirkaŭ li. Li ir'is rekt'e al la preĝ'ej'o. La sabl'o, kiu amas'iĝ'is ĉe la mur'o, ating'is jam la alt'ec'o'n de du'on'o de la fenestr'o'j, sed sur la voj'et'o antaŭ la preĝ'ej'o la sabl'o est'is for'ŝovel'it'a, la pord'o de la preĝ'ej'o ne est'is ŝlos'it'a kaj ĝi est'is facil'e mal'ferm'ebl'a. Georg'o en'ir'is.

Blek'eg'ant'e flug'is la vent'o super la urb'o Skagen; tio est'is uragan'o, kiu'n oni ne memor'is jam de tre long'a temp'o, ver'e terur'a veter'o. Sed Georg'o est'is en la dom'o de Di'o, kaj dum ekster'e mal'lev'iĝ'is la mal'lum'a nokt'o, en li far'iĝ'is lum'e, tio est'is la lum'o de la anim'o, kiu neniam plen'e esting'iĝ'as. Li sent'is, kiel la pez'a ŝton'o, kiu kuŝ'is sur li'a kap'o, sen'bru'e de'rul'iĝ'is. Ŝajn'is al li, ke li aŭd'as la son'ad'o'n de la orgen'o, sed tio est'is la vent'eg'o kaj la rul'iĝ'ant'a mar'o. Li sid'iĝ'is en preĝ'ej'a seĝ'o, kaj la kandel'o'j ek'brul'is, unu apud la ali'a, tia grand'a kvant'o, kia'n li vid'is nur en Hispan'uj'o. Kaj ĉiu'j bild'o'j de la mal'nov'a'j urb'a'j konsil'an'o'j kaj urb'estr'o'j far'iĝ'is viv'ant'a'j, ili el'ir'is el la mur'o, kie ili star'is de mult'e da jar'o'j, kaj sid'iĝ'is en la ĥor'ej'o. La pord'o'j de la preĝ'ej'o mal'ferm'iĝ'is, kaj en'ir'is ĉiu'j mort'int'o; fest'e vest'it'a'j en la kostum'o'j de si'a temp'o; ili ven'is sub la son'o'j de bel'a muzik'o kaj sid'iĝ'is en la seĝ'o'j Tiam ek'son'is sankt'a kant'o simil'e al la rul'iĝ'ant'a mar'o, kaj li'a'j mal'jun'a'j adopt'int'a'j ge'patr'o'j de la Huusbyaj dun'o'j ankaŭ est'is ĉi tie, kaj la mal'jun'a komerc'ist'o Bronne kun si'a edz'in'o, kaj flank'e de ili, tut'e apud'e de Georg'o, sid'is ili'a mild'a ĉarm'a fil'in'o. Ŝi don'is al Georg'o la man'o'n, kaj ili ir'is al la altar'o, kie ili iam antaŭ'e genu'is, kaj la pastr'o kun'met'is ili'a'j'n man'o'j'n kaj konsekr'is ili'n al viv'o en am'o. Supr'e ek'bru'is son'o'j de trombon'o'j, admir'ind'a'j kiel infan'a'j voĉ'o'j plen'a'j de sopir'o kaj de ĝoj'o, ili far'iĝ'is plen'a'j orgen'a'j son'o'j, uragan'o de plen'a'j, majest'a'j ton'o'j, ĉarm'a'j por la orel'o kaj tamen tiel potenc'a'j, ke ili pov'is krev'ig'i tomb'a'j'n ŝton'o'j'n.

Kaj la ŝip'o, kiu pend'is en la ĥor'ej'o, mal'lev'iĝ'is antaŭ ili ambaŭ; ĝi far'iĝ'is grand'a, bel'eg'a, kun silk'a'j vel'o'j kaj or'it'a'j vel'stang'o'j, ĉiu ŝnur'eg'o est'is tra'plekt'it'a per silk'o, kaj la ankr'o'j est'is el ruĝ'a or'o, tut'e tiel, kiel est'is dir'it'e en la mal'nov'a kant'o. Kaj la ge'fianĉ'o'j ir'is sur la ŝip'o'n, kaj la tut'a preĝ'ej'a komun'um'o sekv'is, kaj tie trov'iĝ'is sufiĉ'e da lok'o kaj da bel'eg'ec'o por ili ĉiu'j. La mur'o'j kaj ark'aĵ'o'j de la preĝ'ej'o flor'is kiel la siring'a arb'et'aĵ'o kaj la bon'odor'a'j tili'o'j, mild'e bru'et'is la branĉ'o'j kaj foli'o'j. Ili klin'iĝ'is, dis'ŝov'iĝ'is, kaj la ŝip'o lev'iĝ'is kaj ek'naĝ'is kun ili tra la mar'o, tra la aer'o. Ĉiu preĝ'ej'a lum'o est'is mal'grand'a stel'o, kaj la vent'o'j kun'ig'is si'a'n voĉ'o'n kun la preĝ'ej'a kant'ad'o, kaj ĉiu'j kant'is kun'e:

“En am'o, al majest'o!” — “Neni'u viv'o perd'iĝ'u!” — “Feliĉ'e kaj ĝoj'e! Hal'el'uj'a!”

Kaj ĉi tiu'j vort'o'j est'is li'a'j last'a'j en ĉi tiu mond'o, romp'iĝ'is la lig'il'o, kiu katen'is la sen'mort'a'n anim'o'n. — Nur sen'viv'a korp'o kuŝ'is en la mal'lum'a preĝ'ej'o, super kiu bru'is la vent'o kaj ĉirkaŭ'blov'is ĝi'n per flug'ant'a sabl'o.

* * *

La sekv'ant'a tag'o est'is dimanĉ'o, la komun'um'o kaj la pastr'o ven'is al la Di'serv'o. La voj'o ĉi tie'n est'is mal'facil'a, preskaŭ ne'ir'ebl'a kaŭz'e de la sabl'o, kaj nun, kiam ili est'is ĉi tie, tut'a sabl'a mont'o est'is ĉi tie amas'iĝ'int'a ĝis alt'e super la pord'o de la preĝ'ej'o. La pastr'o voĉ'leg'is mal'long'a'n preĝ'o'n kaj dir'is, ke Di'o mem ŝlos'is la pord'o'n de Si'a dom'o, ke ili dev'as nun ir'i kaj ie konstru'i por Li nov'a'n dom'o'n.

Post'e ili kant'is kant'o'n kaj ek'ir'is re'turn'e hejm'e'n.

Georg'o'n oni ne pov'is trov'i, nek en la urb'o, nek inter la dun'o'j, kie oni li'n serĉ'is. Oni dir'is, ke la ond'o'j, rul'iĝ'ant'a'j ĝis alt'e sur la sabl'o'n, for'tir'is li'n.

Li'a korp'o kuŝ'is en'tomb'ig'it'a en la plej grand'a sarkofag'o, en la preĝ'ej'o mem. Di'o en vent'eg'o ĵet'is ter'o'n sur li'a'n ĉerk'o'n, la pez'a tavol'o da sabl'o kuŝ'is kaj ankoraŭ nun kuŝ'as super ĝi.

La flug'sabl'o kovr'is la potenc'a'j'n ark'aĵ'o'j'n, dun'a'j kresk'aĵ'o'j kaj sovaĝ'a'j roz'o'j kresk'as super la preĝ'ej'o, super kiu la migr'ant'o paŝ'as al ĝi'a tur'o, kiu simil'e al grand'eg'a tomb'o'ŝton'o, tre mal'proksim'e vid'ebl'a, el'star'as el la sabl'o kaj montr'as al la ĉiel'o. Neni'u reĝ'o ricev'is pli bel'a'n tomb'o'n! Neni'u mal'help'as la ripoz'o'n de la mort'int'o, neni'u tio'n sci'as aŭ sci'is antaŭ ĉi tiu rakont'o, — la vent'eg'o ĝi'n kant'is al mi inter la dun'o'j.

Pup'lud'ist'o

Sur la vapor'ŝip'o trov'iĝ'is ne'jun'a sinjor'o kun tia gaj'a vizaĝ'o, ke, se tio ne mensog'is, li dev'is est'i la plej feliĉ'a hom'o sur la ter'o. Tia li ankaŭ est'as, li dir'is; mi aŭd'is tio'n el li'a propr'a buŝ'o; li est'is Dan'o, mi'a sam'land'an'o, kaj migr'ant'a direktor'o de teatr'o. Si'a'n tut'a'n person'ar'o'n li port'is ĉiam kun si, ĝi kuŝ'is en grand'a kest'o; li est'is pup'lud'ist'o. Li'a de'nask'iĝ'a bon'a humor'o, li rakont'is, est'is pur'ig'it'a kaj perfekt'ig'it'a de lern'ant'o de la politeknik'a lern'ej'o, kaj per tiu eksperiment'o li far'iĝ'is plen'e feliĉ'a. En la komenc'o mi ne bon'e li'n kompren'is, sed tiam li klar'e el'met'is antaŭ mi si'a'n tut'a'n histori'o'n kaj jen ĝi est'as.

“Mi don'is prezent'ad'o'n”, li dir'is, “en la poŝt'ej'o de Slagelse, kaj mi hav'is bril'ant'a'n prezent'ej'o'n kaj bril'ant'a'n publik'o'n; escept'int'e kelk'e da mal'jun'a'j vir'in'o'j, tio est'is sol'e ne'konfirm'it'a'j infan'o'j. Subit'e aper'as nigr'e vest'it'a person'o kun student'a ekster'aĵ'o, ĝi sid'iĝ'as, kaj ĝi rid'as ĉiam en la ĝust'a'j lok'o'j, aplaŭd'as en la ĝust'a'j lok'o'j, per unu vort'o ĝi est'as tut'e ne'ordinar'a rigard'ant'o. Mi dev'is nepr'e sci'i, kiu li est'as, kaj mi aŭd'is, ke li est'as lern'ant'o de la politeknik'a lern'ej'o, kiu'n oni el'send'is, por kler'ig'i la popol'o'n en la provinc'o'j. Preciz'e je la ok'a hor'o mi'a prezent'ad'o fin'iĝ'is, la infan'o'j dev'is ja fru'e ir'i dorm'i, kaj oni dev'as ankaŭ pens'i pri la oportun'ec'o de si'a publik'o. Je la naŭ'a hor'o la politeknik'ist'o komenc'is si'a'n preleg'o'n kaj si'a'j'n eksperiment'o'j'n, kaj nun mi mi'a'flank'e est'is li'a aŭskult'ant'o. Est'is efektiv'e interes'e aŭd'i kaj vid'i. La plej'part'o ir'is, kiel oni dir'as, trans mi'a'n kap'o'n, tamen tio est'is por mi klar'a: se ni, hom'o'j, pov'as i'o'n tia'spec'a'n el'pens'i kaj el'kalkul'i, tiam ni en efektiv'ec'o dev'as el'ten'i pli mult'e, antaŭ ol oni ŝov'as ni'n en la ter'o'n. Tio, kio'n li far'is antaŭ ni, est'is mal'grand'a'j mirakl'o'j, kaj tamen ĉio ir'is bon'e, kaj li montr'is al ni la natur'a'n reciprok'a'n rilat'o'n. En la temp'o'j de Moseo kaj de la profet'o'j tia politeknik'a lern'ant'o far'iĝ'us unu el la saĝ'ul'o'j de la land'o, kaj en la mez'a'j jar'cent'o'j oni li'n for'brul'ig'us. Mi ne dorm'is dum la tut'a nokt'o, kaj kiam mi en la sekv'ant'a vesper'o don'is prezent'ad'o'n kaj la politeknik'ist'o de'nov'e aper'is, mi ricev'is plej bon'a'n humor'o'n. Mi aŭd'is pri unu aktor'o, ke en si'a'j rol'o'j li pens'ad'is nur pri unu sol'a ĉarm'ul'in'o el ĉiu'j rigard'ant'o'j, por ŝi li lud'ad'is, forges'ant'e pri la tut'a ceter'a publik'o. La politeknik'ist'o est'is mi'a “ŝi”, mi'a sol'a rigard'ant'o, por kiu mi lud'is. Post la fin'o de la prezent'ad'o oni el'vok'is ĉiu'j'n pup'o'j'n, kaj mi'n la politeknik'ist'o invit'is al si por glas'o da vin'o. Li parol'is pri mi'a pup'a komedi'o, kaj mi parol'is pri li'a scienc'o, kaj mi opini'as, ke ni ambaŭ hav'is grand'a'n plezur'o'n unu de la ali'a; sed la last'a vort'o tamen rest'is mi'a, ĉar en li'a parol'ad'o est'is mult'e, pri kio li mem ne pov'is don'i al si kalkul'o'n, ekzempl'e pri la spert'a regul'o, ke pec'o da fer'o, kiu fal'as tra spiral'o, far'iĝ'as magnet'a. Jes, kio tio est'as? La spirit'o ven'as sur ĝi'n, de kie ĝi ven'as? Tio, mi pens'as, est'as tiel sam'e, kiel kun la hom'o'j de ĉi tiu mond'o; Di'o fal'ig'as ili'n tra la spiral'o de la temp'o, kaj tiam la spirit'o ven'as sur ili'n, kaj tiam aper'as ia Napoleono, Luter aŭ simil'a person'o. “La tut'a mond'o est'as vic'o da mir'ind'aĵ'o'j,” dir'is mi'a nov'a amik'o, “sed ni tiel al'kutim'iĝ'is al ili, ke ni nom'as ili'n afer'o'j ĉiu'tag'a'j.” Kaj li parol'is kaj klar'ig'is, fin'e est'is al mi tiel, kvazaŭ li de'pren'us la ŝel'o'n de mi'a cerb'o, kaj mi honest'e konfes'is, ke se mi ne est'us jam mal'jun'a ul'o, mi tuj ir'us en politeknik'a'n lern'ej'o'n kaj lern'us la artifik'o'j'n de la mond'o, kaj malgraŭ tio mi est'is unu el la plej feliĉ'a'j hom'o'j. “Unu el la plej feliĉ'a'j!” li ek'kri'is, mal'rapid'e el'parol'ant'e ĉiu'n vort'o'n kaj special'e akcent'ant'e. “Ĉu vi efektiv'e est'as feliĉ'a?” li demand'is. “Jes,” mi dir'is, “mi est'as feliĉ'a, kaj en ĉiu'j urb'o'j, en kiu'j mi aper'as kun mi'a societ'o, mi est'as bon'ven'at'a. Est'as ver'o, ke ekzist'as unu dezir'o, kiu de temp'o al temp'o atak'as mi'n kiel kobold'o, kaŭz'as al mi ver'a'n turment'o'n kaj for'pren'as de mi la bon'a'n humor'o'n, kaj tio est'as: far'iĝ'i direktor'o de viv'ant'a trup'o, de ver'a hom'a societ'o.” — “Vi dezir'as do, ke vi'a'j pup'o'j far'iĝ'u viv'ant'a'j, vi dezir'as, ke ili far'iĝ'u ver'a'j aktor'o'j,” li demand'is, “kaj ke vi mem lud'u la rol'o'n de direktor'o? Ĉu vi efektiv'e kred'as, ke vi tiam est'us plen'e feliĉ'a?” Li tio'n ne kred'is, sed mi tio'n kred'is, kaj ni parol'is tio'n kaj ali'o'n kaj fin'e tamen star'is sur la sam'a punkt'o, sed la glas'o'j'n ni tamen inter'frap'is. La vin'o est'is tre bon'a, sed en ĝi kred'ebl'e trov'iĝ'is ia sorĉ'a fort'o, ĉar ali'e la tut'a histori'o fin'iĝ'us per tio, ke mi iom ebri'iĝ'us. Tiel tamen ne est'is, mi'a'j okul'o'j est'is klar'a'j kaj ne nebul'it'a'j. Mi hav'is la impres'o'n, kvazaŭ subit'e sun'lum'o hel'ig'is la ĉambr'o'n, la vizaĝ'o de la politeknik'ist'o radi'is, kaj mi ne'vol'e dev'is pens'i pri la antikv'a'j di'o'j, kiam ili ankoraŭ vag'ad'is sur la ter'o en etern'a jun'ec'o. Tio'n mi ankaŭ dir'is al li, kaj li rid'et'is. Mi pov'us ĵur'i, ke li est'as vest'mask'it'a di'o aŭ almenaŭ de'ven'as el la famili'o de ia di'o. Kaj efektiv'e li est'is tia, — mi'a plej alt'a dezir'o est'is efektiv'iĝ'ont'a, la pup'o'j est'is far'iĝ'ont'a'j viv'ant'a'j kaj mi est'is far'iĝ'ont'a direktor'o de hom'a trup'o. Ni trink'is; li pak'is ĉiu'j'n mi'a'j'n pup'o'j'n en la lign'a'n kest'o'n, al'lig'is ĝi'n al mi'a dors'o kaj post'e fal'ig'is mi'n tra spiral'o. Mi aŭd'as ankoraŭ, kiel mi pez'e fal'is; mi kuŝ'is sur la ter'o kaj la tut'a societ'o el'salt'is el la kest'o. La spirit'o ven'is sur ili'n ĉiu'j'n, ĉiu'j pup'o'j ali'form'iĝ'is en bon'eg'a'j'n art'ist'o'j'n, tio'n asert'is ili mem, kaj mi est'is nur la direktor'o. Ĉio est'is pret'a por la unu'a prezent'ad'o; la tut'a trup'o vol'is parol'i kun mi, kaj la publik'o ankaŭ. La danc'ist'in'o asert'is, ke se ŝi ne star'us sur unu pied'o, la teatr'o far'us fiask'o'n, ke ŝi est'as en ĉiu rilat'o majstr'in'o, kaj ŝi postul'is, ke ŝi est'u traktat'a konform'e al tio. La pup'o, kiu lud'is la rol'o'n de imperi'estr'in'o, postul'is, ke oni ankaŭ ekster la scen'ej'o honor'u ŝi'n kiel imperi'estr'in'o'n, ĉar ali'e ŝi perd'us la neces'a'n si'n'ten'ad'o'n. La jun'a hom'o, kiu est'is uz'at'a por en'ir'i kun leter'o, ten'is si'n tiel sam'e grav'e, kiel unu'a am'ant'o, ĉar la mal'grand'a'j person'o'j, li dir'is, en art'ist'a tut'aĵ'o hav'as tia'n sam'a'n grav'ec'o'n kiel la grand'a'j. La hero'o postul'is, ke li'a tut'a rol'o konsist'u nur el lok'o'j energi'a'j, ĉar ili'n oni ordinar'e aplaŭd'as. La primadon'o vol'is lud'i nur en ruĝ'a tualet'o, ĉar tia est'as al ŝi plej bon'e al'aspekt'a, — ŝi absolut'e ne vol'is aper'i en blu'a vest'o. Ĉio far'is sur mi la impres'o'n de botel'o plen'a de muŝ'o'j, en kiu mi sid'is mez'e intern'e, kaj mi est'is la direktor'o. Mi ne pov'is spir'i, mi perd'is la kap'o'n, mi est'is tiel mizer'a, kiel hom'o nur pov'as far'iĝ'i. Ŝajn'is, ke mi traf'is en tut'e nov'a'n hom'a'n generaci'o'n, mi dezir'is, ke mi ili'n ĉiu'j'n hav'u de'nov'e en la kest'o kaj mi neniam est'u far'iĝ'int'a direktor'o. Mi tio'n dir'is al ili tut'e rekt'e, ke ili en efektiv'ec'o est'as ja nur pup'o'j, kaj tiam ili mort'ig'is mi'n. Mi kuŝ'is en mi'a ĉambr'o sur la lit'o. Kia'manier'e mi de la politeknik'ist'o ven'is tie'n, tio'n li ebl'e sci'as, mi tio'n ne sci'as. La lun'o lum'is sur la plank'o'n, kie la kest'o de la pup'o'j kuŝ'is renvers'it'e kaj ĉiu'j pup'o'j dis'ĵet'it'e. Kiel brasik'o'j kaj rap'o'j kuŝ'is la grand'a'j kaj mal'grand'a'j, ĉiu'j inter'konfuz'it'e. Sed mi ne est'is mal'labor'em'a; rapid'e mi el'salt'is el la lit'o, kaj ĉiu'j pup'o'j ir'is de'nov'e en la kest'o'n, unu'j kun la kap'o antaŭ'e'n, ali'a'j kun la pied'o'j. Mi ferm'is la kovr'il'o'n kaj sid'iĝ'is supr'e sur la kest'o. Tio est'is bild'o pentr'ind'a! Ĉu vi pov'as tio'n imag'i al vi? Mi tio'n vid'as ankoraŭ nun. “Nun vi rest'os ĉi tie,” mi dir'is, “kaj neniam plu mi dezir'os, ke vi ricev'u karn'o'n kaj sang'o'n!” Mi ricev'is plej gaj'a'n humor'o'n, kaj mi est'is la plej feliĉ'a hom'o. La politeknik'ist'o mi'n san'ig'is. Plen'a de feliĉ'o mi sid'is sur la kest'o kaj mi en'dorm'iĝ'is sur ĝi, kaj en la sekv'ant'a maten'o — en efektiv'ec'o est'is jam tag'mez'o, sed tiu'n maten'o'n mi dorm'is ne'ordinar'e long'e — mi ĉiam ankoraŭ sid'is sur ĝi, feliĉ'a, tre feliĉ'a, ĉar mi konvink'iĝ'is, ke mi'a antaŭ'a sol'a dezir'o est'is mal'saĝ'a. Mi demand'is pri la politeknik'ist'o, sed li plu ĉi ne est'is, li mal'aper'is kiel la Grek'a'j kaj Roma'j di'o'j. Kaj de'post tiu temp'o mi ĉiam est'is la plej feliĉ'a hom'o. Mi est'as feliĉ'a direktor'o, mi'a person'ar'o ne rezon'as, la publik'o ankaŭ ne, ĝi ĝoj'as el la tut'a kor'o. Liber'e mi pov'as kuir'i al mi ĉiu'j'n mi'a'j'n teatr'aĵ'o'j'n. El ĉiu'j komedi'o'j mi pren'as al mi la plej bon'a'j'n part'o'j'n, kiu'j plaĉ'as al mi, kaj neni'u koler'as pri tio. Dram'o'j, kiu'j en la grand'a teatr'o nun est'as mal'ŝat'at'a'j, sed al kiu'j la publik'o antaŭ tri'dek jar'o'j kur'ad'is, aŭskult'ad'is ili'n tre kor'tuŝ'it'e kaj sincer'e plor'ad'is ĉe tio, — ili'n mi nun protekt'as. Mi lud'as ili'n antaŭ la et'ul'o'j, kaj la et'ul'o'j plor'as, kiel iam plor'is patr'o kaj patr'in'o. Mi prezent'as la dram'o'n “Johanino Montfaucon” kaj simil'a'j'n kor'tuŝ'ant'a'j'n teatr'aĵ'o'j'n, sed mal'long'ig'it'e, ĉar la infan'o'j ne tre ŝat'as long'a'n am'a'n babil'ad'o'n, ili vol'as: mal'feliĉ'e, sed rapid'e. Jam mi tra'vojaĝ'is Dan'uj'o'n laŭ'long'e kaj laŭ'larĝ'e, mi kon'as ĉiu'j'n kaj mi ankaŭ est'as kon'at'a. Nun mi trans'ir'os en Sved'uj'o'n, kaj se mi ĉi tie hav'os sukces'o'n kaj akir'os sufiĉ'e da mon'o, mi al'iĝ'os per la tut'a korp'o kaj anim'o al la Skandinav'a parti'o, ali'e ne; tio'n mi dir'as al vi, ĉar vi est'as mi'a sam'land'an'o.”

Kaj mi, kiel sam'land'an'o, kompren'ebl'e tuj rakont'as tio'n plu'e'n, simpl'e nur por rakont'i.

Du frat'o'j

Sur unu el la Dan'a'j insul'o'j, kie mal'nov'a'j juĝ'ej'o'j vid'iĝ'as sur la gren'kamp'o'j kaj inter potenc'a'j arb'o'j de la fag'arb'ar'o'j, trov'iĝ'as mal'grand'a urb'et'o kun ruĝ'a'j tegment'o'j sur la mal'alt'a'j dom'o'j. En unu el ili super ard'ant'a'j karb'o'j kaj en varm'eg'a vapor'o est'is prepar'at'a'j rimark'ind'a'j aĵ'o'j. Oni kuir'is en vitr'a'j glas'o'j, oni kirl'is kaj distil'is, en pist'uj'o'j oni pist'is spic'o'j'n. Ĉio'n gvid'is ne'jun'a sinjor'o.

“Oni dev'as atend'i, ĝis ven'os la ĝust'a!” li dir'is, “jes, la ĝust'a'n, la ver'a'n en ĉio kre'it'a oni dev'as ek'kon'i kaj si'n ten'i je tio.”

En la ĉambr'o sid'is ĉe la brav'a patr'in'o du el ŝi'a'j fil'o'j, ankoraŭ mal'grand'a'j, tamen jam kun dis'volv'it'a'j pens'o'j. Pri la ĝust'o kaj ver'o parol'is al ili ankaŭ la patr'in'o, kaj ankaŭ ke oni dev'as si'n ten'i je la ver'o, ke ĝi est'as la vizaĝ'o de Di'o en ĉi tiu mond'o.

La pli aĝ'a el la knab'o'j aspekt'is petol'em'a kaj kuraĝ'a, li am'is leg'i pri la fort'o'j de la natur'o, pri la sun'o kaj la stel'o'j; neni'a fabel'o ŝajn'is al li pli bel'a. Ho, kia feliĉ'o kred'ebl'e est'as, se oni pov'as vetur'i por far'i mal'kovr'o'j'n, aŭ el'pens'i, kia'manier'e oni pov'as far'i imit'aĵ'o'n de la flug'il'o'j de bird'o'j kaj post'e hav'i la ebl'o'n flug'i! Jes, tio pov'as est'i nom'at'a trov'i la ĝust'o'n! La patr'o est'as prav'a, kaj la patr'in'o est'as prav'a; la ver'o kun'kun'ten'as la mond'o'n.

La pli jun'a frat'o est'is pli silent'em'a kaj tut'e for'don'is si'n al la libr'o'j. Kiam li leg'is pri Jakob, ke li kovr'is si'n per fel'o de kapr'id'o por simil'i al Esav kaj per tio tromp'e rab'i de li la rajt'o'n de unu'e'nask'it'ec'o kaj la ben'o'n de li'a patr'o, li koler'e pugn'ig'is si'a'n mal'grand'a'n man'o'n, plen'a de indign'o kontraŭ la tromp'int'o. Kiam li leg'is pri tiran'o'j kaj pri ĉiu'j mal'just'aĵ'o'j kaj mal'bon'aĵ'o'j, kiu'j est'is far'at'a'j en la mond'o, tiam larm'o'j star'is en li'a'j okul'o'j. La pens'o pri la just'o, pri la ver'o, kiu nepr'e dev'as venk'i, tut'e li'n okup'is. Unu vesper'o'n, kiam la knab'o est'is jam en la lit'o, sed la kurten'o'j ne est'is ankoraŭ tut'e kun'tir'it'a'j kaj la lum'o ir'is ĝis li'a lit'o, li kuŝ'is kun si'a libr'o kaj leg'is ankoraŭ ĝis la fin'o la histori'o'n pri Sol'o'n.

Kaj li'a'j pens'o'j ek'sving'iĝ'is kaj port'is li'n mir'ind'e mal'proksim'e'n. Ŝajn'is al li, ke li'a lit'o ali'form'iĝ'is en ŝip'o'n kun plen'e lev'it'a'j vel'o'j. Ĉu li sonĝ'is, aŭ tio est'is io ali'a? Li glit'is super rul'iĝ'ant'a akv'eg'o, super la alt'a'j ond'o'j de la temp'o, li aŭd'is la voĉ'o'n de Sol'o'n. Bon'e kompren'ebl'e kaj tamen fremd'lingv'e son'is la Dan'a deviz'o: “Per leĝ'o oni dev'as konstru'i land'o'n.”

Kaj la geni'o de la hom'a ras'o star'is en la mal'riĉ'a ĉambr'o, klin'is si'n super la lit'o'n kaj kis'is la frunt'o'n de la knab'o. “Far'iĝ'u fort'a en honor'o kaj fort'a en la batal'o'j de la viv'o. Kun ver'o en vi'a brust'o flug'u al la land'o de la ver'o!”

La pli aĝ'a frat'o ne est'is ankoraŭ en la lit'o, li star'is ĉe la fenestr'o kaj rigard'is la nebul'a'j'n figur'o'j'n, kiu'j lev'iĝ'is de la herb'ej'o. Tio ne est'is elf'a'j knab'in'o'j, kiu'j tie danc'is, kiel iam dir'is al li mal'jun'a honest'a serv'ist'in'o. Li hav'as jam pli bon'a'j'n sci'o'j'n pri tio, est'is vapor'o, kiu est'is pli mal'pez'a ol la aer'o kaj tial lev'iĝ'is. Fal'is fal'stel'o, kaj en la sam'a moment'o la pens'o'j de la knab'o lev'iĝ'is de la vapor'o'j de la ter'o alt'e supr'e'n al la bril'ant'a meteor'o. La stel'o'j de la ĉiel'o bril'is, oni hav'is la impres'o'n, kvazaŭ long'a'j or'a'j faden'o'j pend'is de ili mal'supr'e'n al la ter'o.

“Flug'u kun mi!” io kant'is kaj son'is en la kor'o de la knab'o; kaj la potenc'a geni'o de la hom'a'j generaci'o'j port'is li'n pli rapid'e ol bird'o, ol sag'o, ol ĉio ter'a, kio pov'as flug'i, ekster'e'n en la sen'lim'a'n univers'o'n, kie radi'o'j, ir'ant'a'j de stel'o al stel'o, lig'is unu kun la ali'a la korp'o'j'n de la univers'o. Ni'a ter'o turn'iĝ'ad'is en la mal'dens'a aer'o, vilaĝ'o'j aper'is dens'e unu tut'e apud la ali'a. Tra la sfer'o'j son'is la vort'o'j:

“Kio est'as proksim'a, kio est'as mal'proksim'a, se la potenc'a geni'o de la spirit'o vi'n lev'as!”

Kaj ĉiam ankoraŭ la knab'o star'is ĉe la fenestr'o kaj rigard'is ekster'e'n, la pli jun'a frat'o kuŝ'is en si'a lit'o, la patr'in'o vok'is ili'n per ili'a'j nom'o'j:

Anders kaj Hans Christian!”

Dan'uj'o ili'n kon'as, la mond'o kon'as ambaŭ frat'o'j'n — Oersted.

Mal'nov'a preĝ'ej'a sonor'il'o

Verk'it'a por la Schiller’a album'o

En la German'a land'o Vurtemberg'o, kie la akaci'a'j arb'o'j tiel bel'e flor'as ĉe la land'voj'o kaj la pom'arb'o'j kaj pir'arb'o'j en aŭtun'o fleks'iĝ'as sub si'a grand'a abund'o da frukt'o'j, trov'iĝ'as urb'et'o, nom'at'a Marbach. Ĝi aparten'as al la tre mal'grand'a'j urb'et'o'j, sed ĝi hav'as bel'a'n situaci'o'n ĉe la river'o Neckar, kiu preter'kur'as urb'o'j'n, mal'nov'a'j'n kavalir'a'j'n kastel'o'j'n kaj verd'a'j'n vin'ber'ĝarden'o'j'n, por miks'i si'a'n akv'o'n kun la akv'o de la fier'a Rejn'o.

Est'is mal'fru'a sezon'o, la ruĝ'kolor'a'j vin'ber'a'j foli'o'j velk'e pend'is mal'supr'e'n, verŝ'iĝ'is abund'a pluv'o, kaj la mal'varm'a vent'o far'iĝ'ad'is ĉiam pli fort'a; por la mal'riĉ'ul'o'j tio ne est'is agrabl'a temp'o. La tag'o'j est'is mal'lum'a'j, kaj ankoraŭ pli mal'lum'e est'is en la mal'nov'a'j mal'grand'a'j dom'o'j. Unu el tiu'j dom'o'j star'is kun fronton'o direkt'it'a al la strat'o, kun mal'alt'a'j fenestr'o'j, mal'riĉ'a kaj mal'grav'a laŭ si'a aspekt'o, kaj tia ankaŭ est'is la famili'o, kiu loĝ'is en ĝi, sed ĝi est'is honest'a kaj labor'em'a, kun tim'o al Di'o en la trezor'ej'o de si'a kor'o. Ankoraŭ unu infan'o'n Di'o est'is baldaŭ send'ont'a al ili. La hor'o al'ven'is, la patr'in'o kuŝ'is en dolor'o'j kaj angor'o; subit'e de la proksim'a preĝ'ej'a tur'o ek'son'is al ŝi la ton'o'j de la sonor'il'o, tiel profund'e, tiel solen'e. Tiam est'is fest'a hor'o, kaj la son'o'j de la sonor'il'o plen'ig'is la preĝ'ant'a'n vir'in'o'n per religi'a sent'o kaj fid'o. Ŝi'a'j pens'o'j lev'iĝ'is kun sincer'a am'o al Di'o, kaj en la sam'a moment'o ŝi nask'is mal'grand'a'n fil'o'n kaj ek'sent'is si'n sen'fin'e ĝoj'a kaj feliĉ'a. Ŝajn'is, kvazaŭ la sonor'il'o sur la tur'o el'son'as ŝi'a'n ĝoj'o'n en la urb'o'n kaj en la land'o'n. Du mal'grand'a'j infan'a'j okul'o'j ŝi'n rigard'is, kaj la har'o'j de la infan'o lum'is, kvazaŭ ili est'us or'it'a'j. La mond'o akcept'is la infan'o'n en la mal'lum'a Novembr'a tag'o per son'ad'o de sonor'il'o. La patr'o kaj la patr'in'o kis'is ĝi'n, kaj ili en'skrib'is en si'a Bibli'o: “La dek'a'n de Novembr'o de la jar'o 1759 Di'o donac'is al ni fil'o'n”; kaj post'e est'is al'don'it'e, ke la fil'o ĉe la bapt'o ricev'is la nom'o'j'n “Johann Christoph Friedrich”.

Kio far'iĝ'is el la mal'grand'a knab'o, la mal'riĉ'a knab'o el la mal'grav'a urb'o Marbach? Nu, tio'n neni'u tiam sci'is, eĉ ne la mal'nov'a preĝ'ej'a sonor'il'o, kvankam ĝi pend'is alt'e kaj sonor'is kaj kant'is la unu'a por li, kiu est'is post'e kant'ont'a la mir'ind'e bel'a'n kant'o'n pri la ‘Sonor'il'o’.

La knab'et'o kresk'is, kaj la mond'o kresk'is en li'a'j okul'o'j kaj pens'o'j. Li'a'j ge'patr'o'j for'migr'is en ali'a'n urb'o'n, sed bon'a'j amik'o'j de ili rest'is en la mal'grand'a Marbach, kaj tial la patr'in'o kun la infan'o iam ven'is tie'n vizit'e. La knab'o hav'is la aĝ'o'n de nur ses jar'o'j, sed li jam sci'is i'o'n el la Bibli'o kaj el la pi'a'j psalm'o'j. Jam pli ol unu vesper'o'n li est'is aŭd'int'a de si'a mal'grand'a kan'a seĝ'o, kiel la patr'o voĉ'leg'is la fabl'o'j'n de Gellert kaj la Mesi'ad'o'n de Klopstock. Varm'eg'a'j'n larm'o'j'n li kaj li'a je du jar'o'j pli aĝ'a frat'in'o verŝ'is ĉe la leg'ad'o pri la sort'o de tiu, kiu akcept'is la mort'o'n sur la kruc'o por la liber'ig'o de ni ĉiu'j.

Ĉe la unu'a vizit'o en Marbach la urb'o ne mult'e ŝanĝ'iĝ'is; est'is ja ankoraŭ ne long'e de'post tiu temp'o, kiam ili el'migr'is. La dom'o'j star'is kiel antaŭ'e kun pint'a'j fronton'o'j, mal'rekt'a'j mur'o'j kaj mal'alt'a'j fenestr'o'j. Sur la tomb'ej'o aper'is nov'a'j tomb'o'j, kaj tut'e apud la mur'o star'is nun en la herb'o la mal'nov'a sonor'il'o, kiu est'is fal'int'a de si'a alt'a lok'o, krev'is kaj ne pov'is plu sonor'i; sur ĝi'a lok'o nun trov'iĝ'is jam nov'a sonor'il'o

La patr'in'o kaj la fil'o ir'is sur la tomb'ej'o'n, ili star'is antaŭ la mal'nov'a sonor'il'o, kaj la patr'in'o rakont'is al si'a mal'grand'a knab'o, kiel la sonor'il'o serv'is dum kelk'e da jar'cent'o'j, sonor'ad'is por bapt'o de infan'o'j, por edz'iĝ'a ĝoj'o kaj por en'ter'ig'o; ĝi anonc'ad'is fest'a'n ĝoj'o'n kaj alarm'o'n pri brul'o; ĝi pri'kant'ad'is la ir'ad'o'n de tut'a hom'a viv'o. Kaj neniam la knab'et'o forges'is tio'n, kio'n la patr'in'o rakont'is, ĝi re'son'ad'is en li'a brust'o, ĝis ĝi ĉe li, kiam li est'is jam vir'o, ricev'is la form'o'n de kant'o. Kaj la patr'in'o rakont'is al li, kiel tiu mal'nov'a sonor'il'o sonor'is kaj kant'is al ŝi en la kor'o'n konsol'o'n kaj ĝoj'o'n en la hor'o de angor'o, kiam Di'o donac'is al ŝi ŝi'a'n mal'grand'a'n knab'o'n. Kaj la knab'et'o rigard'is kun pi'a sent'o la grand'a'n mal'nov'a'n sonor'il'o'n, klin'is si'n kaj kis'is ĝi'n, kvankam ĝi est'is mal'nov'a kaj krev'int'a kaj star'is nun sen'valor'e mez'e de herb'o kaj urtik'o.

En la re'memor'o'j de la mal'grand'a knab'o, kiu el'kresk'is en mal'riĉ'ec'o, ĝi ne ĉes'is viv'i. Long'a kaj mal'gras'a, ruĝ'har'a kaj plen'a de lentug'o'j, tia li est'is, sed li posed'is du okul'o'j'n klar'a'j'n kaj hel'a'j'n kiel profund'a akv'o. Kiel li fart'is? Li fart'is bon'e, envi'ind'e bon'e! Per plej alt'a favor'a decid'o li'a princ'o akcept'is li'n en tiu'n sekci'o'n de la milit'ist'a lern'ej'o, en kiu trov'iĝ'is la infan'o'j de la pli alt'klas'a'j hom'o'j, kaj tio est'is honor'o, feliĉ'o. Li port'is du'on'bot'o'j'n, rigid'a'n kol'kovr'il'o'n kaj pudr'it'a'n peruk'o'n. Sci'o'j est'is instru'at'a'j al li sub la konstant'a'j komand'o'j: “Marŝ’!” “Halt’!” “Front’!” El tio jam pov'is io far'iĝ'i.

La mal'nov'a sonor'il'o cert'e est'is ven'ont'a iam en fand'o'forn'o'n, sed kio el ĝi far'iĝ'os? Nu, tio'n oni neniel pov'is antaŭ'dir'i, kaj tiel sam'e oni neniel pov'is antaŭ'dir'i, kio iam el'ven'os kaj el'son'os el la sonor'il'o en la jun'a brust'o. Ĝi hav'is en si metal'o'n, kiu laŭt'e ek'sonor'is, kiu ek'sonor'is mal'proksim'e'n en la mond'o'n. Ju pli mal'vast'e far'iĝ'is inter la lern'ej'a'j mur'o'j kaj ju pli laŭt'eg'e tondr'is la komand'o “Marŝ’!” “Halt’!” “Front’!”, des pli fort'a'j son'o'j el'iĝ'is el la brust'o de la jun'ul'o, kaj li kant'is tio'n, kio viv'is en li, en la rond'et'o de si'a'j kamarad'o'j, kaj la ton'o'j son'is trans la lim'o'j'n de la land'o. Sed ne por tia cel'o li ricev'is sen'pag'a'n lern'ad'o'n, vest'o'j'n kaj manĝ'ad'o'n. Li hav'is la numer'o'n de la najl'et'o, kiu dev'is est'i en la grand'a horloĝ'a meĥanism'o, al kiu ni ĉiu'j dev'as aparten'i por ni'a propr'a palp'ebl'a profit'o. Kiel mal'mult'e ni mem ni'n kompren'as! Kiel do la ali'a'j, eĉ la plej bon'a'j hom'o'j, pov'us ni'n kompren'i! Sed ĝust'e per la prem'o kre'iĝ'as la mult'e'kost'a ŝton'o. La prem'o tie est'is; ĉu iam en la daŭr'o de la temp'o la mond'o ek'kon'os la juvel'o'n?

Est'is grand'a fest'o en la ĉef'urb'o de la land'reg'ant'o. Mil'o'j da lamp'o'j lum'is, raket'o'j flug'is alt'e'n. Tiu bril'o ne mal'aper'as el la memor'o kaŭz'e de tiu, kiu sam'temp'e kun ĝi kun larm'o'j kaj dolor'o pen'is ne'rimark'at'e ating'i fremd'a'n ter'o'n. Li dev'is for'las'i la patr'uj'o'n, for'las'i la patr'in'o'n, ĉiu'j'n si'a'j'n kar'a'j'n, aŭ pere'i en la torent'o de la ordinar'ec'o.

Al la mal'nov'a sonor'il'o est'is bon'e, ĝi star'is ŝirm'it'a ĉe la Marbacha preĝ'ej'a mur'o! La vent'o blov'is super ĝi kaj pov'us rakont'i al ĝi pri tiu, ĉe kies nask'iĝ'o ĝi sonor'is, rakont'i, kiel mal'varm'e ĝi blov'is super li, kiam li antaŭ ne'long'e tut'e sen'fort'iĝ'int'e fal'is en la arb'ar'o de la najbar'a land'o, kie li'a tut'a riĉ'ec'o kaj li'a tut'a esper'o je la est'ont'ec'o konsist'is nur en la manuskript'o de “Fiesko”. La vent'o pov'us rakont'i pri li'a'j unu'a'j protekt'ant'o'j, ĉiu'j art'ist'o'j, kiu'j unu post la ali'a for'ŝtel'iĝ'is de la preleg'ad'o kaj prefer'is amuz'iĝ'i per kegl'o'j. La vent'o pov'us rakont'i pri la pal'a for'kur'int'o, kiu dum semajn'o'j, eĉ dum monat'o'j loĝ'is en mizer'a drink'ej'o, kie la mastr'o insult'ad'is, furioz'ad'is kaj drink'ad'is, kie reg'is brut'a gaj'ec'o, dum li kant'is pri si'a ideal'o. Mal'facil'a'j tag'o'j, mal'lum'a'j tag'o'j! La kor'o dev'as mem sufer'i kaj spert'i tio'n, kio'n ĝi iam per kant'o proklam'os al la mond'o.

Mal'lum'a'j tag'o'j, mal'varm'a'j nokt'o'j pas'is super la mal'nov'a sonor'il'o; ĝi tio'n ne sent'is, sed la sonor'il'o en la hom'a brust'o sent'as si'a'n mal'bon'a'n temp'o'n. Kiel fart'is la jun'a hom'o? Kiel fart'is la mal'nov'a sonor'il'o? La sonor'il'o ven'is mal'proksim'e'n, pli mal'proksim'e'n ol kiom oni antaŭ'e pov'is ĝi'n aŭd'i de ĝi'a alt'a lok'o sur la tur'o. Kaj la jun'a hom'o? La sonor'il'o en li'a brust'o sonor'is pli mal'proksim'e'n, ol kiom li'a pied'o pov'is migr'i aŭ li'a okul'o pov'is vid'i, ĝi sonor'is kaj sonor'as ankoraŭ nun trans la ocean'o'n, ĉirkaŭ'e super la tut'a ter'o. Ni aŭd'u tamen antaŭ'e pri la preĝ'ej'a sonor'il'o! El Marbach oni ĝi'n for'ig'is, oni ĝi'n vend'is kiel mal'nov'a'n kupr'aĵ'o'n, kaj ĝi dev'is migr'i en Bavar'uj'o'n en la fand'o'forn'o'n. Kiel kaj kiam ĝi tie'n ven'is? Nu, tio'n la sonor'il'o mem rakont'u, se ĝi pov'as, tio ne est'as grav'a; sed tio'n oni sci'as cert'e, ke ĝi ven'is en la ĉef'urb'o'n de Bavar'uj'o. Pas'is mult'e da jar'o'j de'post tiam, kiam ĝi de'fal'is de la tur'o; nun ĝi est'is fand'ot'a, ĝi est'is serv'ont'a por la el'fand'o de honor'a monument'o, de la statu'o de unu German'a spirit'a hero'o. Aŭd'u do, kiel okaz'is, mir'ind'e kaj bel'eg'e ir'as la afer'o'j en la mond'o. En Dan'uj'o, sur unu el la verd'a'j insul'o'j, kie kresk'as la fag'o kaj kie lev'iĝ'as la mult'a'j tomb'o'j de gigant'o'j, viv'is tre mal'riĉ'a knab'o. Li hav'is sur si lign'a'j'n ŝu'o'j'n, kaj li port'ad'is en mal'nov'a tuk'o manĝ'aĵ'o'n al si'a patr'o, mal'riĉ'a lign'aĵ'ist'o. La mal'riĉ'a knab'o far'iĝ'is la fier'o de si'a land'o, li kre'is bel'eg'a'j'n marmor'a'j'n figur'o'j'n, kiu'j kaŭz'is admir'o'n de la mond'o, kaj ĝust'e li est'is tiu, kiu ricev'is la honor'a'n komisi'o'n form'i per argil'o la figur'o'n de ne'kompar'ebl'a grand'ec'o, de radi'ant'a bel'ec'o, por ke ĝi pov'u est'i fand'it'a el metal'o, — la figur'o'n de tiu knab'o, kies nom'o'n la patr'o en'skrib'is en si'a Bibli'o: Johann Christoph Friedrich.

Kaj en la form'o'n flu'is la ard'ant'a metal'o, la mal'nov'a preĝ'ej'a sonor'il'o. Neni'u pens'is pri ĝi'a hejm'o, neni'u pens'is pri ĝi'a ĉes'iĝ'int'a sonor'ad'o; la sonor'il'o flu'is kun la ali'a metal'o en la form'o'n kaj form'is la kap'o'n kaj la brust'o'n de la statu'o, kiu nun star'as en Stutgart'o antaŭ la mal'nov'a palac'o, sur tiu lok'o, kie li, kiu'n ĝi prezent'as, dum si'a viv'o ir'ad'is lukt'ant'e kaj streb'ant'e, sub la prem'ad'o de la mond'o, li, la knab'o el Marbach, la eduk'at'o de la Karola lern'ej'o, la for'kur'int'o, la grand'a sen'mort'a poet'o de German'uj'o, kiu kant'is pri la liber'ig'int'o de Svis'uj'o kaj pri la de Di'o inspir'it'a virg'ul'in'o de Franc'uj'o.

Est'is sun'a tag'o, flag'o'j flirt'is de tur'o'j kaj tegment'o'j de la reĝ'urb'o Stutgart'o, la preĝ'ej'a'j sonor'il'o'j sonor'is por fest'o kaj ĝoj'o, nur unu sonor'il'o silent'is, ĝi bril'is en la klar'a sun'lum'o, ĝi bril'is de la vizaĝ'o kaj brust'o de la star'ig'it'a statu'o. Pas'is ĝust'e cent jar'o'j de'post tiu tag'o, kiam la sonor'il'o sur la tur'o de Marbach sonor'is ĝoj'o'n kaj konsol'o'n al la sufer'ant'a patr'in'o, kiu est'is nask'ant'a si'a'n infan'o'n, mal'riĉ'a'n en la mal'riĉ'a dom'o, sed iam est'ont'a'n riĉ'a'n hom'o'n, kies trezor'o'j'n ben'as la mond'o; cent jar'o'j pas'is de'post la nask'iĝ'o de la poet'o de nobl'a'j vir'in'a'j kor'o'j, de la pri'kant'ant'o de la grand'o kaj bel'o, de'post la nask'iĝ'o de Johann Christoph Friedrich Schiller.

Dek'du per la poŝt'o

Est'is terur'e mal'varm'e, la ĉiel'o est'is stel'klar'a, neni'u vent'et'o mov'iĝ'is. “Bum!” oni romp'is pot'o'n je la pord'o. “Paf!” oni signal'is per kanon'o la al'ven'o'n de la nov'a jar'o. Est'is Silvestr'a vesper'o; jen la horloĝ'o bat'is dek'du.

“Trateratra!” la poŝt'o al'ven'is. La grand'a poŝt'a kaleŝ'o halt'is antaŭ la urb'a pord'eg'o, ĝi ven'ig'is en si dek'du person'o'j'n, pli ĝi ne pov'is en'pren'i, ĉiu'j lok'o'j est'is okup'it'a'j.

“Hur'a! Hur'a!” oni kri'is en la dom'o'j, en kiu'j la hom'o'j fest'is la Silvestr'a'n vesper'o'n, kaj ĝust'e nun ili lev'iĝ'is kun plen'a'j glas'o'j kaj toast'is viv'u'o'n al la nov'a jar'o.

“San'o'n kaj kontent'ec'o'n en la nov'a jar'o!” ili proklam'is, “kar'a'n edz'in'et'o'n, plen'a'n sak'o'n da or'o, fin'o'n de ĉiu'j zorg'o'j!”

Jes, tia'n dezir'o'n oni esprim'is, kaj post'e oni inter'frap'is la glas'o'j'n, kaj — la poŝt'o halt'is kun la fremd'a'j gast'o'j, la dek'du vojaĝ'ant'o'j, antaŭ la urb'a pord'eg'o.

Kia'j person'o'j tio est'is? Ili hav'is pasport'o'j'n, ili hav'is ĉe si vojaĝ'a'n pak'aĵ'o'n, jes, donac'o'j'n por vi kaj por mi kaj por ĉiu'j hom'o'j en la urb'o. Kiu'j est'is la fremd'ul'o'j? Kio'n ili vol'as kaj kio'n ili al'port'is?

“Bon'a'n maten'o'n!” ili dir'is al la gard'o'star'ant'o ĉe la pord'eg'o.

“Bon'a'n maten'o'n!” respond'is ĉi tiu, ĉar la horloĝ'o ja est'is jam bat'int'a dek'du.

“Vi'a nom'o? Vi'a profesi'o?” demand'is la gard'o'star'ant'o tiu'n, kiu la unu'a el'ir'is el la kaleŝ'o.

“Rigard'u en la pasport'o!” dir'is la hom'o. “Mi est'as mi!” Li est'is efektiv'e plen'a vir'o, en'volv'it'a en urs'a pelt'o kaj kun pelt'a'j bot'o'j sur la pied'o'j. “Mi est'as tiu, je kiu tre mult'a'j hom'o'j esper'as. Ven'u morgaŭ, tiam vi ricev'os nov'jar'a'n donac'o'n! Mi ĵet'as ĉirkaŭ'e'n spes'o'j'n kaj spes'mil'o'j'n, mi far'as donac'o'j'n, mi eĉ don'as bal'o'j'n, plen'a'j'n tri'dek unu bal'o'j'n, pli da nokt'o'j mi ne dispon'as. Mi'a'j ŝip'o'j en'glaci'iĝ'is, sed en mi'a kontor'o est'as varm'e. Mi est'as grand'komerc'ist'o kaj mi est'as nom'at'a Januar'o. Mi hav'as ĉe mi nur kalkul'o'j'n.”

Post'e ven'is la sekv'ant'a; li est'is ŝerc'em'ul'o, li est'is aranĝ'ist'o de komedi'o'j, mask'o'bal'o'j kaj ĉi'a'j el'pens'ebl'a'j amuz'iĝ'o'j. Li'a pak'aĵ'o konsist'is el grand'a barel'o.

“Ĝi don'os al ni por la karnaval'o mult'e da material'o por gaj'ec'o,” li dir'is. “Mi vol'as gaj'ig'i ali'a'j'n kaj ankaŭ mi'n, ĉar el la tut'a famili'o mi hav'as la plej mal'long'a'n viv'o'n; mi ating'os nur la aĝ'o'n de du'dek ok tag'o'j, ebl'e oni al'don'os ankoraŭ unu tag'o'n; sed la diferenc'o ne est'as grand'a. Hur'a!”

“Ne kri'u tiel laŭt'e,” dir'is la gard'o'star'ant'o.

Ho, mi hav'as la rajt'o'n tio'n far'i!” respond'is la vir'o, “mi est'as princ'o Karnaval'o, kaj mi vojaĝ'as sub la nom'o Februar'o.”

Nun ven'is la tri'a; li aspekt'is kiel en'korp'ig'it'a mal'sat'o, sed malgraŭ tio li ten'is la kap'o'n tre alt'e, ĉar li est'is parenc'o de la “kvar'dek kavalir'o'j”, kaj krom tio li est'is veter'profet'o. Tio ceter'e ne est'as gras'a ofic'o, kaj tial li al ĉiu'j laŭd'is la fast'ad'o'n. Li'a ornam'o konsist'is en buked'o da viol'o'j, kiu'n li port'is en la buton'tru'o.

“Mart'o, marŝ’!” ek'kri'is la kvar'a kaj don'is puŝ'o'n al si'a antaŭ'ir'int'o. “Mart'o, marŝ’! en'ir'u en la gard'ist'ej'o'n, ĉi tie trov'iĝ'as punĉ'o, mi ĝi'n flar'as!” Sed tio tut'e ne est'is ver'a, li vol'is nur far'i al li April'a'n tromp'o'n. Per tio la kvar'a ul'o si'n en'konduk'is. Li'a vigl'a karakter'o plaĉ'is ĉe la unu'a vid'o, li tamen ne mult'e far'is, li hav'is tro mult'e da fest'o'j. “Supr'e'n kaj mal'supr'e'n, tio al mi plaĉ'as!” li dir'is; “pluv'o kaj sun'lum'o, el'ir'i kaj en'ir'i! Mi est'as komisar'o de trans'loĝ'iĝ'o'j, mi est'as funebr'a invit'ist'o, mi pov'o'sci'as ankaŭ rid'i, ankaŭ plor'i. Mi hav'as somer'a'n ŝtof'o'n en mi'a kofr'o, est'us tamen mal'saĝ'e far'i uz'o'n de ĝi. Jen mi est'as! Por parad'o mi port'as silk'a'j'n ŝtrump'o'j'n kaj muf'o'n.”

Nun el la poŝt'a kaleŝ'o el'ir'is sinjor'in'o.

“Fraŭl'in'o Maj'o!” ŝi dir'is. Strang'e, ŝi port'is somer'a'j'n vest'o'j'n kaj sam'temp'e galoŝ'o'j'n. Ŝi hav'is sur si suk'e-verd'a'n silk'a'n jup'o'n, ŝi'a'j har'o'j est'is ornam'it'a'j per anemon'o'j kaj sam'temp'e tiel fort'e odor'is konval'o'j'n, ke la gard'o'star'ant'o dev'is tern'i. “Di'o vi'n ben'u!” Per ĉi tiu afabl'a salut'o ŝi si'n prezent'is. Ŝi est'is ĉarm'a, kaj krom tio ŝi est'is kant'ist'in'o, ne tia, kia'j'n oni trov'as en la teatr'o'j, sed kia'j'n oni trov'as en la arb'ar'o; ne sub tend'o'j'n, ne, en la freŝ'a'n verd'a'n arb'ar'o'n ŝi ir'is kaj kant'is por si'a propr'a plezur'o. En si'a tualet'a kest'et'o ŝi hav'is la “Lign'o'gravur'o'j” de Christian Winther, ĉar ili est'as kiel la fag'arb'ar'o mem, kaj “Mal'grand'a'j vers'aĵ'o; de Richard”, ili est'as kiel konval'o'j.

“Nun ven'as la sinjor'in'o, la jun'a sinjor'in'o!” oni ek'kri'is en la kaleŝ'o, kaj tiam ven'is la sinjor'in'o, jun'a kaj elegant'a, fier'a kaj bel'a. Oni pov'is tuj vid'i, ke ŝi est'is nask'it'a por fest'i la “Sep Dorm'ant'o'j'n”. Festen'o'n ŝi aranĝ'is en la plej long'a tag'o, por ke oni hav'u temp'o'n for'manĝ'i ĉiu'j'n divers'a'j'n manĝ'aĵ'o'j'n. Ŝi hav'is rimed'o'j'n por vetur'i en propr'a kaleŝ'o, tamen ŝi simil'e al la ali'a'j ven'is per la poŝt'o, por montr'i per tio, ke ŝi ne est'as fier'a. Ceter'e ŝi ne vojaĝ'is sol'a, ŝi est'is akompan'at'a de si'a pli jun'a frat'o Juli'o.

Li est'is sufiĉ'e korpulent'a, port'is somer'a'j'n vest'o'j'n kaj pajl'a'n ĉapel'o'n. Da pak'aĵ'o li hav'is kun si nur mal'mult'e, ĉar en la varm'eg'o ĝi est'us por li tro lac'ig'a. Li hav'is ĉe si nur ban'mantel'o'n kaj naĝ'pantalon'o'j'n; tio ne est'as tre mult'e.

Nun ven'is patr'in'o, sinjor'in'o Aŭgust'o, po'grand'a frukt'ist'in'o, posed'ant'in'o de pli ol unu da fiŝ'uj'o'j, vilaĝ'an'in'o en grand'a krinolin'o. Ŝi est'is gras'a kaj varm'eg'a, ĉie ĉiam ĉe'est'is kaj mem ir'ad'is kun la bier'barel'et'o al la hom'o'j sur la vend'ej'o'n. “Oni dev'as manĝ'i si'a'n pan'o'n en ŝvit'o de si'a vizaĝ'o,” tia est'is ŝi'a deviz'o. “Tio est'as skrib'it'a en la Bibli'o, post'e oni pov'as ankoraŭ aranĝ'i arb'ar'a'n fest'o'n kaj don'i aŭtun'a'n festen'o'n.” Ŝi est'is patr'in'o.

Nun ven'is de'nov'e vir'o, pentr'ist'o laŭ si'a profesi'o, majstr'o en afer'o de kolor'o'j, — tio'n spert'is la arb'ar'o, ĝi'a'j foli'o'j dev'is ŝanĝ'i si'a'n kolor'o'n, kvankam ne mal'profit'e, se li nur vol'is. Ruĝ'a'n, flav'a'n, brun'a'n aspekt'o'n baldaŭ ricev'is la arb'ar'o. La majstr'o pov'o'sci'is fajf'i kiel la nigr'a sturn'o, li est'is lert'a labor'ant'o, kaj si'a'n bier'kruĉ'o'n li ĉirkaŭ'volv'is per brun'e-verd'a'j volv'o'trunk'o'j de lupol'o. Tio ornam'is, kaj pri ornam'o'j li est'is kompetent'a. Jen li star'is kun si'a farb'uj'o, kiu est'is li'a tut'a vojaĝ'a pak'aĵ'o.

Post li ven'is la bien'posed'ant'o; li pens'is nur pri la temp'o de sem'ad'o, pri plug'il'o'j kaj prepar'ad'o de kamp'o'j, iom'et'e ankaŭ pri la ĉas'plezur'o. Li hav'is kun si hund'o'n kaj paf'il'o'n, li'a poŝ'o est'is plen'a de nuks'o'j; oni aŭd'is sen'ĉes'e: klak! klak! Terur'e mult'e da pak'aĵ'o li tren'is kun si, inter'ali'e ankaŭ angl'a'n plug'il'o'n. Li'a tut'a parol'ad'o koncern'is nur afer'o'j'n agrikultur'a'j'n; oni tamen ne mult'e pov'is kompren'i kaŭz'e de konstant'a tus'ad'o kaj spir'eg'ad'o de li'a sekv'ant'o; tio est'is Novembr'o, kiu nun el'paŝ'is.

Li hav'is kataron, terur'a'n kataron, tiel ke li prefer'e pov'us uz'i lit'o'tuk'o'n anstataŭ poŝ'tuk'o'n, kaj tamen li dev'as help'i al la serv'ist'in'o'j, li dir'is, la mal'varm'um'o jam pas'os, kiam li komenc'os hak'i lign'o'n, kaj tio'n li vol'is far'i, ĉar li est'is profesi'a lign'o'seg'ist'o. La vesper'o'j'n li pas'ig'ad'is en pret'ig'ad'o de glit'il'o'j, ĉar li sci'is, ke post kelk'e da semajn'o'j oni fervor'e uz'os tiu'n gaj'a'n ŝu'aĵ'o'n.

Nun la last'a ven'is la mal'jun'a av'in'et'o kun la fajr'o'pot'o; est'is al ŝi tre mal'varm'e, sed ŝi'a'j okul'o'j bril'is kiel du klar'a'j stel'o'j. Ŝi port'is flor'pot'o'n kun mal'grand'a abi'et'o. “Ĝi'n mi zorg'e vart'ad'os, por ke ĝi ĝis la Krist'nask'o far'iĝ'u grand'a, ating'u de la plank'o ĝis la plafon'o kaj parad'u per brul'ant'a'j kandel'o'j, or'it'a'j pom'o'j kaj nuks'o'j kaj ali'a'j ornam'o'j. La fajr'o'pot'o varm'ig'as kiel kahel'a forn'o, mi pren'as el la poŝ'o la fabel'libr'o'n kaj voĉ'leg'as al la infan'o'j, tiel ke ĉiu'j infan'o'j en la ĉambr'o far'iĝ'as silent'a'j, sed la pup'o'j sur la arb'o far'iĝ'as viv'ant'a'j kaj la mal'grand'a vaks'a anĝel'o sur la plej supr'a pint'o de la arb'o sku'as si'a'j'n or'it'a'j'n flug'il'o'j'n, de'flug'as de la verd'a supr'o kaj kis'as ĉiu'j'n en la ĉambr'o, ankaŭ la mal'riĉ'a'j'n infan'o'j'n, kiu'j star'as ekster'e kaj kant'as la Krist'nask'a'n kant'o'n pri la stel'o super Betlehem.”

“La kaleŝ'o pov'as nun for'vetur'i,” dir'is la gard'o'star'ant'o; “la tut'a dek'du'o est'as jam ĉi tie. Nun antaŭ'halt'u ali'a kaleŝ'o!”

“Antaŭ'e la dek'du en'ir'u!” ordon'is la deĵor'ant'a kapitan'o. “Ĉiu'n foj'o'n nur unu! La pasport'o'n mi konserv'os; por ĉiu ĝi valor'as por la daŭr'o de unu monat'o; kiam la monat'o fin'iĝ'os, mi not'os sur la pasport'o, kiel ĝi'a posed'ant'o kondut'is. Est'u tiel bon'a, sinjor'o Januar'o, vol'u en'ir'i!”

Kaj li en'ir'is.

Kiam la jar'o est'os pas'int'a, mi dir'os al vi, kio'n la dek'du al'port'is al vi, al mi kaj al ni ĉiu'j. Nun mi tio'n ne Sci'as, kaj supoz'ebl'e ili mem tio'n ne sci'as, — ĉar strang'a est'as la temp'o, en kiu ni viv'as.

Sterk'skarab'o

La ĉeval'o de la imperi'estr'o ricev'is or'a'j'n huf'um'o'j'n, po unu or'a huf'um'o sur ĉiu pied'o.

Kial ĝi ricev'is or'a'j'n huf'um'o'j'n?

Ĝi est'is la plej bel'a best'o, hav'is graci'a'j'n pied'o'j'n, saĝ'a'j'n okul'o'j'n kaj kol'har'o'j'n, kiu'j pend'is ĉirkaŭ ĝi'a kol'o kiel silk'a vual'o. Ĝi port'is si'a'n sinjor'o'n en fum'o de pulv'o kaj en pluv'o de kugl'o'j, ĝi aŭd'is la kant'ad'o'n kaj sibl'ad'o'n de kugl'o'j. Ĝi mord'is kaj bat'is ĉirkaŭ si kaj part'o'pren'is en la batal'ad'o, kiam la mal'amik'o'j penetr'is antaŭ'e'n. Per unu salt'o ĝi trans'galop'is la ĉeval'o'n de la fal'int'a mal'amik'o, sav'is al si'a imperi'estr'o la kron'o'n el ruĝ'a or'o, sav'is al si'a imperi'estr'o la viv'o'n, kio valor'is pli ol la ruĝ'a or'o, kaj tial la ĉeval'o de la imperi'estr'o ricev'is or'a'j'n huf'um'o'j'n, po unu or'a huf'um'o sur ĉiu pied'o.

Tiam el'ramp'is la sterk'skarab'o.

“Antaŭ'e la grand'a'j, post'e la mal'grand'a'j,” ĝi dir'is; “ne laŭ la grand'ec'o oni dev'as juĝ'i.” Kaj ĝi etend'is si'a'j'n mal'dik'a'j'n pied'et'o'j'n.

“Kio'n vi vol'as?” demand'is la forĝ'ist'o.

“Or'a'j'n huf'um'o'j'n!” respond'is la skarab'o.

“Vi'a prudent'o cert'e est'as ne en normal'a stat'o!” dir'is la forĝ'ist'o. “Vi vol'as ankaŭ hav'i or'a'j'n huf'um'o'j'n?” “Or'a'j'n huf'um'o'j'n!” respond'is obstin'e la skarab'o. “Ĉu mi ne est'as tiel sam'e bon'a kiel la grand'a best'o, kiu ĉiam est'as pri'serv'at'a, stri'glat'a, vart'at'a kaj ricev'as bon'a'n manĝ'ad'o'n kaj drink'ad'o'n? Ĉu mi ne aparten'as ankaŭ al la stal'o de la imperi'estr'o?”

“Sed kial la ĉeval'o ricev'as or'a'j'n huf'um'o'j'n?” demand'is la forĝ'ist'o. “Ĉu vi tio'n tut'e ne kompren'as?”

“Kompren'i? Mi kompren'as almenaŭ tio'n, ke tio est'as mal'ŝat'o kontraŭ mi,” dir'is la skarab'o, “tio est'as ofend'o, — kaj nun mi tial el'ir'as en la mal'proksim'a'n mond'o'n.”

“For'port'u vi'n!” rid'ant'e dir'is la forĝ'ist'o.

“Mal'ĝentil'ul'o!” dir'is la skarab'o kaj el'ir'is tra la pord'o de la stal'o, flug'is mal'grand'a'n distanc'o'n kaj trov'iĝ'is en bel'et'a mal'grand'a flor'ĝarden'o, kie oni sent'is la odor'o'n de roz'o'j kaj lavend'o.

“Ĉu ĉi tie ne est'as bel'eg'e?” demand'is mal'grand'a makul'kolor'a kokcinel'o. “Kiel dolĉ'e odor'as kaj kiel bel'e est'as ĉi tie!”

“Mi al'kutim'iĝ'is al io pli bon'a,” respond'is la skarab'o. “Vi nom'as tio'n ĉi tie bel'a? Ĉi tie oni ja eĉ ne hav'as sterk'ej'o'n.”

Kaj ĝi ir'is plu'e'n kaj traf'is en la ombr'o'n de levkoj'o; sur levkoj'o ramp'is raŭp'o.

“Kiel bel'a est'as la mond'o!” dir'is la raŭp'o; “la sun'o est'as tiel varm'a! Ĉio est'as tiel ĝoj'a kaj kontent'a, kaj kiam mi iam en'dorm'iĝ'os kaj mort'os, kiel ili tio'n nom'as, mi post'e de'nov'e vek'iĝ'os kaj est'os papili'o.”

“Ne imag'u al vi tro mult'e!” dir'is la skarab'o; “nun ni flug'as ĉirkaŭ'e'n kiel papili'o'j! Mi ven'as el la stal'o de la imperi'estr'o, sed neni'u en ĝi, eĉ ne la person'a ĉeval'o de la imperi'estr'o, ĝi, kiu fier'as kun mi'a'j for'met'it'a'j or'a'j huf'um'o'j, imag'as al si i'o'n simil'a'n. Ricev'i flug'il'o'j'n! Flug'i! Jes, nun ni flug'as!” Kaj ĉe tiu'j vort'o'j ĝi ek'flug'is. “Mi ne vol'as koler'i, sed mi tamen koler'as.”

Ĝi fal'is sur grand'a'n pec'o'n da herb'o'ter'o. Ĉi tie ĝi iom kuŝ'is kaj post'e en'dorm'iĝ'is.

Ho ve! Kia pluv'eg'o ek'verŝ'iĝ'is! La skarab'o vek'iĝ'is de la plaŭd'ad'o de la akv'o kaj vol'is tuj en'ramp'i en la ter'o'n, sed ĝi ne pov'is tio'n far'i. Ĝi rul'iĝ'is, ĝi naĝ'is sur la ventr'o kaj sur la dors'o, pri flug'ad'o oni eĉ ne pov'is pens'i, ĝi cert'e neniam for'ir'os viv'ant'a de ĉi tiu lok'o. Ĝi kuŝ'is tie, kie ĝi kuŝ'is, kaj ĝi tie rest'is.

Kiam la pluv'o iom kviet'iĝ'is kaj la skarab'o el'palpebr'um'is al si la akv'o'n el la okul'o'j, ĝi ek'vid'is antaŭ si i'o'n blank'a'n; tio est'is tol'o, kiu dev'is blank'iĝ'i. La skarab'o rapid'is tie'n kaj en'ramp'is en fald'o'n de la mal'sek'a tol'o. Cert'e ĝi tie ne kuŝ'is tiel komfort'e kiel en la varm'a sterk'o en la stal'o; sed trov'iĝ'is neni'o pli bon'a, kaj tial ĝi kuŝ'is tie dum tut'a tag'o kaj tut'a nokt'o; la pluv'o ne ĉes'is. Fru'e maten'e la skarab'o de'nov'e el'ramp'is; ĝi est'is tre koler'a pro la mal'bon'a veter'o.

Du ran'o'j sid'is sur la tol'o; ili'a'j hel'a'j okul'o'j lum'is de rav'it'ec'o. “Ĉarm'eg'a veter'o!” dir'is unu el ili. “Kiel ĝi re'freŝ'ig'as! Kaj la tol'o tiel bon'e konserv'as la akv'o'n; tikl'as kaj juk'as al mi en la mal'antaŭ'a'j pied'o'j, kvazaŭ mi dev'us naĝ'i.”

“Mi vol'us nur sci'i,” dir'is la du'a, “ĉu la hirund'o, kiu vag'as tiel mal'proksim'e'n, ĉu en si'a'j mult'a'j vojaĝ'o'j ekster'land'e'n ĝi trov'is ie pli bon'a'n klimat'o'n ol la ni'a. Tia pluv'o, tia mal'sek'ec'o! est'as tut'e tiel, kvazaŭ oni kuŝ'us en mal'sek'a fos'kav'o. Se oni pri tio ne ĝoj'as, tiam oni ver'e ne am'as si'a'n patr'uj'o'n.”

“Vi cert'e neniam est'is en la stal'o de la imperi'estr'o?” demand'is la skarab'o. “Tie la mal'sek'ec'o est'as varm'a kaj spic'a. Al tio mi al'kutim'iĝ'is; tio est'as la klimat'o, kiu plej bon'e al mi plaĉ'as, sed bedaŭr'ind'e oni ne pov'as pren'i ĝi'n kun si en la vojaĝ'o'n. Ĉu ne ekzist'as ĉi tie en la ĝarden'o ia sterk'ej'o, kie alt'klas'a'j person'o'j, kiel mi, pov'us loĝ'i kaj sent'i si'n hejm'ec'e?”

Sed la ran'o'j ĝi'n ne kompren'is aŭ ne vol'is ĝi'n kompren'i.

“Mi neniam demand'as du'a'foj'e,” dir'is la skarab'o, kiam ĝi est'is demand'int'a tri foj'o'j'n kaj ricev'is neni'a'n respond'o'n.

Tra'ir'int'e i'a'n distanc'o'n plu'e'n, ĝi renkont'is krev'pec'o'n de pot'o; ĉi tiu en efektiv'ec'o ne dev'is kuŝ'i ĉi tie, sed ĉar ĝi jam kuŝ'is, ĝi prezent'is ŝirm'o'n. Ĉi tie loĝ'is kelk'e da forfikul'a'j famili'o'j. Ili ne postul'is grand'a'j'n spac'o'j'n, sed nur soci'a'n kun'viv'ad'o'n. Precip'e la vir'in'o'j disting'iĝ'is per grand'a patr'in'a am'o, kaj tial ankaŭ ĉiu el ili opini'is si'a'j'n id'o'j'n la plej bel'a'j kaj plej saĝ'a'j.

“Ni'a fil'o fianĉ'iĝ'is,” dir'is unu el la patr'in'o'j. “La dolĉ'a sen'kulp'ec'o! Li'a plej alt'a cel'o est'as en'ramp'i iam en la orel'o'n de pastr'o. Li est'as tiel am'ind'a kaj infan'ec'a, kaj li'a fianĉ'iĝ'o ten'as li'n mal'proksim'e de ĉiu'j diboĉ'aĵ'o'j. Ekzist'as neni'o pli ĝoj'ig'a por patr'in'o.”

“Ni'a fil'o,” rakont'is ali'a patr'in'o, “apenaŭ el'ramp'is el la ov'o, li jam komenc'is gaj'e lud'i. En li bol'as, li dev'as far'i la kutim'a'j'n jun'ul'a'j'n mal'saĝ'aĵ'o'j'n. Tio ver'e est'as grand'a ĝoj'o por patr'in'o! Ĉu ne ver'e, sinjor'o skarab'o?” Laŭ la ekster'aĵ'o de la skarab'o ili vid'is, ke li est'as fremd'ul'o.

“Vi ambaŭ est'as prav'a'j!” dir'is la skarab'o, kaj tiam oni li'n invit'is, ke li ven'u pli proksim'e'n, kiom li hav'is la ebl'o'n ramp'i sub la pot'pec'o'n.

“Nun vi dev'as vid'i ankaŭ ni'a'j'n mal'grand'a'j'n forfikul'o'j'n,” dir'is tri'a kaj kvar'a el la patr'in'o'j. “Ili est'as la plej ĉarm'a'j infan'o'j kaj tiel amuz'a'j! Ili neniam est'as mal'bon'kondut'a'j, krom la okaz'o, kiam ili hav'as ventr'o'dolor'o'n, sed tio'n oni ja ricev'as tre facil'e en ili'a aĝ'o.”

Kaj post'e ĉiu patr'in'o rakont'is pri si'a'j infan'o'j, kaj la infan'o'j en'miks'is si'n en la parol'ad'o'n, kaj ili uz'is la fork'o'n, kiu'n ili hav'is mal'antaŭ'e ĉe la vost'o, por pinĉ'i la skarab'o'n je li'a barb'o.

“Sed ili ĉio'n tuj rimark'as, la mal'grand'a'j petol'ul'o'j!” dir'is la patr'in'o'j, spir'eg'ant'e de patr'in'a am'o. Sed la skarab'o'n tio ĉagren'is, kaj tial ĝi demand'is, ĉu la sterk'ej'o ne trov'iĝ'as ie proksim'e.

Ho, ĝi trov'iĝ'as mal'proksim'e, mal'proksim'e en la mond'o, trans'e de la fos'kav'o,” dir'is unu forfikul'o; “tiel mal'proksim'e, ke, kiel mi esper'as, neni'u el mi'a'j infan'o'j iam ven'os tiel mal'proksim'e'n, ĉar tio est'us mi'a mort'o.”

“Mi tamen prov'os ir'i tiel mal'proksim'e'n,” respond'is la skarab'o kaj for'ir'is sen adiaŭ'dir'o. Tiel est'as plej bon'manier'e.

Ĉe la fos'kav'o ĝi renkont'is mult'a'j'n el si'a spec'o, ĉiu'j est'is sterk'skarab'o'j.

“Ĉi tie ni loĝ'as!” ili dir'is. “Est'as al ni tre varm'e. Ĉu est'as permes'it'e al ni hav'i la kuraĝ'o'n invit'i vi'n al ni? La vojaĝ'o cert'e vi'n lac'ig'is.”

“Tut'e ver'e,” respond'is la skarab'o. “Dum pluv'a veter'o mi kuŝ'is sur tol'o, kaj pur'ec'o est'as por mi tut'e special'e sent'ebl'a. Mi ankaŭ ricev'is artr'it'o'n en unu el la flug'il'artik'o'j, ĉar mi dev'is star'i en tra'blov'o sub pot'pec'o. Est'as ver'a ĝu'o, kiam oni fin'e de'nov'e ven'as al si'a'spec'ul'o'j.”

“Vi ebl'e ven'as de la sterk'ej'o?” demand'is la plej aĝ'a.

“Pli alt'e!” respond'is la skarab'o. “Mi ven'as el la stal'o de la imperi'estr'o, en kiu mi nask'iĝ'is kun or'a'j huf'um'o'j. Mi vojaĝ'as kun sekret'a komisi'o, pri kiu vi ne dev'as mi'n demand'i, ĉar mi tio'n ja ne dir'os al vi.”

Post tio la skarab'o ir'is mal'supr'e'n en la gras'a'n ŝlim'o'n. Ĉi tie sid'is tri jun'a'j sterk'skarab'a'j fraŭl'in'o'j, kiu'j hont'em'e rid'et'is, ĉar ili ne sci'is, kio'n ili dev'as dir'i.

“Ili ankoraŭ ne est'as fianĉ'ig'it'a'j,” dir'is la patr'in'o, kaj ili de'nov'e komenc'is rid'et'i, sed nun pro embaras'o.

“Eĉ en la stal'o de la imperi'estr'o mi ne vid'is pli bel'a'j'n!” galant'e respond'is la vojaĝ'ant'a skarab'o.

“Ne mal'bon'ig'u al mi mi'a'j'n knab'in'o'j'n kaj ne parol'u kun ili, se vi ne hav'as pli real'a'j'n intenc'o'j'n; sed vi ili'n hav'as, kaj mi don'as al vi mi'a'n ben'o'n.”

“Hur'a!” ek'kri'is la ali'a'j, kaj tia'manier'e la skarab'o subit'e vid'is si'n fianĉ'ig'it'a. Antaŭ'e fianĉ'iĝ'o, post'e edz'iĝ'o; ekzist'is ja neni'o, por kio oni bezon'us atend'i.

La sekv'ant'a tag'o pas'is tre bon'e, la post'sekv'ant'a pas'is jam pli mal'rapid'e, sed en la tri'a tag'o est'is ja neces'e pens'i pri manĝ'aĵ'o por la edz'in'o kaj ebl'e ankaŭ por infan'o'j.

“Mi las'is mi'n kapt'i ne'atend'it'e,” dir'is la skarab'o al si mem, “tial mi hav'as la rajt'o'n ankaŭ mi'a'flank'e far'i al ili ne'atend'it'aĵ'o'n....”

Kaj li tio'n far'is. Li mal'aper'is; li for'est'is la tut'a'n tag'o'n, li for'est'is la tut'a'n nokt'o'n, — kaj la edz'in'o far'iĝ'is pajl'a vidv'in'o. La ali'a'j skarab'o'j asert'is, ke ili bedaŭr'ind'e akcept'is en la famili'o'n komplet'a'n vag'ist'o'n. La vir'in'o nun est'is por ili ŝarĝ'o.

“En tia okaz'o ŝi pov'as de'nov'e rest'i ĉe mi kiel virg'ul'in'o,” dir'is la patr'in'o, “rest'i ĉe mi kiel mi'a infan'o. Fi al la abomen'ind'a kot'anim'ul'o, kiu ŝi'n tromp'e for'las'is!”

Ni'a skarab'o dum'e trov'iĝ'is de'nov'e sur la land'voj'o; sur foli'o de brasik'o ĝi trans'ŝip'iĝ'is trans la fos'kav'o'n. Ĉirkaŭ la maten'o ven'is subit'e du hom'o'j, ili rimark'is la skarab'o'n, pren'is ĝi'n, turn'is ĝi'n ĉiu'flank'e'n, kaj ili ambaŭ est'is mir'eg'ind'e instru'it'a'j, precip'e la knab'o. “Alah'o vid'as la nigr'a'n skarab'o'n en la nigr'a ŝton'aĵ'o de la nigr'a rok'o! Ĉu ne tiel est'as skrib'it'e en la Koran'o?” li demand'is, kaj li traduk'is la nom'o'n de la skarab'o en la lingv'o'n latin'a'n kaj pri'skrib'is ĝi'a'n ras'o'n kaj ĝi'a'n natur'o'n. La pli aĝ'a scienc'ul'o ne konsil'is pren'i la skarab'o'n hejm'e'n; oni tie hav'as tiel sam'e bon'a'j'n ekzempler'o'j'n, li dir'is, kaj tio ne est'is ĝentil'a parol'o laŭ la opini'o de la skarab'o. Tial ĝi el'flug'is el li'a man'o, kaj, ĉar ĝi'a'j flug'il'o'j el'sek'iĝ'is, ĝi flug'is sufiĉ'e grand'a'n distanc'o'n kaj ating'is la oranĝeri'o'n, kie unu fenestr'o est'is ŝov'it'a supr'e'n, kaj tial la skarab'o tre oportun'e pov'is en'glit'ig'i si'n kaj si'n en'fos'i en la freŝ'a'n sterk'o'n. “Ĉi tie est'as bel'eg'e kaj bon'gust'e!” ĝi ek'kri'is.

Baldaŭ ĝi en'dorm'iĝ'is kaj sonĝ'is, ke la ĉeval'o de la imperi'estr'o pere'is kaj sinjor'o la sterk'skarab'o ricev'is ĝi'a'j'n or'a'j'n huf'um'o'j'n kaj la promes'o'n, ke ĝi ricev'os ankoraŭ du. Kiel agrabl'a, kiel ĝoj'ig'a est'as tia sonĝ'o! Kiam la skarab'o vek'iĝ'is, ĝi el'ramp'is kaj rigard'is ĉirkaŭ'e'n. Kia luks'o est'is ĉi tie en la oranĝeri'o! Grand'a'j vent'um'il'form'a'j palm'o'j star'is graci'e kaj alt'e, la sun'o far'is ili'n kvazaŭ tra'vid'ebl'a'j, kaj sub ili kresk'is abund'o da verd'aĵ'o kaj lum'is flor'o'j ruĝ'a'j kiel fajr'o, flav'a'j kiel sukcen'o kaj blank'a'j kiel freŝ'e fal'int'a neĝ'o.

“Ĝi est'as ne'kompar'ebl'a bel'ec'o! Kiel delikat'a'n gust'o'n tio kred'ebl'e hav'as, kiam ĉiu'j ĉi tiu'j kresk'aĵ'o'j komenc'as putr'i!” dir'is la skarab'o. “Ĝi est'as bon'eg'a manĝ'proviz'ej'o. Ĉi tie cert'e loĝ'as membr'o'j de mi'a famili'o. Mi iom esplor'os kaj rigard'os, ĉu mi pov'os trov'i iu'n, kun kiu oni pov'as inter'rilat'i. Mi est'as konven'aspekt'a, tio est'as mi'a fier'o!” Kaj ĝi serĉ'is ĉie kaj pens'is pri si'a sonĝ'o pri la mort'int'a ĉeval'o kaj pri la akir'it'a'j or'a'j huf'um'o'j.

Subit'e ia man'o ĉirkaŭ'is la skarab'o'n; ĝi est'is kun'prem'it'a kaj turn'at'a tie'n kaj re'e'n.

La mal'grand'a fil'o de la ĝarden'ist'o kaj unu el li'a'j kamarad'o'j trov'iĝ'is en la oranĝeri'o, ili vid'is skarab'o'n kaj vol'is amuz'iĝ'i per ĝi. Oni volv'is ĝi'n en vin'ber'a'n foli'o'n kaj met'is en varm'a'n pantalon'a'n poŝ'o'n. Ĝi turn'iĝ'ad'is tie'n kaj re'e'n, sed ricev'is pro tio fort'a'n prem'o'n per la man'o de la knab'o, kiu rapid'e ir'is kun ĝi al grand'a lag'et'o en la fin'o de la ĝarden'o. Ĉi tie la skarab'o est'is met'it'a en mal'nov'a'n romp'it'a'n lign'a'n ŝu'o'n, kies supr'a part'o de'fal'is. La knab'o star'ig'is en ĝi stang'et'o'n kiel mast'o'n kaj al'lig'is al ĉi tiu per lan'a faden'o la skarab'o'n. Ĝi dev'is prezent'i ŝip'ist'o'n kaj for'ŝip'iĝ'i.

La lag'et'o est'is sufiĉ'e grand'a, la skarab'o opini'is, ke ĝi est'as ocean'o, kaj tiel mir'eg'is, ke ĝi fal'is sur la dors'o'n kaj barakt'is per la pied'et'o'j.

La lign'a ŝu'o for'naĝ'is, en la akv'o est'is sufiĉ'e rimark'ebl'a flu'ad'o; kiam la ŝip'et'o tro mal'proksim'iĝ'is de la bord'o, unu el la knab'o'j tuj tir'is supr'e'n si'a'j'n pantalon'o'j'n kaj ven'ig'is ĝi'n re'turn'e. Sed kiam ĝi de'nov'e est'is en plen'a kur'ad'o, oni vok'is la knab'o'j'n. Ili rapid'e for'ir'is kaj for'las'is la lign'a'n ŝu'o'n. Ĝi ĉiam pli mal'proksim'iĝ'is de la ter'o, ĉiam antaŭ'e'n; al la skarab'o est'is tre mal'bon'e en la kor'o. Flug'i ĝi ne pov'is, ĉar ĝi est'is ja fortik'e al'lig'it'a al la mast'o.

Ĝi ricev'is vizit'o'n de muŝ'o.

“Ni hav'as hodiaŭ tre bel'a'n veter'o'n,” komenc'is la muŝ'o la inter'parol'ad'o'n. “Ĉi tie mi pov'as ripoz'i, ĉi tie mi pov'as sid'i en la sun'lum'o. Vi viv'as efektiv'e tre agrabl'e kaj komfort'e!”

“Vi babil'as, kiel vi kompren'as! Ĉu vi ne vid'as, ke mi est'as fortik'e al'lig'it'a?”

“Sed mi ne est'as al'lig'it'a,” respond'is la muŝ'o kaj for'flug'is.

“Nun mi kon'as la mond'o'n,” dir'is la skarab'o. “Ĝi est'as mal'nobl'a mond'o, mi est'as la sol'a konven'a est'aĵ'o en ĝi! Antaŭ'e oni rifuz'as al mi or'a'j'n huf'um'o'j'n, post'e mi dev'as kuŝ'i sur mal'sek'a tol'o, star'i en tra'blov'o, kaj fin'e oni ankoraŭ al'trud'as al mi edz'in'o'n. Kiam mi far'as rapid'a'n paŝ'o'n en la mal'proksim'a'n mond'o'n kaj vid'as, kio'n oni pov'as hav'i kaj kio'n oni dev'us hav'i, ven'as tia hom'a bub'aĉ'o, al'lig'as mi'n kaj for'don'as mi'n al la sovaĝ'a mar'o. Kaj dum'e la ĉeval'o de la imperi'estr'o promen'as kun or'a'j huf'um'o'j! Ĉi tio mi'n plej mult'e koler'ig'as. Sed dank'o'n kaj kun'sent'o'n oni ne pov'as atend'i en ĉi tiu mond'o! Mi'a biografi'o est'as tre instru'a kaj interes'a, sed kio'n tio pov'as help'i, se neni'u ĝi'n ek'sci'os! La mond'o ceter'e eĉ tut'e ne merit'as ek'sci'i ĝi'n, ali'e ĝi en la stal'o de la imperi'estr'o don'us al mi or'a'j'n huf'um'o'j'n sam'temp'e kun la ĉeval'o, kiam ĝi etend'is si'a'j'n pied'o'j'n. Se mi ricev'us or'a'j'n huf'um'o'j'n, mi far'iĝ'us honor'o por la stal'o. Nun la stal'o mi'n perd'is kaj la mond'o mi'n perd'is, ĉio est'as fin'it'a!”

Sed ne ĉio ankoraŭ est'is fin'it'a. Ven'is boat'o kun kelk'e da jun'a'j knab'in'o'j. Ili trov'iĝ'is flank'e de la lign'a ŝu'o, el'tir'is ĝi'n el la akv'o, kaj unu el la knab'in'o'j el'pren'is mal'grand'a'n tond'il'o'n, dis'tranĉ'is la lan'a'n faden'o'n, ne difekt'ant'e la skarab'o'n, kaj kiam ili el'ir'is sur la bord'o'n, ŝi met'is ĝi'n en la herb'o'n.

“Ramp'u, ramp'u! Flug'u, flug'u, se vi pov'as!” ŝi dir'is; “liber'ec'o est'as bel'a afer'o.”

Kaj la skarab'o en'flug'is ĝust'e en la mal'ferm'it'a'n fenestr'o'n de grand'a konstru'aĵ'o; lac'a ĝi fal'is sur la delikat'a'n, mol'a'n, long'a'n kol'har'ar'o'n de la imperi'estr'a ĉeval'o, kiu star'is en la stal'o, kiu est'is la hejm'o de ĝi kaj de la skarab'o. Ĝi fort'e al'kroĉ'iĝ'is al la kol'har'ar'o, sid'is tie iom'et'e kaj iom post iom mal'lac'iĝ'is. “Jen mi sid'as sur la am'at'a ĉeval'o de la imperi'estr'o, mi sid'as sur ĝi kiel rajd'ant'o! Kio'n mi dir'as! Ha, nun far'iĝ'as al mi klar'e! Tio est'as bon'a ide'o kaj tut'e ver'a. Kial la ĉeval'o ricev'is or'a'j'n huf'um'o'j'n? Pri tio demand'is mi'n ankaŭ li, la forĝ'ist'o. Nun mi kompren'as; pro mi la ĉeval'o ricev'is or'a'j'n huf'um'o'j'n!”

Kaj ĉi tiu ide'o met'is la skarab'o'n en bon'a'n humor'o'n

“En vojaĝ'o'j oni far'iĝ'as kompren'em'a!” ĝi dir'is.

La radi'o'j de la sun'o fal'is rekt'e sur ĝi'n, la sun'o lum'is tiel bel'eg'e. “La mond'o tamen ne est'as tiel mal'bon'a,” dir'is la skarab'o, “oni nur dev'as ĝi'n kompren'i.” La mond'o de'nov'e est'is bel'a, ĉar la ĉeval'o de la imperi'estr'o ricev'is or'a'j'n huf'um'o'j'n pro tio, ke la sterk'skarab'o est'is rajd'ont'a sur ĝi.

“Nun mi tamen mal'supr'e'n'ir'os kaj rakont'os al la ali'a'j membr'o'j de la famili'o, kiom mult'e oni far'is por mi. Mi rakont'os ĉiu'j'n agrabl'aĵ'o'j'n, kiu'j'n mi ĝu'is dum mi'a ekster'land'a vojaĝ'o, kaj mi dir'os al ili, ke mi nun rest'os hejm'e tiel long'e, ĝis la ĉeval'o el'uz'os si'a'j'n or'a'j'n huf'um'o'j'n.”

Kio'n la patr'o far'as, est'as ĉiam ĝust'a

Nun mi vol'as rakont'i al vi histori'o'n, kiu'n mi aŭd'is, kiam mi est'is ankoraŭ mal'grand'a knab'o, kaj ĉiu'foj'e, kiam mi de'post tiam ĝi'n re'memor'is, ĝi ŝajn'is al mi ĉiam pli bel'a. Kun la histori'o'j est'as tiel sam'e, kiel kun mult'a'j hom'o'j: ju pli aĝ'a'j, des pli bel'a'j ili far'iĝ'as, kaj tio est'as agrabl'a.

Vi cert'e est'is jam en la kamp'ar'o, vi vid'is ver'a'n mal'nov'a'n vilaĝ'an'a'n dom'o'n kun pajl'a tegment'o. Musk'o kresk'as sur ĝi, nest'o de cikoni'o est'as sur la supr'o de la tegment'o. La cikoni'o neniam mank'as; la mur'o'j est'as mal'rekt'a'j, la fenestr'o'j est'as mal'alt'a'j, kaj nur unu el ili est'as mal'ferm'ebl'a. La bak'forn'o el'star'as kiel mal'grand'a dik'a ventr'o, kaj la siring'a arb'et'aĵ'o klin'iĝ'as super la bar'il'o'n, apud kiu trov'iĝ'as marĉ'et'o kun anas'o aŭ jun'a'j anas'id'o'j ĝust'e sub la kripl'a salik'o. Krom tio trov'iĝ'as ankaŭ ĉen'hund'o, kiu boj'as kontraŭ ĉio kaj ĉiu.

Ĝust'e tia vilaĝ'an'a dom'et'o star'is tie en la kamp'ar'o, kaj en la dom'et'o loĝ'is par'o da mal'jun'a'j hom'o'j, vilaĝ'an'o kaj vilaĝ'an'in'o. Kvankam ili posed'is tre mal'mult'e, ili hav'is ankoraŭ i'o'n super'flu'a'n, tio est'is ĉeval'o, kiu ordinar'e paŝt'iĝ'ad'is ĉe la fos'kav'o'j apud la land'voj'o. Patr'o rajd'ad'is sur ĝi en la urb'o'n, la najbar'o'j prunt'ad'is ĝi'n kaj farad'is pro tio i'a'j'n kontraŭ'serv'o'j'n, tamen est'us pli profit'e por la mal'jun'a par'o vend'i la ĉeval'o'n aŭ inter'ŝanĝ'i ĝi'n kontraŭ tio aŭ ali'o, kio don'us pli grand'a'n profit'o'n. Sed kontraŭ kio inter'ŝanĝ'i?

“Tio'n vi, patr'et'o, kompren'os plej bon'e!” dir'is la vir'in'o. “Nun ĝust'e est'as foir'o en la plej proksim'a vilaĝ'o, rajd'u tie'n, vend'u la ĉeval'o'n aŭ far'u bon'a'n inter'ŝanĝ'o'n. Kio'n vi far'as, est'as ĉiam ĝust'a. Rajd'u al la foir'o!”

Kaj ŝi lig'is al li la kravat'o'n, ĉar tio'n ŝi pov'o'sci'is pli bon'e ol li; ŝi lig'is al li du'obl'a'n bant'o'n, kio don'is al li tre entrepren'em'a'n aspekt'o'n, bros'is al li la ĉapel'o'n per la man'plat'o, kis'is li'n sur la varm'a buŝ'o, kaj post'e li vigl'e el'rajd'is sur la vend'ot'a aŭ inter'ŝanĝ'ot'a ĉeval'o. Jes, patr'o pov'o'sci'is rajd'i vigl'e.

La sun'o brul'is, neni'a nub'et'o trov'iĝ'is sur la ĉiel'o. Sur la voj'o est'is polv'o. Mult'a'j foir'an'o'j en vetur'il'o, sur ĉeval'o aŭ sur si'a'j propr'a'j pied'o'j viv'ig'is la ordinar'e sen'hom'a'n land'voj'o'n. Reg'is grand'a sun'a varm'eg'o, kaj neni'e sur la tut'a voj'o oni vid'is i'a'n ombr'a'n lok'et'o'n.

Ni'a mal'jun'a amik'o renkont'iĝ'is kun kamp'ar'an'o, kiu pel'is bov'in'o'n, bov'in'o'n tiel ĉarm'a'n, kiel bov'in'o nur pov'as est'i. “Ĝi cert'e don'as bel'a'n lakt'o'n!” li pens'is, “mi ebl'e pov'us far'i bon'a'n inter'ŝanĝ'o'n! Aŭskult'u, vi kun la bov'in'o!” li dir'is, “ni iom babil'u unu kun la ali'a! Vid'u, mi opini'as, ke ĉeval'o kost'as pli ol bov'in'o; sed est'as indiferent'e! De bov'in'o mi hav'us pli da profit'o. Ĉu vi vol'as inter'ŝanĝ'i?”

“Tre volont'e!” dir'is la hom'o kun la bov'in'o, kaj ili far'is la inter'ŝanĝ'o'n.

La negoc'o est'is fin'it'a, kaj nun la vilaĝ'an'o pov'us ir'i re'turn'e, ĉar li ating'is ja la cel'o'n de si'a vojaĝ'o; sed ĉar li el'ir'is kun la intenc'o vizit'i la foir'o'n, li vol'is nun ir'i al la foir'o, por ĝi'n rigard'i; kaj tial ni'a amik'o pel'is si'a'n bov'in'o'n plu'e'n. Li ir'is rapid'e, kaj la bov'in'o ir'is rapid'e, kaj tial ili baldaŭ ating'is unu hom'o'n, kiu konduk'is ŝaf'o'n. Tio est'is bon'a ŝaf'o, san'a kaj abund'e kovr'it'a de lan'o.

“Tio'n mi vol'us hav'i!” pens'is la vilaĝ'an'o. “Ĉe ni'a'j fos'kav'o'j ne mank'us al ĝi herb'o, kaj en la vintr'o oni pov'us pren'i ĝi'n al si en la loĝ'ej'o'n. En efektiv'ec'o est'us por ni pli ĝust'e ten'i ŝaf'o'n ol bov'in'o'n. Ĉu ni far'os inter'ŝanĝ'o'n?”

Nu, la hom'o, al kiu aparten'is la ŝaf'o, kompren'ebl'e far'is tio'n volont'e, kaj tia'manier'e la inter'ŝanĝ'o est'is far'it'a, kaj la vilaĝ'an'o ir'is kun si'a ŝaf'o laŭ'long'e de la land'voj'o. Sur pied'voj'et'o, kiu kruc'iĝ'is kun la land'voj'o, li ek'vid'is hom'o'n kun grand'a anser'o sub la brak'o.

Ha, pez'a'n anser'o'n vi tie port'as!” ek'parol'is al li la vilaĝ'an'o “Kia'n gras'o'n kaj kia'j'n plum'o'j'n ĝi hav'as! Ĝi bon'e aspekt'us en ni'a marĉ'et'o! Tiam patr'in'o hav'us do i'o'n, por kio ŝi pov'us kolekt'i si'a'j'n ŝel'o'j'n! Oft'e ŝi dir'is: ”bon'e est'us, se ni hav'us anser'o'n!“ Nun ŝi pov'as ĝi'n ricev'i, kaj ŝi ĝi'n ricev'os! Ĉu vi vol'as inter'ŝanĝ'i? Pro vi'a anser'o mi don'os al vi la ŝaf'o'n kaj ankoraŭ sincer'a'n dank'o'n!”

Nu, tio'n la ali'a cert'e vol'is, kaj tia'manier'e ili far'is inter'ŝanĝ'o'n; la vilaĝ'an'o ricev'is la anser'o'n. Li trov'iĝ'is proksim'e de la urb'o, la puŝ'iĝ'ad'o sur la voj'o pli'grand'iĝ'is, est'is svarm'ad'o de hom'o'j kaj best'o'j. Ĉiu'j ir'is laŭ'long'e de la voj'o, preter la ter'pom'a kamp'o de la ŝose'a impost'ist'o; sur tiu kamp'o star'is al'lig'it'a la kok'in'o de la impost'ist'o, por ke ĝi ne for'kur'u en la ĝeneral'a konfuz'o kaj ne mal'aper'u por ĉiam. La kok'in'o palpebr'um'ad'is per unu okul'o kaj aspekt'is sufiĉ'e bon'e. “Kluk, kluk!” ĝi kri'ad'is; kio'n ĝi pens'is ĉe tio, mi ne pov'as dir'i, sed kiam la vilaĝ'an'o ĝi'n ek'vid'is, li pens'is: tio est'as la plej bel'a kok'in'o, kia'n mi iam vid'is, ĝi est'as pli bel'a ol la kok'in'o de la pastr'o; mi vol'us ĝi'n hav'i. Kok'in'o ĉiam trov'as por si grajn'o'n, ĝi preskaŭ mem pov'as zorg'i pri si! Mi opini'as, ke est'us bon'a inter'ŝanĝ'o, se mi ricev'us ĝi'n pro la anser'o. “Ĉu vi vol'as inter'ŝanĝ'i kun mi?” li demand'is. “Inter'ŝanĝ'i?” demand'is la ali'a, “nu, tio ne est'us tre mal'bon'a!” Kaj ili far'is la inter'ŝanĝ'o'n La ŝose'a impost'ist'o ricev'is la anser'o'n, kaj la vilaĝ'an'o la kok'in'o'n.

Dum si'a vojaĝ'o al la urb'o li cert'e plen'um'is ne mal'mult'e da far'o'j. Krom tio est'is tre varm'e kaj li est'is lac'a. Glut'o da brand'o kaj pec'o da pan'o est'is neces'a por li. Ĉar li trov'iĝ'is ĝust'e antaŭ drink'ej'o, li vol'is en'ir'i, sed en la sam'a moment'o la drink'ej'mastr'o vol'is el'ir'i; la vilaĝ'an'o renkont'iĝ'is kun ĉi tiu, kiu port'is ĝis'supr'e plen'ig'it'a'n sak'o'n, ĝust'e en la pord'o.

“Kio'n vi hav'as en la sak'o?” demand'is la vilaĝ'an'o.

“Putr'a'j'n pom'o'j'n!” dir'is la ali'a, “tut'a'n plen'a'n sak'o'n por la pork'o'j.”

“Tio est'as ja grand'eg'a kvant'o! Mi dezir'us, ke patr'in'o tio'n vid'u. Ni hav'is en la pas'int'a jar'o nur unu sol'a'n pom'o'n sur la mal'jun'a arb'o apud la stal'o. Ni dev'is konserv'i la pom'o'n, kaj ĝi star'is sur la komod'o, ĝis ĝi tut'e mal'bon'iĝ'is. Ĉiu'okaz'e tio montr'as cert'a'n bon'hav'ec'o'n,” dir'is ni'a patr'in'o. Sed ĉi tie ŝi pov'us vid'i grand'eg'a'n bon'hav'ec'o'n! Jes, mi dezir'us, ke ŝi tio'n vid'u.

“Nu, kio'n vi don'os pro tio?” demand'is la mastr'o.

“Don'i? Mi don'os inter'ŝanĝ'e mi'a'n kok'in'o'n!” Kaj li don'is inter'ŝanĝ'e la kok'in'o'n, ricev'is la pom'o'j'n kaj en'ir'is en la drink'ej'o'n rekt'e al la bufed'o. Si'a'n sak'o'n kun la pom'o'j li apog'is al la forn'o; sed ke en ĝi est'is fort'a fajr'o, pri tio li ne pens'is. En la ĉambr'o trov'iĝ'is mult'e da fremd'ul'o'j, ĉeval'komerc'ist'o'j, bov'komerc'ist'o'j kaj ankaŭ du angl'o'j, kaj ĉi tiu'j ĉiu'j est'as tiel riĉ'a'j, ke ili'a'j poŝ'o'j dis'ŝir'iĝ'as de la mult'eg'o da or'a'j mon'er'o'j; en afer'o'j de vet'ad'o ili est'as tre kompetent'a'j, kaj pri tio vi tuj aŭd'os.

Sss! sss! Kio est'is tiu strang'a son'o ĉe la forn'o? La pom'o'j komenc'is rost'iĝ'i.”

“Kio tio est'as?” Tio'n ili baldaŭ sci'iĝ'is, la tut'a'n histori'o'n pri la ĉeval'o, kiu est'is inter'ŝanĝ'it'a kontraŭ bov'in'o kaj tiel ĉiam pli mal'supr'e'n ĝis la putr'a'j pom'o'j.

“Atend'u, jen vi ricev'os bat'o'j'n de patr'in'o, kiam vi ven'os hejm'e'n!” dir'is la angl'o'j.

“Mi ricev'os kis'o'j'n, ne bat'o'j'n!” respond'is la vilaĝ'an'o. “Ni'a patr'in'o dir'os: kio'n patr'o far'as, est'as ĉiam ĝust'a!”

“Ĉu ni vet'u?” ili demand'is. “Tut'a'j'n barel'o'j'n da or'a'j mon'er'o'j!”

“Mi est'os kontent'a de unu buŝel'o!” respond'is la vilaĝ'an'o, “sed mi pov'as propon'i vet'e nur buŝel'o'n da pom'o'j kaj ankaŭ mi'n mem kaj patr'in'o'n.”

“Bon'e, bon'e!” ili dir'is, kaj tia'manier'e la vet'o est'is far'it'a.

La vetur'il'o de la drink'ej'mastr'o halt'is antaŭ la pord'o, la angl'o'j en'ir'is, la vilaĝ'an'o en'ir'is, la putr'a'j pom'o'j est'is met'it'a'j en la vetur'il'o'n, kaj fin'e ili al'vetur'is antaŭ la dom'o de la vilaĝ'an'o.

“Bon'a'n vesper'o'n, patr'in'o!”

“Dank'o'n, patr'et'o!”

“Ni'a'n ĉeval'o'n mi bon'e inter'ŝanĝ'is!”

“Jes, vi tio'n kompren'as!” dir'is la vir'in'o, kapt'is li'n ĉirkaŭ la korp'o kaj forges'is pri la sak'o kaj pri la fremd'ul'o'j.

“Mi inter'ŝanĝ'is la ĉeval'o'n kontraŭ bov'in'o!”

“Dank'o'n al Di'o pro la lakt'o!” dir'is la vir'in'o. “Nun de'nov'e ven'os sur ni'a'n tabl'o'n lakt'a'j manĝ'aĵ'o'j, buter'o kaj fromaĝ'o. Tio est'is bel'a inter'ŝanĝ'o!”

“Jes, sed la bov'in'o'n mi de'nov'e inter'ŝanĝ'is kontraŭ ŝaf'o!”

“Tio cert'e est'as ankaŭ pli bon'a!” dir'is la vir'in'o. “Vi ag'as ĉiam pri'pens'it'e. Por ŝaf'o ni hav'as tut'e sufiĉ'e da herb'o. Nun ni pov'as hav'i ŝaf'a'n lakt'o'n, ŝaf'a'n fromaĝ'o'n kaj lan'a'j'n ŝtrump'o'j'n, eĉ lan'a'j'n nokt'a'j'n jak'o'j'n. Tio'n bov'in'o ne don'as; ĝi perd'as si'a'j'n har'o'j'n! Vi est'as tre pri'pens'em'a kaj prudent'a hom'o!”

“Sed la ŝaf'o'n mi inter'ŝanĝ'is kontraŭ anser'o!”

“Ĉu efektiv'e ni hav'os en ĉi tiu jar'o Sankt'marten'a'n anser'o'n, patr'et'o? Vi ĉiam pens'as nur pri tio, ke vi far'u al mi ĝoj'o'n! Tio est'is ĉarm'eg'a ide'o de vi'a flank'o! La anser'o'n ni pov'as al'lig'i tie sur la herb'o, kaj tiam ĝi ĝis la Sankt'a Marten'o far'iĝ'os ankoraŭ pli gras'a!”

“Sed la anser'o'n mi de'nov'e inter'ŝanĝ'is kontraŭ kok'in'o!” dir'is la edz'o.

“Kok'in'o! Tio'n mi nom'as bon'a inter'ŝanĝ'o,” dir'is la edz'in'o; “la kok'in'o met'as ov'o'j'n, ĝi ili'n el'kov'as, ni ricev'os kok'id'o'j'n, ni ricev'os tut'a'n kok'in'ar'o'n! Ĝust'e tio'n mi kaŝ'it'e dezir'is al mi!”

“Jes, sed anstataŭ la kok'in'o mi pren'is inter'ŝanĝ'e sak'o'n da putr'a'j pom'o'j!”

“Nun mi dev'as vi'n kis'i!” ek'kri'is la vir'in'o plen'a de ĝoj'o. “Dank'o'n al vi, mi'a kar'a edz'o! Mi i'o'n rakont'os al vi. Kiam vi for'est'is, mi hav'is la intenc'o'n prepar'i por vi tre bon'a'n manĝ'aĵ'o'n: ov'aĵ'o'n kun ŝenopraz'o. La ov'o'j'n mi hav'is, la ŝenopraz'o'n mi ne hav'is. Tial mi ir'is al la edz'in'o de la lern'ej'estr'o. Mi sci'as cert'e, ke ili hav'as ŝenopraz'o'n, sed la vir'in'o est'as avar'ul'in'o, tiu mal'jun'a azen'in'o! Mi pet'is, ke ŝi prunt'u al mi iom. Prunt'i! ŝi dir'is, neni'o kresk'as en ni'a ĝarden'o, eĉ putr'a pom'o tie ne trov'iĝ'as; eĉ tio'n mi ne pov'us al vi prunt'i! Nun mi pov'as prunt'i al ŝi dek, kaj eĉ plen'a'n sak'o'n! Kia ĝoj'o, patr'et'o!” Kaj ŝi kis'is li'n sur la buŝ'o.

“Tio plaĉ'as al mi!” dir'is unu el la angl'o'j. “Ĉiam pli mal'supr'e'n, kaj tamen ĉiam egal'e ĝoj'a! Tio efektiv'e merit'as or'o'n!” Kaj al la vilaĝ'an'o, kiu ricev'is ne puŝ'o'j'n, sed kis'o'j'n, ili don'is barel'o'n da or'a'j mon'er'o'j.

Jes, tio ĉiam est'as rekompenc'at'a, se la edz'in'o konsci'as kaj konfes'as, ke patr'o est'as pli saĝ'a kaj ke ĉio, kio'n li far'as, est'as ĉiam ĝust'a.

Vid'u, tio est'as bon'a histori'o! Mi aŭd'is ĝi'n, kiam mi est'is mal'grand'a infan'o, kaj nun vi ankaŭ ĝi'n aŭd'is kaj vi sci'as, ke kio'n patr'o far'as, ĉiam est'as ĝust'a.

Neĝ'ul'o

“Bon'grad'e krak'as en mi, tiel bel'eg'e mal'varm'e nun est'as!” dir'is la neĝ'ul'o. “La akr'a vent'o efektiv'e pov'as en'blov'i al iu viv'o'n! Kaj kie'n mal'aper'is la ard'ant'o, kiu tiel rigard'aĉ'is mi'n?” Li pens'is pri la sun'o, kiu ĵus sub'ir'is. “Li ne palpebr'um'ig'os mi'n, mi pov'o'sci'as fort'e ten'i mi'a'j'n pec'o'j'n!”

Du grand'a'j tri'angul'a'j pec'o'j de tegol'o serv'is al li kiel okul'o'j. Li'a buŝ'o est'is pec'o de mal'nov'a rast'il'o, kaj pro tio ĝi hav'is dent'o'j'n.

Li nask'iĝ'is sub hura'kri'o'j de la knab'o'j, li'n salut'is la tint'ad'o kaj vip'krak'ad'o de glit'vetur'il'o'j.

La sun'o sub'ir'is, la plen'lun'o lev'iĝ'is, rond'a kaj grand'a, klar'a kaj bel'a en la blu'a aer'o.

“Jen li de'nov'e aper'as de ali'a flank'o”, dir'is la neĝ'ul'o. Li pens'is, ke tio est'as la sun'o, kiu de'nov'e montr'iĝ'is. “Mi de'kutim'ig'is li'n, ke li plu ne ard'u sur mi'n kaj ne rigard'aĉ'u mi'n! Nun li pov'as pend'i tie kaj dis'vast'ig'i tiom da lum'o, ke mi pov'u vid'i mi'n mem. Mi nur dezir'us sci'i, kia'manier'e oni pov'as aranĝ'i por mov'iĝ'i de la lok'o. Mi tiel fort'e vol'us for'las'i mi'a'n lok'o'n! Se mi pov'us tio'n far'i, mi ir'us nun mal'supr'e'n sur la glaci'o'n por glit'kur'i, kiel mi vid'is, ke la knab'o'j tio'n far'as. Sed mi ne pov'o'sci'as kur'i.”

“For, for!” boj'is la mal'jun'a ĉen'hund'o. Ĝi est'is iom raŭk'a, ĝi est'is tia de'post la temp'o, kiam ĝi ĉes'is est'i ĉambr'a hund'o kaj kuŝ'i sub la forn'o. “La sun'o jam instru'os al vi kur'i! Tio'n mi vid'is en la pas'int'a jar'o ĉe vi'a antaŭ'ul'o. For, for, kaj for ili est'as ĉiu'j!”

“Mi vi'n ne kompren'as, kamarad'o!” dir'is la neĝ'ul'o. “Ĉu vi vol'as dir'i, ke tiu supr'e instru'os al mi kur'i?” Li pens'is pri la lun'o. “Li bel'e for'kur'is antaŭ'e, kiam mi li'n rigid'e rigard'is, kaj nun li al'ŝtel'iĝ'as de'nov'e de ali'a flank'o.”

“Vi neni'o'n sci'as,” dir'is la hund'o, “sed vi est'as ja nur antaŭ tre ne'long'e kre'aĉ'it'a! Tio, kio'n vi nun vid'as, est'as la lun'o, kaj tio, kio sub'ir'is, est'is la sun'o. Morgaŭ ĝi ven'os de'nov'e kaj cert'e instru'os al vi kur'i mal'supr'e'n en la fos'kav'o'n. La veter'o baldaŭ ŝanĝ'iĝ'os, tio'n mi sent'as laŭ la stat'o de mi'a mal'dekstr'a mal'antaŭ'a pied'o; mi sent'as en ĝi dolor'o'n. Ni ricev'os ŝanĝ'o'n de la veter'o.”

“Mi li'n ne kompren'as,” dir'is la neĝ'ul'o al si mem, “sed mi sent'as, ke li alud'as al mi pri ia mal'agrabl'aĵ'o. Tiu, kiu mi'n pri'radi'is kaj rigard'aĉ'is kaj kiu'n li nom'as sun'o, ne est'as mi'a amik'o, tio'n dir'as al mi mi'a sent'o.”

“For, for!” boj'is la hund'o, turn'is si'n tri'foj'e kaj post'e kuŝ'iĝ'is en si'a dom'et'o por dorm'i.

Efektiv'e la veter'o ŝanĝ'iĝ'is. Dens'a kaj mal'sek'a nebul'o kuŝ'iĝ'is maten'e sur la tut'a ĉirkaŭ'aĵ'o. Mal'long'e antaŭ la lev'iĝ'o de la sun'o komenc'iĝ'is mal'grand'a blov'ad'o. La vent'o est'is glaci'a, la frost'o trem'ig'is, sed kia bel'eg'a vid'o prezent'iĝ'is, kiam lev'iĝ'is la sun'o! Ĉiu'j arb'o'j kaj arb'et'aĵ'o'j star'is kovr'it'a'j de prujn'o. La region'o simil'is al tut'a arb'ar'o da blank'a'j koral'o'j. Est'is tiel, kvazaŭ ĉiu'j branĉ'o'j est'as kovr'it'a'j de blind'ig'e blank'a'j flor'aĵ'o'j. La sen'fin'e mult'a'j kaj delikat'a'j dis'branĉ'iĝ'o'j, kiu'j'n oni en la somer'o ne pov'as vid'i pro la mult'o da foli'o'j, nun prezent'iĝ'is tut'e klar'e, tiel blind'ig'e blank'e, kvazaŭ blank'a bril'o flu'is el ĉiu apart'a branĉ'o. La betul'o mov'iĝ'ad'is en la vent'o, est'is en ĝi viv'o, kiel en la arb'o'j en somer'a temp'o. Est'is mir'ind'e bel'e! Kiam la sun'o lum'is, ha, kiel la tut'aĵ'o bril'is kvazaŭ ĝi est'us pudr'it'a per diamant'a polv'o, kaj sur la neĝ'a kovr'o bril'is grand'a'j diamant'o'j. Aŭ oni ankaŭ pov'us pens'i, ke brul'as sen'nombr'a kvant'o da mal'grand'a'j lum'et'o'j, ankoraŭ pli blank'a'j ol la blank'a neĝ'o.

“Est'as mir'ind'e bel'eg'e,” dir'is unu jun'a knab'in'o, kiu kun jun'a vir'o el'ir'is en la ĝarden'o'n kaj halt'is ĝust'e apud la neĝ'ul'o, rigard'ant'e de tie la bril'ant'a'j'n arb'o'j'n. “Pli bel'a'n vid'aĵ'o'n oni eĉ en somer'o ne hav'as!” ŝi dir'is, kaj ŝi'a'j okul'o'j radi'is.

“Kaj tia'n ul'o'n kiel ĉi tiu oni tiam eĉ tut'e ne hav'as,” respond'is la jun'a vir'o, montr'ant'e la neĝ'ul'o'n. “Li est'as bon'eg'a!”

La jun'a knab'in'o rid'et'is, kap'salut'is la neĝ'ul'o'n kaj danc'et'ant'e ek'ir'is kun si'a amik'o trans la krak'et'ant'a'n neĝ'o'n.

“Kiu'j est'is tiu'j du person'o'j?” demand'is la neĝ'ul'o la ĉen'hund'o'n. “Vi est'as pli aĝ'a sur la kort'o ol mi, ĉu vi ili'n kon'as?”

“Kompren'ebl'e!” dir'is la hund'o. “Ŝi mi'n ja kares'is, kaj li oft'e don'is al mi ost'o'n; ili'n mi ne mord'as.”

“Sed kio'n ili ĉi tie prezent'as?” demand'is la neĝ'ul'o.

“Ili est'as ge'fianĉ'o'j!” respond'is la hund'o. “Ili vol'as kun'e loĝ'i en unu bud'o kaj pri'mord'et'i ost'o'j'n. For, for!”

“Ĉu ili ambaŭ hav'as tia'n sam'a'n valor'o'n kiel vi kaj mi?” demand'is la neĝ'ul'o.

“Ili aparten'as ja al sinjor'ar'o,” respond'is la hund'o. “Oni efektiv'e sci'as tre mal'mult'e, se oni nur hieraŭ nask'iĝ'is, tio'n mi vid'as ĉe vi! Mi est'as mal'jun'a kaj posed'as sci'o'j'n, mi kon'as ĉiu'j'n ĉi tie sur la kort'o. Kaj est'is iam temp'o, kiam mi ne star'ad'is ĉi tie en la mal'varm'o kaj al'lig'it'a al ĉen'o. For, for!”

“La mal'varm'o est'as bon'eg'a,” dir'is la neĝ'ul'o. “Rakont'u, rakont'u! Sed ne krakt'int'u tiel per vi'a ĉen'o, ĉar tiam tuj io krak'et'as en mi.”

“For, for!” boj'is la hund'o. “Mi est'is hund'et'o, mal'grand'a kaj bel'et'a, kiel oni dir'is. Tiam mi kuŝ'ad'is intern'e en la palac'o sur velur'a seĝ'o, mi kuŝ'ad'is sur la genu'o'j de la plej alt'a'j ge'sinjor'o'j. Oni mi'n kis'ad'is sur la buŝ'o, kaj oni viŝ'ad'is al mi la pied'o'j'n per brod'it'a poŝ'tuk'o. Oni mi'n nomad'is ”Plej'bel'et'a“, ”Bel'pied'ul'o“. Sed post'e mi far'iĝ'is tro grand'a por ili, kaj tial ili for'don'is mi'n al la mastr'um'ist'in'o. Mi ek'loĝ'is en la kel'loĝ'ej'o; de la lok'o, kie vi star'as, vi pov'as rekt'e en'rigard'i tie'n. Vi pov'as en'rigard'i en la ĉambr'et'o'n, en kiu mi est'is sinjor'o, ĉar tio mi est'is ĉe la mastr'um'ist'in'o. Kvankam tio est'is mal'pli grav'a lok'o ol supr'e, ĉi tie tamen est'is pli agrabl'e. Mi ne est'is tiel prem'at'a kaj ĉi'e'n tren'at'a de la infan'o'j kiel supr'e. Mi hav'is tiel sam'e bon'a'n manĝ'aĵ'o'n kiel antaŭ'e kaj en mult'e pli grand'a kvant'o. Mi hav'is mi'a'n propr'a'n kusen'o'n, kaj krom tio tie trov'iĝ'is forn'o, kio, precip'e en tia temp'o kiel nun, est'as la plej bel'a objekt'o en la mond'o! Mi ramp'ad'is tut'e sub ĝi'n, tiel ke mi tut'e mal'aper'ad'is. Ho, pri tiu forn'o mi sonĝ'ad'as ankoraŭ nun! For, for!”

“Ĉu forn'o tiel bel'e aspekt'as?” demand'is la neĝ'ul'o. “Ĉu ĝi est'as simil'a al mi?”

“Ĝi est'as ĝust'e la mal'o de vi! Ĝi est'as karb'e nigr'a kaj hav'as long'a'n kol'o'n kun latun'a tambur'o. Ĝi manĝ'eg'as brul'lign'o'n tiel, ke la fajr'o ŝpruc'as el ĝi'a buŝ'o. Oni dev'as si'n ten'i flank'e de ĝi, super ĝi aŭ sub ĝi; tiam ĝi dis'vast'ig'as sen'fin'e agrabl'a'n varm'o'n. De tiu lok'o, kie vi star'as, vi pov'as ĝi'n vid'i tra la fenestr'o.”

La neĝ'ul'o en'rigard'is kaj efektiv'e ek'vid'is nigr'a'n polur'it'a'n objekt'o'n kun latun'a tambur'o. La fajr'o lum'is antaŭ'e'n sur la plank'o'n. Al la neĝ'ul'o far'iĝ'is tre strang'e en la anim'o. Li hav'is sent'o'n, pri kiu li mem ne pov'is don'i al si klar'ig'o'n. Li ek'sent'is i'o'n, kio'n li ne kon'is, sed kio'n kon'as ĉiu'j hom'o'j, se ili ne est'as neĝ'ul'o'j.

“Kaj kial vi ĝi'n for'las'is?” demand'is la neĝ'ul'o. Li'a sent'o dir'is al li, ke tio kred'ebl'e est'is bel'a vir'in'a est'aĵ'o. “Kiel vi pov'is for'las'i tia'n lok'o'n?”

“Oni mi'n dev'ig'is tio'n far'i,” dir'is la hund'o. “Ili mi'n el'ĵet'is kaj al'lig'is mi'n al la ĉen'o. Mi mord'is en la pied'o la plej jun'a'n sinjor'id'o'n, ĉar li for'puŝ'is de mi la ost'o'n, kiu'n mi mord'et'is; mi hav'is la rajt'o'n far'i venĝ'o'n. Sed ili koler'is mi'n pro tio, kaj de tiu temp'o mi dev'is kuŝ'i ĉi tie sur ĉen'o kaj mi perd'is mi'a'n klar'a'n voĉ'o'n. Aŭskult'u, kiel raŭk'a mi est'as. For, for! Tio est'is la fin'o de la kant'o!”

La neĝ'ul'o plu ne aŭskult'is; li rigard'is sen'ĉes'e en la kel'a'n loĝ'ej'o'n de la mastr'um'ist'in'o, rigard'is en la ĉambr'o'n, en kiu star'is la forn'o sur si'a'j kvar fer'a'j pied'o'j kaj montr'iĝ'is en si'a tut'a grand'ec'o, kiu ne est'is mal'pli ol la grand'ec'o de la neĝ'ul'o.

“Mi sent'as en mi tia'n strang'a'n krak'et'ad'o'n!” li dir'is. “Ĉu mi neniam pov'as tie'n ven'i? Tio est'as sen'kulp'a dezir'o, kaj ni'a'j sen'kulp'a'j dezir'o'j dev'us ja plen'um'iĝ'i. Tio est'as mi'a plej grand'a dezir'o, mi'a sol'a dezir'o, kaj est'us preskaŭ mal'just'e, se ĝi ne plen'um'iĝ'us. Mi dev'as en'ir'i, mi dev'as apog'i mi'n al ĝi, eĉ se mi dev'us romp'i la fenestr'o'n!”

“Tie'n vi neniam en'ven'os!” dir'is la hund'o; “kaj se vi efektiv'e ven'us al la forn'o, tiam vi est'us for, for!”

“Mi jam nun est'as preskaŭ for,” dir'is la neĝ'ul'o. “Mi pens'as, ke mi romp'iĝ'as.”

La tut'a'n tag'o'n tiel star'is la neĝ'ul'o kaj rigard'is tra la fenestr'o. En la krepusk'o la ĉambr'o far'iĝ'is ankoraŭ pli al'log'a. El la forn'o ir'is tia mild'a lum'o, kiu'n nek la sun'o nek la lun'o pov'as don'i, kiel pov'as lum'i nur la forn'o, se io en ĝi trov'iĝ'as. Kiam la pord'o mal'ferm'iĝ'ad'is, la flam'o el'ŝov'iĝ'ad'is, tia est'is ĝi'a kutim'o. La blank'a vizaĝ'o de la neĝ'ul'o tiam kovr'iĝ'ad'is per flam'kolor'a ruĝ'o, kaj ankaŭ li'a brust'o lum'ad'is per ruĝ'et'a bril'o.

“Mi ne el'ten'os,” li dir'is. “Kiel bel'e ĝi aspekt'as, kiam ĝi el'ŝov'as la lang'o'n!”

La nokt'o est'is tre long'a, sed al la neĝ'ul'o ĝi ne ŝajn'is tia. Li star'is en'profund'iĝ'int'e en dolĉ'a'j pens'o'j, kaj li frost'iĝ'is tiel, ke li krak'et'is.

Fru'e maten'e la fenestr'o'j de la kel'o est'is glaci'kovr'it'a'j; ili hav'is sur si la plej bel'a'j'n glaci'a'j'n flor'o'j'n, kia'j'n nur pov'as dezir'i neĝ'ul'o, sed ili ne'vid'ebl'ig'is la forn'o'n. La fenestr'a'j vitr'o'j ne vol'is degel'i, li ne pov'is vid'i si'a'n am'at'in'o'n. Krak'et'ad'is, knar'ad'is, est'is tia frost'a veter'o, pri kiu neĝ'ul'o dev'as ĝoj'i, sed li ne ĝoj'is. Li pov'us sent'i si'n feliĉ'a, sed li ne est'is feliĉ'a, li hav'is forn'o'dolor'o'n.

“Tio est'as mal'bon'a mal'san'o por neĝ'ul'o,” dir'is la hund'o; “Mi ankaŭ iam hav'is tiu'n mal'san'o'n, sed mi ĝi'n el'ten'is. For, for! Nun la veter'o baldaŭ ŝanĝ'iĝ'os.”

Kaj efektiv'e la veter'o ŝanĝ'iĝ'is, far'iĝ'is veter'o degel'a.

La degel'ad'o far'iĝ'is pli grand'a, la neĝ'ul'o far'iĝ'is pli mal'dik'a. Li neni'o'n dir'is, li ne plend'is, kaj tio est'as mal'bon'a antaŭ'sign'o.

Unu maten'o'n li dis'fal'is. Tie, kie li est'is star'int'a, oni vid'is i'o'n simil'a'n al bala'il'a baston'o. Ĉirkaŭ ĉi tiu objekt'o, kiu dev'is li'n ten'i sur si, la knab'o'j est'is aranĝ'int'a'j li'n.

“Nun mi pov'as kompren'i li'a'n sopir'ad'o'n!” dir'is la hund'o. “La neĝ'ul'o hav'is en la korp'o forn'a'n skrap'il'o'n; ĝi est'is tio, kio mov'iĝ'ad'is en li. Nun ĉio pas'is por li. For, for!”

Kaj baldaŭ ankaŭ la vintr'o pas'is.

“For, for!” boj'is la hund'o; sed la mal'grand'a'j knab'in'o'j kant'is sur la kort'o:

“El'kresk'u flor'o'j, ĉarm'a'j, bel'a'j!
Far'iĝ'u kamp'o'j verd'e hel'a'j!
Bird'et'o'j ven'u, jam varm'iĝ'as,
La vintr'o tut'e jam fin'iĝ'as.
Ku-ku, kvi-vi! ku-ku, kvi-vi!
Rapid'e ven'u sun’ al ni!”

Nun neni'u plu pens'as pri la neĝ'ul'o.